Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Pasporta Servo aperos papere nur en 2015

Pasporta Servo aperos papere nur en 2015

de Redakcio Laste modifita: 2014-06-01 23:55
Post multjaraj problemoj Pasporta Servo nun havas novan respondeculon, kiu serioze okupiĝas pri ĝia revivigo. Roy McCoy komence esperis, ke eblos rapide prizorgi aperigon de papera eldono, sed la stato de la aferoj montriĝis tia, ke ĝi atendeblas nur en januaro 2015, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.

Libera Folio: Vi lastatempe emeritiĝis kiel oficisto de UEA. Kiel longe vi fakte laboris en la Centra Oficejo, kaj kiel okazis, ke vi dungiĝis tie?

Roy McCoy: – Mi laboris tie dudek kvin jarojn kaj duonan, ekde la somero de 1988. Estas amuza rakonto pri mia dungiĝo, jam konata de iuj. Mi ne povas doni la tutan historion nun, sed esence estis tio ke en 1985 mi, tiam profesia kompostisto en Usono, proponis al UEA prespretigi novan eldonon de la unua romano originale verkita kaj eldonita en Esperanto, Kastelo de Prelongo de Henri Vallienne, kontraŭ kio mi ricevu dumvivan membrecon. La propono estis akceptita kaj mi finis la laboron plurajn monatojn poste, sed la rezulto estis malakceptita pro iel "skandalaj" ŝanĝoj miaj (i.a. de fart- al io alia, plus mi ŝanĝis la intrigon en la fino) kiuj estis malaprobitaj de la oficiala redaktoro William Auld, kaj mi do ne ricevis la dumvivan membrecon.

– Ĉar mi tamen estis tre multe laborinta super la projekto, kaj ĉar la koncernaj ŝanĝoj estis almenaŭ teorie malfareblaj, mi plendis al la tiama UEA-direktoro Simo Milojević kiam li venis al Madrido por prelegi ĉe la hispana Esperanto-kongreso en la printempo de 1987, kiam mi estis studanta la hispanan tie. Simo, sciante ke mi estas studonta la francan kaj instruonta la anglan en Ĝenevo la sekvan jaron, proponis ke mi venu al Roterdamo dum la jarfinaj ferioj kaj laboru tra ili, kaj tiam mi ricevus la dumvivan membrecon. Mi akceptis tion, iris kaj laboris, kaj la CO estis tiel kontenta pri mia laboro – mi akcepteble prespretigis tri librojn en du semajnoj – ke mi estis dungita nelonge poste.

Vi nun transprenis la respondecon pri Pasporta Servo. Kial vi decidis dediĉi vian tempon al tiu tasko? Ĉu vi jam dum via laboro en la Centra Oficejo iel okupiĝis pri Pasporta Servo?

– Jes, kaj mi konis ĝin jam delonge. Kiam mi vojaĝis de Madrido al Ĝenevo en 1987, ekzemple, mi uzis ĝin kelkfoje survoje, kaj ankoraŭ aparte memoras kiel agrable estis ĉe la familio Doublet en Saint-Jeannet. Ankaŭ poste mi kelkfoje havis okazon profiti ĝin. Sed mia labora okupiĝo pri ĝi datiĝas nur de 2010, kiam mi estis petita rapidege prespretigi paperan eldonon por tiu jaro. Eldono ne estis aperinta en 2009, post la demisio de Derk Ederveen en 2008, kaj ĝi nun devis esti pli-malpli tuj produktita, ĉar alie TEJO perdus financan subvencion. Aleks Baudry estis heroe farinta la plimulton de la necesa laboro, kio ebligis al mi tuj kunmeti ion por sendi al presejo. Sed la mapoj estis aĉaj kaj la tuta libro estas kelkmaniere nebona. Laŭ mia memoro iel simile okazis en 2011, devige hastega produktado ktp, sed tiufoje almenaŭ la mapoj estis adekvate decaj.

– Kiel oni scias, papera eldono poste aperis nek en 2012 nek en 2013. Konante tiun ĉi situacion kaj vidante mian UEA-emeritiĝon pli kaj pli alproksimiĝi, mi komencis pensi pri mi kiel eventuale "nova Derk Ederveen". Mia laborsperto ja kvalifikis min por tio, pro la simileco de la datenoj en la UEA-Jarlibro, kiun mi redaktis dum jaroj, al tiuj de Pasporta Servo. La ideo iel kaptis min; mi do agis laŭe, kaj fine estis komisiita de la TEJO-estraro, kiu konstatis ke ĝi ne estis mem sukcesanta trakti la aferon.

