Demisiis la kongresa asistanto de UEA

Ĵaŭde la 17-an de aŭgusto anoncis sian demision Tobiasz Kaźmierski, kiu dum preskaŭ naŭ jaroj laboris en la Centra Oficejo de UEA. En letero al la estraro li esprimis malkontenton pri la nuna evoluo de la asocio. Ne klaras, ĉu UEA intencas dungi novan oficiston por anstataŭigi lin.

Tobiasz Kaźmierski ĉe la Centra Oficejo. Foto: Tobiasz Kaźmierski

Tobiasz Kaźmierski diskonigis sian demision en Facebook. Al demandoj de Libera Folio li respondis, ke li ne volas publike komenti la aferon. Li laboros ĉe UEA ankoraŭ unu monaton.

La demisia letero de Tobiasz Kaźmierski ne klarigas liajn motivojn, rakontas la prezidanto de UEA, Mark Fettes, al Libera Folio:

– Tobiasz ne prezentis hodiaŭ iajn motivojn por sia demisio, li simple anoncis ĝin. Tamen antaŭ kelkaj tagoj li sendis leteron al la Estraro en kiu li esprimis malkonsenton pri kelkaj niaj decidoj kaj malkontenton pri la nuna evoluo de UEA. Se li volas mem publike esprimi tiujn kritikojn, li evidente rajtas, sed la letero estis celita al la Estraro kaj mi ne kredas ke mi povas nun diri pli pri ĝi. Ni estas dankemaj pro la kontribuoj de Tobiasz en la lastaj naŭ jaroj, kaj ni bondeziras al li por la sekvonta stadio en lia vivo.

Eblus suspekti, ke la demisio rilatas al la multaj lastatempaj raportoj pri kunlaborproblemoj en la Centra Oficejo, kiuj aperis post la enposteniĝo de nova ĝenerala direktoro, Veronika Poór. Tion opinias almenaŭ la antaŭa prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola:

Michael Boris Mandirola.

– Mi forte supozas ke temas pri malakcepto plulabori sub la gvidado de la nuna ĝenerala direktoro, ne ricevinte kontentigan respondon de la estraro al la kurantaj problemoj tiurilataj.

En la adiaŭa teksto, kiun Tobiasz Kaźmierski publikigis en Facebook, li dankas ĉiujn kolegojn kaj kunlaborantojn, kaj poste aldonas: “Mi esperas, ke la gvidantaro ne neglektos trovi taŭgan posteulon mian.”

Tio sonas, kvazaŭ la anstataŭigo de foriranta oficisto estus ne tute certa. La buĝeta situacio de UEA estas tre streĉita, kaj oni povas suspekti ke la gvidantoj de la asocio nun volos ŝpari monon ankaŭ en la Centra Oficejo.

Mark Fettes ne volis tuj diri, ĉu UEA planas dungi novan kongresan asistanton:

Mark Fettes.

– Pri la eventuala dungo de nova oficisto nia Estraro devos konsiliĝi kun la Ĝenerala Direktoro kaj ankaŭ kun la Kongresa Sekretario, kies ĉefa helpanto estis Tobiasz. Klare ni devas certigi ke la esencaj laboroj estas plu farataj; krome rolas diversaj aliaj konsideroj, interalie la financa situacio. Siatempe (en 2008) oni dungis Tobiasz surbaze de argumentoj, ke li helpos produkti pliajn enspezojn, sed tiuj esperoj ne realiĝis laŭ mia scio. Ni devas rigardi la nunajn cirkonstancojn kaj realisme taksi la bezonojn kaj la eblojn.

Fettes atentigas, ke UEA nun troviĝas meze de teknika renovigo, sekve de kiu la asocio ekhavos novan datumbazon, novan retejon, kaj novan financan-admininstran programaron por prizorgi la membrojn kaj la kontojn.

– Dungante novan homon, ni devas pensi pri la antaŭvidata evoluo de la laborŝarĝo en la Oficejo, kiu certe iom ŝanĝiĝos pro tiuj teknikaj plibonigoj.

La antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kontraŭas la ideon ke UEA ŝparu monon per malgrandigo de la stabo en la Centra Oficejo.

– La plej danĝera vojo, kiun la estraro kaj la ĝenerala direktoro nun povus ekiri, estus plua malfortigo de la profesia stabo en la CO. Kun mia 26-jara sperto en la CO mi forte kontraŭus tion en la komitato, sed espereble tio ne estos necesa.

Libera Folio: Sed UEA ja havas konstantan kongresan sekretarion, kiu tuttempe okupiĝas pri la kongresoj. Ĉu tio vere ne sufiĉas?

Osmo Buller

– La kongresa administrado estas tiel ampleksa tasko, ke la KKS sola ne sufiĉas por plenumi ĝin. Dua dungito en la kongresa fako estas la plej sekura solvo. Portempan volontulon oni devus ĉiufoje trejni, kio ŝarĝus ne nur KKS sed ankaŭ aliajn oficistojn. Por tio la stabo jam estas tro minimuma kaj iuj eroj de la laboro eĉ ne povus esti lasitaj al portempa volontulo. Por trejni novan dungiton la jamaj kolegoj estus pli motivitaj, eĉ se dume ilia propra laboro suferus, ĉar ili scius, ke tio necesus nur en la komenco.

Sed se la asocio ja devas ŝpari monon, ĉu ne estus nature ŝpari ĝuste en la salajrokostoj, kiu estas la plej granda elspezo de la buĝeto?

– Eblas, ke pro la nunaj deficitoj la estraro eĉ iom panike serĉas manierojn ŝpari kaj povas havi fortan tenton tranĉi en salajrokostoj. Ne dungi novan kongresan asistanton tamen estus mallongvide, ĉar tio subfosus bonan plenumadon de unu el la ĉefaj servoj de UEA kun multaj plendoj kiel rezulto. Ĉiukaze oni ja ankaŭ ŝparus, ĉar anstataŭanto de longtempa dungito komencas kun konsiderinde malpli alta salajro.

Libera Folio petis komenton ankaŭ de la nuna ĝenerala direktoro, Veronika Poór. Ŝi tamen ne respondis ĝis nun.

13 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Marc Bavant
Marc Bavant
2017-08-18 8:16

Stranga frazo en la enkondukaj linioj: ” En letero al la estraro li kritikis malkontenton pri la nuna evoluo de la asocio”

ekzistas
2017-08-21 21:33
Respondo al  Libera Folio

La UEA ja estos savota- char Veronika Poor ne dronis en atlantika maro – sed postvivis 80 jarojn: el filmo ” Titanik”.

Sed la sinoferon de Mark Fettes mi trovas ne justa !

Andreas J. PENK
Andreas J. PENK
2017-08-18 11:56

Tipa Fettes-deklaro: »Fettes atentigas, ke UEA nun troviĝas meze de teĥnika renovigo, sekve de kiu la asocio ekhavos novan datumbazon, novan retejon, kaj novan financan-administran programaron por prizorgi la membrojn kaj la kontojn.«

Kiam Fettes kaj sia kamaradoj komprenas fine, ke la enhavo pli valoras ol la vestoj?

En la Germana lingvo ekzistas la esprimo »kaputt-sparen« (ŝpari ĝis fina detruo).

Sebastiano
Sebastiano
2017-08-18 15:22
Respondo al  Andreas J. PENK

La motivo por tiu Fettes-deklaro troviĝas en la sekva frazo de la artikolo: La laborŝarĝo en la Oficejo ŝanĝiĝos pro la aktuale survojigitaj teĥnikaj ŝanĝoj en la konkretaj kampoj, kiujn Fettes nomas. Dependas de la evoluo de tiu laborŝarĝo post la plenumo de la celataj teĥnikaj plibonigoj, ĉu oni devos ree dungi plian laboranton.

simonet.noel
simonet.noel
2017-08-20 11:58
Respondo al  Sebastiano

Al Supera J. l’amiko klarvidulisto inter ĉiuj ni:

.. Kaze de vestotruo, tuj kulpigota estos markizino malgraŭ protesto de festetkunkamaradoj dum venonta volontuloj krizo kiu okazos (ne oficiale) en malutila domo por volontuloj … (malutila pro sekteco danĝero)

– Fakte, ni ne plu havas i ajn kvarond’horo tempo por pasi kun ne paginda fi!nanc il aĵ ar ad tagordo, l’internacie pruntata treZora RADIKARO feliĉe en 2017 restas konstante preta malkoste por la uzo; nur ne prez ID ula ĝi helpus al la monda POVRECO urĝo, al VERDECO, frateco, egaleco.

– Tie estu ekzemple aparte dankata Sinjoro Pabst (Bernardo) pro VoRTAR giganta laboro en sia BeKo (Berlina Komentario), kaj Multaj Aŭtoroj (verkoj unulingvaj postaj kaj antaŭaj al Bertilo Wenn.) pri PiVo (G.Waringhien), ReVo (S.Prokovskij) , ‘Kiom “internacia” estas via vorto?'[http://www.esp-evoluo.org/index.html](J.Derks),… W.Auld, … I.Lapenna, … A.Czeh, … H.Hodler.

pwierzbowski
2017-08-18 15:50

La neglektemo de Fettes, kiu antaŭe povintus esti infanece ridinda, nun iĝas klara danĝero por la ekzisto de la asocio. Kiom da tempo oni ankoraŭ toleros la damaĝadon de la bildo de la plej granda Esperanto-organizo, la vizitkarto de la movado en la mondo? Kiam oni finfine laŭte agnoskos, ke UEA drivas en la direkton de glacimonto? La bedaŭrinda sed komprenebla demisio de Tobiasz estas nek la unua nek la lasta, kaj sur la ferdeko de roterdama Titaniko navigata de malrespondeca hungara kapitanino restas nur tiuj, kiuj aŭ timas laŭte diri pri la freneza problemo, aŭ ĉiame faras nenion por la prospero de Universala Esperanto-Asocio.

