Dum la ĵusa IJK en Indonezio multaj kongresanoj manifestaciis kontraŭ ”genocido en Palestino” kaj alvokis al TEJO aliĝi al la kondamno. Oni anoncis, ke la sekva IJK okazos en Katalunio. La eksigita prezidanto sensukcese provis refoje iĝi komitatano. La komitato eĉ ne donis al li parolrajton dum la kunsido. Multaj eŭropanoj spertis stomakproblemojn kaj oni ofte aŭdis la anglan, Tyron Surmon rakontas en sia raporto.

La 81a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto (IJK) ĵus okazis en Cisarua, Indonezio. Entute estis 140 partoprenantoj el 33 landoj, inter kiuj 122 partoprenis la tutan tempon. Ĉeestis la tuta Estraro de TEJO kaj du estraranoj de UEA (So Jinsu kaj François Lo Jacomo). La plej oftaj loĝlandoj estis unuavice Indonezio, duavice Japanio, kaj triavice Aŭstralio kaj Hispanio.
Tiu ĉi estis la unua IJK ekster Eŭropo post 2017, kiam ĝi okazis en Togolando. Konsidere ke mi ĉeestis IJKojn nur ekde 2018, miaj IJK-spertoj estas plene eŭropaj, do miaj taksoj efektive komparas tiun ĉi kongreson kun la ordinaraj eŭropaj.
La kongreso grandparte iris glate, kun ĉio kion oni kutime atendus de IJK. Estis novula programo, ĉiutaga kurso por komencantoj, bone faritaj Malfermo kaj Fermo, koncertoj, bunta tagprogramo kaj specialaĵoj kiel Interkona Vespero, Internacia Vespero, Junulara Movada Foiro kaj Trinkomanĝa Nokto. Mi taksas ke la kvalito de tiuj grandskalaj ĉiam okazantaj ecoj de la Kongreso estis eĉ pli bona ol ĉe kutima IJK.

Ankaŭ la ”esperantisteco” de la partoprenantoj havis la saman kvaliton kiel kutime. La organizteamo sume parolis dekojn da lingvoj, kaj unu indoneziano scipovis pli ol 10 lingvojn. Estis multaj homoj kiuj devenis de unu lando sed loĝas en alia. Unu partoprenanto biciklis dum 6 monatoj el Francio por ĉeesti la kongreson, alia tute ne flugis, sed uzis trajnojn grandan parton de la vojo el Eŭropo.
Ĉefa afero kiun mi rimarkis, estis kiel tiu ĉi IJK estis multe pli internacia. Kutime la IJK estas grandparte eŭropanoj, kun eta kolekto de alikontinentanoj (inter kiuj multaj fakte loĝas en Eŭropo). Do ĉeesti vere internacian IJK-n estis nova sperto por mi. Germanoj, francoj kaj italoj kune sumis nur ~10 homoj (kiam kutime sumis pli kiel 50). Inverse, estis fortaj taĉmentoj el landoj kiujn mi kutime ne vidas ĉe kongresoj.
Aparte menciindas Vjetnamio, Orienta Timoro, Filipinoj kaj D.R. Kongo, kies ĉeestoj estis forte videblaj kaj senteblaj dum la kongreso, per viglaj kontribuoj al prelegoj, trinkomanĝa nokto kaj Internacia Vespero. Ekzemple, estis la iniciato #KuruPorKongo (gvidata de germana junulo) kie partoprenantoj sponsoras kurantojn, kun specifa sumo dependan de la distanco kiun ili sukcesis trakuri ĉirkaŭ la kongresejo ene de duonhoro.
Per tio oni finfine kolektis pli ol 1500 eŭrojn por subteni projektojn gvidatajn de lokaj esperantistoj en milittrafita orienta D.R. Kongo.
La kongresejo estis hotelo en montaro, sufiĉe izolita. Funkciis bone kun la tuta spaco nur por la IJK, ĉiuj loĝejoj kaj ĉefaj salonoj proksimis unu al la alia, kaj naĝejo estis forte bonvena. Tamen, Cisarua estas konata kiel ”la urbo de pluvo”, kaj tio montriĝis, kun sinsekvaj tagoj de pluvego kiam nek suno nek la montaro videblis.
Aldone, pro tiu izoliteco oni malpli sentis ligon kun la loka ĉirkaŭaĵo. Kontraste kun la pasintjara IJK en Litovio, kiu sentiĝis tre litova, ŝajnis ke la kongresejo povus esti ie ajn. Se mi ne mem vojaĝus ĉirkaŭ Indonezio la semajnon antaŭe, mi verŝajne sentus ke mi ne sufiĉe bone konatiĝis kun la lando sole per la IJK.
Flanke de TEJO, tri organizaj punktoj aparte menciindas. Unue, tiu ĉi estis la unua kongreso ekde la dungo de specifa kongresa oficisto (la eksprezidanto Albert Stalin Garrido). Li multege laboris por la kongreso, kaj justas diri ke la kongreso ne povus okazi sen lia dungo, se konsideri la malfacilaĵojn organizi IJK-n ekster Eŭropo.
Due, per la fonduso Partoprenu IJK-n oni sukcese subtenis la ĉeeston de deko da partoprenantoj, pli ol ĉe iu ajn antaŭa IJK. Trie, prioritato de la kongreso estis dokumenti ĝin pli bone ol antaŭe. Specife ĉe Instagramo kaj TikTok, la rezultoj estis senteblaj, kun multe pli da dumkongresaj afiŝoj ol antaŭe.

Okazis la ordinara komitatkunveno de TEJO. Oni jam alelektis novan Estraron dum reta eksterordinara komitatkunveno en julio, do tiu ĉi kunveno trafis aliajn temojn, nome: kelkajn reglamentŝanĝojn; alelekton de Elekta Komisiono kaj konfidencpersonoj; aprobon de Strategia Plano 2026-2030 (kiun mi kunverkis) kaj Jarraporto 2024.
La ĉefa interesaĵo temis pri la eksigita eksprezidanto Michal Matúšov (KuboF Hromoslav). Kvankam li strebis reeniri la komitaton, oni konstatis ke li jam tro aĝas, kaj lia strebo nomumi novan komitatanon por Vikimedio Esperanto (organizo kiun li regas) kaj poste esti ”anstataŭanto” por tiu komitatano estis rifuzita – pro tio ke la homo ne mem petis la anstataŭadon, kaj fakte ne estas valida membro de TEJO por 2025.
Laŭ la Reglamento de TEJO, nekomitatanoj ja rajtas paroli dum komitatkunveno se ili estas membroj de TEJO, se la komitato tion aprobas. Sed ĉi-foje la komitato voĉdonis per granda plimulto ne permesi al li paroli.
Oni ankaŭ anoncis la IJK-n 2026, kaj dum la komitatkunsido, kaj dum aparta prezento dum la lasta tago de la Kongreso. La IJK 2026 okazos en Tiana, Katalunio, de la 9a ĝis 16a aŭgusto. Dum la lastaj jaroj KEJ iĝis unu el la plej aktivaj landaj sekcioj de TEJO, kun sia ĉiujara evento ’RenKEJtiĝo’ akiranta internacian partoprenantaron. La plej rimarkinda afero estas ke plena suneklipso okazos dum la IJK, la unua en Eŭropo ekde 1999 (kiam oni spektis ĝin dum la IJK en Veszprém, Hungario).
Indonezianoj ĝenerale forte subtenas Palestinon, kaj tio videblis dum la kongreso. Estis 2-hora programero ’Libera Palestino’ (gvidata de indoneziano) kaj kandelluma vigilo kun multaj partoprenantoj, inkluzive afiŝojn kontraŭ ”Israela genocido”.
Tio rezultis en komuna deklaro kiu alvokis al TEJO, ke ĝi faru oficialan deklaron kontraŭ la agoj de la israela registaro. Ne klaras ĉu oni nun planas okazigi specifan estraran aŭ komitatan voĉdonon pri tio.

