Esperanto malpermesita en Esperanto-kongreso

En kiu lingvo oni parolu en nacia Esperanto-aranĝo? La demando estas same malnova kiel la organizita Esperanto-movado. Ofte oni plendas pri troa krokodilado en la nacia lingvo, sed en la ĵusa asembleo de Itala-Esperanto okazis male: oni oficiale malpermesis al la vicprezidanto de la asocio paroli en Esperanto.

Partoprenantoj de la Itala Esperanto-Kongreso. Foto: IEF.

Dum la lasta semajno okazis en Salsomaggiore Terme en norda Italio la 91-a Itala Kongreso de Esperanto. La kongreso havis riĉan programon kun prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj kurso de Esperanto.

La programo enhavis ankaŭ la jaran asembleon de Itala Esperanto-Federacio. Unu el la partoprenantoj estis la konata itala esperantisto Brunetto Casini, vicprezidanto de la asocio, kiu deziris paroli pri la oficiala revuo de la asocio. Li tamen estis haltigita, kiam li komencis paroli en Esperanto, kaj la kunsidestro postulis, ke li parolu en la itala.

Brunetto Casini. Foto: Dapal CC BY-SA 3.0

– En la tuta kunveno ĝis tiam estis nur intervenoj en la itala, kun pluraj eksterlandanoj kiuj foriris iel malĝojaj.  Mi preferas paroli en Esperanto, kaj dum la pasintaj jaroj kaj jardekoj (de 1972 mi partoprenas tiun kunvenon) ĉiam oni akceptis intervenojn en ambaŭ lingvoj, malgraŭ ke la protokolo estas farata en la itala, Brunetto Casini rakontas al Libera Folio.

La argumentoj laŭ li estis, ke la protokolo devas esti en la itala, kaj ke ne ĉiuj membroj de Itala Esperanto-Federacio scipovas Esperanton. Casini kontraŭargumentis, ke nenio malhelpas protokoli esperantlingvan diskuteron en la itala, kaj ke same povas esti membroj de la asocio, kiuj ne scipovas la italan.

Per formala voĉdono oni tamen decidis, ke ne estu permesitaj diskuteroj en Esperanto. Sekve Casini daŭrigis sian replikon itallingve, tamen protestante pri la decido.

Libera Folio: Kial vi opinias, ke gravas rajti paroli en Esperanto en tiu kunveno?

Brunetto Casini: – Ĉefe pro du kialoj. Ankaŭ eksterlandaj samideanoj devas havi superrigardon pri tio, kio okazas en la movado de Italujo, eble eĉ kapti ideojn, kion fari aŭ ne fari. Kaj samkiel inter membroj povas esti komencantoj, kiuj ne sufiĉe parolas la internacian lingvon, povas esti ankaŭ membroj, kiuj ne sufiĉe regas la italan.

Laura Brazzabeni. Foto: Facebook

Laura Brazzabeni, la prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, diras ke la oficiala kunveno devas okazi en la itala, ĉar IEF estas oficiale listigita en la ŝtata registro de la asocioj de la tria sektoro (RUNTS).

– La protokoloj devas esti prezentataj en la itala lingvo kaj kolektitaj en aparta libro pri asembleoj, kaj en nia asocio dum asembleoj partoprenas ankaŭ homoj kiuj ne parolas aŭ ankoraŭ ne komprenas Esperanton, ĉu ĉar ili estas novuloj, ĉu ĉar lernantoj.

Kiam Brunetto Casini tamen komencis paroli en Esperanto, oni voĉdonis pri la afero, kaj la majoritato decidis, ke Esperanto ne estu permesita.

– Sinjoro Casini devas akcepti la decidon de la plejmulto, diras Laura Brazzabeni.

Kial en antaŭaj jaroj oni rajtis paroli en Esperanto?

– FEI estas membro de RUNTS ekde junio 2024, kaj sinjoro Casini ne partoprenis en la lasta asembleo en aŭgusto 2024, kiam neniu uzis Esperanton.

