Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / La revolucio en Ukrainio trafas ankaŭ esperantistojn

La revolucio en Ukrainio trafas ankaŭ esperantistojn

de Redakcio Laste modifita: 2014-03-21 13:11
La februara revolucio en Kievo, kaj la posta enmarŝo de rusiaj trupoj al Krimeo kondukis al senprecedenca propaganda milito precipe flanke de la rusiaj ŝtataj amaskomunikiloj. Esperantistoj nun partoprenas en projekto por malkaŝi mensogojn. En Krimeo okazas raŭpanta anekso fare de Rusio, raportas loka esperantisto Paŭlo Moĵajevo. La okazaĵoj influos planatajn Esperanto-aranĝojn.
La revolucio en Ukrainio trafas ankaŭ esperantistojn

Reklamafiŝo pri la referendumo en Krimeo.

Post kiam la prezidento de Ukrainio, Viktor Janukoviĉ, fuĝis la 22-an de februaro, la parlamento elektis novan registaron kaj novan provizoran prezidenton. Rusio respondis interalie sendante al Krimeo militistojn, kiuj laŭdire volas protekti la ruslingvan majoritaton de la loĝantaro en la duoninsulo, kie la situacio estis tute trankvila ĝis la apero de la soldatoj en nemarkitaj uniformoj.

Nun estas planata referendumo pri la eliro de Krimeo el Ukrainio, kaj aliĝo al Rusio. Sur grandaj reklamtabuloj la balotado, kiu laŭplane okazos la 16-an de marto, estas prezentata kiel elekto inter ukraina naziisma okupacio kaj libereco en Rusio.

Por ekscii, kiel la okazaĵoj aspektas el vidpunkto de loka esperantisto, Libera Folio turnis sin al Paŭlo Moĵajevo, ano de la Akademio de Esperanto, kiu loĝas en Simferopol, la ĉefurbo de Krimeo.

Libera Folio: Kio laŭ vi nun okazas en Krimeo?

Paŭlo Moĵajevo: Laŭ mi, okazas malrapida aŭ “raŭpanta” anekso de Krimeo fare de Rusio. La sinsekvo de la eventoj, laŭ mi, estas sufiĉe ilustra. Unue, iuj nekonataj armitaj homoj (kiel poste oni konvinkiĝis, temas pri rusiaj militistoj, verŝajne anoj de iuj elitaj milit-trupoj) okupas la du ĉefajn administraciajn konstruaĵojn de Simferopolo. Sekvatage la Krimea parlamento eksigas la ministraron kaj elektas kiel ĉefministron evidente por-rusian politikiston. Nekonataj militistoj tie kaj tie blokas diversajn militistajn objektojn de Krimeo (la okupantoj estas tro multaj kaj tro bone ekipitaj por esti “iuj hazarduloj”).

– Poste, la nova krimea reĝimo ekparolas pri la referendumo, sed tro ĥaose kaj implike: oni ŝanĝas jen la datojn, jen la vortumojn. Ili ankaŭ interkonsentas kun rusiaj politikistoj pri subteno de Krimeo (samtempe ili eĉ ne unu fojon esprimis la deziron interparoli kun la ukrainia potenco). La rusia parlamento iom haste preparas decidojn, ebligantajn enkonduki la rusiajn trupojn “oficiale” kaj akcepti Krimeon kiel parton de Rusio.

– Finfine oni decidas aranĝi la referendumon post nur 10 tagoj, kun iom malklaraj vortumoj kaj esprimoj, sur la teritorio invadita de fremdaj militfortoj. Kaj tion oni faras jam post la decido, ke Krimeo fakte aliĝas al Rusio... Mi ne scias, kio estas la celo de Rusio: ĉu vere akcepti Krimeon, ĉu nur krei malstabilecon sur la duoninsulo. Ĉiuokaze malantaŭ la eventoj klare videblas la rusia mano.

Libera Folio: Kiel laŭ via supozo la situacio en Krimeo kaj ĝenerale Ukrainio influos la planatajn Esperanto-aranĝojn en la regiono?

Paŭlo Moĵajevo: Tutcerte influos, kaj ja negative. Krimeo, fakte, riskas iĝi izolita por relative longa tempo. Kompreneble, oni plu penos organizadi ion, sed eĉ la antaŭaj (sufiĉe magraj) atingoj kaj rezultoj iĝos por longa tempo tute ne reatingeblaj. Se paroli pri mi persone, mi planis viziti ĉi-somere la rusian SES-on, sed nun mi ne povas paroli certe pri kio ajn, ĉar la ekonomia kaj socia situacio en Krimeo nun aperas al mi kiel tute malklara kaj neantaŭvidebla

Libera Folio: Kiajn informojn pri la okazaĵoj en Ukrainio vi ricevas tra lokaj amaskomunikiloj? Ĉu vi povis kompari kun alilandaj amaskomunikiloj? Se jes, kian diferencon vi vidas?

Paŭlo Moĵajevo: – Mi regule legas multajn novaĵ-retejojn, kaj ukrainiajn, kaj rusiajn. La etosoj de la ukrainaj kaj rusiaj amaskomunikiloj estas ege diversaj, fakte, eĉ kontraŭaj. Multaj rusiaj fontoj (eĉ tre aŭtoritataj) estis jam kaptitaj je partieca prezento de la faktoj au eĉ evidenta misinformado.

Por malkaŝi misinformojn kaj konsciajn mensogojn en amaskomunikiloj, studentoj ĉe la ĵurnalisma sekcio de prestiĝa universitato en Kievo iniciatis la retan projekton StopFake.org. La retejo aperigas ruslingvajn kaj anglalingvajn tekstojn, kiuj analizas la kredindecon de suspektindaj asertoj en amaskomunikiloj.

En Rusio, la esperantisto Stanislav Belov decidis kontribui al la projekto per tradukoj al Esperanto. Ni demandis al li, kial.

Stanislav Belov: – La ukrainiaj eventoj altiris grandan atenton de la Esperanto-komunumo. En personaj Fejsbukkontoj kaj diversaj FB-grupoj aperis pluraj diskutoj, ofte tre ardaj, kun dekoj da partoprenantoj el plej diversaj landoj. Mi rimarkis, ke al multaj diskutantoj mankas informoj pri la okazaĵoj kaj provis plenigi tiun breĉon jen kaj jen aperigante artikolojn en la Vikinovaĵoj. La 8-an de marto mi hazarde trovis en Lenta.ru artikolon pri la projekto StopFake.org, kaj tiu ideo plaĉis al mi, ĉar mensogoj rilate la ukrainajn eventojn multiĝas, kaj mi mem kelkfoje iĝis ties viktimo. Mi tuj ekpensis, ke tiu (relative) sobra kaj kompetenta analizo fare de lokanoj povus utili al la esperanto-komunumo kaj tuj skribis mesaĝon al la administrantoj de la projekto. Post unu horo mi ricevis jesan respondon kaj post plia horo aperis la FB-paĝo StopFake.org Ukrainio.

Libera Folio: Kiel vi persone sintenas al la okazaĵoj en Ukrainio?

Stanislav Belov: – Ĉiu homo kiu vidis filmetojn en Jutubo komprenas, ke rakontoj de Euronews pri “la pacaj protestantoj” estis same mensogaj kiel balbutado de la rusia Unua televidkanalo pri “la krimeaj sindefendantoj”, kiuj kun modernaj mitraletoj kaj sur kirasaŭtoj okupis plej gravajn lokojn en la duoninsulo. Laŭ mi Vladimir Putin konsideras la ukrainan “revolucion” kiel mokon de la Okcidento, defion kiun li devas respondi je ajna prezo. Li kredas, ke homoj en Ukrainio estas trompataj kaj manipulataj (li ja scias tion fari), do por ne iĝi “lama anaso” li tuj rebatis kontraŭ la “manipulantoj” en Krimeo. Lia celo estas ne aligo de la regiono al Rusio, sed nur kreado de problemoj por la nova registaro kaj ties okcidentaj subtenantoj. Do la ŝakpartio “Rusio – la Okcidento” pluas kaj la ukraina popolo estas nur aro de ludpecoj sur tiu geopolitika ŝaktabulo.

Malsaman opinion pri la okazaĵoj havas la prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio Euhen Kovtonjuk:

Euhen Kovtonjuk: – En Ukrainio tedita de la prezidenta diktaturo okazis popola kontraŭo al tio, kaj al la ĝenerala koruptado en ĉiuj vivbranĉoj. La reĝimo respondis per persista premo, inkluzive fizikan pereigon de aktivuloj de la paca kontraŭstaro. Gravas kompreni, ke la reĝimo uzis duonkrimulojn nomatajn “tituŝki” kontraŭ ribelantoj, strebante montri al la ekstera mondo kvazaŭ okazas interna batalo. Ni komprenas ke grandajn planojn pri nia vivo oni formas eksterlande, specife en Moskvo.

Laŭ Kovtonjuk, la nova ukrainia registaro estas favora al Esperanto, kaj UkrEA esperas havi ĝian subtenon por aranĝi Universalan Kongreson en 2017. Li daŭre kredas, ke la planata internacia junulara renkontiĝo en Krimeo ĉi-julie povos okazi. Entute en Ukrainio ĉi-jare estas planataj almenaŭ kvin internaciaj Esperanto-aranĝoj, skribas Dima Ŝevĉenko en Ipernity.

La iniciaton de Stanislav Belov pri esperantlingvaj artikoloj en la retejo StopFake.org Kovtonjuk forte subtenas. Ĝin trovas laŭdinda ankaŭ Paŭlo Moĵajevo en Krimeo, sed li ne faras al si iluziojn pri ĝia signifo:

Paŭlo Moĵajevo: Jes, mi trovas ĝin inda, sed mankas al mi tempo kaj inspiro kontribui al ĝi. Ĉiuokaze, la Esperanta inform-fonto nenion decidos nek influos en la tuta afero.

arkivita en:
Andrej Grigorjevskij
Andrej Grigorjevskij diras:
2014-03-12 13:03
Mi treege atente sekvas la evoluon de la konflikto, i.a. ĉar en Krimeo loĝas miaj parencoj kaj tre simpatiaj al mi personoj el E-movado. Mi konstante legas rete informojn de ambaŭ flankoj, foje ankaŭ ukrainlingve.

Efektive, Ukrainio kaj Rusio nun havas informan militon, kaj manipulas la faktojn/subjektivumas ambaŭ flankoj. Ambaŭ flankoj sendis armeojn da instrukciitaj aŭ volontulaj "agentoj" al ĉiuj eblaj sociaj retoj, similaj amatoroj kaj profesiuloj agadas surstrate. Ne menciante la tradiciajn komunikilojn.

En la unua etapo pli da "ne sufiĉe kontrolitaj informoj" venis de la rusiaj informkanaloj kaj la ukrainiaj sud-orientaj fortoj (kiuj tiel klopodis varbi simpatiojn kaj subtenon), nun kiam UA provizore malgajnas, mi havas senton ke pli da propagandaĵoj venas de la pro-ukraina flanko.

Mi ofte pensas, kiel mi mem pozicius, se loĝus en Ukrainio. Teorie, mi subtenus la rajtojn de Ukrainio, same kiel mi iam estis kontraŭ la disfalo de Sovetunio, antaŭvidante viktimojn, kraŝon de sociaj kaj ŝtataj strukturoj kaj interetnajn konfliktojn. Sed finfine, de la historia vidpunkto mi nun vidas la finon de SU pozitiva (kaj eĉ ne tro sanga). Se la apartigo de Krimeo pasos sen sango, mi inklinas, ke tio estos pozitiva por mem Ukrainio, en kiu tiu orientana-okcidentana kontraŭstaro delonge blokis aŭ forte malhelpis normalan socipolitikan evoluon.

Inverse, mi timas, ke por Rusio la aliĝo de Krimeo neniel estos pozitiva kaj nur pligravigos ĉiujn niajn problemojn, alproksimigante novan socian katastrofon.
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2014-03-12 13:18
Efektive, aperis multaj evidente falsaj (morto de Jankukoviĉ) aŭ ne tuj kontroleblaj (granda amasiĝo de rusiaj trupoj ĉe la limoj de Ukrainio) asertoj sur la ukrainia flanko. Sed ne ŝajnas okazi ŝtate organizita kaj kunordigita informa milito flanke de Ukrainio.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-12 13:15
Mi estas pli proksima al opinio de Euhen Kovtonjuk. Kelkaj esperantistoj ekzemple Dima, "RG72" kaj aliaj kiel Esperanto-vikipedistoj cenzoras la enskribojn de aliaj esperantistoj ekz. en la artikolo Eŭromajdano (en E-Vikipedio) forstrekante vorton diktatoro ĉe Viktor Janukoviĉ, aŭ nuligis en artikolo pri la ukrainia urbo Hxerson (en E-Vikipedio) ke en tiu urbo la 22an de februaro 2014 la urbanoj falis la monumenton de Lenino (sed samtempe restas en tiu artikolo la informoj pri la destinitaj Lenin-ordenoj por la urbo, ATENTO: en tiu urbo loĝis iom da tempo Ludoviko Zamenhoho, sed tion memorigas neniu memortabulo, eble en la loko de faligita monumento de Lenino oni starigu monumenton de Zamenhofo?).
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-12 14:32
La projekto StopFake.org Ukrainio bezonas tradukistojn por ĝustatempe aperigi la artikolojn. Se vi bone konas la rusan lingvon kaj Esperanton, do bonvenon!
https://www.facebook.com/StopFakeUkrainio
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-12 14:38
La vikipediisto RG72 estas mi, iniciatinto de la esperanta parto de la projekto StopFake.org. Supozeble tio sufiĉas por kompreni mian rilaton al Janukoviĉ kaj Putin. Se ne, legu mian blogon: http://www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/359971 Mi forigis el la artikolo "Eŭromajdano" vorton "diktaturo", ĉar ĝi malĝuste taksas la veran naturon de la Janukoviĉ-reĝimo. "Diktaturo" same kiel "faŝismo" estas ne insultvortoj, sed politikaj terminoj kun strikta senco, do uzu ilin ĝuste, des pli en la enciklopedio. Nomi la prezidanton kiu estis antaŭ nur tri jaroj elektita de la ukraina popolo dum la balotado agnoskita de ĉiuj plej grandaj demokratiaj landoj (inkluzive de Usono, Germanio, Francio ktp) estas stultaĵo kaj evidenta eraro. Ne interkonfuzu manifestacion kaj enciklopedion.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-12 14:58
Mi aldonu, ke Paŭlo Moĵaev estas homo iomete naiva, se li primeditas la "influon" de la esperanto-informfonto kiel StopFake.ogr. Mi lanĉis tion kun sola celo - helpi al esperantistoj, konkretaj vivaj homoj en disaj landoj krei memstare la opinion pri la eventoj, kompari kaj pensi. Kompreneble mi scias, ke tiu projekto neniel influos la eventojn. Eĉ pli, mi certas ke neniuj aliaj projektoj same influos la eventojn - ĉu en la rusa, angla aŭ ĉina lingvoj. Ukrainio estas batalkampo de Rusio, Usono kaj Europa Unio kaj ties gvidantoj, kiuj vere faras decidojn havas pli rapidajn kaj ĝustajn informfontojn. Se Putin decidis fari ion, li faros tio eĉ la tuta mondo kontraŭos (rememoru la sortojn de Ĥodorkovskij, Pussy Riot, militojn en Ĉeĉenio, ktp). Do mi pensas pri ordinaraj homoj, ne pri influo al la monda politiko.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-12 17:30
Jen nova raporto, ĉi-kaze pri la sturmo de la provinca administrejo en Ĥarkivo. Fotoj kaj videoj abundas: http://www.ipernity.com/blog/663937/716113
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-12 21:25
Responde al Stanislao Belov: Adolfo Hitlero ankaŭ estis elektita demokrate de la germana popolo same kiel Viktor Janukoviĉ de la ukraina popolo, sed en la artikolo pri Hitlero en la E-Vikipedio oni povas legi jenon, jen citaĵo:
<<Hitler febre komencis firmigi la propran potencon kaj paŝo post paŝo li konstruis la pozicion de senlima diktatoro.>> Same Janukoviĉ paŝo post paŝo ŝanĝante la ukrainian konstitucion de la jaro 2004 li konstruis la pozicion de senlima diktatoro.
Vi skribas: <<Ne interkonfuzu manifestacion kaj enciklopedion.>> Do vidu neniu interkonfuzis la enciklopedion se temas pri diktatoro Hitlero kaj laŭ vi estas interkonfizo se temas pri diktatoro Janukoviĉ. Aŭ eble vi tuj same en la artikolo pri Hitlero en E-Vikipedio faros la cenzoran korekton?
 
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-13 00:31
Nu, almenaŭ li ne puĉis por fariĝi diktatoro kiel tiu Pilsudski.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-13 03:46
Mi ne plu diskutu pri la termino "dikatoro" - prefere rigardu vortarojn kaj legu almenaŭ iomete hitoriajn lernolibrojn. Do jen mia lasta rimarko reference al la racio: Ĉu vi vere kredas, ke la povus ekzisti senlima diktatoro, kiu permesis al la opozicio dum kelkaj monatoj bloki centron de la ĉefurbo kaj manifestacii kontraŭ ili? Do kiu estas Saakaŝvili, kruelege dispelinta similajn manifestaciojn jam en la unua tago? Kaj same farinta gravajn ŝanĝojn de la kartvela konstitucio por firmigi sian pozicion. Pensu kara, pensu kaj nur poste parolu.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-13 09:39
Eble vi deziris skribi jenan frazon: "Pensu kara, pensu kaj poste skribu." Vi estas kiel infano - vi skribas kion vi scias anstataŭ vi scias kion vi skribas.
Mi citas la nomojn de diktatoroj kiujn mi trovis en la pola fonto: <<Współcześnie jako dyktatorzy byli określani m.in.: Saddam Husajn w Iraku, Idi Amin w Ugandzie, Józef Stalin, Nikita Chruszczow w ZSRR, Władimir Putin w Federacji Rosyjskiej, Adolf Hitler w Niemczech, Benito Mussolini we Włoszech, Augusto Pinochet w Chile, Francisco Franco w Hiszpanii, Fidel Castro na Kubie, François Duvalier w Haiti, Josip Broz Tito w Jugosławii, Enver Hodża w Albanii, Nicolae Ceaușescu w Rumunii, János Kádár na Węgrzech, Todor Żiwkow w Bułgarii, Kim Ir Sen, Kim Dzong Il i Kim Dzong Un w Korei Północnej, Mao Zedong w Chinach, Chorlogijn Czojbalsan w Mongolii, Pol Pot w Kambodży, Manuel Noriega w Panamie, Alfredo Stroessner w Paragwaju, Juan Perón, Isabel Perón i Jorge Rafael Videla w Argentynie, Mengystu Hajle Marjam w Etiopii, Teodoro Obiang Nguema Mbasogo w Gwinei Równikowej, Robert Mugabe w Zimbabwe, Zajn al-Abidin ibn Ali w Tunezji, Husni Mubarak w Egipcie, Alaksandr Łukaszenka na Białorusi, Wiktor Janukowycz na Ukrainie, Mu’ammar al-Kaddafi w Libii, Baszszar al-Asad w Syrii, Bolesław Bierut, Władysław Gomułka, Edward Gierek oraz Wojciech Jaruzelski w PRL.>> Interalie vi trovos en tiu listo kvar polojn, du rusojn kaj unu ukrainon. Mi ne tradukis ĉar fakte estas en la listo nur nomoj kaj landoj, do tute komprenebla, aŭ uzu Guglo-Tradukilon, se vi ne povus kompreni la enhavon de tiu listo.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-13 09:47
Pardonu, du ukrainoj: Viktor Janukoviĉ kaj Nikita Ĥruŝĉov (diktatoro de Sovet-Unio, sed li estis ukraino).
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-13 16:42
Ho, nu se li estas menciita en "pola fonto", do kompreneble mi eraras kaj vi pravas. Ja iu nenomita "pola fonto" ne povas erari, ĉu ne? 15 jarojn mi laboris kiel historiisto, sed ĝis nun ne tute alkutimiĝas al la diskutoj kun laikoj. Se homo vidis ie en Interreto iun aserton li kredas ĝin same sincere kaj tutkore kiel avinoj sur apuddomaj benkoj kredas je ĉio aŭdita en televidnovaĵoj. Sankta naiveco)))
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-13 21:35
Do, nur Stanislao "pravas" kaj "fidindaj" estas nur la "rusiaj fontoj", kaj laŭ li "fino kaj punkto", ne plu diskuto.
Rimarkinda estas, ke ukraino, la reprezentanto de Ukraina E-Asocio pensas tute alie ol la ruso S.Belov kaj Euhen Kovtonjuk skribas klare pri diktaturo de eks-prezidento Viktor Janukoviĉ kion pseŭdo-historiisto S.Belov ne aprobas (tiaj ĝenerale estas la rusoj, ili ĉiam "pravas", tio estas tipa penso de la "sovetia homo" / "homo seveticus":
<<Euhen Kovtonjuk: – En Ukrainio tedita de la prezidenta diktaturo okazis popola kontraŭo al tio, kaj al la ĝenerala koruptado en ĉiuj vivbranĉoj.>>
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-14 05:31
Ho ve al mi, sagaca Kozyra malkovris ĉiujn miajn sekretojn. Li malvualigis, ke mi estas pseŭdohistoriisto (tamen mi estas tre ĝoja ke li sukcesis trovi en Pollando kaj legi en la rusa dekojn da miaj sciencaj artikoloj kaj mian libron, ja nur surbaze de tio li povus fari tiun konkludon). Li klare evidentigis, ke mi ĉiam referencas nur al la rusiaj fontoj (brila ekzemplo estas lanĉita de StopFake Ukrainio: http://www.ipernity.com/home/663937). Kaj plej grava (espereble fina) venko estas, ke post kelktaga diskuto la eminenta aktivulo komprenis kaj tuj diskonigis al ĉiuj, ke mi estas... ruso kaj tio klarigas ĉiujn miajn misojn, ja "tiaj ĝenerale estas la rusoj". Mi nur esperas ke la finan venkon ne sekvos la fina solvo, ĉi-kaze por la diablaj rusoj al kiuj mi vere kaj senevite apartenas.
P.S. Dum ajna parolado homo ĉefe parolas pri si mem, elmontras sin kaj rakontas pri si. Do mi estis ĝoja, ke senlaca Kozyra parolis tiom abunde kaj malkaŝe.
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2014-03-14 07:00
Janukoviĉ estis tiel forta diktatoro, ke li havis parlamenton, kiu daŭre estras la landon post lia foriro.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-03-14 14:43
Estas ja klare kion volas sinjoro Putino. Li simple eluzis la internajn problemojn de Ukrajnio por rekapti Krimeon kiel gravan strategian teritorion por Rusio pro ties militaj havenurboj kiu ebligas al Rusia mara armeo havi aliron al Mediteraneo.
Estas ankaŭ tute klare ke en cirkonstancoj de absoluta unuflanka propagando la referendumo kun grava plimulto decidos pri eksiĝo el Ukrajnio kaj aliĝo al Rusio. (Mi ja mem travivis tian referendumon en kiu homoj voĉdonas sub la influo de propagando kaj faras tion emocie, tute nepripensite. Tie la rezulto estas plene antaŭvidebla).
Sinjoro Putino scias ke Okcidento faros iujn formalajn sankcietojn por ŝajnigi sian kontraŭstaron al ago kontraŭa al UN-dokumentaro, sed ili efektive tute nenion faros kontraŭ Rusio pro
a) ili mem havas grandajn interesojn por plu kunlabori ĉiunivele kun Rusio
b) Rusio ja estas novliberisma kapitalisma ŝtato samkiel ili
c) ĝi ja kondutas same kiel Usono: kiel grandpotenculo ĝi ŝanĝas mondmapojn laŭ sia intereso
Post iom da tempo oni simple alkutimiĝos al la nova stato, iom post iom oni forgesos ke io okazis, la "sankcietoj" malaperos kaj Rusio atingos sian celon - havos Krimeon.
Esperantistoj intertempe suferos. Ne suferos olgarhoj de Rusio kaj Ukrajnio, sed simplaj homoj kiuj ne povos libere vojaĝi, ne povos organizi aragnĝojn (ĉar dum iom longa tempo eksterlandaj esperantistoj ne volos vojaĝi tien - esperantistoj kutime estas timema popolo kaj ne iras al militaj aŭ duonmilitaj lokoj eĉ se ne ekzistas fajro sed nur iom da fumo).
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2014-03-15 20:45
S-ro Kovtonjuk skribis:

la nova ukrainia registaro estas favora al Esperanto,

Ĉu la nova ukraina registaro estas tiom favora al Esperanto, ke permesos instrui ĝin en lernejojn kiel plenrajta fremdlingvo (do, ne nur fakultative)? Se ne, tuta favoreco estas nur belaj vortoj.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-16 07:44
Jam semajno pasis post mi lanĉis StopFake Ukrainio. Malgraŭ grava interesiĝo (pli ol mil trarigardoj de FB-paĝo) ĝis nun al la tradukista teamo aliĝis nur unu persono - helpsacerdoto el Kuevo. Multaj ukrainaj esperantistoj evidente preferas krei kaj disvastigi idiotajn bildaĉojn kun sangavida rusa ursego, diablega Putin ktp anstataŭ partopreni realan laboron. Komuna plago de la esperantistaro.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-16 11:15
Atento al Stanislao Belov (ruso), ne Kuevo, sed Kijivo eventuale dulingve Kijivo / Kievo. Bonvolu memori, ke ĝis nun Ukrainio estas sendependa lando kun la ĉefa oficiala kaj ŝtata lingvo la ukraina. Diktatoro, eksprezidento de Ukrainio Viktor Janukoviĉ ne rajtas inviti rusian armeon por aneksi Ukrainion paktante kun alia diktatoro de fremda lando V.Putin. Stanislao bonvolu de uzurpi por si mem la rojton, ke vi nur pravas, bv ne diskrediti aliajn ukrainiajn esperantistoj ke ili disvastigas "idiotajn bildaĉojn kun sangavida rusa ursego, diablega Putin" - ili rajtas havi sian propran opinion. Imagu, ke ne samopinias kun vi interalie la jenaj mondkonataj ukrainiaj esperantistoj: Euhen Kovtonjuk kaj Paŭlo Moĵajevo (la dua vivas en suda Ukrainio t.e. en duoninsulo Krimeo la dua en la norda parto de Ukrainio).
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2014-03-19 23:18
Mi ege surprizante kaj bedaŭrinde konstatas, ke la malvarma milito inter okcidenta mondo kaj Rusio reviviĝas. Kiam Rusio fariĝis iom pli forta, ĝi estis tuj konsiderata kiel geopolitika kontraŭulo. Unu de la elaperigoj de tiu malvarma milito estas fortega malĝusta propagando kontraŭ Rusio.
Mi ne volas diri, ke Rusio estas anĝelo. Tamen nek Usono kaj Eŭropo estas anĝeloj. Rememoru, kun kiu preteksto komenciĝis la grandega milito kontraŭ Irako. Ke Irako laŭdire havas armilojn de amasa ekstermo. Do Irako estis venkita, Saddam Hussein estis mortigita, sed neniu trovis tiujn armilaĉojn.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-20 16:45
Jam pli ol deko da senmaskigaj artikoloj aperis en la esperanto-versio de StopFake Ukrainio. Sekvu nin ĉe Ipernity: http://www.ipernity.com/home/663937 Fejsbuko: https://www.facebook.com/StopFakeUkrainio kaj Tvitero: https://twitter.com/StopFakeEspero
Aliĝu al nia teamo por traduki de la rusa aŭ angla al Esperanto!
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2014-03-20 20:29
Iam la germana ĵurnalisto Hanns-Joachim Friedrich diris: "Einen guten Journalisten erkennt man daran, daß er sich nicht gemein macht mit einer Sache, auch nicht mit einer guten Sache." (provizora traduko: "Bonan ĵurnaliston oni ekkonas laŭ la fakto, ke li ne kuniĝas kun io afero, eĉ ne kun bona afero.")

SEN-PRECEDENCA PROPAGANDO - Antaŭ kaj dum la invado en Irakon - kontraŭ la internacia leĝo - fare de Usona kaj liaj disĉiploj, kian propagandon ni spertis tiam?

PRECIPE FLANKE DE LA RUSIAJ ŜTATAJ AMAS-KOMUNIKILOJ - Vidu la raportojn pri Ukrainio fare de Germanaj ĵurnalistoj! (Malgraŭ kelkaj esceptoj!)

ANEKSO FARE DE RUSIO - Kiel la anekso de Grenado fare de Usona armeo? Aŭ kiel kelkaj jaroj poste de Irako fare de Usono kaj ĝiaj disĉiploj? Aŭ kiel la Germanaj faŝistoj tiam havigis sin Sudetgermanan regionon de Ĉeĥio, per la subteno fare de Kvina Taĉmento?

LA PARLAMENTO ELEKTIS NOVAN PREZIDENTON - Kiom da voĉoj bezonas elekto laŭ Ukrainia konstitucio? Kiu, do, estas - ankoraŭ aŭ nun - la laŭ konstitucia prezidento?

PROTEKTI LA RUSLINGVAN MAJORITATON - Ĉu pro la kontraŭ-ruslingva leĝo? Ĉu pro la kontraŭ-rusaj parolaj atakoj fare de - ekzemple - reprezentantoj de Svoboda?

ALIĜO AL RUSIO - Fakte, do, RE-aliĝo; Krimeo jam estis parto de Ruslando de 1783 ĝis 1954.

UKRAINIA NAZIISMA OKUPADO - En Ruslando la sovaĝa besto faŝismo vekiĝas: Nov-nazioj atakas opoziciulojn, samseksemulojn kaj alilandanojn. La pruvoj de iliaj fiagoj - fotoj, raportoj, video-filmoj - estas aperigitaj en retejoj. La Rusia polico pretervidas, kiel tiam en 1933 la Germana polico la krimojn fare de Sturmaj Taĉmentoj (SA) de nazia partio.

INTERPAROLI KUN LA UKRAINIA POTENCO - Kun kia? Ĉu kun la laŭ konstitucia? Ĉu kun la fakta? Janukoviĉ estas for kaj sen potenco; la "provizora prezidento" ne estas laŭ konstitucia. Ĉu kun kiu paroli?

REFERENDUMO - Blufo! Blago! Trompo! Sed onidire pli ol 90 el 100 de la Krimea loĝantaro elektis esti Ruslandanoj. Ĉu pro timo, pro espero pri pli bona ekonomia vivo aŭ pro fakta konvinkiĝo?

KONTRAŬO AL PREZIDENTA DIKTATORO - Janukoviĉ-on la sama popolo elektis. La ĝenerala koruptado ne nur regas inter Janukoviĉ-anoj. Tituŝki sur la flanko de Janukoviĉ, Svoboda ktp. inter la ribeluloj.

GRANDA PLANO PRI UKRAINIA POPOLO SUPER ĜIA KAPO - Jes, fare de la potenculoj en Moskvo. Kaj ankaŭ en Bruselo kaj Vaŝingtono!

Dank' al Stanislav Belov mi ricevis informojn pri kelkaj ĝis tiam al mi nekonataj aspektoj pri Ukrainio. Ĉar multaj el miaj konatoj ankaŭ estas scivolemaj uloj, mi informis ilin pri la tekstoj de s-ano Belov, parte buŝe, parte per tradukaĵoj en Facebook (komerca portalo por inter-koniĝo) kaj aliloke. Sekvis interesaj diskutoj, do Esperanto estis ĝusta "helplingvo". (Du el miaj konatuloj pro tio nun decidis lerni Esperanton.) Dankon Stano!
__________

Estimata s-ano Eduardo Kozyra, la Regna Prezidento Paul von Hindenburg, post multaj leteroj kaj proponoj fare de potenculoj de la Germana ekonomio, nomumis s-ron Adolf Hitler Regna Kanceliero (ĉefministro). - Laŭ mi la nocion diktatoron multaj uzas por kompromiti personajn el la alia ideologia tendaro; en Roma Imperio ĝi estis honesta titolo, la konstitucio de GDR parolis pri la diktaturo de la proleto kiel atingenda celo ... Estas tro vasta kampo por ĉi tia diskutado! Kaj, mi petas, iom malpli malica!
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-03-21 10:20
Penki skribis: «REFERENDUMO - Blufo! Blago! Trompo! Sed onidire pli ol 90 el 100 de la Krimea loĝantaro elektis esti Ruslandanoj. Ĉu pro timo, pro espero pri pli bona ekonomia vivo aŭ pro fakta konvinkiĝo?»

1. Ne. Laŭ la oficialaj ciferoj, ne «pli ol 90 el 100 de la Krimea loĝantaro elektis esti Ruslandanoj». Laŭ la oficialaj ciferoj estis 80,4 % de la Krimea loĝantaro, kiuj esprimis sin por «reunuigo de Krimeo kun Rusujo».

2. Ĉu vi volas diri, ke espero pri pli bona ekonomia vivo ne estas valida motivo?

3. Mi ne komprenas, kion vi celas per «timo». Timo je kio? Estas diversaj eblecoj.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-03-21 11:20
Ve, mi misskribis. Ne estis 80,4 % de la Krimea loĝantaro, sed estis 80,4 % de la voĉdonrajtaj personoj.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-21 11:27
La germana popolo dum liberaj balotoj donis al naziistoj 37% da voĉoj kaj la plej multe da brakseĝoj (do la plej forta partio kun 230 parlamentanoj) al partio de Hitlero en la germana parlamento:
<<En la jaro 1932 Hitler kandidatis al funkcio de prezidento, sed li senpere subiĝis al ĝisnuna prezidento, al maljuna militheroo marŝalo Paul von Hindenburg. Sed jam julia parlamenta elektado alportis al naziistoj 37 procentojn de donitaj voĉoj kaj 230 brakseĝojn en la regna parlamentejo, kio faris el ili la plej fortan partion. Post longa hezito kaj traktado Hindenburg estis fine devigita nomi Hitleron kiel regnan kancelieron (ĉefministro, ministerian prezidanton). La nomigado okazis la 30-an de januaro de 1933.>>

Hitler febre komencis firmigi la propran potencon kaj paŝo post paŝo li konstruis la pozicion de senlima diktatoro.
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2014-03-21 20:11
SEBASTIANO, Vi pravas: pli ol 80 el 100. Sed ankaŭ la "nur" 80 mi pridubas ... Onidire!

Certe, espero pri pli bona ekonomia vivo povas esti eĉ forta motivo, sed mi atendas baldaŭan seniluziigon pro faktaj cirkonstancoj. El motivo estiĝos eraro!

Timo antaŭ milito: Putin volis la duoninsulon. Se la loĝantaro estus voĉdoninta kontraŭ lia volo, ĉu li respektus la volon de la Krimea popolo? Ĉu sen invado kun tiam nekaŝitaj soldatoj?

S-ano Eduardo Kozyra, Vi pravas, ke Regna Prezidento von Hindenburg, militkrimulo, elektis Adolf Hitler, ĉar lia partio ne atingis sufiĉe da voĉoj. Antaùkondiĉo por la potenco de Hitler kaj siaj disĉiploj estis la vasta subteno fare de entreprenoj, bankoj kaj solaj uloj ... Ĉu au Vi kredas, ke Hitler mem pagis por la uniformoj, la pafiloj, la renkontejoj de siaj Taĉmentoj?
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2014-03-21 21:38
KAJ GVIDU NIN TUJ EN TRIAN REGNON

Hitler kaj la subkonscio de Vejmara Germanio, de Sebastian Haffner

"Kiel oni scias, per liberaj balotoj Hitler neniam ricevis plimulton de la voĉoj. Eĉ je la 5-a de Marto 1933, kiam estis li jam Regna Kanceliero kaj la baloto-batalo de siaj kontraŭuloj jam malhelpataj per terorismo, Nacia-Socialisma Germana Laborista Partio [germane NSDAP] atingis nur 43,9 per-centoj [...]. Sed oni ankaŭ ne povas diri, ke Hitler la senlimigitan potencon, kiun li praktikis super Germanio dek-du jarojn, nur ŝuldis al intrigo de reakcia klano, kiu en vintro 1932/ '33 manipulis la Regnan Prezidenton von Hindenburg kaj insistis lin, ek-nomi Hitler Regna Kanceliero."
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-25 18:00
Mia nova raporto en Vikinovaĵoj, ĉi-kaze pri la murdo de la grava ukraina naciisto: En Rovno estis mortigita aktivulo de la “Dekstra Sektoro” Aleksandro Muziĉko (kromnomo Saŝko Bilij): https://eo.wikinews.org/wik[…]9D_Aleksandro_Muzi%C4%89ko_(kromnomo_Sa%C5%9Dko_Bilij)
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-25 18:45
Kara Stanislao: ne Rovno, sed Rivno. Memoru, ke ne plu Ukrainio estas dependa de Rusio, do ne plu Rovno.
<<Rivno (ukraine Рівне [Rivne], ruse Ровно [Rovno], litove Rivnė, pole Równe, germane historie Röwne [nun Riwne] kaj jide ראָוונע) estas historia urbo en okcidenta Ukrainio.>>
Antaŭ kelkaj tagoj vicprezidanto de Rusia Dumao iu eble "psike malsana" Jxilinovskij proponis dum la kunsido de Dumao la komunan dispartigon de Ukrainio inter Rusia Federacio, Pollando, Slovakio kaj Hungario. Eĉ sekve de tio poste sendis la oficialan skriban, la saman proponon al Pollando, Slovakio kaj Hungario kun sia subskribo kiel vicprezidanto de Dumao. Estas interese, ke diktatoro Putin ne dementis tion, do probable estas ilia komuna propono.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-03-25 20:38
Estus interese observi, ĉu la nun okazantaj plurloke purigoj en Ukraino, por kiuj la ekzekuto en Rovno estas bona ekzemplo, permesas dedukti ĝeneralan strategion pri grupoj kiel la Dekstra sektoro kaj la Nacia gvardio. Ŝajne la utilo de la Majdanaj ĥuliganoj elĉerpiĝis.

Laŭ raporto, kiun mi legis, Muziĉko jam portis mankatenojn kaj sidis en policaŭto, antaŭ ol li estis mortpafita dum fuĝo.

Bedaŭrinde, Stanislavo, via ligo gvidas al malplena paĝo de Vikinovaĵoj.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-25 19:15
Mi erare skribis : Slovakio, sed devas esti Rumanio. Okaze mi aldonu, ke vicprezidanto de Rusia Dumao Vladimir Jhirinovski (frenezulo aŭ agento por la specialaj taskoj) la supre menciitan leteron (kun la skriba propono) sendis al Pola Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-26 02:49
Mi uzas la nomon, kiu jam estas uzata en Esperanto same kiel oni faras tion en iu ajn alia lingvo. Usono neniam dependis de Esperantujo, tamen en Esperanto tiu nomo nomiĝas Usono, ne the United States of America. Kozyra, estu racia, ne transformu normalan lingvon en politikan ludilon.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-26 08:11
Mi ĵus eldonis paperforme grandegan trilingvan kaj trivoluman vortaron (preskaŭ 2000 paĝan) kaj jen la tri kopiitaj de ĝi terminoj. En la unua volumo de la ESP-ANG-POLA vortaro estas jene:
Rivn/o Rivne geogr. Równe
Uson/o the United States of America, USA geogr. USA, Stany Zjednoczone AP (u)~a American amerykański (u)~ano American Amerykanin, obywatel Stanów Zjednoczonych
Barat/o (= Hinda Unio, Hindujo, Hindio) India geogr. India, Indie (b)~ano (= hindo) Indian Hindus, mieszkaniec Indii
Jen la kopiita fragmento de la artikolo pri Rivno el E-Vikipedio: <<Rivno (ukraine Рівне [Rivne], ruse Ровно [Rovno], litove Rivnė, pole Równe, germane historie Röwne [nun Riwne] kaj jide ראָוונע) estas historia urbo en okcidenta Ukrainio.>>
Do rimarku Stanislao, ke en la supra linio estas menciita, ke historie en la germana estis Röwne kaj nun Riwne], same dum tempo de Ludoviko Zamenhof estis Hindujo kaj nun B(h)arato. La radikan bazon por la esperantigita geografia nomo oni prenas de la formo uzata en la koncerna lando, sed ne de la lingvo iam uzata, do ekz. de la okupanto de tiu lando (do Rusa Imperio aŭ Sovet-Unio).
Mi nur marĝene rimarkigis vin pri Rivno kaj ne Rovno kiun vi uzis, kaj mi tuŝis alian temon, kiun vi ne deziras komenti pri la oficiala skriba propono de vicprezidanto de Rusia Dumao Vladimir Jhirinovski (frenezulo aŭ agento por la specialaj taskoj) kiu la supre menciitan proponon pri la dispartigo de Ukrainio sendis interalie al Pola Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj.
Gunnar Gällmo
Gunnar Gällmo diras:
2014-03-26 15:40
La radikan bazon por la esperantigita geografia nomo oni kutime prenas de la formo uzata _internacie_, se tia ekzistas, ne de tiu "en la koncerna lando"; do Varsovio, ne Varshavo, Kopenhago, ne Kebenhavno, kaj Germanio, ne Dojtshlando.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2014-03-26 16:56
Jes, sed la ekzemplo de "Germanio" ne trafas, ĉar "Germanio" devenas de "germano", kiu ne estas "geografia nomo". Pli bona ekzemplo estus "Brunsviko" (Braunschweig) aŭ "Kolonjo" (Köln) aŭ "Treviro" (Trier). Fakte, malmultaj urboj havas "internacian" nomon, kiu multe diferencas de la loka nomo.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-26 16:52
Eble vi ne komprenis, do mi donas kelkajn ekzemplojn de la komencaj terminoj/vortoj geografiaj de la litero "A" (de la vortaro): Abadan-Abadano, Abdera-Abdero, Aberdeen-Aberdeno, Abidjan-Abiĝano, Abruzzo-Abruzo, Abu Dhabi-Abudabio, Abuja-Abuĝo, Adelaide-Adelajdo, Adelie Land-Adelilando, Aden-Adeno, Adige-Adiĝo, Adirondacks-Adirondakoj, ...
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-03-26 17:24
Estas iom bedaurinde, ke vi makulas vian vortaron per efemeraj inventajhoj kiel Rivno(?). Kiujn nomojn vi registris por la germana urbo Leipzig? Au Wien? Au tiujn, kiujn menciis Edmundo?
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-26 18:08
Oni povas senĉese (kaj sensence) batali pri efemeraj "veraj nomoj" de geografiaj lokoj. Eble iam en Esperanto aperos Espanjolo anstataŭ Hispanio kaj Bejdzingo anstataŭ Pekino, sed mi preferas uzi la nunan Esperanton kompreneblan por ĉiuj esperantistoj. Ludilojn ludu infantoj aŭ libertempuloj, mi estas tro okupita por tio.
Same sensence estas komenti vortojn kaj agojn de la marĝena rusia politikisto Vladimir Ĵirinovskij, kiu perdis plejparton de sia populareco kaj nun penegas reakiri ĝin per iuj ajn stultaĵoj. Ĉiuj nur ridas pri li kaj neniu prenas serioze deklarojn de tiu sufiĉe saĝa, sen malbonan rolan plenumanta homo. Malatentu lin kaj li tute malaperos de la politika scenejo.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-26 18:09
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-26 22:30
Responde al Sebastiano, Edmundo kaj Stanislao, en kompilita de mi la vortaro ESP-ANG-POLA estas jene:
Brunsvig/o (= Brunsviko) Braunsweig, Brunswiek, Brunswick geogr. Brunszwik
Brunsvik/o = Brunsvigo
Kolonj/o Cologne geogr. Kolonia (k)~a akvo Cologne water, Eau de Cologne woda kolońska
Kopenhag/o Copenhagen geogr. Kopenhaga
Lejpcig/o (= Lepsiko) Leipzig geogr. Lipsk
Lepsik/o = Lejpcigo
Pekin/o Beijing, Peking geogr. Pekin ~-homo = sinatropo
Trevir/o Trier, Treves geogr. Trewir
Vieno Vienna geogr. Wiedeń
Varsovi/o Warsaw geogr. Warszawa (v)~ano Warsovian Warszawiak ~a Pakto, ~a Traktato Warsaw Pact, Warsaw Treaty hist., polit., woj. Układ Warszawski
Tamen mi havas demandon: Stanislao de kiu fonto vi prenis (kie vi trovis) la nomon Rovno ? (kial vi prenis la vorton de la rusa?, ĉar vi kiel historiisto eble scias, ke dum la historio la urbo ne estis rusa, krom la mallonga tempo de la dispartigo de Pollando (aneksita ĝi estis de la Rusia Imperio, do ĉirkaŭ 100 jaroj) kaj denove de la jaro 1944 ĝis la 1991 aneksita de Stalin, do sub Sovet-Unio.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-03-26 23:48
Ne provu, kara s-ano. Plu okupu vin pri via ŝtate pagita ĉevaleto.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-27 03:08
Pardonon, sed mi vere enuiĝis je tiu senfina kaj sensenca babilado. Mi preferas agadi per Esperanto ol babili pri ĝi.
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2014-03-30 12:42
Estimata s-ro Kozyra, Vikipedio certe ne estas science fidinda enciklopedio!

Do, Viaj "instruoj" al s-ano Belov, pli ĝuste la maniero de Viaj "instruoj" nutras konjekton ĉe mi, Vi opinias Stanon esti batalanto por la interesoj de Ruslando, ĉar li uzas rusdevenajn loknomojn. Mi scias tian stultan disputon el Germanio: Kiu uzas germanlingvanajn nomojn por lokoj nun en Pollando estas kvazaŭ nov-nazio.

Se mankas al Vi seriozaj argumentoj, silentu antaŭ ol vi ofendas samideanojn pro sia alia opinio!
Igorj Simonov
Igorj Simonov diras:
2014-04-01 10:38
"Lia celo estas ne aligo de la regiono al Rusio, sed nur kreado de problemoj por la nova registaro kaj ties okcidentaj subtenantoj" - erara prognozo ;)
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-04-01 11:31
Mi eraris, sed nur parte, cxar plej gravas por Putin ne aligo de Krimeo al Rusio (nia lando havas pli ol suficxe da teritorio), sed kreado de problemoj al la nova registaro. Pri tio li vere sukcesis, cxar perdo de Krimeo jam estigis malpopularigon de kaj kverelon inter la ukrainia registaro. Pliaj pasxoj sendube sekvos samcele.
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2014-04-01 12:11
La krimeanoj restis ukrainaj civitanoj. Ili ĉiuj havas ukrainiajn pasportojn.
Mi proponas, ke Rusio proponu al Ukrainio organizi ukrainiajn balotojn ankaŭ en Krimeo. Ekzemple, dum prezidantaj balotoj 25 majo.
Ukrainio nepre trovos pretekston por rifuzi, ĉar ili scias bonege, ke Krimeo voĉdonos por prorusa kandidato Dobkin.
Gecxjo Basov
Gecxjo Basov diras:
2014-05-11 21:52
Jes, titolo de la artikolo estas trafa!
Des pli, viroj sxatas paroli pri politiko. Kaj scias CXION! Pro tio tiel senindulge batalas kontrau malopinianto.
Plej multo en Majdan revis, ke forpelante revoluciante vican sxteliston la lando komencos vivi pli bone. Ial tute forgesante per kio finigxas CXIUJ revolucioj. Ecx 100 jaroj ne pasis - forgesis.
Kaj nun, post sangaj okazintajxoj en Odeso, en aliaj urboj eblas jam pli certe diri - komencigxis civitana milito...
Triste. Kaj malfidego inter ukrainanoj kaj rusianoj. Ecx pli acxe - historie ni estis tre interplektitaj, frataj popoloj. Kaj nun?
Kiel sentas sin tiuj kies parencoj estas el ambau popoloj? Mi sentas grandan cxagrenon - mia patrino estis ukrainino, mia patro estis ruso.
Mia kuzino parolas kun mi ukraine, mi respondas ruse - kaj nin tio tute ne embarasigas!
Do nunaj sangaj terurajxoj okazas ne pro tio, kiu kiun lingvon uzas, sed pro tio, ke ecx parolante la saman lingvon oni ne auxdas unu la alian, sed volegas efektivigi nure vidpunkton. Kaj akiri potencon, regecon, "gloron".
Kaj kiel cxiam - viktimo estos simpla popolo.