Vi estas ĉi tie: Hejmo / movado

movado

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-12-30 12:26
Artikoloj pri Esperanto kaj la Esperanto movado
Dek jarojn post la demisioj - kio ŝanĝiĝis?

Dek jarojn post la demisioj - kio ŝanĝiĝis?

de Redakcio — Laste modifita: 2011-11-06 18:52

Antaŭ dek jaroj la ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio Osmo Buller proteste demisiis de sia posteno, kune kun la direktoro de la Centra Oficejo Pasquale Zapelli kaj la redaktoro de la revuo Esperanto István Ertl. Du jarojn poste la krizo de UEA kulminis en plia protesta demisio, tiu[...]

Dek jarojn post la demisioj - kio ŝanĝiĝis? - Legu pli...

AIS ne aranĝos ĉeestajn studojn en 2012

AIS ne aranĝos ĉeestajn studojn en 2012

de Redakcio — Laste modifita: 2011-10-23 14:07

Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) en la venonta jaro ne aranĝos sian kutiman studsesion. Tio iĝis klara post la 32-a "Sanmarineca Universitata Sesio" en Rumanio, dum kiu eksiĝis kaj la prezidanto kaj la vicprezidanto de AIS. Iuj aktivuloj de AIS esperas vigligi la funkciadon per mona injek[...]

AIS ne aranĝos ĉeestajn studojn en 2012 - Legu pli...

Esperanto-insulo volas konstrui ponton inter kontinentoj

Esperanto-insulo volas konstrui ponton inter kontinentoj

de Redakcio — Laste modifita: 2011-10-01 18:18

En januaro 2012 jam la trian fojon okazos tutmonata kurso pri Esperanto en la universitato de la suda ĉina insulo Hajnano. Ĉi-foje krom instruado de Esperanto al novuloj estas planataj ankaŭ du universitatnivelaj kursoj en Esperanto. En 2010 la unuan, eksperimentan monatan kurson kompletigis du p[...]

Esperanto-insulo volas konstrui ponton inter kontinentoj - Legu pli...

Detrua fajro ĉe Vinilkosmo

Detrua fajro ĉe Vinilkosmo

de Redakcio — Laste modifita: 2011-09-27 20:30

En la nokto inter la 18-a kaj 19-a de septembro okazis granda incendio en la ejo de Vinilkosmo, la plej granda eldonejo kaj vendejo de Esperanto-muziko, situanta en Donneville apud Tuluzo en Francio. Estis detruita granda parto de la stoko de sondiskoj kaj la sonsistemo de Vinilkosmo. Laŭ unuaj inf[...]

Detrua fajro ĉe Vinilkosmo - Legu pli...

Akademio Internacia de la Sciencoj rande de pereo

Akademio Internacia de la Sciencoj rande de pereo

de Redakcio — Laste modifita: 2011-09-05 21:53

La agado de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) ne plu povos daŭri en sia nuna formo, kaj eble tute estingiĝos ene de kelkaj jaroj. Tion antaŭvidas freŝa raporto de AIS mem. Pro la akuta situacio la estrarano de UEA pri scienca agado, Amri Wandel, iniciatis diskuton pri manieroj savi la "ak[...]

Akademio Internacia de la Sciencoj rande de pereo - Legu pli...

Elekta komisiono trovita, strategia plano mankas

Elekta komisiono trovita, strategia plano mankas

de Redakcio — Laste modifita: 2011-08-08 12:09

La elekton de la nova estraro preparos la triopo Ulrich Lins, Lee Jung-kee kaj Nico Huurman. Ili konsistigas la novan elektan komisionon de UEA, elektitan en la vendreda kunsido de la komitato en Kopenhago. La komitato ankaŭ decidis portempe ĉesigi du branĉojn de la Belartaj Konkursoj. Anstataŭe[...]

Elekta komisiono trovita, strategia plano mankas - Legu pli...

Anglaj aligatoroj agacis aktivulojn

Anglaj aligatoroj agacis aktivulojn

de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-31 12:05

Troa uzo de angla lingvo en la ĉirkaŭkongresaj aktivaĵoj estis grava temo en la ĵaŭda programero "Centra Oficejo respondas" en la Kopenhaga Universala Kongreso. Oni parolis ankaŭ pri manko de banderolo ĉe la kongresejo kaj de brajla kongresa libro. En la Centra Oficejo mem la plej speciala ok[...]

Anglaj aligatoroj agacis aktivulojn - Legu pli...

Plenpulme de lingvoekologio ĝis redaktora kontrakto

Plenpulme de lingvoekologio ĝis redaktora kontrakto

de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-28 21:06

Krom la kutimaj rutinaj demandoj pri manko de budoj por la fakaj asocioj, la ĉeestantoj de la programero "Estraro respondas" ĉi-foje plendis pri manko de demokratio en UEA kaj scivolis, kio okazis pri la planita reta voĉdonado kaj la kontrakto de la redaktoro de revuo Esperanto. Iom da pasioj kir[...]

Plenpulme de lingvoekologio ĝis redaktora kontrakto - Legu pli...

Kaosa komitato kunsidis Kopenhage

Kaosa komitato kunsidis Kopenhage

de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-26 12:25

La Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago komenciĝis sabate per nekutime kaosa kunsido de la plej alta decida organo de UEA, la komitato. Plej pasie la komitatanoj diskutis pri ŝanĝo en la elekta regularo, kiu laŭ la proponantoj devus demokratiigi la elekton de estraranoj. Tri novaj honor[...]

Kaosa komitato kunsidis Kopenhage - Legu pli...

Kopenhaga kongreso malfermita per frapo de globkrajono

Kopenhaga kongreso malfermita per frapo de globkrajono

de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-25 22:19

En la unua plena tago de la Universala Kongreso okazis la solena inaŭguro kaj la strategia forumo, kiu diskutis sur alta filozofia nivelo sed ne sukcesis fintrakti proponon pri nova strategia plano. Dum la solena inaŭguro oni honoris la viktimojn de la teror-atakoj en Norvegio. Estis legita saluto[...]

Kopenhaga kongreso malfermita per frapo de globkrajono - Legu pli...

Profundaj pensoj ne konkretiĝis en strategia plano

Profundaj pensoj ne konkretiĝis en strategia plano

de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-25 00:24

En la dimanĉa posttagmezo dum la kongreso en Kopenhago okazis la duhora Strategia forumo, dum kiu laŭ la atendoj de almenaŭ iuj estraranoj devis esti fintraktita la nova versio de la strategia plano, kies malneton la komitatanoj post longa atendo ricevis dek tagojn antaŭ la kongreso. La diskuto [...]

Profundaj pensoj ne konkretiĝis en strategia plano - Legu pli...

UEA diskutas amatorigon de komunika strategio

UEA diskutas amatorigon de komunika strategio

de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-23 22:43

La ĵus publikigita malneto de nova komunika strategio por UEA proponas, ke pri la redaktado de la revuo kaj de reduktita Jarlibro grandparte okupiĝu volontuloj. La "komunika strategio" estis ellaborita laŭ iniciato de Renato Corsetti, kiel reago al la neniam realigita decido de la antaŭa estraro[...]

UEA diskutas amatorigon de komunika strategio - Legu pli...

UEA bonvenigas EU-parlamentanojn en la kongreso

UEA bonvenigas EU-parlamentanojn en la kongreso

de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-19 09:19

Universala Esperanto-Asocio volonte akceptos anojn de la Eŭropa Parlamento kiel observantojn ĉe la Universala Kongreso. La asocio bonvenigas ĉiajn iniciatojn inviti ilin, sed rekomendas bonan kunordigon, klarigas la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, respondante al la akuzoj de la grupo ĉi[...]

UEA bonvenigas EU-parlamentanojn en la kongreso - Legu pli...

Germana Esperanto-Asocio serĉas aliancanojn

Germana Esperanto-Asocio serĉas aliancanojn

de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-17 13:57

Kiujn celojn havas Esperanto-organizaĵoj? Se politikisto demandus "Kion mi povas fari por Esperanto?" kion la asocio respondu? Por trovi respondojn, Germana Esperanto-Asocio (GEA) starigis laborgrupon por ellabori programon. Partoprenis ne nur deko da germanaj aktivuloj, sed ankaŭ reprezentanto d[...]

Germana Esperanto-Asocio serĉas aliancanojn - Legu pli...

Neniu paco en Pollando

Neniu paco en Pollando

de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-11 08:10

La lastmomente invititaj reprezentantoj de Pola Esperanto-Asocio ne aperis por fari pacon kaj diskuti kunlaboron kun la pola sekcio de la politika asocio EDE. La sola parlamentano ĉeestinta dum la aranĝo de EDE donis neniajn promesojn pri oficiala rolo por Esperanto. Tamen multaj famuloj ĉeestis [...]

Neniu paco en Pollando - Legu pli...

La hispana kongreso malfermiĝas por la reta mondo

La hispana kongreso malfermiĝas por la reta mondo

de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-01 11:18

La ĉefajn okazaĵojn de la tuj komenciĝonta Hispana Esperanto-Kongreso eblos partopreni ne nur ĉeeste, sed ankaŭ per la reto. Interalie estos rekte elsendita debato inter Jorge Camacho kaj Renato Corsetti pri la temo "lingvo kaj movado", kaj la spektantoj povos partopreni la diskuton pere de ret[...]

La hispana kongreso malfermiĝas por la reta mondo - Legu pli...

Promesita Nobel-premiito seniliĝis lastmomente

Promesita Nobel-premiito seniliĝis lastmomente

de Redakcio — Laste modifita: 2011-06-26 13:02

Blagoj plagas la publikan bildon de la pola sekcio de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Lastmomente montriĝis, ke du disreklamitaj EU-parlamentanoj ne povas honori aranĝon de la pola EDE per sia ĉeesto - pro la subita komenciĝo de la longe atendita pola EU-prezidado. Same malĉeestos la pr[...]

Promesita Nobel-premiito seniliĝis lastmomente - Legu pli...

Fakaj asocioj agonias

Fakaj asocioj agonias

de Redakcio — Laste modifita: 2011-05-29 19:42

"La centa numero de La Merkato verŝajne ankaŭ estas la lasta. Iam estis kvar numeroj jare, sed nun malfacilas plenigi eĉ unu numeron... Nur en Ĉinio estis menciinda aktivado de IKEF dum la jaro 2010." Tiel sonas la enkonduko de la ĵus aperinta bulteno de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo[...]

Fakaj asocioj agonias - Legu pli...

Faka agado povas plu vivi en la reto

Faka agado povas plu vivi en la reto

de Redakcio — Laste modifita: 2011-05-24 23:00

Por ricevi vidpunktojn pri la nuna stato kaj perspektivoj de faka agado kaj fakaj asocioj, Libera Folio kontaktis du spertulojn: Amri Wandel estas estrarano de UEA pri faka agado, dum Peter Baláž gvidas eble la plej sukcesan fakan agadon en Esperantujo. Laŭ ili, la disvastiĝo de interreto donas [...]

Faka agado povas plu vivi en la reto - Legu pli...

Dasgupta: "UEA ne bezonas facilanimajn ŝanĝojn"

Dasgupta: "UEA ne bezonas facilanimajn ŝanĝojn"

de Redakcio — Laste modifita: 2011-05-16 09:47

Spite la malkreskon de la membronombro, la financoj de UEA ne estas en krizo, kaj ne indas facilanime fari ŝanĝojn en praktikoj formiĝintaj dum jardekoj. Tion konstatas la prezidanto de UEA en filmita intervjueto farita dum la estrarkunsido, kaj nun afiŝita en la sekcio de UEA en la retejo YouTu[...]

Dasgupta: "UEA ne bezonas facilanimajn ŝanĝojn" - Legu pli...

La estraro decidis nenion

La estraro decidis nenion

de Redakcio — Laste modifita: 2011-05-07 12:40

Neniuj signifaj decidoj estis faritaj dum la ĵusa estrarkunsido de UEA. Ne estis aprobitaj novaj redaktaj gvidlinioj por la revuo, nek renovigita la kontrakto de la redaktoro, sed la posteno ankaŭ ne estis anoncita vaka. Laŭ Probal Dasgupta la posteno denove estos proponita al la nuna redaktoro, [...]

La estraro decidis nenion - Legu pli...

Drasta membrofalo ĉe UEA

Drasta membrofalo ĉe UEA

de Redakcio — Laste modifita: 2011-04-15 07:14

La kvanto de individuaj membroj de UEA atingis novan malrekordon. Ĝis la jarmilŝanĝo la membrokvanto dum multaj jaroj superis sep mil, kaj en 1991 eĉ superis la magian ciferon ok mil. Nun la membrokvanto ĉiam pli proksimiĝas al nova magia cifero, kvin mil. Eĉ pli rapide ol la ĝenerala membro[...]

Drasta membrofalo ĉe UEA - Legu pli...

Novaj gvidlinioj subigas la revuon de UEA al estrara kontrolo

Novaj gvidlinioj subigas la revuon de UEA al estrara kontrolo

de Redakcio — Laste modifita: 2011-03-17 10:59

Novaj redaktaj gvidlinioj por la revuo de UEA, proponataj de la Estraro, pli strikte subigos la redaktoron al estrara kontrolo. Aldone la revuo ne rajtos publikigi materialojn, kiuj povus ofendi membrojn de la asocio "pro alia politika aŭ religia opinio". Daŭre ne klaras, ĉu la nuna redaktoro aŭ[...]

Novaj gvidlinioj subigas la revuon de UEA al estrara kontrolo - Legu pli...

Esperanto en prelegejo de Strasburga universitato

Esperanto en prelegejo de Strasburga universitato

de Redakcio — Laste modifita: 2011-03-14 14:19

La fako pri interpretado de la Strasburga universitato en Francio jam de 2007 havas regulajn kontaktojn kun esperantistoj. Komence esperantistaj interpretistoj aĉetis trejnadon por si mem, poste la kontaktoj evoluis, kaj la esperantisto Cyrille Hurstel estis invitita en la ĵurion kiu akceptas nova[...]

Esperanto en prelegejo de Strasburga universitato - Legu pli...

La ĉefa voĉo de Esperantujo rememoras

La ĉefa voĉo de Esperantujo rememoras

de Redakcio — Laste modifita: 2011-02-18 07:17

Dum pli ol kvindek jaroj la Esperanto-Redakcio de Pola Radio por multaj estis la voĉo de Esperantujo. Apenaŭ eblas scii, kiom da izolitaj esperantistoj unuafoje aŭdis la lingvon per mezaj aŭ mallongaj ondoj el la studio en Varsovio. Nekalkulebla estas ankaŭ la kvanto de famaj kaj nekonataj espe[...]

La ĉefa voĉo de Esperantujo rememoras - Legu pli...

Finiĝis la Esperanto-elsendoj de Pola radio

Finiĝis la Esperanto-elsendoj de Pola radio

de Redakcio — Laste modifita: 2011-02-08 21:10

La pli ol 50-jara historio de la Esperanto-redakcio de Pola Radio estas finita. La lasta elsendo estis publikigita en la reto la 31-an de januaro 2011, kaj pliaj elsendoj ne okazos. La estraro de Pola Radio decidis, ke la sola dungito de la Esperanto-redakcio, Gabriela Kosiarska, ekde nun havu aliaj[...]

Finiĝis la Esperanto-elsendoj de Pola radio - Legu pli...

George Soros ĉeestis simpozion de UEA

George Soros ĉeestis simpozion de UEA

de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-25 22:24

Nekutime grandan publikan atenton ricevis la ĉi-jara simpozio de la Novjorka oficejo de UEA, kiun ĉeestis la mondfama miliardulo George Soros. Unu el la programeroj dum la simpozio estis prezento de angla traduko de la verko "Modernaj Robinzonoj", verkita en Esperanto de la patro de George Soros, [...]

George Soros ĉeestis simpozion de UEA - Legu pli...

Kiel diri "miliardulo" en Esperanto?

Kiel diri "miliardulo" en Esperanto?

de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-18 23:42

La vizito de la konata financisto Georgo Soros en simpozio de UEA rezultis interalie en interesa artikolo, aperinta en la retejo de la gazeto New York Times. Laŭ la artikolo, verkita de Alison Leigh Cowan, George Soros estas "unu el la malmultaj denaskaj parolantoj de Esperanto tutplanede". Libera [...]

Kiel diri "miliardulo" en Esperanto? - Legu pli...

Mazara del Vallo volas iĝi ĉefurbo de Esperanto

Mazara del Vallo volas iĝi ĉefurbo de Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-14 09:50

La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2012 okazos en la sicilia urbo Mazara del Vallo, kiu eventuale iĝos "sidejo de la internacia Esperanto-komunumo". Tian mirindan informon eblas legi en gazetara komuniko de la urbo. La vera stato de la aferoj estas iom alia, sed ne malpli impona. En Maz[...]

Mazara del Vallo volas iĝi ĉefurbo de Esperanto - Legu pli...

Tri eksredaktoroj deziras pli bonan revuon

Tri eksredaktoroj deziras pli bonan revuon

de Redakcio — Laste modifita: 2010-11-16 21:06

La estraro de UEA aŭ tute ne okupiĝas pri ŝanĝoj en la redaktopolitiko de la revuo Esperanto, aŭ tute ne povas konsenti pri tio, kiel ŝanĝiĝu la revuo. Simile sintenas la komitato de la asocio. Tion eblas konkludi laŭ la magraj reagoj al la vidpunktoj de tri eksaj redaktoroj en retaj diskut[...]

Tri eksredaktoroj deziras pli bonan revuon - Legu pli...

Agoj pri dokumento