UEA ŝanĝos statuton sed ne havas strategion

Kvar landaj asocioj de UEA riskas eksigon, inter tiuj Rusia Esperanto-Unio, konstatis la komitato en vendredo. Plu mankas fina versio de la strategia plano, kiun la nun eliranta prezidanto Duncan Charters nomis grava prioritato en 2020. Nova retejo estu preparita “rapide sed senhaste”.

La komitato de UEA en sia vendreda kunsido. Foto: Jukka Pietiläinen

La vendreda kunsido de la komitato de UEA decidis pri la komenco de statutŝanĝo, kiu devas okazi pro la volo kongruigi la statuton de la asocio kun la nederlanda leĝo pri neprofitcelaj asocioj. Kiel konstatis la profesiaj revizoroj kiujn UEA uzas jam de kelkaj jaroj, la statuto havas partojn, kiuj ne kongruas kun la leĝo.

Unu el la menciitaj ekzemploj estis, ke UEA laŭ sia statuto emas kolekti kapitalon, ĉar ekzemple granda parto el pli grandaj donacoj iras rekte al la ĝenerala kapitalo, kvankam la donacinto tion ne celis. La kolektado de kapitalo ne devus esti unuavica tasko por neprofitcela asocio en Nederlando.

La fakto ke estas nun devige ŝanĝi la statuton samtempe ebligos fari ankaŭ aliajn modifojn al la statuto.

Unu el la proponoj jam alvenintaj al la estraro kaj la komitato estas tiu de la usona landa asocio. Laŭ ĝi UEA  havu pli da komitatanoj kiuj reprezentas la individuajn membrojn, sed ankaŭ malaltigu la kvanton de membroj, kiun landa asocio bezonas por plia komitatano.

Nuntempe landaj asocioj povas ricevi duan komitatanon nur post mil membroj, dum la usona propono metas tiun limon al nur 250.

La limdato por sendi pliajn proponojn pri statuta reformo estas la fino de ĉi tiu jaro. La estraro devus raporti al la komitato ĉiun duan monaton pri la progreso en la preparado de nova statutpropono. La celo estas ke en sekva ordinara komitatkunsido dum la Universala Kongreso en Graco (Graz) oni jam povu akcepti la proponon por la nova statuto.

La komitato aŭdis ankaŭ raporton de la ĝenerala sekretario pri landaj asocioj. Nuntempe UEA havas 72 landajn asociojn kaj krome tri asociojn, kun kiuj ne estas kontaktoj. Temas pri la asocioj en Ebura bordo, Estonio kaj Norda Makedonio.

El tiuj landoj nur Estonio ŝajnas havi esperantistojn, kvankam la kontakto kun la landa asocio ĉesis. Se kontakto kun tiuj landaj asocioj ne estos restarigita dum tri monatoj, UEA konstatos tiujn landajn asociojn eksiĝintaj.

La komitatan kunsidon gvidis la nova prezidanto, Fernando Maia. Foto: Jukka Pietiläinen.

Krome Rusia Esperanto-Unio ne pagis dum pasintaj jaroj siajn kotizojn, kaj tial necesos fari decidon pri ĝia eksigo. Kelkaj komitatanoj tamen atentigis, ke la decido pri la membreco de REU ne devus esti pure administra, sed necesus ankaŭ fari politikan decidon.

Laŭ la statuto de UEA, aliĝinta asocio povas esti konsiderata kiel eksiĝinta, se ĝi “ĉesas plenumi la kondiĉojn priskribitajn en la Ĝenerala Regularo, kaj se tion formale konstatas la Komitato surbaze de raporto de la Ĝenerala Direktoro.”

En 2022 Rusia Esperanto-Unio protestis kontraŭ la decido de UEA ne reelekti la ĉefdelegiton por Rusio, kaj en oficiala letero al UEA skribis:

Ni ripetas nian proponon daŭrigi la ĉefdelegitecon de Svetlana Smetanina kaj avertas, ke ni ne kunlaboros kun alia Ĉefdelegito, se li aŭ ŝi estos enoficigita rezulte de la maljusta eksigo de la nuna.

Neniu ĉefdelegito por Rusio ĝis nun estis elektita de UEA, kaj antaŭ du jaroj REU decidis “haltigi sian membrecon” en UEA proteste kontraŭ la eksigo de Smetanina. En la praktiko tio signifas, ke REU ne plu pagas sian kotizon al UEA, kaj tiel ne plenumas la kondiĉojn por membreco.

La komitato elektis István Szabolcs el Hungario kaj Guy Matte el Kanado kiel komitatajn reviziantojn kaj taskis al la estraro kaj al la elekta komisiono fari proponon pri Financa komisiono ĝis la fino de aŭgusto.

La komitato kunsidos distance sekvafoje en novembro, kiam ĝi traktos buĝeton por la jaro 2026 kaj eventuale aliajn financajn aferojn. Jam nun la komitato decidis laŭ la propono de la ĝenerala sekretario ne altigi la bazan membrokotizon por la venonta jaro.

La komitato aprobis la raportojn de la komitataj forumoj kiuj kunsidis dum la kongreso. Foto: Jukka Pietiläinen.

Inter la komitataj forumoj kiuj raportis pri la rezultoj de sia kunveno estis tiu pri strategio. Ĝi tamen ne povis prezenti finan version de la strategia laborplano, kies preparo devis esti unu el la prioritataj taskoj de la asocio dum la du mandatperiodoj de Duncan Charters.

La antaŭa strategia plano de UEA ĉesis validi en 2017, kaj dum la ĵaŭda programero “UEA respondas” la unua demando de la publiko temis pri la manko de tia plano. La nova prezidanto de la asocio, Fernando Maia, aludis ke la komitato en vendredo ja ricevos aktualan laborplanon por aprobo.

La dokumento prezentita al la komitato tamen neniel povas esti nomata preta laborplano. Ĝi refoje listigas diversajn punktojn kiuj estis levitaj dum la multjaraj diskutoj, kun komentoj kiel “Valoras enketi pli pri tio, ĉar tio ne estas nia nuna politiko” kaj “Atentu kio estas realisma, kaj prioritatigu agadojn por kiuj ni havas la homfortojn kaj financan apogon, kiam necese.”

Kiel unu el la prioritataj celoj en la rekomendoj de la forumo pri strategio denove estas menciata modernigita retejo. Tiun prioritatan celon UEA starigis al si jam en 2013, sed la planata dato de la realigo daŭre estis ŝovata antaŭen.

La rekomendo de la komitata forumo tiurilate estas iom enigma:

La partoprenantoj konsentas ke necesas progresigi la projekton AKSO k.e.p. rapide, tamen kun tempo por ĉion pritaksi plene kaj senhaste.

La partoprenantoj de la komitata forumo pripensis ankaŭ la diskutpunktojn pri Centra Oficejo kaj konkludis jene:

Sen specifaj komentoj, sed ĉeestantoj menciis la deziron havi portempan oficejon en Roterdamo kun bazaj funkcioj de Centra Oficejo kiam vendiĝos la nuna domo.

La komitato akceptis la raportojn de la dumkongresaj komitataj forumoj, kaj la kongresan rezolucion.

Laŭ informoj de Jukka Pietiläinen

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
2025-08-02 8:29

“La partoprenantoj konsentas ke necesas progresigi la projekton AKSO k.e.p. rapide, tamen kun tempo por ĉion pritaksi plene kaj senhaste.”

Unu plian fojon mi atentigos pri la senmortaj vortoj de Hans Bakker en la antaŭparolo al la Svahila-esperanta vortaro: Projektoj ne similas al vino: ili ne fariĝas des pli bonaj, ju pli longe ili kuŝadas.

Ni plu ĉerpu saĝon el la esperanta proverbaro: Ju pli haste, des malpli rapide.

Tamen pri ĉi tiu projekto, kiu kuŝadas jam de 12 jaroj (kaj kies finon ne formas ni nek vidos), oni povas konkludi nur: Nek haste nek rapide.

Laŭ ĉi tiu kadenco, antaŭ la fina AKSO alvenos la fina venko.

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-08-02 11:39

Se “antaŭ du jaroj REU decidis ‘haltigi sian membrecon’ en UEA”, kiel eblas nun eksigi ĝin?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-08-02 14:17
Respondo al  Ian Fantom

Verŝajne tiu “haltigi” signifis nur “suspendi”.

Araneo
Araneo
2025-08-02 17:52
Respondo al  Ian Fantom

Eksigi pro la nepago de kotizoj.

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-08-22 12:34
Respondo al  Ian Fantom

Mi esperis, ke respondos iu kiu scias, ne divenas. Eble la redaktoro de LF, eble Estrarano de UEA.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-08-02 14:15

Mi riskas nun diri ion pri afero, kiun mi ne konas – sed espereble UEA rilate Akson ne falis en la psiĥologian kaptilon de “neregajneblaj elspezoj”? Tio estas, oni daŭrigas iun projekton por pravigi la perditan monon kaj tial perdas eĉ pli da mono, kvankam pli malmultekoste estus akcepti la nesukceson kaj restarti de nulo en tute alia direkto.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2025-08-03 22:00
Respondo al  Jouko Lindstedt

laŭ mi oni antaŭlonge transsaltis tian sojlon, ke kredi ĝin regajnebla elspezo egalas beban naivecon

Araneo
Araneo
2025-08-02 18:04

Oni devas ŝanĝi redaktan teamon de “Esperanto”. Duopa redaktoraro de la revuo ricevas financan subtenon de UEA, el kiu ili pagas imposton al la buĝeto de RF, kiu (buĝeto) financas militon en Ukrainio kaj mortigas civilulojn en Ukrainio. Do, UEA financas agresoron!

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2025-08-04 14:21

Mi konsentas kun la prezidanto de Bjalistoka E-Societo. UEA estas delonge post la sojlo: mankas Strategio, mankas Akso, ne aperas Almanako, la eldona fako superfluas?! Chu
aperi en Parizo kaj umi che febla Unesko au peti subvenciojn de la lamanta EU en Bruselo pravigas pluan ekziston de la “universala” asoc(io)? Bone, ke kelkaj eldonantoj en: Britio, Pollando, Usono kaj Rusio, aperigas novajn librojn kaj per la reto informas E-parolantojn!

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2025-08-07 13:37

Proksime al la kongresurbo, en la najbara Hungario ebenas Puszta (pole: pusto) = granda nenio. UEA iom-post-iom perdas: membrojn, oficejojn, revuo-legantojn kaj signifon. Kelkaj diros: ja ni okazigas internaciajn, tutmondajn, unulingvajn kongresojn. Jes. Kaj la ceter’?

Francisco Javier Moleón
2025-08-07 14:07
Respondo al  jarek parzyszek

“Kaj la ceter’?”

Kaj la ceter’ – nur literaturo.

Nu, ŝajne eĉ ne tio.

PS: mi ne insultos la veteranojn per klarigo de la aludo, kiun ili ja bone kaptis. Kaj mi ne tedos la novulojn per klarigo de la aludo, kiun ili ja kiel ajn prifajfus.