Dum la lastaj jaroj Pasporta Servo spertis grandajn problemojn, la retejo ofte ne funkciis, kaj la papera listo de gastigantoj ne aperis, kiel vi jam diris. De kio laŭ vi dependis tiuj problemoj, kaj kion vi povos fari por forigi ilin?

– Eble mi unue diru ke mi ne certas pri la precizaj kaŭzoj, pri kiom unu aŭ alia estas influinta pri tio. Tion dirinte, mi povas komuniki mian impreson, ke temas esence pri manko de kontinueco, specife de konstanta prizorganto, kia estis Derk Ederveen. Jam estis sufiĉa laboro por li, kiam temis nur pri la presa eldono, sed kompreneble estis signife pli, kiam estis decidite igi PS-on ankaŭ reta. Kun la novaj teknikaj postuloj de tio, la TEJO-gejunuloj simple ne havis sufiĉe da tempo aŭ sperto por tenadi la aferon funkcianta – aŭ da financaj rimedoj, kiel TEJO-estrarano Paweł Fischer-Kotowski rimarkigis, por teni la servojn de profesiulo – kaj la afero komencis iri de estaro al estraro, de TEJO-volontulo al TEJO-volontulo, sen esti dece aŭ adekvate traktata.

Jam proksimas junio, sed ankoraŭ nenio aŭdiĝas pri la delonge promesata papera listo de gastigantoj. Ĉu tio signifas, ke ankaŭ ĉi-jare ĝi ne aperos, aŭ ĉu ĝi aperos jam post la eŭropa libertempa sezono, kiam ĝi ne plu estos same bezonata?

– Mi akceptis la komision sub la kondiĉo ke ne estu fiksita limdato, sed bedaŭrinde mi publike rivelis mian tiaman kredon ke la libro povus esti produktita antaŭ la fino de junio. Mi nun bedaŭras kaj estas pardonpetinta pri tio. Mi ne faris promeson kiel la antaŭaj misfaritaj; sed estis simile, kaj simile erare. Mi vere planis turni min al tuja laboro super la libro kiam mi estus reveninta al Roterdamo de Sicilio, kie mi instruis Esperanton tra la vintro, sed la perspektivo ŝanĝiĝis kiam mi haltis survoje por konsultiĝi pri la afero kun Aleks Baudry, la kompilinto de la 2010-a kaj 2011-a eldonoj.

– Oni ŝajne estis kalkulanta je lia kunlaboro ankaŭ ĉe la tuj farota eldono, sed li, krom esti okupota dum la du sekvaj monatoj kiam la laboro devus esti farata, estis farinta nenian promeson rilate al tuja eldono, kaj cetere estis jam de 2011 dirinta ke li volas eksiĝi de PS entute. Malgraŭ tio li pretis helpi pri la sekva eldono, sed krom esti tiutempe okupata li opiniis ke, pro la tre malbona stato de la PS-datenoj, oni povus fari nur malbonan eldonon ĉi-somere, kaj pli bonan nur poste kiam la datenoj estus poluritaj.

– Venis poste aliaj voĉoj forte malfavoraj al ĉi-somera eldono, interalie de Osmo Buller kaj Ederveen. Ili parolis pri marto aŭ aprilo kiel taŭgaj eldon-monatoj, sed ĉar neniu povis liveri kialon pro kiu la libro ne aperu jam en januaro, mi decidis celi al tiu monato. Se aperos neatendataj problemoj kaj januara eldono tamen fine ne eblos, la libro aperos en februaro, aŭ en marto aŭ aprilo absolute plej malfrue. Mi tamen ja kredas ke eblos eldoni jam en januaro, eĉ kun mia intenco persone kontakti kaj ricevi respondon de ĉiu listigota gastiganto.

Kiel grava laŭ vi estas la papera listo de gastigantoj en la nuna elektronika epoko?

– Tion mi ne povas diri. Ke ĝi estas ja grava almenaŭ al iuj, mi ja povas diri. Iu skribis al mi ke nova papera eldono utilos por li, i.a. "por ke mi montru aktualan pruvilon de utileco de nia lingvo por eksteruloj" – argumento simile uzata por la papera Jarlibro de UEA, kiu same sendube havas siajn ŝatantojn.

Kiel vi ĝenerale vidas la estontecon de Pasporta Servo? Kiel evoluis la kvanto de gastigantoj dum lastaj jaroj?

– Mi diris al iu dum la lastaj tagoj, ke dum mi konstante zorgas pri konservo de la entuziasmo de niaj nunaj PS-volontuloj – kiuj inkluzivas kelkajn tre talentajn kaj entuziasmajn programistojn – neniu tamen ŝajnas esti multe zorganta pri mia entuziasmo, kaj ĉu mi, malkuraĝigate, eventuale ne mem forlasos Pasportan Servon kiel aliaj antaŭaj volontuloj estas farintaj. Tion dirinte, mi ne vidas ke tio okazos, almenaŭ baldaŭ, ĉar la afero simple estas bonega hobio por mi en mia emeriteco. Se tio ja ne okazos, mi kredas ke la estonteco de Pasporta Servo estos garantiata de mia daŭra zorgado – kaj, kompreneble, tiu de la aliaj volontuloj.

– Pri la kvanto de gastigantoj mi ne kredas ke aktuale eblas ion diri, ĉar la retejo estas invadita de multaj spamistoj kaj ne eblas tuj scii kiom el la novaj aliĝoj estas gastigemaj homoj kaj kiom estas vendemaĉaj robotoj. La kvanto de gastigantoj tamen ne multe gravas al mi. Mi volas rekrei la bonajn presajn eldonojn de antaŭaj jaroj, tamen ankaŭ liverante modernan kaj bone funkciantan retejon.

– Pri la presaj eldonoj ĵus venis bonega novaĵo: mi ricevis mesaĝon de Leonora González, la farinto de la ĉarmegaj desegnaĵoj kiuj aperis en la antaŭaj eldonoj, en kiu ŝi informis min ke ŝi ankoraŭ estas esperantisto kaj volonte same kunlaboros kiel antaŭe ĉe nova PS-eldono. Tiuj kiuj konas la antaŭajn, komprenos pri kiel ĝojiga tiu informo ja estas. Mi sendis al ŝi koncepton pri la temo de la nova eldono, kaj ŝi ŝajne pretas fari laŭ tio. Temos pri la renovigo de io malnova, sed inda je plua vivo.

– Pli aktuale, la forigo de la amaso da akumuliĝinta spamo estas inter la unuaj farendaj taskoj ĉe la projekto. Same farenda estas la fino de reteja ĝisdatigo de la sistemo Drupalo 5 al la pli lastatempa Drupalo 7. Videokonferenco pri la progreso pri tio ĵus okazis kaj eble estos videbla baldaŭ ĉe YouTube, laŭ Tom Geller, Drupala eksperto kaj la organizinto de la konferenco. Ĉiuokaze Pasporta Servo vere estas reviviĝanta, kaj espereble baldaŭ oni denove povos reklami, ke eblas vojaĝi tra la mondo tranoktante senpage ĉe afablaj kaj gastemaj esperantistoj. Tiu afero ja denove kaj daŭre vivos.

arkivita en:
Tom Geller
Tom Geller diras:
2014-05-31 03:07
Mallonge post la apero de tiu c'i artikolo, mi rezignis la projekton pro la konduto de Roy.

Mi esperas c'ion bonan por la cetero en la projekto, kaj por la projekto mem.
Roy McCoy
Roy McCoy diras:
2014-06-01 15:21
Tom Geller ripete diris ke li faros la bezonatan ghisdatigon de la retejo al Drupalo 7 en tre mallonga tempo, sed poste rifuzis fari, spite al la klara deziro ne nur de mi, sed ankau ekzemple de Łukasz Żebrowski, la prezidanto de TEJO, kaj de Martin Schäffer, estrarano de UEA. Tio ke li kontraudiris sin mem pri la afero estas klare videbla che https://www.youtube.com/watch?v=6pNA55SfJO8, 20:07-20:38. Mi trovas hipokrite, ke li pretendas bondeziri al la projekto, dum li tamen forlasas ghin pro dubinda motivo ("la konduto de Roy"). Ni nun provas refunkciigi la retejon sen lia promesita helpo.
Lars Sözüer
Lars Sözüer diras:
2014-06-04 15:19
Unue mi tre ĝojas ke aperas publike novaĵoj pri Pasporta Servo. Verŝajne multaj jam kredis ĝin tute morta.
Kaj due mi eĉ pli ĝojas, ke la afero finfine trafis en bonajn manojn, kaj anstataŭ promesoj neplenumitaj ni ricevas realisman perspektivon ke Pasporta Servo resurektos el la tombo.