Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Aŭtoro: Libera Folio

Nur mil parolantoj de Esperanto en Ĉinio

de Libera Folio je 2017-09-212017-09-23

Same kiel pri la nombro de esperantistoj en la tuta mondo, ankaŭ pri la kvanto de parolantoj en Ĉinio cirkulas plej fantaziaj ciferoj. Post iom da sondado Liu Xiaozhe tamen konkludas, ke verŝajne nur kelkcent homoj en Ĉinio, kaj preskaŭ certe ne pli ol mil, efektive scipovas paroli Esperanton.

Tur-strato iĝis Turmstrasse

de Libera Folio je 2017-09-052017-09-05

La 5-an de septembro venas el la presejo la germana traduko de la originala Esperanta romano Tur-strato 4. La tradukinto Christian Cimpa rakontis al Libera Folio kiel okazis, ke ordinara nacilingva eldonejo volis aperigi tradukon de jam iom aĝa Esperanta klasikaĵo.

Mistajpo aligis 2 447 homojn al la UK en Lisbono

de Libera Folio je 2017-09-012017-09-01

Preskaŭ 2 500 homoj frue matene la 1-an de septembro ricevis retpoŝtan konfirmon pri aliĝo al la venontjara Universala Kongreso en Lisbono, kvankam ili nek aliĝis nek pagis. La amasmesaĝo estis dissendita pro malfeliĉa mistajpo.

Forpasis Marjorie Boulton

de Libera Folio je 2017-08-312017-08-31

La 30-an de aŭgusto, en la aĝo de 93 jaroj, forpasis Marjorie Boulton, unu el la plej ŝatataj Esperantaj verkistoj, honora membro de UEA.

Fantomoj hantas en la Jarlibro

de Libera Folio je 2017-08-282017-08-28

La novan Jarlibron de UEA hantas homoj kaj adresoj, kiuj devus ne troviĝi tie. Reaperas ne nur nomoj de delonge eksaj respondeculoj, sed eĉ forpasintoj. La Jarlibro estis preparita de EU-subvenciata volontulo, ŝajne kontraŭ la reguloj de la volontula programo.

Mandirola: “TEJO kaj UEA ne devas resti en konstanta batalo”

de Libera Folio je 2017-08-212017-08-21

Resumante siajn atingojn kiel prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola akcentas la gravecon de la sendependiĝo de la asocio, sed bedaŭras la daŭrantan konflikton kun UEA. Laŭ li, UEA devus ŝanĝi ĝeneralan direktoron.

Demisiis la kongresa asistanto de UEA

de Libera Folio je 2017-08-182017-08-18

Ĵaŭde la 17-an de aŭgusto anoncis sian demision Tobiasz Kaźmierski, kiu dum preskaŭ naŭ jaroj laboris en la Centra Oficejo de UEA. En letero al la estraro li esprimis malkontenton pri la nuna evoluo de la asocio.

Enric Baltasar kontentas pri unujara mandato

de Libera Folio je 2017-08-172017-08-17

La nova prezidanto de TEJO volas pligrandigi la membronombron de la asocio kaj fortigi ĝiajn financojn, li diras en intervjuo de Libera Folio. Li estas la unua prezidanto de TEJO, kies mandatperiodo daŭros nur unu jaron.

Laborplano donis nur hirtajn harojn

de Libera Folio je 2017-08-112017-08-11

Preskaŭ nenio el la Strategia Laborplano de UEA estas realigita. La asocio ne sukcesis eĉ ellabori novan planon. Paweł Fischer-Kotowski demandas sin, ĉu Mark Fettes ankoraŭ havos tempon pruvi sian taŭgecon por la prezidant-posteno.

Enric Baltasar nova prezidanto de TEJO

de Libera Folio je 2017-08-102017-08-10

Malfrue merkrede vespere la komitato de TEJO elektis novan estraron de la asocio por la venonta jaro. Kiel prezidanto estis elektita Enric Baltasar, kies oficiala nomo estas Pau Codina.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 64 Paĝo 65 Paĝo 66 … Paĝo 76

Lastaj komentoj

  • Maese J Sebastian Quintero S pri Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas: “@redakcioNun la poema havas tradukon al la Asturia lingvo #AsturianuAgora'l poema tien torna al asturianu 🙂” apr 29, 21:27
  • Jouko Lindstedt pri Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas: “En kelkaj lingvoj pli ol en aliaj oni havas la tradicion, ke eĉ fiksformajn klasikaĵojn oni tradukas en libera verso…” apr 29, 13:59
  • Szabolcs István pri Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas: “En kelkaj lingvoj mi ricevis la tradukon en tiel nomata libera verso-formo. Mi ne komprenas la kialon, sed la solvo…” apr 29, 12:37
  • Szabolcs István pri Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas: “mi konsentas, mi devintus ellasi la tutan frazon , ne temas pri konkuro ktp.temas pri kunekzistado 2. malmodeste tamen mi…” apr 29, 11:58
  • Szabolcs István pri Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas: “Estimataj Legantoj, Mi staras je via dispono je mia retadreso szabolcs.istvan@gmail.com, ankaŭ je aliaj mesaĝiloj kiel Viber, WhatsApp, LinkedIn, Fejsbuka…” apr 29, 11:50

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • La estraro de UEA ne raportas
  • Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas
  • Islanda majstroverko dronis en kafo
  • La komitato de TEJO denove rifuzis al Matúšov 
  • Mondpopolo manifestiĝas

RSS Global Voices Esperanto

  • El Kolombio: manifesto de amo por ĉiuj vivantaj estaĵoj
  • Kiel savi la Kaspian Maron por ke ĝi ne Iĝos katastrofo por la natura vivmedio
  • La nova registaro de Indonezio puŝas transmigran planon, incitante protestojn en Papuo

RSS La Ondo de Esperanto

  • BET-59: Konatiĝu kun Ed Robertson
  • Denove en la Paraiba Valo
  • La maja oferto: La mirinda sorĉisto de Oz

RSS TEJO

  • Azianoj kaj oceanianoj, kandidatiĝu en la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025 por ricevi financan subtenon! (Dua Alvoko)
  • La gajnintoj de la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025
  • KER-ekzamenoj dum IJK 2025 en Indonezio: ricevu subtenon de TEJO

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 499 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT