Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo

La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-04-27 15:46

La Estraro de UEA kunsidis dum tri tagoj (de la 23-a ĝis la 25-a de aprilo) en la Centra Oficejo en Roterdamo. Temas pri la unua kunsido gastigita de la nova Ĝenerala Direktoro, Veronika Poór, kaj la lasta kunsido de la nuna Estraro, kies mandato finiĝos post tri monatoj ĉe la 101-a UK en Nitro. Unu estrarano, Stefano Keller, iom antaŭtempe forfalis de la teamo, ĉar li sendis demisian leteron en la tago antaŭ la kunsido.
Legu pli pri la Roterdama kunsido en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/04/uea-2/

Redakcio
Redakcio diras:
2016-04-28 15:54
Insulta komento de Gbeglo Koffi estis forigita de la redakcio. Unu plia insulta komento kaŭzos novan elfermon el komentado en Libera Folio, ĉi-foje definitive.

Bedaŭrinde samtempe malaperis komento kiu atentigis pri la insulta karaktero de la antaŭa komento. La afiŝinto estas bonvena reafiŝi aŭ ne, laŭdezire.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-05-01 21:13
Afriko fortighas
Multo estas farata, ke oni ne plu chantaghu afrikanojn. Baldau chiuj ni vidos. Ne nur en la esperanto-movado oni vidos tiun chi fortan Afrikon, sed ankau ekstere. Starigo de sistemo Esperanta en kiu chiuj esperantistoj libere diskutos, lernos/lernigos, kunlaboros por la vera bono de Esperanto estas baldaua. Afriko havas sian forton, kion vere konscias afrikanoj kiuj taskas si al si uzi proprajn rimedojn por agadi. Esperanto profitos de tio.