Vi estas ĉi tie: Hejmo / movado

movado

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-12-30 12:26
Artikoloj pri Esperanto kaj la Esperanto movado
Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B

Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B

de Redakcio — Laste modifita: 2016-03-04 15:56

Ok Esperanto-aktivuloj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn de UEA en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2016-2019. Ses el ili estos elektitaj kiel komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo.

Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B - Legu pli...

UEA aĉetos loĝejon en Roterdamo

UEA aĉetos loĝejon en Roterdamo

de Redakcio — Laste modifita: 2016-03-02 12:08

La Estraro de UEA intencas aĉeti domon aŭ loĝejon kun pluraj dormoĉambroj en Roterdamo. Pro la ekonomia situacio estas favore investi en nemoveblaĵo, kaj la loĝejo povos esti uzata de volontuloj.

UEA aĉetos loĝejon en Roterdamo - Legu pli...

Osmo Buller denove en hospitalo

Osmo Buller denove en hospitalo

de Redakcio — Laste modifita: 2016-02-29 19:23

Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, tuj post sia lasta labortago en la Centra Oficejo estis enhospitaligita por kancer-operacio.

Osmo Buller denove en hospitalo - Legu pli...

TEJO-anoj volas resti junaj ĝis 35

TEJO-anoj volas resti junaj ĝis 35

de Redakcio — Laste modifita: 2016-02-26 15:52

Por kontraŭbatali la malkreskon de la membraro de TEJO, la nova prezidanto Michael Boris Mandirola proponas ke oni altigu la aĝolimon de 30 al 35 jaroj. Simile oni faris en 1990, kiam la aĝolimo por membreco estis altigita de 26 al 30 jaroj. Tio tamen nur provizore haltigis la membrofalon.

TEJO-anoj volas resti junaj ĝis 35 - Legu pli...

Ses kandidatoj por redaktora posteno

de Redakcio — Laste modifita: 2016-02-21 21:36

Ses personoj el kvin landoj kandidatas por la posteno de redaktoro de la revuo Esperanto. Pintaj kandidatoj estos intervjuitaj skajpe ene de kelkaj semajnoj.

Ses kandidatoj por redaktora posteno - Legu pli...

Kiselman demisias pro kazo, okazo kaj kaoso

Kiselman demisias pro kazo, okazo kaj kaoso

de Redakcio — Laste modifita: 2016-02-01 19:23

La prezidanto de la Akademio de Esperanto, Christer Kiselman, anoncis ke li demisios la 15-an de decembro 2015. La anoncita kialo de la demisio estas lia nesukceso bridi kaosan retan disputon pri la vortoj kazo kaj okazo kaj entute funkciigi retan opini-interŝanĝon en la Akademio. Ŝajne kontribui[...]

Kiselman demisias pro kazo, okazo kaj kaoso - Legu pli...

Valle: ”La redaktoro devus labori en la Centra Oficejo”

Valle: ”La redaktoro devus labori en la Centra Oficejo”

de Redakcio — Laste modifita: 2015-12-14 22:37

La redaktoro de la revuo Esperanto, Fabrício Valle, liveros sian lastan numeron en aprilo 2016. En intervjuo de Libera Folio li rekomendas, ke la venonta redaktoro laboru en la Centra Oficejo, kaj rakontas, ke li foje sentis sin ”kvazaŭ strangulo en la nesto”, laborante en alia kontinento.

Valle: ”La redaktoro devus labori en la Centra Oficejo” - Legu pli...

La sendependiĝo de TEJO malcertas

La sendependiĝo de TEJO malcertas

de Redakcio — Laste modifita: 2015-12-13 09:48

TEJO ne povas iĝi sendependa organizaĵo, dum la statuto de UEA preskribas, ke TEJO estas "integra parto de UEA". Tion konstatis nederlanda jura spertulo, kies opinion UEA petis. Tio signifas, ke la sendependiĝo de TEJO prokrastiĝos ĝis eventuala ŝanĝo de la statuto de UEA.

La sendependiĝo de TEJO malcertas - Legu pli...

