Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Rekorda interesiĝo pri studoj en Poznano

Rekorda interesiĝo pri studoj en Poznano

de Redakcio Laste modifita: 2014-10-08 10:37
Se iu eble timis pri la daŭrigo de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano, ties duboj certe forvaporiĝis, kiam montriĝis, ke por la nova trijara grupo aliĝis rekorda kvanto da studentoj. Entute 26 studentoj el 14 landoj partoprenis la unuan sesion, okazintan fine de septembro.

La ĉi-jara, rekorde granda grupo de studentoj partoprenos jam la sesan trijaran postdiploman studadon pri interlingvistiko en la universitato Adam Mickiewicz. El la sume 26 partoprenantoj sep venas el Brazilo, parte danke pro vojaĝ-subvencio de la usona fondaĵo ESF. Po tri studentoj venas el Hispanio kaj Pollando, po du el Slovakio kaj Svedio. El Irano kaj pluraj eŭropaj landoj venis po unu studento.

La unusemajna studsesio estis inaŭgurita la 20-an de septembro, kaj dum ĝi okazis ankaŭ la finaj ekzamenoj de sep malnovaj studentoj, kiuj prezentis siajn studfinajn eseojn. Aldone, kvin partoprenintoj de unujara instruista trejnado finis siajn studojn kaj ricevis atestilojn de ILEI.

Post la studsesio okazis interlingvistika simpozio, malfermita ankaŭ al neesperantistaj prelegantoj. La jam tria simpozio kontribuas al firmigo de la pozicio de interlingvistiko en la universitato.

La simpozion malfermis la vicrektoro de la universitato, kaj parolis ankaŭ la vicdirektoro de la lingvistika instituto. Prelegoj pri lingvopolitiko, interkultura komunikado kaj interlingvistiko okazis en Esperanto, en la pola kaj en la angla.

Ankaŭ la postsimpozian bankedon krom malnovaj kaj novaj studentoj partoprenis pluraj universitataj gravuloj, kaj estis diskutata eventuala universitata subteno al ĉiujara interlingvistika simpozio.

– Nun, kiam forfalis la Esperanto-fako ĉe Universitato ELTE en Budapeŝto, la plej ampleksa kaj prestiĝa supera edukejo kie oni povas kleriĝi pri kaj en Esperanto, estas la Internaciaj Studoj de UAM en Poznano, diras István Ertl, kiu mem instruas tie Esperantan literaturon al multnacia studantaro.

Laŭ li, la ĉefan meriton pri la sukcesoj havas profesoro Ilona Koutny, kiu gvidas la interlingvistikajn studojn en Poznano ekde 1998.

– Ŝi kvazaŭ transplantis verdan kler-arbon el Hungario al Pollando. Niaj studentoj ofte verkas je scienca nivelo ‒ mi ĵus finis legi pli ol 90-paĝan studon de Anina Stecay pri “Funkcio de kieeco en esperantaj krimromanoj”.

Post la studsemajno okazis la jam trideka Arkones (“Artaj konfrontoj en Esperanto”), kultura aranĝo, al kies programo kontribuis ankaŭ prelegintoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj.

arkivita en:
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-10-03 12:28
Pri ArKonEs (“Artaj konfrontoj en Esperanto”) en Facebook libere atingebla
https://www.facebook.com/arkones

kaj mia kontribio (prezento pri Biokarbo por savi la klimaton) en Libera Folio:
http://www.liberafolio.org/[…]ktiko-dum-arkones-en-poznan