Francesco Schettino
2017-08-18 18:12

dankon amikoj, ke vi apogas min!
— via capitano Schettino!
[vidu nepre la foton sube .. ]
https://goo.gl/photos/2yNa7CDDJ98GWGDB9

Tobiasz
2017-08-19 23:27

Mi ne povas konsenti kun la aserto de la Prezidanto, ke oni dungis min surbaze de argumentoj, ke mi helpos produkti pliajn enspezojn. Laŭ mia scio, mi eklaboris por UEA ĉar mankis laborforto en la kongresa fako kaj ĝenerale en la CO. Ŝajnas, ke ankaŭ en la komitatkunsido en Jokohamo oni ne uzis tian financan argumentadon. Sekve, mi esperas, ke mi tamen realigis ĉiujn tiamajn esperojn kaj ne seniluziigis mian labordonanton.
Mi ne imagas, ke la CO povos plu efike funkcii sen novaj dungitoj. En la lastaj du jaroj la situacio draste ŝanĝiĝis. Laborfortoj estas pli kaj pli limigitaj kaj la taskoj abundas. La volontuloj, eĉ se brilaj, ofte ne scias pri historia rolo de UEA, ĝiaj servoj kaj membroj. Ili bezonas trejnadon, kiu estas plia ŝarĝo por la stabanoj. Krome, la trejnadon oni devas ripeti kun ĉiu volontulo. Kelkaj taskoj postulas rutinan aliron, kiun oni akiras nur post jaroj da laborado. Mi esperas, ke la Komitato konsideros tiujn argumentojn antaŭ aprobo de la asocia buĝeto.

Osmo Buller
Osmo Buller
2017-08-20 9:21
Respondo al  Tobiasz

Vi tute pravas.

Roland Schnell
2017-08-20 11:44
Respondo al  Tobiasz

La kontribuo klare montras, ke UEA agas kiel tipa malgranda entrepreno: La taskoj abundas kaj oni provas sxtopi la truon per portempaj laboristoj (volontuloj) sen spertoj. Kiu ne okazas, estas la reorganizo de taskoj. Eble ne plu estas bezono aux oni povas pli efektive solvi. Kutime percepto de la problemo nur okazas, kiam la merkato sxrumpas.

La tipa respondo de burokrata sistemo estas simple postuli pli da laborfortoj. Sxtata burokrata sistemo povas fari , cxar gxi havas preskaux senlimajn rimedojn (imposxtoj). Kutime post jardekoj oni rimarkas la eraran kaj haste sercxas rapidan solvon.

Komparu: La brita admistrado de la kolonioj estis plej granda, kiam britio ne plu havis koloniojn. Dum la kolonia tempo ili administris la imperion el kelaj oficejoj.

La privata sektoro devas labori alimaniere aux pereas. Tio okazas (aktuale: Air Berlin aux Solarworld).

La prezidantoj de UEA tradicie estas akademiuloj (preferinde profesoroj) sen spertoj en la gvidado de entrepreno. La estraranoj kaj komitatanoj estas bonvolemaj instruistoj (en multaj landoj pagitaj de la sxtato). En UEA neniam povis ekesti la ideo, ke ofertoj devas esti utilaj (konforme al la bezono de la merkato) kaj pageblaj.

Tute male: De supre estas difinita, kiun la Esperantistaro (kaj la mondo) devas bezoni kaj nun oni miras, ke ili ne pretas suficxe pagi.

Tion oni ne povas solvi per pliaj dungitoj kun longtempaj kontraktoj. La problemon trovigxas je al pinto.

ĉe-fino
ĉe-fino
2017-08-20 8:49

Kaj kion diras pri tio d-ino Veronika Poór? Ĉu ŝi daŭre ne komentis la situacion? Ŝi diris nenion ankaŭ pri la konflikto kun Michael Boris Mandirola. Eble ŝi ne scias skribi en Esperanto.

Kapitano Francesco Schettino
2017-08-20 12:22
Respondo al  ĉe-fino

sxi – tre okupita!