Aboni
Avizi pri
32 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
DICCON MASTERMAN
DICCON MASTERMAN
2025-09-01 19:25

Ekzistas stranga paradokso ke la E-movado en Italio estas forta sed multaj subtenantoj ne parolas la lingvon. Dum multaj jaroj la UEA-delegito kiu loĝis apud Pisa fervore laboris por la loka esperantistaro sen kapabli paroli la lingvon. La kontribuo de homoj kiel li estas valora kaj neniu devus voli ekskludi ilin, sed estas ja bedaŭrinde ke la vicprezidanto de FEI ne rajtis paroli Esperanton dum la ĉefa FEI-evento de la jaro.

Verda Majorano ⁂
2025-09-01 22:54

@redakcio
Ho ve!

Bonŝance neniu el nia grupo povis partopreni la Italan Esperanto-kongreson!

Ĉu ankaŭ neitaloj partoprenis? Ĉu neniu eksterlandano prelegis?

Verda Majorano ⁂
2025-09-02 9:00
Respondo al  Libera Folio

@redakcio
Bone, mi komprenas, do nur dum la parto rezervita por la anoj de la itala asocio oni ne parolis Esperante.

Mi iel misinterpretis la vortojn «En la tuta kunveno ĝis tiam estis nur intervenoj en la itala, kun pluraj eksterlandanoj kiuj foriris iel malĝojaj.»

Nun mi komprenas ke per kunveno oni nur celis indiki la asembleo de la asocio, kiu, kredeble, ne havas multaj eksterlandajn anojn.

PH Lesprit
PH Lesprit
2025-09-02 10:28
Respondo al  Libera Folio

Eble precizigi tiun detalon en la artikolo estintus utila…

Daniele Binaghi
2025-09-03 1:21
Respondo al  Libera Folio

Evidente ne, se homoj havas dubojn…

Aleksandro Ĥrustaljov
Aleksandro Ĥrustaljov
2025-09-02 7:12

Ĉu vere temas pri Itala Esperanto-Federacio?? Ĉu precize ESPERANTO-Federacio?
Laŭ mia opinio, la homoj, kiuj membriĝis al iu ajn esperanto-organizo, devas scipovi paroli en la lingvo. Almenaŭ ili konstante STREBU lerni paroli en la lingvo, kio eblas nur insiste provante.
La malpermeson paroli esperante mi traktas kiel deziron nur etosumi inter “siaj homoj”, ne streĉiĝante. Etosumado mem – ne estas malbona afero dum aranĝoj. Eĉ male – ĝi estas benita. Sed ĝi ne estu ĉefa dum oficialaj esperanto-programeroj!

Francisco Javier Moleón
2025-09-02 10:05

Kabe: “Mi opinias ke Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!”.

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-09-02 11:24

Mi simpatias kun ambaŭ flankoj en tio. Antaŭ multaj jaroj la du Esperanto-asocioj en mia lando okazigis komunan kunvenon, esence por decidi pri la rilatoj inter la du. Kiam mi ekparolis en Esperanto je mia surprizo la kunven-gvidanto petis al mi paroli en la angla. MI ne estis kontenta pri tio, tamen mi faris. Poste mi devis konsenti kun li. La Esperanto-movado ekzistas por subteni la ĝeneralan enkondukon de Esperanto en la edukaj sistemoj. Tamen la movado en mia lando pli kaj pli fariĝis ekskluziva lingvo-klubo. Ni bonvenigu homojn kiuj subtenas la ideon sed ne atingis tian lingvonivelon ke ili povas sur egala lingva fundamento kontribui en oficialaj diskutoj. En mia propra laboro por Esperanto kiel Estrarano pri Informado en BEA (Inc) ekde 1972 mia unua kampanjo estis por persvadi al membroj ne insisti ke parlamentanoj lernu la lingvon. La rezulto estis ke pli ol duono de la parlamentanoj esprimis subtenon al Esperanto. Ni vere sentis, ke Esperanto fine estas survoje al sukceso. Post mia forlaso de tiu posteno formiĝis EAB, kiu fariĝis pli kaj pli ekskluziva klubo por Esperanto-parolantoj. Ilia jura konsilisto demisiis per letero al la Prezidanto, dirante ke li ne sentas, ke li forlasas la Esperanto-movadon, sed ke EAB forlasis ĝin. La starigo de EAB, kaj la transpreno kiel landa asocio de UEA en 1978, estis tiutempe tre polemika. Retrospektive, pli bone estus daŭrigi pri BEA (Inc), kaj se iuj volas starigi novan asocion ili nomu ĝin ne EAB sed RAB, ne nur ĉar ĝi rabis la movadon de la movadismo, sed ĉar ĝi efektive povus esti konsiderata kiel Raŭmisma Asocio de Britio.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-09-02 12:56
Respondo al  Ian Fantom

