Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Britaj esperantistoj forlasis Eŭropan Union

Britaj esperantistoj forlasis Eŭropan Union

de Redakcio Laste modifita: 2013-12-15 00:07
En Britio fortiĝas kritiko kontraŭ Eŭropa Unio, kaj estas planata referendumo pri eventuala eliro de la lando el EU. La britaj esperantistoj jam faris sian decidon. Esperanto-Asocio de Britio decidis ĉesi pagi kotizon kaj eliri el Eŭropa Esperanto-Unio.

La komitato de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) fine de oktobro decidis ne plu pagi la jaran kotizon de 500 eŭroj, kaj tute eliri el Eŭropa Esperanto-Asocio (EEU), raportas la bulteno de EEU en sia decembra numero.

Komitatanoj ne vidas kialojn por aliĝi al EEU, agnoskante, ke nepras prioritate dediĉi financajn kaj aliajn rimedojn de la asocio al la enlanda, ne eksterlanda, movado. Nome de EAB, mi do petas, ke vi ne plu konsideru Esperantan Asocion de Britio en rilatoj kun EEU, skribas la prezidanto de EAB, Paul Gubbins, en letero, kiun republikigas Eŭropa Bulteno.

Libera Folio kontaktis Paul Gubbins, kiu klarigas, ke EAB pli frue ja membris en EEU, sed decidis ne daŭrigi la membrecon. Li ne volas pli amplekse klarigi la kialojn.

— Malkiel aliaj en interreto, mi ne volas reeniri malnovajn debatojn. Prefere ni ĉiuj antaŭeniru.

Eŭropa Esperanto-Unio estis unuafoje fondita jam en 1977 dum la UK en Rejkjaviko, sed nur en Vilno en 2005 ĝi fine estis oficiale registrita kiel asocio. La celo de EEU estas funkcii kiel kunordiga asocio por la landaj asocioj de UEA en la Eŭropa Unio, sed efektive la agado de landaj asocioj ne vere estas kunordigata – nek de EEU, nek de UEA.

Antaŭ deko da jaroj la ĉefa atuto de EEU estis ĝia Brusela Komunikad-Centro. Oni kolektis inter esperantistoj sume pli ol 100.000 eŭrojn por ĝia agado. Tre grandan parton de la mono donis UEA. Tamen la Brusela Komunikad-Centro finfine iĝis tro kosta, kaj ĝi estis malfondita.

Zlatko Tišljar estas multjara sekretario de EEU. Libera Folio petis lin rakonti, kiuj estas nun la ĉefaj agadoj de EEU, kaj kial laŭ li landaj asocioj pagu kotizon por subteni ilin.

Britaj esperantistoj forlasis Eŭropan UnionZlatko Tišljar: – EEU estas fondita kiel Asocio de Landaj E-asocioj en EU en la kongreso en Bilbao, kie la asembleo el 20 landoj akceptis la statuton. EEU reprezentas esperantistojn antaŭ la organoj de EU samkiel landaj asocioj reprezentas ilin antaŭ organoj de unuopaj ŝtatoj. Tiusence ĝi klopodas partopreni en kunsidoj de la EU-organoj kiuj rilatas al lingva politiko kaj eĉ sukcesis iĝi membro de Platformo pri multlingvismo kiun starigis Europa Komisiono.

Libera Folio: Ĉu efektive krom EAB ĉiuj aliaj Landaj Asocioj de UEA en EU membras en EEU kaj regule pagas la kotizon de 500 eŭroj?

— Ĉiuj aliaj landaj asocioj ja membras sed ne ĉiujare ĉiuj pagas la kotizon. Nepagado ne kaŭzas eliĝon el EEU sed nur nerajton kundecidadi en la laboro de la asembleo. EAB siatempe regule pagadis 500 eŭrojn, kiu estis la ununura tia LA. Nome al EEU same kiel al UEA oni pagas kotizojn baze de membronombro: en landoj kiuj membris en EU antaŭ 2004 1 eŭron por ĉiu membro, kaj en tiuj postaj duonan eŭron. Do, ekzemple de Malto ni ricevas kotizon de 10 eŭroj jare. En 2012 pagis kotizon 17 landaj asocioj. El la grandaj asocio, ĉiuj krom Britio kaj Hispanio pagis la kotizon.

Ĉu la kotizoj sufiĉas por la agado de EEU, aŭ oni bezonas aldonajn rimedojn? De kie tiukaze venas la aldonaj rimedoj?

— Nia jara enspezo pro kotizoj estas inter 2.000 kaj 3.000 eŭroj jare. Tio kompreneble neniel sufiĉas por aktivado tia kian ni nun havas, sed ni havas ĉiujare de post 2007 enspezojn de EU por projektoj kiujn ni efektivigadas. EEU administras la projekton Lingvo.info, kies kompleta laborkosto estos 500.000. Ĉar interalie tiu mono kovras vojaĝojn al diversaj kunsidoj rilataj al la projekto kaj en ili partoprenas 3 membroj de la estraro, do ni povas uzi la monon por samtempaj kunsidoj de la estraro. Krome, la mono kovras salajron de homo kiu laboras por administri la projekton, kaj tio estas Maja [Tišljar], kiu ja direktoras la tutan administradon de EEU. Sekve ni pagas ŝin el la mono de la projektoj. Cetere ĉiuj aliaj kostoj rilate la estraron estas kovrataj el la poŝoj de la estraranoj mem.

Britaj esperantistoj forlasis Eŭropan Union

La alia granda landa asocio, kiu decidis ne pagi la kotizon, estas Hispana Esperanto-Federacio. Laŭ ĝia prezidanto, José Antonio del Barrio, la decidon faris la antaŭa estraro, pro malkontento pri la agado de EEU.

– Unue pro ĝia nesufiĉa atento al la landaj asocioj, sed ĉefe pro ĝia aliro al Eŭropo sub ideologia vidpunkto, reliefigante supozatan "eŭropan identecon", kun apogo al himnoj, ktp. HEF estas laŭstatute neŭtrala pri politiko kaj ne povas apogi tiajn sintenojn. La nuna estraro konservas la decidon, ĝis kiam EEU klarigu ĉu ĝi vere estas asocio por kunordigi la esperantan laboron aŭ por sekvi ideologian vojon pri eŭropa identeco.
arkivita en:
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-11 21:56
Mi subtenas la agadon de la britoj.
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2013-12-12 15:11
Esperanto movado tutcerte bezonas fortan asocion en la eŭrop-unia nivelo. EU havas grandegan problemon pro la multnombreco de ĝiaj lingvoj, kaj Esperanto estas ebla solvo. Mi ne bone konas la agadon de EEU, kaj EAB ne pravigas sin, do mi ne scias se la decido de EAB estas bona aŭ ne. Sed se HEF volas, ke EEU ŝanĝas ĝiajn rilatojn kun «eŭropa identeco», ĝi devas pagi kaj elekti novan estraron… kiel dirus Klingono: «fuĝo neniam estas solvo»!

Emanuelo,
http://emmanuel-wald.webou.net/eo/
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-12 15:59
Ĉu "tutcerte"? Eŭropo estas kontinento de diverseco kaj multkoloreco, kaj mi *ne* vidas la bezonon de politika unuiĝo, kaj "certe" ne laŭ la ĝisnuna metodo, ke EU-administrado determinas la grandecon de terpomoj kaj la angulon de kurbeco de bananoj.

Kaj ke Esperanto estas (vi skribis bonŝance: "ebla") solvo por io ajn, tion pensas la esperantistoj, kaj evidente ili estas la unusolaj, kiuj opinias, ke tio estas granda problemo. En nia mondo neniu problemo estas granda, kiun oni solvas per mono.

Sendepende de eŭropa identeco: Mi forte kontraŭas la ĝeneralan sintenon, ke oni donu kaj donu kaj donu monon sendende de klare difinita celo kaj kontroleblaj rezultoj.
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2013-12-13 08:47
[[Mi havas problemon kun la butono «Respondi», do mi respondas tie ĉi, pardonu]]

Fakte, mi komprenas vian starpunkton. Jes ja, EU, kiel ĝi estas hodiaŭ (sed ĝi povas ŝanĝi!), estas kontraŭdemokrata, kaj tre ofte malbona por la popoloj.

Sed, *se* oni estas «neŭtrala» asocio, oni ne devas juĝi EUn, ĉu ne? (Oni povas pridiskuti la bonecon de la neŭtrala movado, sed ne estas la temo ĉi tie.) Oni devas akcepti EU ĉar ĝi ekzistas, kaj propagandi Esperanton ene de ĝi. Nu, ne ekzistas politika kreado kie la lingva plureco estas tiel kosta ol en EU. Do la Esperanto-movado povas uzi tiun koston por propagandi Esperanton, ĉe la popoloj (estas la rolo de la naciaj asocioj), kaj direkte ĉe la Eŭrop-Unia estraro (estas la rolo de EEU).

Mi ne pensas, ke Esperanto estos akceptita de la EU. Kiel multaj aliaj, mi pensas, ke se Esperanto estu tutmonda lingvo, estos pro ĝia akcepto ĉe la popoloj kaj la individuoj, ne ĉe la registaroj. Sed, kiel oni diras en la Franca: oni devu fari fajron kun ĉiuj lignoj («on doit faire feu de tout bois»)!

Samideane,
Emanuelo
http://emmanuel-wald.webou.net/eo/
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2013-12-13 17:44
Se esperantistoj volas ion atingi en EU - kaj laŭ mi EU estas unu el la plej konvenaj lokoj sur la terglobo por la ŝancoj de Esperanto ĉefe pro tio ke en ĝi estas multegaj lingvoj kaj ĝi ne estis kreita pro konkero de la plej forta kiu povas trudi sian lingvon, sed libervole, krome ĉar ĝi estas relative riĉa mondregiono - oni ne povas ricevi sen ion doni.
EEU ne estas asocio de individuoj kiuj pagas kotizojn, sed asocio de asocioj kaj sekve ĝi ne povus funkcii nur pro kotizoj de la asocioj. Ĝi do devas havi aliajn enspezojn. La nura ebleco estas ricevi monon de EU, kiu interalie havas monon kaj por projektoj (kaj estas pluraj eblecoj kandidati por tio) kaj eĉ por pagi funkciadon por eŭropnivelaj asocioj kiuj kontribuas al iuj celoj de EU.
Kiam EEU estis fondita kun registrita statuto, ni konsciis pri tio kaj serĉis kiuj celoj de EU koincidas kun la celoj de E-movado kaj ni trovis ke sendube la centra celo de ambaŭ estas agado por koncervi la pacon en Eŭropo kaj en la mondo. Krome ni opiniis ke Eŭropo esence ne havas komunikan problemon, ĉar ja komunikado funkcias ( ĉefe per uzado de la angla kiel interlingvo kaj per tradukado)sed al EU mankas lingvo kiu estos karakterizilo de ĝia komuna identeco. Tiun funkcion ne povas plenumi iu ajn nacia lingvo, ĉar por tiu funkcio devas ekzisti neŭtrala lingvo.
Do, momente nia strategio en EEU por povi esti akceptita partnero ni havas strategion kun du elirpunktoj:
1. klarigi al al kompetentuloj ke E estas bonega propedeŭtikilo por helpi lerni plurajn lingvojn kaj tiel kontribui al la proklamita tendenco de EU pri multlingveco
b) klarigi ke EU ne evoluigis komunan europan apartenon (identecon) pro manko de edukado pri europaj valoroj kaj pro manko de ties ĉefa simbolo: eŭropa komuna identeclingvo - kiu devas esti neŭtrala.
Tiusence ni estas akceptataj kiel seriozaj partneroj en diversaj forumoj de EU.
Se iu estraro de iu landa E-asocio opinias tiujn du strategiojn malĝustaj, estus necese ke ili pridiskutu tion pli vaste inter sia anaro por povi postuli ke ni ĉanĝu nian strategion. Sed oni devas kompreni ke ŝanĝo de tiu politiko signifas enfermiĝon en la propran ŝelon, do sektiĝon, kaj fermon de kiu ajn ŝanco por atingi ion ajn en EU. Krome, EEU en tiu kazo ne povus esti kunfinancata kaj praktike devus malfondiĝi.
Toño del Barrio
Toño del Barrio diras:
2013-12-14 00:07
Por mi, en la ĵusa respondo de Zlatko Tišljar troviĝas almenaŭ du punktoj ege zorgigaj.