La revuo de UEA ekhavos novan redaktoron

La revuo de UEA ekhavos novan redaktoron

de Redakcio — Laste modifita: 2015-11-29 08:36

La redaktoro de la revuo Esperanto, Fabricio Valle, liveros sian lastan numeron en aprilo 2016. Lia kontrakto estos finita antaŭtempe, kaj UEA tial nun ekserĉas novan redaktoron por sia revuo. Tion anoncis Mark Fettes en la diskutejo de la komitato de UEA.

La revuo de UEA ekhavos novan redaktoron - Legu pli...

TEJO proksimiĝas al integra sendependo

TEJO proksimiĝas al integra sendependo

de Redakcio — Laste modifita: 2015-11-18 23:16

Ne necesas ŝanĝi la statuton de UEA por ke TEJO sendependiĝu, asertas Mark Fettes, la prezidanto de UEA. Nun pretas malneto de proponata kontrakto kiu reguligu la estontajn rilatojn de la du asocioj. Proponita voĉdono pri eksigo de la nova estraro de TEJO ne okazis pro formalaĵo.

TEJO proksimiĝas al integra sendependo - Legu pli...

Komitatanoj de TEJO volas eksigi la estraron

Komitatanoj de TEJO volas eksigi la estraron

de Redakcio — Laste modifita: 2015-10-06 11:06

Du komitatanoj de TEJO formale proponas, ke la novelektita estraro de la asocio estu eksigita kaj okazu novaj elektoj. Laŭ la proponantoj la ĵusaj elektoj en Wiesbaden okazis en malbona etoso kaj la komitato nun estas dividita.

Komitatanoj de TEJO volas eksigi la estraron - Legu pli...

Eksteraj rilatoj prioritato por nova TEJO-prezidanto

Eksteraj rilatoj prioritato por nova TEJO-prezidanto

de Redakcio — Laste modifita: 2015-09-02 10:45

Dum la Internacia Junulara Kongreso en Wiesbaden, Germanio, estis elektita nova estraro kaj prezidanto de TEJO. La elekta komisiono de TEJO proponis, ke Łukasz Żebrowski restu prezidanto de la asocio, sed anstataŭ li estis elektita Michael Boris Mandirola. En intervjuo de Libera Folio li rakontas[...]

Eksteraj rilatoj prioritato por nova TEJO-prezidanto - Legu pli...

La komitato de TEJO prokrastis sendependiĝon

La komitato de TEJO prokrastis sendependiĝon

de Redakcio — Laste modifita: 2015-08-26 09:30

La komitato de TEJO ne subiĝis al la volo de la nove elektita prezidanto kaj prokrastis la aprobon de nova statuto, kiu igus la asocion jure sendependa. La fina decido estos farita nur, kiam al la komitato estos prezentita preta kontrakto pri kunlaboro kun UEA.

La komitato de TEJO prokrastis sendependiĝon - Legu pli...

La prezidanto de TEJO detronigita

La prezidanto de TEJO detronigita

de Redakcio — Laste modifita: 2015-08-06 17:06

Dum la Internacia Junulara Kongreso nun okazanta en Wiesbaden, Germanio, neatendite estis detronigita la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski. Anstataŭ li kiel prezidanto estis elektita Michael Boris Mandirola. Pluraj proponitaj estraranoj post tio retiris siajn kandidatiĝojn.

La prezidanto de TEJO detronigita - Legu pli...

UEA forgesis sian Strategian Laborplanon

UEA forgesis sian Strategian Laborplanon

de Redakcio — Laste modifita: 2015-08-03 19:02

La Stratagia Laborplano de UEA estas ampleksa dokumento, kies prilaborado komenciĝis jam en Havano 2010. Kunordiganto de la laboro estis Mark Fettes, kiu en 2013 en Rejkaviko estis elektita prezidanto de la tuta asocio. Samtempe estis aprobita la Strategia Laborplano – sed preskaŭ neniuj el ĝia[...]

UEA forgesis sian Strategian Laborplanon - Legu pli...

