Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Aŭtoro: Libera Folio

TEJO pripensas siajn politikajn poziciojn

de Libera Folio je 2018-06-132018-06-13

Same kiel UEA, ankaŭ ĝia nun sendependa junulara sekcio TEJO estas laŭstatute politike neŭtrala. Tamen la gvidantoj de TEJO nun ekdiskutas, kiajn politikajn poziciojn la asocio alprenu.

Dmitrij Bogatov en intervjuo de Libera Folio

de Libera Folio je 2018-06-052018-06-05

La esperantisto Dmitrij Bogatov, kiu estis arestita en Moskvo en aprilo 2017, nun estis liberigita de ĉiuj akuzoj. Libroj en Esperanto ne estis permesitaj en la arestejo, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.

Esperantujo ekprotektas siajn datumojn

de Libera Folio je 2018-05-292018-05-29

Dum la lastaj tagoj la retpoŝtujoj de la plej multaj esperantistoj estas inundataj de mesaĝoj pri datumprotekto. Multaj el tiuj mesaĝoj estas senutilaj kaj nebezonataj. Tamen ankaŭ Esperanto-organizaĵoj devas strebi adaptiĝi al la novaj reguloj de EU, por eviti enormajn punpagojn.

Kiel junigi la movadon?

de Libera Folio je 2018-05-282018-05-29

Robert Nielsen en Irlando ekmiris, kie troviĝas ĉiuj novaj esperantistoj, kiuj ja devus aperi pro la novaj retaj kursoj kaj aplikaĵoj. Ili ja neniam aperas en la tradiciaj kunvenoj. Do li ekserĉis en sia ĉirkaŭaĵo.

Duolingo ekhavis trian lingvon

de Libera Folio je 2018-05-172018-05-17

Portugala iĝis la tria lingvo pere de kiu eblas lerni Esperanton en la retejo Duolingo. ”Ni estas sep personoj el malsamaj partoj de Brazilo kaj ni provis havi iel tian geografie vastan teamon por povi enmeti en la kurson la plejmulton de la variantoj de la brazila portugala.”

UEA nuligas la Jarlibron kaj altigas la kotizon

de Libera Folio je 2018-05-102018-05-10

Ekde 2019 UEA ne plu aperigos paperan Jarlibron. Samtempe la asocio planas draste altigi la kotizojn. Anstataŭ 11 eŭroj la plej malalta jara kotizo en Nederlando iĝos 44 eŭroj. Por ricevi la revuon Esperanto sur papero necesos pagi 74 eŭrojn.

Pomego proksimiĝadas al papera reapero

de Libera Folio je 2018-05-092018-05-09

Komence de majo aperis ĝisdatigita reta versio de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG. Ni petis la aŭtoron, Bertilon Wennergren, rakonti, kial li okupiĝas pri tia senfina projekto jam de 27 jaroj.

Fettes: ”Trezoro estos traktata kiel estrarano”

de Libera Folio je 2018-05-022018-05-02

Ne eblas certe scii, ĉu Trezoro Huang Yinbao estis valide elektita kiel estrarano, diras Mark Fettes. Li tamen estos traktata kiel estrarano ĝis la kongreso en Lisbono.

Generalo Franco trovis Esperanton framasona

de Libera Folio je 2018-05-022018-05-04

Generalo Francisco Franco en artikolo verkita sub plumnomo faris ligon inter “jud-framasona komploto” kaj Esperanto. Tion malkovris José Antonio del Barrio, kiam li esploris menciojn de Esperanto en hispanaj tekstoj pri framasonismo.

Trezoro samtempe en kaj ekster la estraro

de Libera Folio je 2018-04-252018-04-26

Post la ĵusa balotado pri novaj estraranoj en UEA estiĝis senprecedenca situacio. Ne klaras, ĉu la ĵus enpostenigita nova estrarano pri financoj, Trezoro (Huang Yinbao) efektive estis valide elektita. Dum oni esploras la aferon, li tamen partoprenas la estraran laboron.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 63 Paĝo 64 Paĝo 65 … Paĝo 80

Lastaj komentoj

  • Jouko Lindstedt pri UEA ne sukcesis vendi sian domon: “Kroma aspekto estas, ke sen la libroservo ekzemple mi ne tenus mian monon en UEA-konto, kaj ekzemple la IKU-honorarioj kaj…” dec 3, 22:34
  • Osmo Buller pri UEA ne sukcesis vendi sian domon: “La libroservo de UEA ne estas simple butiko sed servo. Okazintaĵo antaŭ trideko da jaroj ilustras, ke decidante pri ĝia…” dec 2, 10:22
  • Tobiasz pri Forpasis Rob Moerbeek, vivanta institucio: “Rob estis vershajne la plej bonkora kaj samtempe plej modesta homo, kiun mi povas imagi.Chiam kun dorsosako plena da libroj…” dec 1, 15:08
  • jarek parzyszek pri Forpasis Rob Moerbeek, vivanta institucio: “Tristas mia kor’! Rob dum kelkaj semajnoj instruis min, ne nur kiel paki librojn, sed kiel trakti Homojn, precipe kun…” dec 1, 13:08
  • Przemysław Wierzbowski pri UEA ne sukcesis vendi sian domon: “La ideo vendi la domon la unuan de aprilo estas la plej amuza ŝerco de la jaro.” dec 1, 00:25

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • UEA ne sukcesis vendi sian domon
  • Forpasis Rob Moerbeek, vivanta institucio
  • DeepL fine lernis Esperanton – ĉu plu gravas?
  • Scivola homo de bonkora toleremo
  • Ratkaptistoj kaj Tubaro prezentas kantoparadon

RSS Global Voices Esperanto

  • La amara vero pri AI: ankaŭ artefarita intelekto havas antaŭjuĝojn
  • La sekureco de la rifuĝintaj politikaj ĵurnalistoj endanĝerigita en la francparolanta Afriko
  • En Malagasio, ateliero pri verkado valorigas la ĉeeston de la malagasa lingvo enrete

RSS La Ondo de Esperanto

RSS TEJO

  • Partoprenu en filmeto de TEJO por la Zamenhofa Tago de 2025!
  • Voĉdonu por novaj Komitatanoj B | 2025
  • Junaj esperantistoj, ni partoprenu en la 6-a Virtuala Kongreso (VK)!

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 512 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT