Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / TEJO pepos multlingve kaj presos Pasportan Servon

TEJO pepos multlingve kaj presos Pasportan Servon

de Redakcio Laste modifita: 2013-11-29 16:28
La retejo de Pasporta Servo de multaj monatoj misfunkcias. La eraroj laŭplane ja estos riparitaj, sed nur post la jarŝanĝo. Antaŭ tio la finfina aperigo de la papera listo de gastigantoj havu la unuan prioritaton, decidis la estraro de TEJO en sia ĵusa kunsido. Ni petis la prezidanton de TEJO respondi al kelkaj demandoj pri la decidoj de la estraro.
TEJO pepos multlingve kaj presos Pasportan Servon

La retejo de Pasporta Servo

Libera Folio: Kio misfunkcias pri la retejo de Pasporta Servo? Kial? Kaj kial la riparo daŭras tiel longe?

Łukasz Żebrowski: — Ne estas iu unu grava afero kiu misfunkcias, sed ni havas sufiĉe longan liston de plibonigendaĵoj. La ĉefa problemo, kiu kaŭzas la prokraston estas neceso aktualigi version de Drupalo, ĉar la malnovan en kiu estis kreita la retejo, ne plu subtenis la serviloj. Pro la aktualigo oni devas ankaŭ renovigi diversajn erojn de retejo, kiuj ĉesus funkcii en nova Drupalo (tiel ni volas eviti problemojn, kiun samkiale frontis antaŭ kelka tempo retejo tejo.org). Do la ontaj paŝoj nun estas: finfari aktualigon al nova Drupalo; pretigi la kodon tiel, ke ĝi estu redaktebla por pluraj personoj; dispartigi la taskaron al pli etaj eroj kaj realigi ilin helpe de pliaj programistoj.

Kiom da gastigantoj estas nun, ĉu ili sukcesis aktualigi siajn informojn spite la misfunkcion de la retpaĝo, kaj kiam aperos la papera kajero?

— En Pasporta Servo estas nun 3.575 uzantoj kaj el ili 1.703 estas gastigantoj. Ŝanĝoj de informoj estas ĉiam eblaj, tamen dum elprenado de datumoj por la libreto tio fareblas nur per retmesaĝo al administranto. Estas tiel, ĉar ĉiuj datumoj devas esti mane prilaboritaj. Tiu sistemo estos ŝanĝita, sed nur post aperigo de la papera eldono, por ke eventualaj problemoj pri ĝisdatigo de la retpaĝo ne prokrastu la eldonon.

— La kajero aperos komence de la venonta jaro. Ĝenerale ni planas transiri al aperigado de la libreto ĝuste en tiu sezono, ĉar kiel la praktiko montris, planado de aperigo tuj antaŭ la kongresa sezono estas tro riska.

Dum la estrarkunsido vi diskutis pri la multaj malfortaj landaj sekcioj de TEJO. Pri kiuj landoj temas? Kion oni konkrete faros por helpi al ili (re)aktiviĝi?

– Mi ne ŝatus nun pernome listigi la Landajn Sekciojn, kiujn ni taksas fortaj kaj malfortaj, ĉar en la sama estrarkunsido ni kreis tabelon kun konkretaj mezureblaj kriterioj por Landaj Sekcioj. Kiam ni enkondukos ĝin, ni havos klaran respondon je tiu demando bazitan sur konkretaj kriterioj kaj ne sur niaj pritaksoj. Mentora sistemo estas nun ekkreata post la kunsido. El tujaj paŝoj fareblaj, ni senprokraste aplikis iom modifitan informstrategion al Landaj Sekcioj. Ni vastigis la nombron de informoj, kiujn ni sendos rekte al la Landaj Sekcioj kaj ne nur al la Komitato (ekzemple la komitata cirkulero). Tiel ni transsaltos la problemon de ne ĉiam regule aktivantaj komitatanoj.

IJK 2015 ŝajne okazos en Germanio, sed dum la kunsido vi diskutis ankaŭ la eblon aranĝi Internacian Junularan Kongreson en Afriko en la jaro 2016. Kie en Afriko ĝi povus okazi?

– Por tiu demando ne estas ankoraŭ preciza respondo, ĉar ja ĝuste nun ni multe pli profunde esploros la temon rigardante diversajn landojn. Rimarkindas ĉi-teme, ke la projekton ni realigas kune kun ILEI, ĉar ni planas, ke IJK kaj ILEI-konferenco okazu sinsekve kaj tre proksime unu de la alia.

La estraro decidis ankaŭ, ke TEJO produktu propran programeton por poŝtelefonoj, unuavice tiuj, kiuj uzas la operaciumon Android. Kial tio necesas? Kiu kreos ĝin? Ĉu tio estos kosta?

– Ni bezonas tiun programon por ebligi facilan legadon de Kontakto en poŝtelefonoj kaj por poŝtelefone sciigi gravajn TEJO-informojn. Nun ni esploras la kostojn de la projekto, sed la programo, kiun ni planas, estas relative simpla, do ne temos pri tre granda buĝeto.

Laŭ informo dissendita post la kunsido, TEJO nun ne planas renovigon de sia ekzistanta retejo, ĉar estonte oni kunlaboros kun la nova retpaĝo de UEA. Kion signifos tiu kunlaboro? Ĉu TEJO plu havos apartan paĝaron? Kion oni ĝenerale scias pri la preparado de nova retpaĝo?

– Temas pri aparta retejo ene de la vasta reteja projekto. Kadre de la projekto flanke de UEA verŝajne plej unuos novaj retejoj por la revuo Esperanto kaj por la Universalaj Kongresoj. Ni pretiĝos niaflanke por ankaŭ eniri la strukturon laŭeble frue.

La estraro decidis, ke TEJO kreu Twitter-kontojn en multaj lingvoj, kaj trovu tradukantojn por ili. Kion TEJO skribos multlingve en Twitter?

– Alilingvaj Twitter-kontoj estos enhave sufiĉe forte ligitaj kun alia multlingva projekto - Dialog'. Ĝi estos reta bulteno celanta niajn neesperantistajn partnerojn kaj simplajn interesiĝantojn. Danke al nia aktivado en diversaj platformoj, ni havas plurajn kontaktojn kun aliaj neregistaraj organizoj.

– Ĝis nun mankis al ni bona diverslingva materialo por prezenti. Do nun ni kreas tiucele taŭgan informilon pri Esperanto kaj retbultenon Dialog' (eventuale ankaŭ porokaze preseblan) en kiu ni informos pri nia rigardo al lingvopolitiko, prezentos niajn plej gravajn projektojn, kiuj povus interesi neesperantistojn kaj simile. La Twitter-kontoj prezentos pli malpli similan enhavon, sed kompreneble kurte kaj ofte, dum Dialog' - profunde kaj kelkfoje jare.
arkivita en:
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-11-24 16:59
Brila ideo oferti la aktualan liston de Pasporta servo sufiĉe frue. Oni bezonas tempon pro plani sian vojaĝon kaj tio ne eblas, se la aktualaj adresoj aperas dum la somero.


La papera versio povas esti okazo por informi la gazetaron. Se tio okazus en printempo eblas eĉ oferti rapidan kurson por komencantoj.

Restas la problemo, ke oni nur ekscias pri la situacio en iu urbo, se oni havas konton. Mi preferus ricevi bazajn informojn (ne la kontaktadreson) de la gastigantoj sen aliĝo. Se la oferto estas konvinka, la informserĉantoj volonte aliĝus.
Edmond LUDWIG
Edmond LUDWIG diras:
2013-11-28 17:28
Nu do ! Gratulu al ili, gesamideanoj ! el