Kataluna junularo bonvenigas la ĉi-jaran IJK-n

Kataluna Esperanto-Junularo, kiu ĉi-jare kunlaboras por organizi la Internacian Junularan Kongreson, estis fondita dek jarojn post la falo de la diktaturo en Hispanio. ”En Esperanto multaj katalunoj trovis lingvon kongruan kun la novaj valoroj de demokratia kaj plureca socio”, rakontas Hayden Hendricks, estrarano de KEJ. Poste la asocio travivis periodon de neaktiveco, sed estis refondita en 2019, jam de nova generacio de junuloj.

La ĉi-jara IJK okazos en Tiana, kataluna marborda vilaĝo nord-oriente de Barcelono. Foto: Oriol Paris

En 2025 la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) festis sian kvardekjariĝon. Malantaŭ tiu datreveno troviĝas historio riĉa je iniciatoj, kreemo kaj internacia kunlaboro — trajtoj, kiuj manifestiĝos en la gastigo de la 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Tiana, Katalunio en aŭgusto de 2026.

Per tiu kongreso KEJ celas festi sian historion, la katalunan kulturon, kaj du grandiozajn okazojn: la kompletigon de la ĉefturo de la Sagrada Família kaj plenan suneklipson. Detaloj pri la kongreso kaj aliĝilo troveblas ĉe la oficiala retejo.

Kvankam Esperanto atingis la Katalunan Landaron jam fine de la 19-a jarcento, la ideo starigi memstaran junularan sekcion maturiĝis nur en la malfruaj 1970aj jaroj en la kunteksto de la postdiktatura periodo.

Dum la epoko de la faŝisma reĝimo, la vivo en Katalunio estis strikte reguligita: la kataluna lingvo estis malpermesita, Esperanto estis rigardata kun suspekto kaj ĉiuj amaskomunikiloj estis cenzurataj.

Post la restarigo de demokratio en 1975, la lando malfermiĝis al eksteraj influoj, turismo kaj civila aktivismo. Junuloj klopodis por adopti novajn ideologiojn kaj aserti siajn lingvan kaj kulturan identecojn.

En Esperanto multaj katalunoj trovis lingvon kongruan kun la novaj valoroj de demokratia kaj plureca socio.

RenKEJtiĝo 2024 en l’Espluga de Francolí

En 1985 oficiale fondiĝis la Asocio de Junaj Esperantistoj de Katalunio, kiu baldaŭ ricevis la nomon KEJ. Jam de sia komenco, KEJ estis fruktodona. En 1986 formiĝis la muzikgrupo Kaj Tiel Plu, kies adaptado de tradiciaj kantoj en Esperanton daŭras ĝis hodiaŭ. Samtempe floris eldonado.

La revuon Kata Luno verkis kaj redaktis KEJ-anoj, plenigante la paĝojn per siaj propraj kreemaj verkoj, unualoke la komiksoj de Arnau Torras. KEJ ankaŭ helpis organizi partoprenadon en pluraj politikaj movadoj, de la manifestacioj kontraŭ deviga militservo ĝis la domokupa movado.

KEJ aktivas ĉe la socia retejo Instagramo, kreante diversajn afiŝojn kaj fulmfilmetojn. La kontonomo estas @kej.esperanto.

Post periodo de malaktiveco, KEJ estis refondita en 2019 de nova generacio de junuloj. Tio ne estis nur administra ŝanĝo, sed tute nova vizio: pli forta ligo al aliaj lokaj kaj internaciaj organizaĵoj, uzo de modernaj amaskomunikiloj kaj fokuso al ĉeestaj renkontiĝoj.

Malgraŭ la defioj de la pandemio, la asocio rapide adaptiĝis per virtualaj aranĝoj kaj poste rekomencis ĉeestajn agadojn. Elstaras inter tiuj aranĝoj RenKEJtiĝo, kiu post kvar eldonoj jam atingis rekonon kiel unu el la plej sukcesaj eŭropaj junularaj renkontiĝoj.

Ĉi-jare la asocio okazigis Esperanto-kursojn en la tri plej grandaj publikaj universitatoj de Barcelono. Danke al forta agado en sociaj retoj kaj kunlaboro kun influistoj, KEJ sukcesis allogi junulojn el Valencilando kaj Balearoj. Krome, la asocio fariĝis membro de la Nacia Konsilo de la Junularo de Katalunio, tiel firme enradikigante Esperanton en la ĝenerala kataluna junularo.

La kongreso okazos en aŭgusto kaj celas kunigi esperantistojn el la tuta mondo por festi la viglan movadon en Katalunio. En lando riĉa je kulturo, historio kaj gastronomio, la partoprenantoj pasigos unu varman someran semajnon ĉe belaj mediteraneaj plaĝoj kaj verdaj arbaroj.

Pro la graveco de naturo en la verkaro de Gaudí kaj la plena suneklipso spertebla dum la kongreso, la oficiala temo de la kongreso estos ”Naturo el la Homaj Okuloj.”

Tiu moto celas inspiri dialogon pri daŭripovo kaj interkultura kunlaboro. Dum unu semajno en Tiana centoj da homoj el la tuta mondo uzos komunan lingvon por skizi komunan vojon antaŭen.

Hayden Hendricks

La aŭtoro estas estrarano en KEJ kaj unu el la organizantoj de IJK 2026

Aboni
Avizi pri
0 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn