Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Papera Pasporta Servo prokrastita

Papera Pasporta Servo prokrastita

de Redakcio Laste modifita: 2013-06-04 00:18
TEJO daŭre planas aperigon de papera listo de gastigantoj de Pasporta Servo ĉi-jare, sed jam klaras, ke la listo apenaŭ atingos la bezonantojn antaŭ septembro.

En intervjuo de Libera Folio komence de aprilo, la ĝenerala sekretario de TEJO, Paweł Fischer-Kotowski, jam avertis, ke eĉ kun tre streĉa tempoplano, la aperigo de la listo de gastigantoj antaŭ la kongreso en Rejkjaviko estos verŝajne neatingebla. La kongreso komenciĝos la 20-an de julio.

Nun klaras, ke tiu dato jam tutcerte estas neatingebla, kaj nerealisma ŝajnas ankaŭ la apero de la papera kajero antaŭ la fino de aŭgusto. La progreso de la laboro estis traktita en la reta estrara kunsido de TEJO fine de majo, kaj la komitato de TEJO poste ricevis la sekvan komunikon:

La pretigo de la papera versio de Pasporta Servo 2013 pluiras, baldaŭ ĝisdatigalvoko estos sendita al membroj de PS. La limdatoj por ĝisdatigi PS-profilon estos la 1a de julio rete kaj la 15a perpoŝte.

En pli fruaj jaroj la alvoko pri ĝisdatigo de informoj kutime estis sendita plurajn monatojn pli frue, kaj komence de la libertempa sezono la listo de gastigantoj jam haveblis. Se ĉi-jare la limdato por adresŝanĝo estos la 15-a de julio, ne ŝajnas realisme ke la kajero povos esti presita, ekspedita, kaj atingi la mendintojn antaŭ septembro.
arkivita en:
Lars Sözüer
Lars Sözüer diras:
2013-06-03 13:47
Strangas ke oni petos la retajn ĝisdatigojn pli frue ol la paperpoŝtajn.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-06-04 00:19
Aspektas kvazau oni vere volas sentigi al ni paperemaj kadukuloj ke ne gravas kiam ni havachos nian kajeron.