Unue, estas ja tre zorgige ke asocio devas fiksi sian ideologion baziĝinte sur la celo akiri subvenciojn. Tion mi ĝenerale konsideras neakceptebla, sed des pli kiam la asocio estas fakte konfederacio de supozeble neŭtralaj asocioj.

La dua estas la enhavo mem de tiu ideologio. Mi apriore ne havus grandan problemon kun la priskribita origina celo: konservi la pacon en Eŭropo kaj favori la egalecan komunikadon en Eŭropa Unio. Sed la elirpunkto (b) iras multe pli malproksimen, kaj prenas kiel aksiomon iun specifan ideologion kiun Zlatko defendis en siaj publikigaĵoj, sed kiu neniel povas esti oficiala ideologio de Hispana Esperanto-Federacio nek (mi konjektas) de la ceteraj landaj asocioj de UEA. Nome, ke oni devas evoluigi komunan eŭropan identecon. Zlatko certe rajtas defendi sian ideologion kiel individuo, sed ne kiel sekretario de EEU, kaj ne rajtas trudi ĝin al la asocio.

Fine, mi taksas ridinda la aserton ke la rifuzo al la politiko defendata de Zlatko fariĝas sektiĝo. Nu, nenio pli similas al sekto ol tiaj identecaj politikoj, kaj ne mankas ekzemploj pri tio eĉ ene de nia movado.

Se ni devas obei blinde la politikojn de la eŭropaj aŭtoritatoj, por pluvivigi EEU-n, nu, tiam pli bone oni ja malfondu la asocion. Kreu personan ideologian grupon, aŭ aliĝu al la esperantistaj politikaj partioj, tio ja estas via rajto, sed ne misuzu la nomojn de la eŭropaj asocioj.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-15 10:41
Plena konsento kun Toño. Mi vidas eĉ dangeron en la subvencia politiko de EU. Plej multaj ŝtatoj ne aliĝis al EU, ĉar ili amas pacon aŭ volas vivi sub la regado de Bruselo, sed simple ĉar ili ricevas subvenciojn. Tio estas - laŭ mi - la vera pelilo por aliĝi al EU.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2013-12-14 12:19
Evidente temas pri du konceptoj kiel agi por E en EU. Tiu de Tonio bazighas je zamenhofa koncepto ke E estas internacia lingvo por la mondo, kiu koncepto kondukis la movadon al la stato kiun ni havas nun: nome ke ĝi iĝis tutmonda nur por tre eta kelkmila grupeto da homoj kies ideologio estas simila al Zamenhof kaj ja montrigĝis ke tiun ideologion kundividas sensifnifa procentaĵo de la homaro. Koncepto nova kiun mi priskribis en pluraj mian verkoj diras ke lingvo ne povas esti lingvo se ĝi ne estas kaj komunikilo kaj identeca signo de iu grupo (pro nekompreno de tiu fakto miloj da aliaj internacilingvaj prjektoj malsukcesis) kaj ĝuste pro tio ke Zamenhof intuicie komprenis ke li devas krei ne nur lingvon sed ankaŭ grupon kiun ĝi signos (identigos) Esperanto ekvivis. Sed baze de ideolgio de Zamenhof laŭ kiu la kreita identeca grupo nutras sin de simila ideologio kia la juda, ke ni (esperantistoj) estas elektita popolo por pacigi kaj plibonigi la mondon. Tio vivtenas la grupon, kaj ĝi ja ekzistas kaj verŝajne ekzisos pliajn jarcentojn sen eblo vere evolui al iu pli vaste akceptita kaj monde uzatĝu komunika lingvo kiu fariĝos ankaŭ identeca lingvo de iu granda popoluniĝo kun multaj lingvoj kaj popoloj kia EU. Tio esence ne kontraŭstaras la ĝeneralan celon de Zamenhof pri disvastiĝado al la tuta mondo, ĉar se E iĝus EU-a ĉefa laborlingvo (do komunikilo), kio aŭtomate rapide kondukus ĝin al la rolo de identeca lingvo de eŭropismo, ĝi per tio gajnus enorman prestiĝon en la mondo, fariĝinte la dua plej internacia lingvo en la mondo. Tiukaze la Azianoj kaj aliaj povus por sia internacia uzo elekti inter la usona kaj la eŭropa lingvo kaj pro tio ke la eŭropa evidente estus multe pli facila kaj logika, oni elektus ĝin. Tio nomiĝas plivastigado de E al la mondo iom post iom, per ŝtupoj.
Ĉar evidente ekzistas tiuj du konceptoj (unuj kiuj defendas la "status quo" kiu klare kondukas al neniu progreso kaj aliaj kiuj volas fari ion pli per perŝtupa vastigado de Esperanto, verŝajne necesus vastigadi tiun ĉi diskuton al la tuta membraro de unuopaj landaj asocioj kaj vidi ĉu inter ili estas pli da homoj por unu aŭ por la dua koncepto por decidi ĉu la eŭropa movado restu sterila kaj preskaŭ mortanta (vidu la tutan artikolaron pri unuopaj LA-oj aperintaj en Eŭropa Bulteno (www.europo.eu) inter 2010 kaj 2013) aŭ la plimulto preferus kuraĝi ekiri laŭ la nova vojo? Ne detruante la ĝisnunan sed paralele iri sur ambaŭ. Ja la kulčturaj kaj lingvaj evoluoj de la nuna Movado nepre estas necesaj kiel elirpunkto por la dua.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-15 10:47
Mi kredas, ke via komenca frazo "Evidente temas pri du konceptoj kiel agi por E en EU." jam montras la bazan problemon de via argumentatdo. Almenaŭ mi ne parolas pri koncepto "kiel agi por E en EU", ĉar mi ne agas por Eo en politia konstruaĵo kiel EU, sed mi agas por Eo. Punkto fino. Mi subtenas nek la politikon de agado por Eo en EU nek la alian, nome tiun de UEA, agi por Eo en la tria mondo. Plie mi ne kredas, ke la agado por Eo havas teritorian definitecon. Eo ĉiam (kaj mi kredas, ke tio estas plej bone pruvebla) estis lingvo de kleraj homoj. Por mi Eo estas parto de klereco kaj kulturo.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-12-15 12:19
Esperantistoj povas, kiel Michael, sidi en la angulo kaj plori, aŭ akcepti, ke EU estas politika kaj ekonomia realeco.

EU elspezas amason da mono por plibonigi la komunikadon inter siaj enloĝantoj. Esperantistoj kutime plendas, ke EU ne rekte subvencias Esperanton. Sed la reguloj de EU ne malpermesas la aplikon de Esperanto en subvenciataj projektoj.

La teritorio de EU estas la hejmo de homoj kun trideko da lingvoj. Se ili decidas organizi sian internan kunlaboron en projekto per Esperanto, kaj ricevus monon de EU, tio estus granda profito por Esperanto.

Kutime Esperantistoj nur pensas pri lingvaj aŭ kulturaj projektoj. Sed ankaŭ malgrandaj entreprenoj, respektive kooperativoj, de diversaj landoj rajtas kunlabori kaj profiti de mono de EU. Sen rekta rilato al Esperanto.

Ekzemple Gresillon suferas pro altaj kostoj por riparo kaj hejtado. Estas mutaj multnaciaj programoj de EU, kiuj provas interŝanĝi spertojn inter diversaj landoj, interŝanĝi fakulojn kaj poste nacilingve informi pri la spertoj. Ekzemple pri ekonomia hejtado, instalado de sunpaneloj, biologia agrikulturo, moderna arbaromastrumado ktp.

Gresillon aŭ iu alia simila kulturcentro aŭ kulturdomo povas partopreni in EU-programoj. Eĉ la domo de UEA en Rotterdam rajtus, ĉar troviĝas sur la grundo de EU. Kutime akceptata, foje eĉ dezirata estas la kunlaboro kun certaj ne-EU landoj, ekzemple turkio kaj Ukrainio.

Ne vere helpas, se oni limigas siajn pensojn al lingvo kaj kulturo. La granda mono troviĝas aliloke.

Cetere la varba efiko, se ekzemple Gresillon partoprenus en EU programo kun ne-Esperantistaj partneroj, estus konsiderinde alta kaj ebligus la aliron al ignorataj tavoloj de la socio. Esperanto ne nur estas lingvo de instruistoj kaj intelektuloj.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-15 13:50
"Esperantistoj povas, kiel Michael, sidi en la angulo kaj plori, aŭ akcepti, ke EU estas politika kaj ekonomia realeco."

Roland scias, ke mi ne sidas en angulo kaj ploras. Se mi ploras, tiam pro nebulaj celoj kaj mankantaj rezultoj. Oni donu monon por agado, kiu havas celon kaj la promeson, ke la agantoj atingos la celon. Kelkfoje oni ne povas atingi celon, sed tio devas esti escepto.

Zlatko: "EEU reprezentas esperantistojn, ... *klopodas* partopreni en kunsidoj kaj ... sukcesis iĝi membro de Platformo pri multlingvismo." Tion mi nomas nebula kaj nekonkreta. Se EEU ne farus tion, ĉu tio ŝanĝus ion ajn?
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-12-15 15:00
Malmulto en la supra diskutado rilatas al la novaĵ-raporto, ĉar la kialo, ke EAB forlasis EEU ne estis donita, kaj eĉ EAB mem ne volis diri. Mi mem principe ne voĉdonas por proponoj en kiuj eĉ la proponanto mem evitas doni pravigon de sia propra propono. Tiun principon mi tenis dum mi estis Estrarano de EAB en 2005 ĝis 2006. Laŭ la neaprobita protokolo de la lasta kunsido ili skribis, ke mi estas suspendita parte pro tio ke mi tro ofte voĉdonis en minoritato de unu. Tiu parto malaperis en la fine aprobita protokolo, sed pri tio mi ne havis voĉon. Kaj cetere mi ne estis suspendita. Ili faris blufan rezolucion kontraŭ min kaj tiam ĉesigis ĉian kontakton ĝis la Jarkunveno, kiam ili komunikis, ke mi rifuzas trakti kun ili. Tiu estas la Estraro kies motivojn vi nun provas indukti.

En mia partopreno de la Estraro mi ne memoras eĉ unu vorton diritan pri EEU. Mi ne scias ĝuste kiam estis farita tiu decido, sed verŝajne ĝi okazis kiam oni ĉesis pagi. La mencio de oktobro ĉi-jare en la raporto rilatas nur al la komuniko de EAB al EEU, post longa diskuto pri la afero. Neniam laŭ mia memoro la membroj estis konsultitaj pri tia decido. Nek mi memoras ajnajn disputojn pri la meritoj aŭ malmeritoj de EU. Pri maldemokratieco de EU ne devus esti problemo, ĉar EAB estas maldemokratia. Mi ne kredas, ke io tia estas malantaŭ la decido.

Tamen tiu rakonto formas parton de pli ampleksa bildo de la kondutmaniero de la Estraro de EAB. La iam ekzistantaj strukturoj en la brita Esperanto-movado estis iom post iom malmuntitaj en simila maniero. Tamen tio ne altiris la atenton de eksterlandaj Esperantistoj ĉar ĝi estis vidata kiel interna afero de landa asocio. Kion ajn oni opinias pri EU aŭ EEU, la centra demando ĉi tie devus esti ne EU aŭ EEU, sed EAB.
Marteno
Marteno diras:
2013-12-15 17:25
Mi bedaŭras la decidon de EAB. Tamen EEU ekzistos plu.
Gary Mickle
Gary Mickle diras:
2013-12-15 19:19
Esperanto estas principe alloga lingvo, kiu disvastiĝus kvazaŭ per si mem, se (tio estas granda "se") krita maso de centmilionoj da parolantoj estus atingita. Verŝajne sufiĉus dekmilionoj. Certe la sojlo estus atingita, se ĝi fariĝus la unue instruata fremda lingvo en la tuta EU. Murego ne apartigas la EU disde la cetera mondo. Samtempe kun la EU, la cetera mondo lernus kaj ekuzus ĝin. Neniam estus periodo, en kiu Esperanto estus tipa "identeca trajto" de eŭropanoj. Do kian sencon havas strategio, kiu celas fari Esperanton "eŭropa komuna identeclingvo"? Tia strategio estas tiom nesolida, ke forkuro de membro-asocioj el EEU estas pravigita.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2013-12-15 20:27
Se EU decidas ekuzi E-on kiel sian ŝtatan lingvon kaj enkondukas ĝin en la lernejojn kaj ŝtatajn instituciojn (juĝejojn, administrejojn, poŝtojn...), ĉu vi kredas ke ĝi restos la dua lingvo? Kiam la lingvon uzas 500 milionoj da homoj, tiam la logiko de la ekonomio ŝanĝiĝas. Reklamoj de varoj apenaŭ plu estos en naciaj lingvoj, lernolibroj plej grandparte estos en la eŭropa lingvo, leteraturo kaj fakliteraturo evoluos rapide en tiu lingvo, gazetaro kaj televido uzos naciajn lingvojn kiel minoritatajn... En tiaj cirkonsatncoj, ĉu ni volos aŭ ne, ĝi iĝos lingvo per kiu identiĝos eŭropanoj kaj diferenciĝos de neeŭropanoj, sekve ĝi iĝos identeca lingvo. Ĉar finfine lingvo ne estas kompleta se ĝi ne havas kaj komunikan kaj identecan rolon por iu grupo, en tiu ĉi kazo por eŭropanoj. Nun ĝi estas identeca lingvo de esperantistoj, kiuj kompreneble ne ŝatus malaperi kio estas nepre ilia sorto en la momento kiam Esperanto iĝas lingvo de ĉiuj en iu regiono.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-12-15 22:59
Vi kaj la resto de EEU kompreneble havas la rajton revi pri tio, ke EU enkondukas Esperanto kiel ŝtata lingvo kaj ke la grandaj kompanioj uzas ĝin por varbi.

Komence - antaŭ 100 jaroj - la Esperantisto revis pri enkonduko per la nacia ŝtato, nun kelkaj revas pri enkonduko per supernacia strukturo (EU), aliaj revas pri tutmonda registaro kun la sama celo.

Estas la ĉiam sama desuprisma modelo kaj ne estas surprizo, ke la indidivua eŭropano nek ludas rolo en EEU, nek havas voĉon, nek povas esti membro, nek povas kunlabori. Estas intima rondo de reprezentantoj de landaj asocioj.

Intertempe ekestis certa "eŭroa identeco" kaj precipe la junularo ignoras la naciajn limoj, studas kaj laboras en alia eŭropa lando, havas amikojn, edzinojn ktp. Bedaŭrinde grandparte sen Esperanto, eĉ sen scio pri la ekzisto de Esperanto.

Aliflanke en ĝi tiu nova generacio la intereso pri Esperanto ekzistas, sed plej ofte ili havas la ĝustan impreson, ke estas afero de la lasta aŭ antaŭlasta jarcento. La avino rakontis pri tio, sed ili ne kredas, ke ankoraŭ ekzistas socia movado.

La pordo estas malfermita. Sed oni devas esti preta por vidi la enirejon kaj ekmarŝi.

Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-16 10:02
"Intertempe ekestis certa "eŭroa identeco" kaj precipe la junularo ignoras la naciajn limoj, studas kaj laboras en alia eŭropa lando, havas amikojn, edzinojn ktp."

Tio ne estas "eŭropa identeco". Tio estas normaleco, kiu ne fontas el EU. Antaŭ cent jaroj ne ekzistis eĉ personaj legitimiloj. Se vi volis malaperi el iu lando, tiam vi simple iris trans la montojn, ŝanĝis vian nomon (sed ne la lingvon) kaj estis alia homo. Tiuj strangaj atinĝajoj de la eŭropa unueco estas reveno al normaleco. Sed tio estas alia temo.

Fakte mi ne legis tian tamburadon, kiam la britoj aliĝis al EEU. Kial do oni tamburas, kiam ili eliĝas?
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2013-12-16 17:50
Responde al Roland: neniu revas pri enkonduko de E en EU. Simple laŭ la nunaj leĝoj tio ne eblas: Pri lingva kaj lerneja politiko EU-organoj havas neniun kompetenton. Pri tio zorgas ekskluzive la ŝtatoj. Konante la realan politikon kaj interesojn, ni scias ke nuntempe io tia ne estas imagebla. Tamen EU politiko interalie ŝatus evoluigi eŭropan identecon inter la civitanoj kaj pretas doni monon por projektoj kiuj kontribuas al tio. Jam dekoj da E-asocioj ricevis monon por projektoj kiuj celas ne la enkonduon de E, sed la amikigon de diverslandaj homoj, ĉefe gejunuloj cele al evoluigo de eŭropa identeco. Plurfoje tiusence eĉ projektoj en kiuj oni uzis E-on por kontakti la gejunulojn estis aprobitaj kaj financataj. Tial ankaŭ EEU faras projektojn cele al fortigo de Eŭropa identeco. Ja alian manieron gajni monon kaj simple funkcii ni ne havas.
Alia afero estas ke ni daŭre sekvas la evoluon kaj simple atendas bonan momenton por kontribui al tio ke se en iu kriza momento la respondeculoj komprenus ke eble Esperanto povus iel helpi al ilia celo fortigi EU-on, ke eble ili faros paŝon pli. Tial ni, kiel asocio kiu reprezentans e-istojn antaŭ organoj de EU, partoprenas en Platfomro por multlingveco de EU kaj aktivas kune kun EDE por ke Pola Parlamento akceptu E-on kiel sialandan kulturheradaĵon, ĉar tio helpus al ni iamaniere komenci oficialigi E-on, ni kunlaboras kaj agas en SLovakio pere de niaj slovakaj fakuloj por influi al tio ke interregistara konferenco kiun gvidos Slovaka registaro en la tempe de ilia prezidado en EU pritraktu temon Kultura kaj lingva dimensio de EU ktp. Ni ja agas desupre sciante ke tiu laboro povas konduki al sukceso nur se hazarde malfermiĝas bonaj cirkonstancoj - sed ni partoprenas kaj bone sekvas la evoluon.
Se do nia agado longperspektive tamen estos sukcesa kaj EU mirakle decidus enkonduki E-on kiel sian administran lingvon - tiukaze estus neevitebla sekvo ke ĝi iĝus tre baldaŭ ne nur komunik-administra sed ĉefe identeca lingvo.
Rigardu nur similajn kazojn en pluraj ŝtatoj kie nova neŭtrala lingvo iĝis oficila kiel en Israelo, Indonezio kaj aro de aliaj malgrandaj insulaj ŝtatoj.
Aleks K.
Aleks K. diras:
2013-12-17 23:47
Saluton,
Mi deziras nur komenti, ke mi multe konsentas kun la diroj de Zlatko pri la utilo de Eo rilate identecon de EU.

Laux mi multaj el la Landaj Asocioj en Europa Unio aprobas la agadon de EEU en la pasintaj jaroj, tial la malmultaj kritikaj komentoj ĉi fadene. Sed prefere ili mem reagu, mi ne celas reprezenti ilin.

En septembro, mi ĉeestis debaton en la Eŭropa Domo en Parizo, pri la temo "Komuniki pri EU: ĉu misio malebla?". http://www.paris-europe.eu/[…]nne-mission-impossible.html
Estis tre interese, ke, iam ĉe la fino, debatantoj faris la demandojn al la ĉeestantoj, kiuj projektoj povus prezenti vizion pri la estonteco de EU. Mi ne kuraĝis paroli pri Eo, sed certe mi povas imagi, ke estas multaj tiaj okazoj por substreki la avantaĝojn portatajn, -otajn de Esperanto por EU, rilate kulturon, identecon, simbolan utilon. Temis ankaux multe en la debato pri la (foresto de) Eŭropunia kulturo. Tiurilate denove Esperanto alportus multon.

Eble EEU ne respondas la atendojn de tiuj, kiuj deziras, ke ĝi kunordigu la agadojn de la Landaj Asocioj en EU, sed laŭ mi, EEU sufiĉe sukcese aktivas lobiume en Bruselo, ĉe la EU-Parlamento kaj -instancoj ĝenerale.