REU plu aneksas Ukrainion

La rusia landa asocio de UEA decidis krei regionan fakon en plia okupita teritorio de Ukrainio. Jam en 2016 REU en la praktiko agnoskis la kontraŭleĝan anekson de Krimeo, registrante Krimean Esperanto-Centron kiel sian regionan organizon. Nun ĝi kreas regionan fakon ankaŭ en la tiel nomata ”Donecka Popola Respubliko”.

La flago de ”DNR” kun la Esperanto-stelo.

En la aprila numero de Ponto, la membrobulteno de Rusia Esperantista Unio, aperis protokolo de estrara kunsido, okazinta rete la 18-an de aprilo 2026. Partoprenis la kunsidon ses estraranoj el naŭ, inkluzive de la prezidanto, Svetlana Smetanina.

Inter la diskutitaj punktoj estis la kreo de nova regiona fako de REU. La regiono pri kiu temas estas la tiel nomata ”Donecka Popola Respubliko”, kiu situas en la internacie rekonata teritorio de Ukrainio, sed estas okupata de la rusia armeo kaj kontraŭleĝe regata de Rusio ekde 2014.

Ĝis 2022 la teritorio de ”Donecka Popola Respubliko”, DNR, estis formale rekonata kiel parto de Ukrainio ankaŭ de Rusio. Tamen lige kun la komenco de la grandskala invada milito de Rusio kontraŭ Ukrainio en 2022 Rusio unue rekonis DNR kiel ”sendependan ŝtaton”, kaj poste formale aneksis ĝin.

Ĝuste en tiu okupita teritorio de Ukrainio REU nun decidis krei novan regionan fakon. ”Ĝis nun en DNR ne estis regiona fako de REU, nek membroj de REU. Sed ĵus membriĝis triopo de homoj … kiuj iniciatas krei regionan fakon de REU en DNR”, la protokolo tekstas.

Ĉiuj partoprenintaj estraranoj unuanime akceptis la proponon krei la proponitan regionan fakon, al kiu apartenu la tri novaj membroj de la asocio.

Laŭ la statuto de UEA principe estu nur unu landa asocio en ĉiu regno. La demando estis vaste diskutata lige kun la komenco de la disfalo de Sovetio en la fino de la 1980-aj jaroj, kiam ekaperis pluraj novaj landaj asocioj. La komitato de UEA tiam konkludis, ke por observi la statuton, ĉiu nova landa asocio havu regulan agadon nur en la propra regno.

UEA principe sekvas la politikon de UN, laŭ kiu la teritorioj okupitaj de Rusio restas parto de Ukrainio, sendepende de tio, kion la rusiaj aŭtoritatoj decidas pri ili. Tial la sinteno de la landa asocio de UEA en Rusio certe ne estas senproblema por UEA.

Jam en 2015, post la anekso de Krimeo, la tiama estraro de UEA komencis konsideri, kion fari pri la afero.

”La Estraro nun esploras la aferon, i.a. la demandon, ĉu temas pri konstanta organizita agado de REU en Krimeo. Entute temas pri serioza afero, kiun la respondeculoj de UEA devas trankvile kaj objektive esplori, sen miksi en ĝin siajn eventualajn personajn opiniojn kaj sintenojn”, la tiama ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, skribis en la komitata diskutejo.

Ŝajne tiu esploro tamen neniam estis finfarita. Almenaŭ nenie aperis informoj pri ĝi.

Intertempe aperis pliaj problemoj en la rilato de UEA kun la landa asocio en Rusio. En 2023 REU proteste al decido de UEA ne longigi la oficperiodon de ĉefdelegito Svetlana Smetanina decidis ”haltigi” sian membrecon en UEA, kaj de tiam ne pagas sian kotizon.

Dum la komitata kunsido en Brno en aŭgusto 2025 oni diskutis la situacion kaj eventualan eksigon de REU pro nepago de kotizo. Ankaŭ rilate tion tamen nenio plia okazis.

Laŭ la statuto de UEA, aliĝinta asocio povas esti konsiderata kiel eksiĝinta, se ĝi ”ĉesas plenumi la kondiĉojn priskribitajn en la Ĝenerala Regularo, kaj se tion formale konstatas la Komitato surbaze de raporto de la Ĝenerala Direktoro.”

Internacia Federacio de Ĵurnalistoj ĵus eksigis Rusian Union de Ĵurnalistoj interalie pro tio ke la rusia organizaĵo akceptis aliĝon de regionaj organizaĵoj en okupitaj ukrainaj teritorioj. La decido estas la konkludo de proceduro komencita jam en 2022.


Pli pri la temo:

Aboni
Avizi pri
13 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2026-05-12 8:59

Por libere adapti germanan proverbon: Kiam la renomo ruiniĝis plene, vi komencas vivi senĝene

Post la finfina elpuŝo de la invadintoj el la ukraina teritorio la lokaj E-istoj povos aliĝi al UkrEA

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-05-12 14:20

Estas hontinde, ke pluraj konataj esperantistoj en Rusio publike subtenas la daŭran rusian militatakon kontraŭ najbara sendependa lando. Iam oni mencios tion en la movada historio kiel ekzemplon similan al la germanaj esperantistoj, kiuj en la 1930-aj jaroj por plaĉi al la nazioj forpelis siajn judajn membrojn. Tamen, ĝuste en la kazo priskribita en la artikolo, miaopinie ne estas realisme postuli, ke REU rifuzu akcepti membrosocietojn el regionoj, kiuj laŭ la rusiaj leĝoj apartenas al Rusio, kvankam ne laŭ la internacia juro. En la cirkonstancoj de la nuna Rusio, tia rifuzo certe altirus atenton de la ”sekurecaj” aŭtoritatoj kaj endanĝerigus la tutan organizaĵon.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-05-13 13:44
Respondo al  Libera Folio

Se oni bezonus elstaran ekzemplon de hipokriteco… Rusio ja povus tre facile atingi pacon, simple haltigante la atakon kaj retirante la trupojn el Ukrainio. Ial mi tamen supozas, ke Smetanina ne sugestas tion…

Edmundo
Edmundo
2026-05-14 10:23
Respondo al  Jouko Lindstedt

Estus pli pace ol nun, certe, eĉ multe pli pace, almenaŭ en mallonga perspektivo, sed multaj etnaj rusoj loĝas en Ukrainio, kaj ruslingvaj ukrainoj, kaj la registaro en Kievo malpermesis al tiuj homoj uzi la propran lingvon en pluraj manieroj. Tio ne ŝajnas al mi recepto por paco. (La malpermesado de libroj en la rusa komenciĝis, eĉ antaŭ ol Rusio aneksis Krimeon, do mi supozas, ke ĝi ne subite ĉesus, se Rusio ĉesigus sian intervenon.) Cetere, NATO volas meti armilojn en Ukrainion por minaci Rusion, do la longa perspektivo ne ŝajnas tre paca. Neŭtrala Ukrainio, aliĝinta nek al NATO nek al Rusio, en kiu rusoj kaj ruslingvanoj havas la samajn rajtojn kiel ukrainoj kaj ukrainlingvanoj, estus bela, sed verŝajne nur revo.

Edmundo
Edmundo
2026-05-14 12:44
Respondo al  Libera Folio

Ŝajnas al mi, ke vi malpravas pri tio. Mi pli fidas The Guardian, The Economist, Private Eye, … Ĉiuj gazetoj estas fervore kontraŭrusaj, sed ili de tempo al tempo mencias, ke la rusa lingvo estas malpermesita en Ukrainio: kelkfoje ili aprobas tion; kelkfoje ili bedaŭras.

Tjeri
Tjeri
2026-05-14 17:00
Respondo al  Edmundo

Pri lingvaj rajtoj sciu, ke Ukainio subskribis kaj ratifis la Eŭropan Ĉarton pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj. Tion, nek Francio, nek Italio nek Belgio faris. Do malplimultaj lingvoj estas jure pli protektitaj en Ukrainio ol en tiuj tri regnoj.

Edmundo
Edmundo
2026-05-14 17:24
Respondo al  Tjeri

”Ukainio subskribis kaj ratifis la Eŭropan Ĉarton pri”
Tio estas kompreneble tre bona, sed ŝajne ne rilatas al la rusa.
https://life.pravda.com.ua/society/rosiysku-movi-pozbavili-osoblivogo-statusu-v-ukrajini-311839/

Gary Mickle
Gary Mickle
2026-05-15 8:29
Respondo al  Edmundo

Verŝajne la plej multaj povas konsenti, ke la oficiala lingvopolitiko de Ukrainio estas suboptimuma. Ĝi estas kritikata de multaj en la lando mem. Kelkaj regionoj plej trafataj de la milito estas plimulte ruslingvaj, kaj multaj soldatoj batalantaj kontraŭ la rusia agreso estas ruslingvanoj. Tamen, nenio pravigas la dramigajn priskribojn pri la situacio en la oriento de Ukrainio, kvazaŭ la invado el Rusio iel havus homhelpan celon. Multegaj landoj havas suboptimuman internan lingvopolitikon, kaj en neniu tia kazo prudentaj homoj argumentas, ke aliaj landoj rajtas militi kontraŭ ili por ŝanĝi tiun lingvopolitikon.

Cetere, se la gvidantoj de Rusio vere sentus sin minacitaj de NATO, ili jam delonge povintus ĉesigi la militon kontraŭ Ukrainio. La plifortiĝo de NATO kaj la membriĝo de du pliaj landoj en ĝi okazas reage je tiu milito.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-05-14 12:01
Respondo al  Edmundo

Kiam Putin komencis minaci Ukrainion, li publike ĉefe parolis pri tio, ke la ukrainoj ne estas aparta nacio kaj ke la ”lulilo” de la rusa kulturo troviĝas en Kijivo. Tiaj simbolaj identecaj aferoj surprize multe gravas en Rusio. Paroli pri la ”minaco” de NATO estas pli multe provo de iuj okcidentaj intelektuloj por kompreni la konflikton, ĉar ili ne povas kredi, ke iu ekmilitus pro identecaj kaj simbolaj kialoj – aldone al la imperiismaj, kompreneble.

Goren
Goren
2026-05-20 17:12
Respondo al  Edmundo

Estas nekredeble ke eĉ nun, post pli ol tri jaroj de milito kaj pli ol miliono da mortintoj de ambaŭ flankoj, iuj homoj ankoraŭ trovas akceptebla daŭre disvastigi rusajn mensogojn, kreitajn por pravigi la plej grandan krimon de niaj tempoj. Mi ne scias kiu vi estas, sed mi scivolas, kiel vi povas rigardi en spegulon post skribo de tiaj komentoj, Kiel sentiĝas vidi tie hipokritulon kaj subtenanton de amasaj mortigoj?

Andy Blair
2026-05-13 18:41

Rusia Esperantista Unio ne nur subtenas la militan invadon de Ukranio, sed nun aktive partoprenas en koloniigo de okupitaj teritorioj: https://www.liberafolio.org/2026/05/12/reu-plu-aneksas-ukrainion/ #ukranio #rusio #milito