Vi estas ĉi tie: Hejmo / movado

movado

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-12-30 12:26
Artikoloj pri Esperanto kaj la Esperanto movado
Pola Esperanto-Asocio rande de disfalo

Pola Esperanto-Asocio rande de disfalo

de Redakcio — Laste modifita: 2012-10-21 11:36

Pola Esperanto-Asocio, iam unu el la plej fortaj landaj asocioj de UEA, de pli ol kvin monatoj ne havas prezidanton. Lastatempe demisiis ĉiuj ĉefaj funkciuloj de la estraro, kaj pro manko de financa respondeculo estis prokrastita la apero de Pola Esperantisto. Por restarigi la funkciadon de la aso[...]

Pola Esperanto-Asocio rande de disfalo - Legu pli...

Ĉu neesperantistoj savos la membrostatistikon de UEA?

Ĉu neesperantistoj savos la membrostatistikon de UEA?

de Redakcio — Laste modifita: 2012-10-13 11:50

Nova malrekordo atendas Universalan Esperanto-Asocion: en 2012 la kvanto de indivuaj membroj antaŭvideble unuafoje en la postmilita historio de la asocio sinkos sub la ciferon 5.000. Dum la lastaj kvin jaroj la asocio perdis mil individuajn membrojn. La ĝenerala direktoro alvokas komitatanojn al a[...]

Ĉu neesperantistoj savos la membrostatistikon de UEA? - Legu pli...

La Esperanto-klubo en Bilbao timas ”indjanan” atakon

La Esperanto-klubo en Bilbao timas ”indjanan” atakon

de Redakcio — Laste modifita: 2012-10-07 14:51

La Esperanto-klubo en Bilbao, en norda Hispanio, en vendredo malakceptis la membriĝon de tri personoj, ligitaj kun la "Indjana" kooperativo de David de Ugarte, kiu volas fondi Esperanto-vilaĝon en la regiono. Tion asertas David de Ugarte en la blogo de la kooperativo. Malnovaj klubanoj opinias, ke[...]

La Esperanto-klubo en Bilbao timas ”indjanan” atakon - Legu pli...

TED-a prelego maltedos Esperante

TED-a prelego maltedos Esperante

de Redakcio — Laste modifita: 2012-09-16 12:51

Esperanto kiel la lingva manifestiĝo de libera programaro estos temo de prelego kiun prezentos David de Ugarte dum la evento TEDxMadrid la15-an de septembro. Temas pri neesperantista aranĝo, sed David de Ugarte prelegos en Esperanto, lingvo kiun li mem serioze ektudis nur ĉi-jare. Lia kooperativa[...]

TED-a prelego maltedos Esperante - Legu pli...

TEJO volas konstrui raŭmisman ponton de amo

TEJO volas konstrui raŭmisman ponton de amo

de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-19 22:12

La kongresa rezolucio de la Internacia Junulara Kongreso en Hanojo enkondukis novan terminon, eknomante la agadon de TEJO "raŭmisma finvenkismo". Laŭ diskutoj en la komitato de TEJO, kiu poste aprobis la terminon, la celo estas konstrui "ponton" inter la diversaj tendencoj de la Esperanto-movado, [...]

TEJO volas konstrui raŭmisman ponton de amo - Legu pli...

Rezerva IJK malfermita post malrekorda UK

Rezerva IJK malfermita post malrekorda UK

de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-13 23:00

La ĉi-jara Universala Kongreso en Hanojo estis la plej malgranda post tiu en Vankuvero en 1984, kun nur okcento da partoprenantoj. Tuj post la UK en Hanojo estis malfermita la Internacia Junulara Kongreso, ankaŭ ĝi nekutime malgranda, kun malpli ol cento da eksterlandaj partoprenantoj. Hanojo efe[...]

Rezerva IJK malfermita post malrekorda UK - Legu pli...

Estraro respondis sen klara strategio

Estraro respondis sen klara strategio

de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-13 00:51

La Hanoja estas la plej malgranda Universala Kongreso dum multaj jaroj. Tial estas kompreneble, ke la unua demando en la programero Estraro respondas marde matene temis pri tio, kion faras la estraro de UEA por haltigi la ŝrumpadon de la kongresoj - kaj de la tuta asocio. Hori Yasuo, nova honora me[...]

Estraro respondis sen klara strategio - Legu pli...

Universala Kongreso en Hanojo inaŭgurita

Universala Kongreso en Hanojo inaŭgurita

de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-12 23:45

En sia inaŭgura parolado en la Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo, la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, laŭdis la sinoferan batalon de la vjetnama popolo dum la Vjetnamia milito, kiu laŭ li helpis al UEA transformiĝi en asocion celantan ŝanĝi la mondon. Dum la inaŭguro estis ankaŭ [...]

Universala Kongreso en Hanojo inaŭgurita - Legu pli...

TEJO ne plu estas neŭtrala

TEJO ne plu estas neŭtrala

de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-08 07:26

La junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio ne plu estos neŭtrala, sed aktive kontraŭos diskriminacion. Tian ŝanĝon en la regularo pri TEJO praktike sen diskuto aprobis la komitato de UEA en sia fina kunsido en Hanojo en vendredo. La komitato ankaŭ postulas, ke ĝis la novembra Malferma T[...]

TEJO ne plu estas neŭtrala - Legu pli...

Ne rusoj kun poloj, sed oficistoj kun eksoficistoj

Ne rusoj kun poloj, sed oficistoj kun eksoficistoj

de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-04 19:56

Dum la tradicia programero "Centra Oficejo respondas" en Hanojo oni povis ekhavi la impreson, ke kunvenis ne ordinaraj membroj de UEA kun siaj oficistoj, sed kolegoj kun ekskolegoj kaj gravuloj. Eksaj oficistoj, estraranoj nunaj kaj eksaj, komitatanoj nunaj kaj eksaj, ĉiuj ili tiom brulis pro emo f[...]

Ne rusoj kun poloj, sed oficistoj kun eksoficistoj - Legu pli...

Komitato decidis pri nova elekta regularo

Komitato decidis pri nova elekta regularo

de Redakcio — Laste modifita: 2012-07-29 20:29

La solena inaŭguro de la Universala Kongreso en Hanojo okazos dimanĉe, sed la kongresejo malfermis siajn pordojn jam sabate matene. La plej grava vendreda programero estis la kunsido de la komitato de UEA, kiu interalie akceptis novan elektan regularon. Laŭ ĝi, la komitatanoj venontjare aparte v[...]

Komitato decidis pri nova elekta regularo - Legu pli...

EU financos instruadon de Esperanto en Sicilio

EU financos instruadon de Esperanto en Sicilio

de Redakcio — Laste modifita: 2012-07-10 12:55

Ekde septembro Eŭropa Unio subtenos instruadon de Esperanto en Mazara del Vallo en Sicilio, financante la restadon de belga esperantisto kiu dum kvar monatoj instruos la lingvon al lokaj instruistoj kaj lernejanoj. Simila stipendio estis jam pasintjare aljuĝita al dana esperantisto, kiu tamen pro [...]

EU financos instruadon de Esperanto en Sicilio - Legu pli...

Fruaj lernantoj en pintaj postenoj

Fruaj lernantoj en pintaj postenoj

de Redakcio — Laste modifita: 2012-06-27 21:11

La plej multaj konataj esperantistoj en pintaj movadaj postenoj eklernis la lingvon tre frue. Probal Dasgupta, la prezidanto de UEA, jam kiel 17-jara gimnaziano korespondis kun Kolomano Kalocsay pri la tradukado de Tagore kaj pri la ata-ita-problemo. En la aĝo de 16 jaroj eklernis Esperanton John W[...]

Fruaj lernantoj en pintaj postenoj - Legu pli...

Tutmonda KER-ekzameno okazis en 17 landoj

Tutmonda KER-ekzameno okazis en 17 landoj

de Redakcio — Laste modifita: 2012-06-23 21:22

Sume 360 personoj en 29 urboj de 17 landoj sabate la 9-an de junio partoprenis en la plej granda ĝisnuna sesio de lingvoekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). La ekzamensesion organizis la komisiono de UEA pri ekzamenoj, kies ĉefrespondeculo estas Katalin Kováts, kaj ĝi jam altiri[...]

Tutmonda KER-ekzameno okazis en 17 landoj - Legu pli...

EU rifuzas himnon en Esperanto

EU rifuzas himnon en Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2012-06-09 21:10

La Eŭropa Komisiono oficiale rifuzis la proponon de Eŭropa Esperanto-Unio pri popoliniciato rilate kantadon de himno en Esperanto. Laŭ la motivigo de Eŭropa Komisiono, la propono kolekti subskribojn subtene al himno en Esperanto ne estas akceptebla, ĉar neniu EU-lando agnoskas Esperanton kiel p[...]

EU rifuzas himnon en Esperanto - Legu pli...

Du eksprezidentoj en Esperanta konferenco

Du eksprezidentoj en Esperanta konferenco

de Redakcio — Laste modifita: 2012-05-30 11:51

Du eksaj ŝtatestroj, unu eksministro kaj anoj de la itala kaj de la Eŭropa parlamento partoprenis inter la 9-a kaj la 11-a de majo en konferenco organizita de Eŭropa Esperanto-Unio en Triesto, kun financa subteno de Eŭropa Unio. La konferenco havis la temon "Kia estus Eŭropo nun, sen EU?" kaj h[...]

Du eksprezidentoj en Esperanta konferenco - Legu pli...

EU-mono gutas en verdajn poŝojn

EU-mono gutas en verdajn poŝojn

de Redakcio — Laste modifita: 2012-05-06 18:36

La esperantista komerca entrepreno Kosmo dum la pasinta jaro sukcesis havigi 185.000 eŭrojn en subvencioj de Eŭropa Unio por diversaj projektoj kun rilato al la Esperanto-movado. El tiu mono pli ol 55.000 eŭroj fluis rekte en la poŝon de Kosmo en formo de procentaĵo. Helpe de tiu enspezo Kosmo [...]

EU-mono gutas en verdajn poŝojn - Legu pli...

TEJO havas novan kasiston kaj diskutas la sorton de Pasporta Servo

TEJO havas novan kasiston kaj diskutas la sorton de Pasporta Servo

de Redakcio — Laste modifita: 2012-04-25 23:06

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) dum sia estrarkunsido okazinta en Varsovio elektis novan kasiston por anstataŭi la demisiintan Alisa Nikitina. La postenon laŭ la decido de la estraro transprenos Nico Huurman, kiu ĝis nun respondecis pri seminarioj kaj aktivula trejnado. Liajn malno[...]

TEJO havas novan kasiston kaj diskutas la sorton de Pasporta Servo - Legu pli...

EU-himno en Esperanto – ne nur blago

EU-himno en Esperanto – ne nur blago

de Redakcio — Laste modifita: 2012-04-12 20:00

En la unua de aprilo Libera Folio publikigis ŝercan artikolon, laŭ kiu esperantistoj turnis sin al la gvidorganoj de Eŭropa Unio por proponi devigan kantadon de himno en Esperanto en la lernejoj. Jam en la sekva tago tute surprize por la redakcio evidentiĝis, ke la satiro estis multe pli proksim[...]

EU-himno en Esperanto – ne nur blago - Legu pli...

Plu ŝrumpas la abonantaro de la revuo de UEA

Plu ŝrumpas la abonantaro de la revuo de UEA

de Redakcio — Laste modifita: 2012-04-03 21:22

La freŝa membrostatistiko de Universala Esperanto-Asocio montras, ke momente haltis la ŝrumpado de la membraro. La kvanto de individuaj membroj stabiliĝis ĉirkaŭ 5.300. Tiu stabiliĝo tamen okazis nur, ĉar kreskis la kvanto de membroj en la malmultekosta kategorio "membro kun Jarlibro". En ĉi[...]

Plu ŝrumpas la abonantaro de la revuo de UEA - Legu pli...

Jubilea kurso kaŝe nuligita

Jubilea kurso kaŝe nuligita

de Redakcio — Laste modifita: 2012-03-21 20:38

Jam antaŭ unu jaro Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) anoncis, ke honore al la 125-jara jubileo de Esperanto aperos nova, 125-leciona kurso de Esperanto. Laŭplane ĝi devis esti lanĉita ĉi-vendrede, kaj finaj ekzamenoj por dezirantoj estis planataj por la Universala Kongreso. An[...]

Jubilea kurso kaŝe nuligita - Legu pli...

TEJO kresketas kaj elektas

TEJO kresketas kaj elektas

de Redakcio — Laste modifita: 2012-03-13 21:13

Post dekjara paŭzo, la individuaj membroj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) denove rajtos rekte influi la direkton de sia asocio, voĉdonante en la elekto de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn de TEJO. Pasintfoje la elekto okazis en la jaro 2002. En la jaroj 200[...]

TEJO kresketas kaj elektas - Legu pli...

Esperantista ministro en Slovenio

Esperantista ministro en Slovenio

de Redakcio — Laste modifita: 2012-02-11 12:21

La iama esperantisto kaj ano de la Eŭropa Parlamento, Ljudmila Novak, estos la nova ministro pri "slovenoj eksterlande" en la freŝa registaro de Slovenio. En sia posteno kiel eŭropa parlamentano ŝi antaŭ tri jaroj proponis enkondukon de Esperanto kiel komuna lingvo de Eŭropa Unio. Ŝi estos la[...]

Esperantista ministro en Slovenio - Legu pli...

Etsuo Miyoshi nuligis subvencion Cigno

Etsuo Miyoshi nuligis subvencion Cigno

de Redakcio — Laste modifita: 2012-01-13 07:48

Ekde 1994 la Estraro de UEA ĉiujare decidis pri la ricevanto de subvencio Cigno, kiu celas finance subteni projektojn por divastigo de Esperanto en la Tria mondo, aŭ eksaj socialismaj landoj de Eŭropo. Ekde la jaro 2012 subvencio Cigno ne plu ekzistos. Anstataŭe parto de la mono estos uzita por [...]

Etsuo Miyoshi nuligis subvencion Cigno - Legu pli...

Lech Wałęsa renkontis junajn esperantistojn en Gdańsk

Lech Wałęsa renkontis junajn esperantistojn en Gdańsk

de Redakcio — Laste modifita: 2012-01-08 12:32

Renkontiĝo kun la eksa prezidento de Pollando, Lech Wałęsa, estis unu el la pintaj momentoj dum la kvintaga Junulara Esperanto-Semajno, okazinta en Gdańsk ĉirkaŭ la jarŝanĝo. La renkontiĝon kunorganizis Pola Esperanto-Junularo, Germana Esperanto-Junularo kaj la klubo Varsovia vento. Inter l[...]

Lech Wałęsa renkontis junajn esperantistojn en Gdańsk - Legu pli...

La IJK en Japanio estas nuligita

La IJK en Japanio estas nuligita

de Redakcio — Laste modifita: 2012-01-03 12:40

La Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu devis okazi en Japanio en la dua semajno de aŭgusto 2012, estas nuligita pro organizaj problemoj. La decidon faris la japanaj aktivuloj en la Loka Kongresa Komitato. TEJO ankoraŭ ne scias, ĉu kaj kie okazos IJK en la jaro 2012. La decido estis anoncita[...]

La IJK en Japanio estas nuligita - Legu pli...

SAT perdis sian prezidanton

SAT perdis sian prezidanton

de Redakcio — Laste modifita: 2011-12-27 12:21

Jakvo Schram, la prezidanto de la plenum-komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda, demisiis de sia posteno kaj poste komplete forlasis la asocion. Grava kialo por la eksiĝo estis, ke li estis elfermita el la diskutejoj de SAT. "Mi ne volas agadi en asocio kiu ne respektas la bazajn regulojn pri homaj[...]

SAT perdis sian prezidanton - Legu pli...

Stano Marček redaktos la revuon de UEA ankaŭ en 2012

Stano Marček redaktos la revuon de UEA ankaŭ en 2012

de Redakcio — Laste modifita: 2011-12-19 21:07

La estraro de UEA ne sukcesis decidi ion pri la informa politiko de la asocio. Mankas klareco eĉ pri tio, ĉu sian opinion sekve devus diri la estraro, aŭ tamen la Komisiono pri Strategiaj Demandoj de UEA. Komplete fiaskis la tuta diskuto, komencita en Havano en julio 2010, post la decido serĉi n[...]

Stano Marček redaktos la revuon de UEA ankaŭ en 2012 - Legu pli...

Kunikloj pli popularas ol Esperanto

Kunikloj pli popularas ol Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2011-11-27 14:24

La tutmonda voĉdona kampanjo por elekti Germanan Esperanto-Asocion unu el la mil plej popularaj asocioj de Germanio malsukcesis. Kvankam la germanaj esperantistoj, male ol la subtenantoj de la plej multaj aliaj asocioj, ricevis subtenon de samideanoj en la tuta mondo, la asocio ricevis malpli ol la[...]

Kunikloj pli popularas ol Esperanto - Legu pli...

Zamenhof ploras pro manko de gazetanoncoj

Zamenhof ploras pro manko de gazetanoncoj

de Redakcio — Laste modifita: 2011-11-21 21:46

Universala Esperanto-Asocio elspezu sian tutan kapitalon por samtempaj gazetaj reklamoj pri Esperanto, ĉiumonate dum unu jaro, en la 27 landoj de Eŭropa Unio. Tia kampanjo vekos la eŭropanojn kaj estos granda investo por la estonto, opinias Etsuo Miyoshi. Lian proponon subtenas la pola sekcio de [...]

Zamenhof ploras pro manko de gazetanoncoj - Legu pli...

Agoj pri dokumento