Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / La kongresanoj kontentas pri la estraro

La kongresanoj kontentas pri la estraro

de Redakcio Laste modifita: 2014-07-29 10:36
Neniu kritika demando aŭdiĝis dum la programero "La estraro respondas" en Bonaero. La ĉeestintojn tute ne interesis la lastmomente aperinta estrara raporto, kiu en papera formo estis disdonita al la publiko. Tamen estis zorgiga la falanta membronombro, kiu kaŭzos financajn problemojn. Laŭ prezidanto Mark Fettes UEA uzas tro da mono por tradiciaj agadoj, kiuj jam eksmodiĝis.
La kongresanoj kontentas pri la estraro

La kongresejo. Foto: Stephanie Cabovianco

En la programero "La estraro respondas" aperis nenia kritika demando aŭ komento. Ankaŭ ne aperis ajna demando pri la jarraporto kvankam unu el la celoj de tiu programero, laŭ la nova strukturo de la kongresaj aranĝoj, estas ĝuste ebligi diskutadon pri la jarraporto. La programero eĉ ricevis la novan nomon "La estraro respondas – jarraporto" kaj en la komenco estis disdonataj paperaj kopioj de jarraporto de la estraro, kiun la komitato jam traktis kaj laŭplane akceptos en vendreda kunveno.

Komence la salono, taŭga por ĉirkaŭ 100 kongresanoj, estis eĉ ne duone plena, sed iom post iom ariĝis interesitoj kaj fine ĉeestis proksimume 60 kongresanoj. Granda parto de la programero iris al sinprezento de estraranoj, el kiuj tamen du ne ĉeestas la kongreson, nome Stefano Keller, kiu ne povis partopreni pro familiaj kialoj, kaj Martin Schaeffer, kiu fariĝis patro unu tagon antaŭ la kongreso kaj devis nuligi siajn flugojn. Kiel iom ironie konstatis Mark Fettes, li kiel estrarano de UEA devus pli bone plani la naskiĝdatojn de infanoj estonte. La sinprezentoj prenis pli ol duonhoron kaj restis ĉ. unu horo por demandoj.

Tamen ne venis eĉ unu kritika aŭ negativa demando, do prefere estus nomi la ĉi-jaran kunsidon "La estraro sin prezentas kaj akceptas konsilojn". Ĉeestis ankaŭ la redaktoro de revuo Esperanto, Fabrício Valle, kiu poste faros raporton por la revuo Esperanto.

Ŝajnas ke la ĉeestintoj kontentas pri la estraro kaj konsideras ke ne estas facilaj solvoj por la aktualaj problemoj de la asocio. La ĉefaj demandoj rilatis al tio, kiel eblus altigi la nombron de membroj kaj se tio ne okazos, kiel trovi pli da mono por agado.

Pri la planoj de la estraro altigi la membronombron demandis interalie Alex Kadar el Francio. Siajn ekzemplojn donis membroj kaj estraranoj, ekzemple Lee Jung-Kee aktive varbis en Koreio, kie la membronombro de UEA duobliĝis en mallonga tempo. Ankaŭ aliaj ĉeestantoj rakontis pri siaj ekzemploj, kiel tio ke en la japana kongreso kutime estas programero pri delegita reto kaj tio donas okazon rakonti pri la avantaĝoj de membreco en UEA. Ankaŭ la estraranoj varbas, vojaĝante al diversaj aranĝoj de landaj asocioj kaj prezentante UEA-n tie, tiel ili laŭ Stefan McGill ankaŭ ekscias pri la situacio en diversaj landoj, kiujn ne eblas ekkoni el paperoj.

La estraranoj kredas ke Ĉinio kaj Azio ĝenerale, kaj ankaŭ Sudameriko, estas regionoj kie eblas trovi novajn membrojn, sed Eŭropo estas malpli facila besto. Fettes supozas, ke en la reta mondo, ekzemple en Facebook kaj Lernu.net, eblus trovi novajn membrojn. En Facebook UEA havas kelkajn milojn da ŝatantoj, el kiuj granda parto ne estas membroj de UEA. Estis esprimita la opinio, ke taŭgaj invitaj varbkampanjoj en retaj medioj povus porti pliajn membrojn. Regis unuanimeco pri tio ke necesas varbi pli kaj fari la membrecon utila por aliĝintoj, tiel ke ili aliĝu ne nur pro ia morala devo.  Ankaŭ pli da donacoj al fondaĵo Canuto helpus kreskigi la membronombron.

La argentina kongresano Rubén Luis Sánchez demandis, ĉu eblus, ke aliĝante al UEA oni facile povus aliĝi ankaŭ al ILEI, kio povus instigi junajn esperanto-instruistojn kun limigita financo membriĝi al ILEI. Tio estas laŭ estraranoj esplorinda, sed necesus solvi la financan situacion ĉe ILEI, kiu bezonas monon por financi siajn servojn, unuavice eldonon de Internacia Pedagogia Revuo.

Necesus ankaŭ novaj manieroj doni al interesitoj eblon partopreni en aktivadoj de UEA, oni konstatis. Rilate tion Fabrício Valle menciis komenton en Libera Folio kie iu atentigis, ke li mem volus iel partopreni en realigo de asociaj celoj – sed ne scias kiel fari tion. Grandaj esperoj estas ligitaj ankaŭ tiurilate al la iam lanĉota nova retejo, kiu eventuale donos eblon aktivigi membrojn kaj informi interesítojn kiel ili povus partopreni en aktivadoj.

Se la membronombro ne kreskos, akriĝos la demandoj pri financa situacio. Oni demandis, ĉu ne eblus uzi la asocian kapitalon por financi la agadon. Kiel diris Mark Fettes, tio jam okazas, ĉar la kapitalo donas renton, uzatan por agado. Rilate testamentojn, kiel rimarkigis Loes Demmndaal, iama estrarano, ili kutime ne havas apartan celon kaj tial ili iras al la kapitalo, sed ĉiu kiu testamentas aŭ donacas monon rajtas mem diri ĉu tiu mono estu uzata ekzemple por kulturo aŭ informado kaj tiukaze ĝi devas esti uzata por tiu celo.

Aldona grava problemo laŭ prezidanto Fettes estas, ke la asocio elspezas tro da mono por agadoj tradiciaj, kaj tamen ne evidentas, ĉu indas ekzemple eldoni paperan Jarlibron kaj administri delegitan reton – laŭ li ne estas klare, ke ĉiuj rimedoj uzataj fakte antaŭenigas agadojn, kiuj inspiras esperantistojn. Iuj agadoj laŭ li eksmodiĝis – necesas ke bonaj tradicioj restu, sed ke malbonaj tradicioj donu lokon al novaj.

Aperis ankaŭ demando fare de kubano Alberto Fernández-Calienes Barrios pri tio, ĉu la statuso de UEA kiel neprofita organizo ebligus havigi monon ekzemple per lingvokursoj. Mark Fettes ne vidis problemon en tio, kaj opinias tiun terenon esplorinda.

Ankaŭ la kreo de grupo de neesperantistaj ŝatantoj de Esperanto aŭ de UEA ekzemple en Facebook povus doni financajn rimedojn, ĉar ŝajne estas cent- aŭ miloble pli facile, kiel tion esprimis Fettes, trovi homojn kiuj pretas donaci monon por progresigo de Esperanta movado ol tiajn kiuj pretus mem lerni Esperanton. Laŭ Fettes, ankaŭ turismaj servoj povus esti ebla fonto de enspezoj. Kritikan voĉon levis la ĉefo de Esperantotur, Andrzej Grzębowski, laŭ kiu estas nuntempe malpli facile trovi kunlaborantojn por turismaj projektoj ol antaŭ kelkaj jardekoj. Du trionoj el la servoj perataj de Esperantotur laŭ li estas nuntempe luksaj krozadoj.

Raportis: Jukka Pietiläinen

arkivita en: ,
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2014-07-28 16:45
En la artikolo tekstas: "... kaj tamen ne evidentas, ĉu indas ekzemple eledoni paperan Jarlibron kaj admistri delegitan reton ..."

Jenan proponon mi havas pri la Jarlibro: Estontece ghi ekzistu ankau - kun la samaj strukturo kaj enhavo - kiel cifereca libro akirebla nur fare de UEA-membroj kontrau certa kotizo kaj en formato, kiu ne estas pludonebla (eventuale krom per kontrau-legha kodrompado au io simila). Jen la avantaghoj:

a) UEA enspezus monon per la kotizo.
b) UEA shparus sendokostojn per tio, ke certa nombro da UEA-membroj rezignus pri la presita versio kaj anstataue akirus nur la ciferecan jarlibron (pro c).
c) La achetintoj shparus spacon kaj pezon, char ili kunportus pleje la ciferecan jarlibron kune kun sia smartfono, se en tiu chi estas legprogramo.

La presitan jarlibron lau mi ne sufiche kompensas la jam ekzistanta reta jarlibro, char chi lasta postulas retkonekton kaj krome havas alian strukturon kaj malpli da informoj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-07-28 21:02
Dankon al Jukka por la raportoj. Mi antaŭe pensis, ke estus tasko de la pagitaj fortoj de UEA informi la membraron kaj la mondon objektive.
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2014-07-30 06:48
Ĉu esperantujo valoras la rezoluciojn de Unesko ? Se jes, kial ne festas la okozon ĉi jare ke Esperanto en Unesko 60 jaroj ?

Ĉu la UEA kaj la landaj esperanto-asocioj legis la 1985 rezolucion de Unesko kaj la 1980 Manila Manifesto ?

Fakte, la Unesko kaj UNWTO jam donis la rimedojn al la esperantujo sed la esperantujo ne volas kunlabori kun la NROj ktp.

Kial la UEA ne volas alvoki la tutmondaj esperanto-asociojn por festi la okazon en ĉiuj landoj ?

Se vi ne scias, kaj ne havas la rezoluciojn de ambaŭ,kaj manifesto, iru tien kaj elŝultu la pdf

http://mesg2012.blogspot.com
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-07-30 09:51
Mi ege konsentas pri la propono prifesti la 60-jarighon de la poresperanta rezolucio de UNESCO. Restas malmulkta tempo sed ni uzu la autunajn tagojn por tio. UEA devus alvoki la membraron aranghi publikajn maniestaciojn dedichitajn al la UNESCO-rezolucio. UEA kaj ankau EEU sendu leteron pri tio al registaroj de diversaj landoj kaj proponu al ili iel signi tiun jarighon (ekz. la registaroj de landoj kiuj subtenis la rezolucion povus dedichi kelkajn minutojn al tio en siaj parlamentoj ktp. Aparte gravus ke tion oni faru el Pola Sejmo.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-07-30 09:59
Kio estas la utilo de Unesko? Ĉu la "konstultaj rilatoj" iam donis iun profiton al Esperanto? Eble kelkaj komitatanoj aŭ estrarano fieras, ke ili rajtas partopreni en Unesko-kunvenoj kaj eĉ paroli iomete. Tio supozeble ne estas senkonsta.

Mi ŝatus ricevi honestan bilanco pri la investoj en la Unesko-projekton kaj pri la gajnoj. Pri la perspektivoj kaj esperoj oni fanfaronas de jardekoj.

Eble antaŭ 60 jaroj estis utila kaj konvinka agado, sed oni devas aldoni "en tradicio minimume 50 jaroj pli malnova" (relikto de la porpaca movado antaŭ la Unua Mondmilito).
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2014-07-31 12:54
Kara Zlatko, fakte, mi jam preparis karton kaj volos sendi al la Uneska oficejo en mia lando. Bedaŭrinde, mi ne havas monon por fari kukon kaj sendos al ili.

Se la esperantujo estas pli amikeca, mi pensas, ke la Uneskaj oficeanoj ankaŭ scias pri Esperanto. Fakte, Unesko jam konservis miajn pepaĵojn pri Esperanto. Mi certe, multaj laborantoj de Unesko ne konas Esperanto.

Mi ankaŭ preparos festi la 1980 Manila-Manifeston kaj 1985 Uneskan rezolucion. La Manila-Manifesto estas 35 jaroj kaj 1985 Uneska rezolucio estas 30 jaroj. Faritos tiu estas por memorigi la mondo de turismo kaj NROj por respekti la manifeston kaj rezolucion.

Certe, tiu ankaŭ estas la oportunaj por UEA kaj landaj esperantaj asocioj aranĝos kunsidojn kun la turismaj asocioj kaj NORj. En ASOAN, nur Kamboĝo havas esperantan turismon.

Ĉu esperantistoj vere parolas pri esperanto tiam kiam vojaĝas al aliaj landoj, subtenas la esperantan turisman firmon ?

http://etk-amiko.blogspot.com/
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-07-31 18:11
Estas vero ke Unesco nion povas fari por E, sed tia jubileo donas eblecon skribi kaj paroli pri Esperanto en publikaj medioj. Se oni prifestas 60-jariĝon de rezolucio de UNESCO kiu rekomendas E-on, oni rememoras pri dokumento de grava monda institucio kaj la gazetaro reagas, kompreneble ne tre amase, sed pli ol sen iu aparta kaŭzo.