Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Kategorio: UEA

UEA fidas ke subvencioj savos la buĝeton

de Redakcio je 2016-12-202016-12-21

La buĝeto de UEA por la venonta jaro estis akceptita lastmomente per reta voĉdonado, kaj antaŭvidas deficiton de 9.450 eŭroj. La efektiva deficito verŝajne estos multe pli granda, ĉar la enspezoj supozeble estos klare malpli altaj ol oni antaŭvidas.

La membrokvanto de UEA falegis

de Redakcio je 2016-12-162016-12-20

La gvidantaro de UEA strikte sekretumas pri la nuna membrokvanto de la asocio, sed Libera Folio sukcesis ricevi aktualajn informojn. Kompare kun la pasinta jaro la individua membraro malkreskis je 23 procentoj. TEJO havas malpli ol 300 individuajn membrojn.

Asociaj membroj ŝanĝis la statuton de UEA

de Redakcio je 2016-12-162016-12-16

La statutŝanĝoj proponitaj de la estraro de UEA estis aprobitaj en la ĝenerala voĉdonado, kiu finiĝis la 15-an de decembro 2016. Tion anoncis la Centra Oficejo de UEA. Malpli ol triono el la individuaj membroj voĉdonis.

UEA denove serĉas novan redaktoron

de Redakcio je 2016-12-152016-12-16

La malsukcesoj de UEA trovi kontentigan solvon pri la redaktado de la revuo Esperanto daŭras. En novembro 2015 forlasis sian postenon la antaŭa redaktoro Fabricio Valle, kaj post nur iom pli ol jaro la estraro anoncis la eksigon de lia posteulo Attila Kaszás.

UEA ekmalfermas voĉdonilojn

de Redakcio je 2016-11-162016-12-15

La ĝenerala voĉdonado pri ŝanĝoj en la statuto de UEA daŭros ankoraŭ monaton, sed en la CO oni jam komencis malfermi voĉdonilojn. Laŭ Mark Fettes nova ĝenerala voĉdonado atendeblas baldaŭ.

UEA sen buĝeto sed kun eble sendependa TEJO

de Redakcio je 2016-07-302016-12-20

En la vendreda kunsido la komitato de UEA aprobis la sendependigon de la junulara sekcio. Pri aliaj ŝanĝoj proponitaj en la reformo de la statuto la komitato decidos nur venontjare. Statutŝanĝoj ekvalidos nur post ĝenerala voĉdono de la membraro. Pro la grandega prokrasto mankis tempo por trakti la buĝeton por 2017.

Kaosa komitato ne fintraktis la statuton

de Redakcio je 2016-07-262017-07-28

La komitato de UEA en sia lunda kunsido devis pritrakti la proponon de nova statuto por la asocio. La tempo tamen ne sufiĉis kaj parto de la komitatanoj forlasis la longigitan kunsidon, tiel ke validaj voĉdonoj ne plu eblis. La komitato revenos al la temo vendrede.

La nova redaktoro ne okupiĝos pri la reto

de Redakcio je 2016-03-142016-12-15

Attila Kaszás estos la nova redaktoro de la oficiala organo de UEA, revuo Esperanto. La revuo laŭ li efike servu la komunumon kaj proponu ion “same al la Esperanta dommastrino, kiel al la akademia intelektulo”. Laboro pri la reta informado ne apartenos al liaj taskoj, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.

TEJO-anoj volas resti junaj ĝis 35

de Redakcio je 2016-02-262016-12-16

Por kontraŭbatali la malkreskon de la membraro de TEJO, la nova prezidanto Michael Boris Mandirola proponas ke oni altigu la aĝolimon de 30 al 35 jaroj. Simile oni faris en 1990, kiam la aĝolimo por membreco estis altigita de 26 al 30 jaroj. Tio tamen nur provizore haltigis la membrofalon.

Navigado tra afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 15 Paĝo 16
  • Facebook
  • Twitter
  • Telegram

Lastaj komentoj

  • stergro pri Tri usonanoj diskutas persone: “Mi tre ŝatas tiun ĉi podkaston, mi multe lernis per ĝi. Ĉe vikipedio estas listo de multaj esperantaj podkastoj kaj…” jan 24, 23:46
  • Jacek Warda pri Tri usonanoj diskutas persone: “Hans parolas tre bela, klara Esperanto. Mi tre ŝatas aŭskulti lin.” jan 24, 13:20
  • Jouko Lindstedt pri Biblioteko Hodler iros al Pollando: “"Mi ne komprenas, kial vi limigas vian kontraŭkritikon al nur unu konkreta afero." – Eble ĉar mi parte konsentas kun…” jan 19, 19:35
  • Francisco Javier Moleón pri Biblioteko Hodler iros al Pollando: “Malapero de fizika CO, eĉ se simbola kaj grava en si mem (ne nur metafizike: ekz. dum malfermaj tagoj libroservaj…” jan 19, 16:43
  • Kirill Ŝvedov pri Biblioteko Hodler iros al Pollando: “Mi volas diri jenon: En nacilingva interreto homoj formas komunikejojn — forumojn, grupojn en sociaj retoj k.a. — laŭ komunaj…” jan 19, 13:49

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • Tri usonanoj diskutas persone
  • Biblioteko Hodler iros al Pollando
  • Kiu aĉetos la Centran Oficejon?
  • La milito en Ukrainio plej interesis legantojn
  • Unukornuloj parolas Esperanton

RSS Vikinovaĵoj

  • La argentina selektitaro estas ĉampiono de la mondpokalo de Kataro
  • Irano: unua ekzekuto ligita al la tumultoj
  • Du misiloj trafis Pollandon
  • UN: amasa plimulto por kondamni la rusiajn aneksadojn en Ukrainio
  • Parlamentaj balotoj en Latvio: tutnova vizaĝo por la deputitaro

RSS Global Voices Esperanto

  • Juna kuiristo en Bakuo transformis sian apartamenton en restoracion
  • Venkado de ekzistadismaj krizoj per muziko: Karolina Cicha de Pollando
  • Meksika kolektivo kiu piratas librojn por kundividi kulturon alfrontas blokadojn

RSS La Ondo de Esperanto

  • Bluaj ĉevaloj, kurbe klinaj domoj kaj torditaj korpoj
  • Kandidatiĝu en la Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2023!
  • “Arko” Gong Xiaofeng: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

RSS TEJO

  • Kandidatiĝu en la Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2023!
  • Partoprenu en filmeto de TEJO por la Zamenhofa Tago 2022!
  • Elekto de novaj Komitatanoj B

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 400 aliaj abonantoj

Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT