Vi estas ĉi tie: Hejmo / movado

movado

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-12-30 12:26
Artikoloj pri Esperanto kaj la Esperanto movado
Estraranoj de TEJO disdonos kondomojn

Estraranoj de TEJO disdonos kondomojn

de Redakcio — Laste modifita: 2015-01-23 14:09

La komitato de TEJO dum sia ĵusa kunveno en Germanio decidis, ke estraranoj de la asocio dum junularaj renkontiĝoj disdonu al ĉiuj TEJO-membroj "kondomojn en diversaj mezuroj kaj tipoj, kun slogano 'TEJO protektas vin'". La prezidanto de la asocio ne ĉeestis la kunsidon, kiun gvidis la vicprezid[...]

Estraranoj de TEJO disdonos kondomojn - Legu pli...

Bildstrio pri denaskuloj aperis en la angla

Bildstrio pri denaskuloj aperis en la angla

de Redakcio — Laste modifita: 2014-11-07 22:34

La usona bildstria desegnisto Dan Mazur publikigis 12-paĝan dokumentan komikson pri denaskaj parolantoj de Esperanto. La bildstrio aperis kiel parto de komiksa antologio pri la temo "subkulturoj". Libera Folio intervjuis la aŭtoron.

Bildstrio pri denaskuloj aperis en la angla - Legu pli...

Rekorde granda komitato de TEJO

Rekorde granda komitato de TEJO

de Redakcio — Laste modifita: 2014-10-26 21:08

La nova komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas la plej granda dum la lasta jardeko. Krome unu komitatano estas duobla, do la 42 komitatanoj mirinde havas 43 komitatanajn postenojn. Libera Folio petis la prezidanton de TEJO rakonti pri la taskoj kiuj atendas la novajn komitatanojn,[...]

Rekorde granda komitato de TEJO - Legu pli...

Rekorda interesiĝo pri studoj en Poznano

Rekorda interesiĝo pri studoj en Poznano

de Redakcio — Laste modifita: 2014-10-08 10:37

Se iu eble timis pri la daŭrigo de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano, ties duboj certe forvaporiĝis, kiam montriĝis, ke por la nova trijara grupo aliĝis rekorda kvanto da studentoj. Entute 26 studentoj el 14 landoj partoprenis la unuan sesion, okazintan f[...]

Rekorda interesiĝo pri studoj en Poznano - Legu pli...

Filipinaj esperantistoj en parado de geja fiero

Filipinaj esperantistoj en parado de geja fiero

de Redakcio — Laste modifita: 2014-10-03 16:41

Du esperantistaj studentoj partoprenis la ĉiujaran universitatan paradon de geja fiero en Quezon, la plej granda urbo de Filipinoj. Ilia partopreno, kun afiŝoj en Esperanto kaj la filipina, estis rimarkita de multaj aliaj subtenantoj de gejaj rajtoj, el kiuj kelkaj montris interesiĝon pri Esperan[...]

Filipinaj esperantistoj en parado de geja fiero - Legu pli...

Fettes: ”Tro frue diskuti elekton de direktoro”

Fettes: ”Tro frue diskuti elekton de direktoro”

de Redakcio — Laste modifita: 2014-09-10 09:41

En diversaj forumoj jam komenciĝis detalaj diskutoj pri tio, kiu estu la posteulo de Osmo Buller kiel ĝenerala direktoro de UEA post lia proksimiĝanta emeritiĝo. Laŭ la estraro de UEA tamen estas tro frue diri eĉ laŭ kiuj kriterioj oni elektos la novan direktoron. Osmo Buller mem ne interesi�[...]

Fettes: ”Tro frue diskuti elekton de direktoro” - Legu pli...

La kongresanoj kontentas pri la estraro

La kongresanoj kontentas pri la estraro

de Redakcio — Laste modifita: 2014-07-29 10:36

Neniu kritika demando aŭdiĝis dum la programero "La estraro respondas" en Bonaero. La ĉeestintojn tute ne interesis la lastmomente aperinta estrara raporto, kiu en papera formo estis disdonita al la publiko. Tamen estis zorgiga la falanta membronombro, kiu kaŭzos financajn problemojn. Laŭ prezi[...]

La kongresanoj kontentas pri la estraro - Legu pli...

La kongresaj tagoj ricevis novajn nomojn

La kongresaj tagoj ricevis novajn nomojn

de Redakcio — Laste modifita: 2014-07-29 10:24

La ĵus komenciĝinta UK en Bonaero riskas iĝi la plej malgranda post 1920. La komitata kunsido en sabato komenciĝis iom improvizite. La nova estraro ŝanĝis la nomojn de la kongresaj tagoj por ke ili kongruu kun la nova strategia laborplano. Aliflanke montriĝis, ke ĝis nun nenio okazis pri la [...]

La kongresaj tagoj ricevis novajn nomojn - Legu pli...

La estraro de UEA ne decidis pri sia propra raporto

La estraro de UEA ne decidis pri sia propra raporto

de Redakcio — Laste modifita: 2014-07-27 15:46

La plena versio de la estrara raporto de UEA fine aperis en retejo de la asocio dek tagojn antaŭ la malfermo de la Universala Kongreso. Ŝajne pro tempomanko, ĝi ne estis komune aprobita de la estraro. Laŭ la prezidanto de UEA ne estas katastrofo, se la celoj de la strategia laborplano ne realiĝ[...]

La estraro de UEA ne decidis pri sia propra raporto - Legu pli...

Serĉante la mankantan raporton

Serĉante la mankantan raporton

de Redakcio — Laste modifita: 2014-07-21 16:37

Restas malpli ol tri semajnoj ĝis la malfermo de la Universala kongreso en Bonaero, sed ĝis nun ne aperis la kompleta versio de la estrara raporto de UEA. Tio inspiris iranajn desegnistajn gefratojn al karikaturo.

Serĉante la mankantan raporton - Legu pli...

La estraro havas nenion por raporti

La estraro havas nenion por raporti

de Redakcio — Laste modifita: 2014-06-30 08:22

Male ol kutime, ĉi-jare en la junia numero de la revuo Esperanto ne aperis la atendita raporto pri la sukcesoj de la nova estraro de UEA. Por kompreni kio okazis, Libera Folio esploris, kion fakte atingis la estraro dum sia unua oficojaro. Montriĝis, ke nur ses el la sume 65 konkretaj celoj starig[...]

La estraro havas nenion por raporti - Legu pli...

Pasporta Servo aperos papere nur en 2015

Pasporta Servo aperos papere nur en 2015

de Redakcio — Laste modifita: 2014-06-01 23:55

Post multjaraj problemoj Pasporta Servo nun havas novan respondeculon, kiu serioze okupiĝas pri ĝia revivigo. Roy McCoy komence esperis, ke eblos rapide prizorgi aperigon de papera eldono, sed la stato de la aferoj montriĝis tia, ke ĝi atendeblas nur en januaro 2015, li rakontas en intervjuo de [...]

Pasporta Servo aperos papere nur en 2015 - Legu pli...

Deficito de UEA atingis 30.000 eŭrojn

Deficito de UEA atingis 30.000 eŭrojn

de Redakcio — Laste modifita: 2014-05-01 22:10

Dum la pasinta jaro Universala Esperanto-Asocio enspezis proksimume 30.000 eŭrojn malpli ol ĝi elspezis. Tio egalas al proksimume 6 procentoj el la jara buĝeto. La deficito estis kovrita el la asocia kapitalo, kiu nun estas proksimume 1,8 milionoj da eŭroj. Ankaŭ en 2014 oni atendas, ke la elsp[...]

Deficito de UEA atingis 30.000 eŭrojn - Legu pli...

Esperanto-klubo en Krimeo povos aliĝi al REU

Esperanto-klubo en Krimeo povos aliĝi al REU

de Redakcio — Laste modifita: 2014-04-24 19:44

Universala Esperanto-Asocio ne rekonas la transiron de Krimeo al Rusio. Tamen individuaj esperantistoj kaj eĉ Esperanto-kluboj en Krimeo povos aliĝi al la landa asocio de UEA en Rusio sen ajnaj malhelpoj flanke de UEA. La situacio de Krimeo kaŭzas konflikton ankaŭ en la estraro de Ukrainia Esper[...]

Esperanto-klubo en Krimeo povos aliĝi al REU - Legu pli...

La revolucio en Ukrainio trafas ankaŭ esperantistojn

La revolucio en Ukrainio trafas ankaŭ esperantistojn

de Redakcio — Laste modifita: 2014-03-21 13:11

La februara revolucio en Kievo, kaj la posta enmarŝo de rusiaj trupoj al Krimeo kondukis al senprecedenca propaganda milito precipe flanke de la rusiaj ŝtataj amaskomunikiloj. Esperantistoj nun partoprenas en projekto por malkaŝi mensogojn. En Krimeo okazas raŭpanta anekso fare de Rusio, raporta[...]

La revolucio en Ukrainio trafas ankaŭ esperantistojn - Legu pli...

Karnavalantoj en Hispanio trovis la verdan stelon

Karnavalantoj en Hispanio trovis la verdan stelon

de Redakcio — Laste modifita: 2014-02-15 21:41

Surprize dum prezento de hispania karnavala bando aperis verdaj steloj, aludoj al Esperanto, kaj eĉ frazoj en Esperanto. Nur post la prezento hispanaj esperantistoj eksciis pri la afero. La aŭtoro de la spektaklo, José Manuel Marín, ekhavis la ideon dum leciono pri signolingvo, li rakontas al [...]

Karnavalantoj en Hispanio trovis la verdan stelon - Legu pli...

Ŝrumpanta Kontakto devas ŝpari

Ŝrumpanta Kontakto devas ŝpari

de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-30 12:10

Dum la unuaj du jaroj de Rogener Pavinski kiel redaktoro de Kontakto, la kvanto de abonoj kreskis de malpli ol 600 al pli ol 700. Pasintjare la tuta gajno tamen estis perdita, kaj pro manko de enspezoj la lasta numero estis duobla. Ĉi-jare estos malpli da koloraj paĝoj por ŝpari monon. Laŭ Rogen[...]

Ŝrumpanta Kontakto devas ŝpari - Legu pli...

Lernolibro de kemio reaperos en Esperanto

Lernolibro de kemio reaperos en Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-28 21:23

Ampleksa usona lernolibro pri kemio aperos en Esperanto. La libron eldonos Esperanto-USA, laŭplane en 2015. La iniciaton gvidas Orlando Raola, prezidanto de Esperanto-USA kaj instruisto pri kemio. Laŭ li, la verko povos esti alloga por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri sciencoj kaj mediprotektado.

Lernolibro de kemio reaperos en Esperanto - Legu pli...

Esperantistoj protestas pri EU-diskriminacio

Esperantistoj protestas pri EU-diskriminacio

de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-16 12:07

Eŭropa Unio ne sekvas sian propran principon pri lingva egaleco, kiam informoj pri gravaj, novaj subvencioj haveblas nur en la angla. Tion opinias la ĉefe esperantista asocio Nitobe, kiu nun publike protestas kontraŭ la lingva diskriminacio.

Esperantistoj protestas pri EU-diskriminacio - Legu pli...

Britaj esperantistoj forlasis Eŭropan Union

Britaj esperantistoj forlasis Eŭropan Union

de Redakcio — Laste modifita: 2013-12-15 00:07

En Britio fortiĝas kritiko kontraŭ Eŭropa Unio, kaj estas planata referendumo pri eventuala eliro de la lando el EU. La britaj esperantistoj jam faris sian decidon. Esperanto-Asocio de Britio decidis ĉesi pagi kotizon kaj eliri el Eŭropa Esperanto-Unio.

Britaj esperantistoj forlasis Eŭropan Union - Legu pli...

TEJO pepos multlingve kaj presos Pasportan Servon

TEJO pepos multlingve kaj presos Pasportan Servon

de Redakcio — Laste modifita: 2013-11-29 16:28

La retejo de Pasporta Servo de multaj monatoj misfunkcias. La eraroj laŭplane ja estos riparitaj, sed nur post la jarŝanĝo. Antaŭ tio la finfina aperigo de la papera listo de gastigantoj havu la unuan prioritaton, decidis la estraro de TEJO en sia ĵusa kunsido. Ni petis la prezidanton de TEJO r[...]

TEJO pepos multlingve kaj presos Pasportan Servon - Legu pli...

Civita kortumo juĝos pri Rooke malĉeeste

Civita kortumo juĝos pri Rooke malĉeeste

de Redakcio — Laste modifita: 2013-11-24 12:19

La "kortumo" de la Esperanta Civito en decembro verdiktos pri asertata miskonduto de Dieter Rooke. Laŭ la akuzo, Rooke proponis al laboranto "subaĉetaĵon” de mil frankoj, por ke tiu ne laboru. Laŭ Rooke mem temis pri propono pagi justan salajron. Punkto pri la perforta konduto de Valerio Ari k[...]

Civita kortumo juĝos pri Rooke malĉeeste - Legu pli...

TEJO volas pli vaste difini membrecon

TEJO volas pli vaste difini membrecon

de Redakcio — Laste modifita: 2013-11-17 17:44

En la jaro 1997 la membrokvanto de TEJO proksimis al 900, sed kotizon por 2013 ĝis nun pagis nur 303 personoj. Tamen tiuj ciferoj laŭ Łukasz Żebrowski, la prezidanto de TEJO, en la nuna epoko ne multe gravas. En la ĵus enretigita nova laborplano, TEJO tial proponas reformon de la membrosistemo.[...]

TEJO volas pli vaste difini membrecon - Legu pli...

Nova redaktoro promesas aliĝi al UEA

Nova redaktoro promesas aliĝi al UEA

de Redakcio — Laste modifita: 2013-10-30 08:33

La nova redaktoro de revuo Esperanto de jardeko ne membras en UEA, sed nun promesas aliĝi. Legante la novan strategian planon li trovis en ĝi multajn el siaj propraj vizioj, kaj jam nomas sin ”entuziasma kunlaboranto de UEA”. Li promesas doni lokon ankaŭ al kritikaj vidpunktoj – sed nur se[...]

Nova redaktoro promesas aliĝi al UEA - Legu pli...

Civita ribelo finita per pugnobatoj

Civita ribelo finita per pugnobatoj

de Redakcio — Laste modifita: 2013-10-16 07:48

La ribelo en la sidejo de la Esperanta Civito estis finita per fizika atako de Valerio Ari kontraŭ la rivalo, Dieter Rooke. Rooke rakontas, ke li post pugnobatoj fuĝis el Kultura Centro Esperantista kaj sentis sin devigita ne kandidati por la posteno de ĝia prezidanto. Kiam Libera Folio telefonis[...]

Civita ribelo finita per pugnobatoj - Legu pli...

Nova redaktoro anoncota post du semajnoj

Nova redaktoro anoncota post du semajnoj

de Redakcio — Laste modifita: 2013-10-12 15:57

Kvin kandidatoj interesiĝas pri la posteno de redaktoro de la revuo Esperanto. La estraro de UEA ne malkaŝas iliajn nomojn pro privatecaj kialoj. La prezidanto de UEA, Mark Fettes, planas telefone intervjui iun aŭ iujn el la kandidatoj, kaj poste fari rekomendon pri la elekto ene de du semajnoj. [...]

Nova redaktoro anoncota post du semajnoj - Legu pli...

Ribelo skuas Civitan sidejon

Ribelo skuas Civitan sidejon

de Redakcio — Laste modifita: 2013-09-17 22:18

Interna konflikto skuas la fundamenton de la Esperanta Civito. En eksterordinara ĝenerala asembleo de Kultura Centro Esperantista en novembro opoziciaj fortoj klopodos detronigi la prezidanton, Valerio Ari. Laŭ lia ĉefa kontraŭulo, Dieter Rooke, sub nova gvidado KCE povus distanciĝi de la Civit[...]

Ribelo skuas Civitan sidejon - Legu pli...

TEJO elektis novan estraron

TEJO elektis novan estraron

de Redakcio — Laste modifita: 2013-09-01 13:03

La komitato de TEJO dum la IJK en Israelo en vendredo elektis novan estraron – kun malnovaj prezidanto, ĝenerala sekretario kaj kasisto. Raketo el Libano ĵaŭde posttagmeze trafis israelan vilaĝon ĉe la marbordo, 35 kilometrojn de la kongresejo, sed ne ĝenis la kongresanojn.

TEJO elektis novan estraron - Legu pli...

SAT pripensas liberigon de PIV

SAT pripensas liberigon de PIV

de Redakcio — Laste modifita: 2013-08-24 00:27

La Plenum-Komitato de SAT studos, kiel kaj kiam en plej oportuna maniero malfermi la enhavon de Plena Ilustrita Vortaro por libera uzo. Tion decidis la kongreso de SAT en Madrido. La kongreson kun cento da partoprenantoj karakterizis abunda kultura programo, manĝo por ĉies gusto kaj fruktodona ko[...]

SAT pripensas liberigon de PIV - Legu pli...

Bona Espero ne malfondita

Bona Espero ne malfondita

de Redakcio — Laste modifita: 2013-08-14 14:12

Antaŭ unu jaro estis fermita la lernejo en Bona Espero, la mondfama esperantista komunumo en Brazilo, starigita en 1957. En junio 2013 estis malfondita la samnoma germana asocio, kiu dum pli ol tridek jaroj subtenis la laboron de Bona Espero por malriĉaj infanoj. Sed la komunumo plu ekzistas kaj a[...]

Bona Espero ne malfondita - Legu pli...

Agoj pri dokumento