Manĝoj menciendas. Plimulto de la eŭropanoj malsaniĝis dum la kongreso, eĉ se azianoj kaj afrikanoj ne spertis problemojn. Ne temas pri kontaĝa infekto, sed stomakaj problemoj – verŝajne kaŭzitaj de la kuirejo (tiuj kiuj vizitis ĝin donis malaltajn taksojn pri ties higieno) kaj kranakvo.
Ne estas kulpo de la organizantoj – la fenomeno estas vaste konata por eksterlandanoj en Indonezio, kaj mi mem spertis la saman malsaniĝon dum propra vojaĝo semajnon antaŭ la kongreso – sed la afero menciendas, konsidere kiom ĝi efikis sur la IJK-sperton de multaj kongresanoj.
La nokta vivo estis malpli vigla ol dum kutimaj IJK-oj. Grandparte tio rilatas al la kvanto kaj konsisto de la partoprenantoj. La IJK estis iomete malpli granda ol en la pasintaj jaroj, kaj pli aĝa (la mezuma aĝo estis 31, pli alta ol en ordinara IJK), do foje ne kolektiĝis ”sojla amaso” de partoprenantoj por noktaj programeroj kiel diskejoj.
Simile, kvankam drinki ne kontraŭleĝas, indonezianoj grandparte estas islamanoj kiuj ne drinkas.
Sed krome organizaj decidoj influis la aferon. Mi bedaŭris ke la trinkejo ĉiutage malfermiĝis nur post la lasta vespera programero (foje je la 23-a horo) – tio certe malinstigis viglan noktan vivon. Kaj la decido ĉiunokte strebi fari kaj diskejon kaj gufujon kaj karaokeon samtempe tro dividis la partoprenantaron.
La lingva nivelo estis malpli alta ol en kutima IJK. Krokodilado estas atendebla (kompreneble oni ofte aŭdis la indonezian), sed ankaŭ la angla ofte estis aŭdata. Ŝajne por multaj partoprenantoj, en la praktiko la angla – ne Esperanto – estis la pli ofte uzata lingvo de interkomunikado.
Tyron Surmon
La aŭtoro estas brita esperantisto.
Li estis prezidanto de TEJO en 2023-2024 kaj nun estas komitatano.


Bonvolu pardoni, ke mi demandas pri detalo, kiu povas ŝajni malgrava, sed mi scivolas: ĉu la japanoj malsaniĝis?
Bedaŭrinde mi ne scias. Grandparte la japanaj partoprenantoj estis pli aĝaj, do mi malmulte interagis kun ili kaj ne demandis
@Libera Folio Unue, mi bedaŭras legi tion. Espereble la homaro kapablos apartiĝi de tiaj naciaj aŭ kulturaj identecoj, kiuj sole deturnas nin de vera kaj longdaŭra paco.
La apero de ”genocido en Palestino” ene de citiloj estas bedaŭrinda. Tiuj supozeble estis la vortoj uzitaj de la kongresanoj, laŭ kiu kriterio la citiloj estas ĝustaj. Sed la citiloj ankaŭ sugestas ke tio kio okazas en Palestino ne estas vere genocido, ke temas nur pri laŭdira genocido. Mi esperas ke tiu senco ne estis celata; sed eĉ se ĝi ne estis, la aspekto estas nebona. Mi ne protestus kontraŭ simpla forigo de la citiloj, sed ankaŭ eblus meti ion kiel ”mortigado de palestinanoj”, sen citiloj, se la vorto ”genocido” estas ial konsiderata kiel tro tikla, kvankam ŝajnante taŭga.
Bone vidi junajn esperantistojn TEJO-anojn, aliĝi al la rezisto kontraŭ la okupado, apartismo, perforto kaj genocido, kaj montri la solidarecon kun Palestinanoj kiuj jam montris multaj aliaj junuloj, studentoj kaj junularaj organizaĵoj de la tuta mondo.
Progresivaj TEJO-anoj donas esperon ke juna esperantistaro ne estas morale korupta kiel pli maljunaj generacioj de esperanto-parolantoj kaj iliaj esperanto-asocioj.