Gazetara komuniko de UEA pri du sciencaj konkursoj kaŭzis ampleksajn diskutojn kaj kritikon. Ĉu ĵuriano kaj kunordiganto de la konkursoj premiis sin mem? Laŭ Amri Wandel tamen neniam estiĝis konflikto de interesoj.

Universala Esperanto-Asocio la 16-an de aŭgusto publikigis iom konfuzan gazetaran komunikon pri la rezultoj de du sciencaj konkursoj kaj pri la scienca programo de la ĵus okazinta Universala Kongreso en Ĉeĥio.
La aperigon de la komuniko sekvis bruaj diskutoj en pluraj forumoj, ĉar eblis konkludi, ke organizantoj de la konkurso premiis sin mem. Laŭ la originala teksto inter la membroj de la ĵurio estis Carlo Spinola, dum la konkursojn kunordigis Amri Wandel.
La unuan lokon en la konkurso Premio Pirlot pri sciencaj libroj gajnis la verko Astronomio kaj astrofiziko por ĉiuj, verkita de A. Wandel kaj C. Spinola. Krome duan lokon en la sama konkurso gajnis la pasintjara IKU-libro kunredaktita de A. Wandel. Aldone Wandel gajnis la unuan lokon en la kategorio “longa scienca prelego” en la konkurso Premio Power.
Heroldo Komunikas publikigis la tekston de la gazetara komuniko senŝanĝe, sed kun grasigo de ĉiu apero de la nomo Wandel – evidente por subkomprenigi ke temas pri konflikto de interesoj.
En diskuto en la komentoj de Libera Folio “Johano” resumis sian komprenon pri la afero:
AIS organizis du konkursojn; la prezidanto de AIS kunordigis ilin; la trezoristo de AIS estis en la ĵurio; la prezidanto de AIS mem partoprenis en ambaŭ konkursoj; la prezidanto de AIS gajnis la unuan premion en ambaŭ; la verko per kiu la prezidanto de AIS gajnis en unu konkurso estis verkita kun Carlo Spinola; Carlo Spinola estis unu el la ĵurianoj, do li premiis sin mem.
Poste tamen montriĝis, ke Carlo Spinola ne ekzistas kaj neniu ĵuriano premiis sin mem. La premiito estas la hispano Carlos Spinola, dum ĵuriano en la koncerna konkurso estis la italo Carlo Minnaja, tute ne menciita en la gazetara komuniko.
Efektive estis du malsamaj ĵurioj por la du malsamaj premioj. Tamen nur la ĵurianoj de la nova premio Power estis listigitaj en la komuniko, dum tute ne estis menciite, ke temis pri du apartaj ĵurioj. Nur poste, kiam la komuniko estis republikigita diversloke kaj la konfuzo iĝis evidenta, UEA kompletigis la informon pri la ĵurioj en sia retejo kaj korektis la nomon de Carlos Spinola.

Amri Wandel tamen ja estis kaj organizanto de la konkursoj kaj samtempe premiito. Ni petis lin komenti la aferon.
Libera Folio: Ĉu vi komprenas la kritikon pri intereskonflikto? Kiel vi sintenas al ĝi?
Amri Wandel: – Specife, mi nek iniciatis la premiojn (Pirlot funkcias de 1994, kaj Power estis iniciatita ĉi-jare de ĝia usona mecenato), nek servis en la ĵurioj de ambaŭ premioj. Mi ja estas kunorganizanto de la konkursoj nome de AIS, sed tio apenaŭ povas esti konsiderata kiel intereskonflikto. Estas simila situacio kiel en IKU, kies sekretario mi estis dum preskaŭ 20 jaroj, kaj tamen estis ofte elektita de la komisiono kiel IKU-preleganto.
Ĉu la rondoj de esperantistaj sciencistoj estas tiel malgrandaj, ke ne eblas eviti tiajn koliziojn?
– Kiel mi jam respondis, esti kandidato en konkurso kiun oni kunorganizas (sed ne prijuĝas) ne estas kolizio. Se tamen oni opinias ke eĉ roli kiel organizanto (kvankam ne ĵuriano) estas kolizio, la respondo estas jes. Kiel mi jam respondis, mi ne estis membro de ajna el la du ĵurioj.
Noto de la redakcio: En pli frua versio la demandoj al Amri Wandel kaj liaj respondoj aperis en misa ordo. Ni pardonpetas pro la eraro.

Partoprenantoj devas senti, ke ĉio estas justa. Se unu konkursanto samtempe havas oficialan rolon, aliaj povas dubi pri tio. La organizantoj kreas la regulojn… eĉ se oni ne sidas en la ĵurio, kiel organizanto oni povas influi la regularon, la kategoriojn, la limdatojn aŭ la videblecon de la kontribuoj. Tio donas al ili nerektan avantaĝon. Pro tio, en plej multaj profesiaj aŭ akademiaj medioj, organizantoj ne partoprenas en siaj propraj konkursoj, ĝuste por eviti tian aspekton.
La korektita GK forigis unu problemon kaj aldonis alian.
La ĵurio de Premio Pirlot konsistis do el Carlo Minnaja, Hans-Michael Maitzen kaj Bengt-Arne Wickström, kaj la tria premio de Premio Pirlot iris al:
La Rivoluoj de la Ĉielaj Korpoj, trad. R. Foessmeier kaj … H.-M. Maitzen!
Eble necesas tria eldono de tiu GK por klarigi ke H.-M. Maitzen ne estas Hans-Michael Maitzen.
Skeĉo, dua filmero
Oni disdonas la premiojn dum UK-ceremonio. Sur la podio staras Wandel, la prezidanto de AIS, en sia triobla rolo de organizanto, kunordiganto kaj partoprenanto de la konkursoj, kune kun la meritplena ĵurio Carlo Minnaja, Hans-Michael Maitzen kaj Bengt-Arne Wickström. Kio okazos, kiam li anoncos la premiitojn?
Wandel: “Kaj la unuan premion por longa scienca prelego gajnis… La teknologio de spacvojaĝado kaj esplorado, de Wandel!”.
La ĵurio kore aplaŭdas, la publiko same. Ankaŭ Wandel aplaŭdas kaj gratulas sin mem. Li donas al si la premidiplomon per unu mano kaj prenas ĝin per la alia.
Wandel: “Nun ni malkaŝos la duan premion en tiu branĉo. La duan premion gajnis… la IKU-libro 2025, en redakto de Striganova, Shevchenko kaj Wandel!”.
La ĵurio ktp. aplaŭdas. Wandel donas al si mem plian premidiplomon, sed ĉi-foje li interŝanĝas la manojn: ĉiam konvenas iom da vario.
Wandel: “Ni venas nun al la Premio Pirlot por sciencaj libroj, kies ĵurion ni havas sur la podio. La unuan premion en tiu kategorio gajnis… Astronomio kaj astrofiziko por ĉiuj, de Wandel kaj Spinola!
La ĵurio kaj la publiko rabie aplaŭdas: tri premioj por la prezidanta moŝto! Wandel humile ridetas, kvazaŭ kontraŭvole akceptanta la honoron. Li ne plu scias, per kiu mano transdoni al si la diplomon.
Wandel: “Plu pri la Premio Pirlot. La trian premion en tiu kategorio gajnis… La rivoluoj de la ĉielaj korpoj, en traduko de R. Foessmeier kaj H.-M. Maitzen! Nekredeble! Hans-Michael, ekstaru de via ĵuriana seĝo kaj venu al mi ricevi vian merititan premion el miaj manoj!”.
Ĵuriano Maitzen ekstaras, emociita pri la neatendita premio, kaj alpaŝas la prezidanton, organizanton, kunordiganton, partopreninton kaj senmezuran premiiton Wandel. Ĉi-foje Wandel devas transdoni nur unu diplomon, sed iel li sukcesas erari kaj donas ĝin al si mem, kio igas la premiiton kaj la prezidanton, organizanton ktp. elkore ridi. La publiko akompanas.
Post fino de la aranĝo la publiko, iom konfuzita, konsultas la programon: ili pensis ĉeesti disdonon de gravaj sciencaj premioj kaj tamen trafis salonon, kie oni surscenigis skeĉon. Eĉ plurversie.
FINO
PS: ne maltrafu la trian eron de la serio, kie oni i.a. malkaŝos, ke Hans-Michael Maitzen ne estas Hans-Michael Maitzen.
Ĉi sceno bildigas al la leganto en la menson la situacion amuze kaj klare. Mi ŝatus kuraĝigi, ke en la estonto, vi pripensu submeton de nova originala teatraĵo al Belartaj Konkursoj, kiu ricevas relative malmultajn kontribuojn al la fako “Teatraĵo Originala” kaj ties sub-fako “Monologo kaj Skeĉo.”
Kompreneble, por eviti aspekton de maljusto, mi malkaŝu, ke mi estas inter aliaj juĝisto pri la teatra fako de BK, sed ke aŭtoran nomon la juĝistoj legas nur kiel senrilata kromnomo ĝis la anonco de la gajnintoj. Kompreneble, nek la juĝistoj, nek la komisiona sekretario, nek komisiona prezidanto ajnaokaze rajtas partopreni en iu ajn branĉo aŭ sub-branĉo, laŭ la publikigita regularo.
Skandalo estus kompleta, se Wandel restus en la estraro de UEA, sed feliĉe li estis forvoĉdonita.
“Mi estas estrarano, organizanto, kaj mi mem meritas la laŭdon.”
Mi pensas pri Donald Trump en Usono.
Iu kun klara senco de justo aŭ pravo simple flankenstarus en tia konkurso.
Sed kompreneble, sen Amri, ĉu Esperantujo efektive havas iujn sciencistojn?
Eble troviĝas Esperantistoj sur aliaj planedoj.
Lee
Se oni serĉas justan konkurson, la 7-a Usona Bona Film-Festivalo okazas nun. Partopreno estas senpaga kaj alilandanoj rajtas partopreni kaj gajni monon. La filmoj devas esti malpli ol 5 minutojn longaj kaj tute en Esperanto kun almenaŭ dek unikaj parolataj vortoj kaj ie en la filmoj devas aperi kulero. La plena regularo troviĝas en la retejo de Esperanto-USA kaj estas anoncoj pri la afero en la Jutuba kanalo de E-USA. La limdato por sendi filmon estas 10 oktobro 2025.
Mia konsilo al iu ajn organizo, kiu volas esti fidinda kaj saĝa: ĉiam faru ĉion eblan por eviti konfliktojn de interesoj.