Decidoj pri Krimeo kaŭzas skismon en REU

Decidoj pri Krimeo kaŭzas skismon en REU

de Redakcio — Laste modifita: 2015-08-03 15:48

Post du decidoj, per kiuj la jara kunveno de Rusia Esperanto-Unio REU praktike agnoskis la anekson de Krimeo fare de Rusio, la redaktoro de Rusia Esperanto-Gazeto ĉesigis sian kunlaboron kun la landa asocio. La prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio petas ke la gvidorganoj de UEA pritraktu la afer[...]

Decidoj pri Krimeo kaŭzas skismon en REU - Legu pli...

Libera Folio intervjuis la tri direktorajn kandidatojn

Libera Folio intervjuis la tri direktorajn kandidatojn

de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-25 13:27

Ĝis la fino de majo ses personoj sin anoncis kiel kandidatojn por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. El tiuj tri, Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando estis elektitaj por persona intervjuo, okazonta la 24-an de julio. Libera Folio intervju[...]

Libera Folio intervjuis la tri direktorajn kandidatojn - Legu pli...

Nikola Rašić volas alporti stabilecon kaj kontinuecon

Nikola Rašić volas alporti stabilecon kaj kontinuecon

de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-25 13:26

La 58-jara Nikola Rašić estas unu el la tri kandidatoj por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke se elektita, li akcentus junigon, modernigon kaj evoluon.

Nikola Rašić volas alporti stabilecon kaj kontinuecon - Legu pli...

Konrad Andrzejuk volas alporti junecan viglecon

Konrad Andrzejuk volas alporti junecan viglecon

de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-25 13:26

La 24-jara Konrad Andrzejuk el Bjalistoko estas unu el la tri kandidatoj por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke li volus dediĉi parton de sia profesia vivo al la ideo, kiu okupas tre gravan lokon en lia koro.

Konrad Andrzejuk volas alporti junecan viglecon - Legu pli...

Veronika Poór volas krei entuziasmigan etoson

Veronika Poór volas krei entuziasmigan etoson

de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-25 13:25

Veronika Poór, 32, estas unu el la tri kandidatoj por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. En intervjuo de Libera Folio ŝi rakontas, ke se elektita, ŝi volus pli emfazi komunikadon kaj la laboron por ricevi ekstermovadajn subvenciojn.

Veronika Poór volas krei entuziasmigan etoson - Legu pli...

9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj

9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj

de Redakcio — Laste modifita: 2015-06-10 20:48

Du tagojn post la lanĉo de Esperanto-kurso ĉe la populara lingvolerna retejo Duolingo, la kurso jam ekhavis preskaŭ dek mil partoprenantojn. La kvanto de lernantoj do estas preskaŭ duoble pli granda ol la kvanto de individuaj membroj de UEA, kvankam la kurso ankoraŭ eĉ ne estas oficiale lanĉi[...]

9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj - Legu pli...

Esperantlingvaj elektoafiŝoj en Barcelono

Esperantlingvaj elektoafiŝoj en Barcelono

de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-30 15:13

Unu el la ĉefaj kandidatoj por la urbestra posteno en Barcelono uzas Esperanton en sia elektokampanjo. Ŝiaj multlingvaj reklamafiŝoj montras sloganojn kiel “Ili volas nin solaj – ili vidos nin kunaj” kaj “La demokratia revolucio apartenas al ĉiuj”. José Antonio del Barrio esploris la [...]

Esperantlingvaj elektoafiŝoj en Barcelono - Legu pli...

Batalo pri la ejo de Bonaeraj esperantistoj

Batalo pri la ejo de Bonaeraj esperantistoj

de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-23 20:44

Post senrezultaj provoj intertrakti kun grupo kiu asertas siajn rajton decidi pri la sidejo de Bonaera Esperanto-Asocio (BEA), argentinaj esperantistoj turnis sin al juraj instancoj. La ĉefurba asocio posedas valoran sidejon, sed de kelkaj jaroj ne havas funkciantan estraron.

Batalo pri la ejo de Bonaeraj esperantistoj - Legu pli...

Valle redaktos la revuon Esperanto plian jaron

Valle redaktos la revuon Esperanto plian jaron

de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-14 09:39

La estraro de UEA daŭre ne plene kontentas pri la enhavo de la revuo Esperanto, sed tamen decidis longigi la kontrakton de redaktoro Fabrício Valle ĝis la julia-aŭgusta numero 2016. Pli frue la estraro donis al la redaktoro duonjaron por plibonigi la revuon. Por la posteno de ĝenerala direktoro[...]

Valle redaktos la revuon Esperanto plian jaron - Legu pli...

Nepalaj esperantistoj petas helpon

Nepalaj esperantistoj petas helpon

de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-01 20:23

Laŭ oficialaj informoj almenaŭ 6.000 homoj mortis kaj 14.000 estis vunditaj pro la severa tertremo en Nepalo la 25-an de aprilo. Laŭ Nepala Esperanto-Asocio neniuj esperantistoj mortis aŭ estis severe vunditaj. La asocio nun kolektas monrimedojn por laŭeble helpi al la viktimoj. Libera Folio pu[...]

Nepalaj esperantistoj petas helpon - Legu pli...

TEJO plu disdonos kondomojn

TEJO plu disdonos kondomojn

de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-01 11:26

Estraranoj de TEJO efektive disdonos al membroj de la asocio kondomojn kun la teksto "TEJO protektas vin". Tio klaras post fiaskinta provo rete nuligi la komitatan decidon. Nun aldoniĝos pliaj surkondomaj sloganoj.

TEJO plu disdonos kondomojn - Legu pli...

TEJO ricevis EU-subvencion de 20.000 eŭroj

TEJO ricevis EU-subvencion de 20.000 eŭroj

de Redakcio — Laste modifita: 2015-04-01 08:13

Iom neatendite, post kelkjara paŭzo, TEJO sukcesis ricevi grandan administran subvencion de EACEA, la Edukada, Aŭdvida kaj Kultura Ekzekutiva Agentejo de Eŭropa Unio. La subvencio por 2015 estas preskaŭ 20.000 eŭroj, kaj do havas gravan signifon por la buĝeto de TEJO.

TEJO ricevis EU-subvencion de 20.000 eŭroj - Legu pli...

Estraro de UEA tuj decidos pri redaktoro

Estraro de UEA tuj decidos pri redaktoro

de Redakcio — Laste modifita: 2015-03-28 19:22

Ĝis la fino de marto la estraro de UEA devos decidi, ĉu longigi la kontrakton kun Fabrício Valle, la nuna redaktoro de la revuo Esperanto, aŭ ĉu ekserĉi novan redaktoron, kiu eklaboru post la Universala Kongreso. Tute lastmomente la estraro ekenketis hazarde elektitajn legantojn de la revuo pr[...]

Estraro de UEA tuj decidos pri redaktoro - Legu pli...

Filmo pri denaskuloj fulme disvastiĝis

Filmo pri denaskuloj fulme disvastiĝis

de Redakcio — Laste modifita: 2015-03-22 19:46

Okaze de la ĵusa Tago de la gepatra lingvo TEJO publikigis filmon kun intervjuoj de ses denaskaj parolantoj de Esperanto. Por la filmo estis faritaj tekstaj tradukoj en 22 lingvoj, kaj ĝi rapide disvastiĝis en sociaj retoj. Judith Meyer en sia artikolo rakontas pri la projekto.

Filmo pri denaskuloj fulme disvastiĝis - Legu pli...

Elpensita organo de UEA leteris al Putin

Elpensita organo de UEA leteris al Putin

de Redakcio — Laste modifita: 2015-02-23 10:28

En nefermita letero adresita al prezidento Putin, "rusia sekcio" de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj rakontas pri la utilo de Esperanto kiel neŭtrala komunikilo. Tamen tia laborgrupo ne ekzistas, kaj la sendintoj de la letero ne interkonsiliĝis kun gvidorganoj de UEA.

Elpensita organo de UEA leteris al Putin - Legu pli...

Agoj pri dokumento