Ekzemple per sia profesinivela eldona agado EAB faris grandan servon al Esperanto. Ne malofte mi fiere montras ĝuste librojn eldonitajn de EAB, kiam iu gasto deziras scii ion pri Esperanto. La informo, ke tiom kaj tiom da parlamentanoj de Britio iel subtenas Esperanton ne impresus tiel forte. Ĉu tia subteno havus iun ajn signifon interne de Britio, mi ne scias.Mi memoras junan svisan esperantiston en la IJK de Raŭmo, kiu ne deziris subskribi la Manifeston (ĝi ja ne estis oficiala kongresa dokumento), ĉar “nia agado en la svisa parlamento estis tre sukcesa kaj baldaŭ Esperanto ricevos oficialan pozicion en Svislando”. Tio do okazis en 1980.

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-09-03 10:21
Respondo al  Jouko Lindstedt

EAB fariĝis pli-malpli nura eldonejo. Por tio ne necesas havi membrojn kaj reklami sin kiel Esperanto-asocion. Kaj en la historio de Esperanto plejparte okazis ĝuste tiel. La parlamenta subteno al Esperanto estis tre grava en la formado de la publika opinio, kiu tiutempe fariĝis favora al Esperanto. La negativa sinteno de la nuntempaj Esperantistoj al tia informada laboro – kiu estis la esenco de la frua Esperanto-movado – mirigas kaj ŝokas min. La Esperanta Parlamenta Grupo daŭris de 1972 ĝis 1999 kiam EAB sabotis ĝin. Mi mem ne estus subskribinta la Manifeston de Raŭmo. Ĝi iniciatis ian ‘krizon de identeco’, kiu ĝis tiam ne ekzistis.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-09-03 10:53
Respondo al  Ian Fantom

Mi prelegos en la Brita Kongreso venontjare, do mi vidos kia estas la situacio! – La Manifesto de Raŭmo celis respondi al identeca krizo, ne iniciati tian. Sed kompreneble ĝia respondo plaĉis nur al parto de la esperantistoj kaj tio estas tute en ordo.

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-09-03 23:13
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi supozis, ke vi kaj Amri distancigis vin de la Raŭmismo. Ne ekzistis krizo de identeco. Mi kunlaboris harmonie kun homoj en Esperantujo kiuj ne konis la nuntempajn dividojn. Jes, mi travivis la Puĉon de 1974, kaj laboris por ĝin kompreni, ĉar mi havis amikojn ambaŭflanke. Tio ne estis krizo de identeco, sed kampanjo por ‘faligi Lapenna’. 33 jarojn poste mi ja komprenis ĝin, post kiam okazis al mi io simila. Mi dufoje legis lian libron Hamburgo en Retrospektivo. Unue mi pensis ke li multe eraris, sed fine per propraj spertoj konkludis, ke preskaŭ ĉiam li pravis. La ‘komunistoj’ ne estis en Moskvo, sed en Londono (https://esperanto-ondo.ru/Ondo/165-lode.htm#165-08).

Mi ĉesis ĉeesti la Britajn Kongresojn post 2007 (kiun mi pli-malpli organizis, malgraŭ malantaŭkulisaj malhelpoj de EAB). Sed kiel kongresano vi ricevos nur surfacan bildon. Provu viziti ilian Esperanto-Domon en Barlaston. ĜIan sorton mi antaŭvidis dum preskaŭ 20 jaroj. Ĉio kion mi antaŭvidis okazis. La Raŭmismo en EAB ne okazis spontane. Sekvu la aferon en Esperanto Update de EAB en la unua parto de 2006, sed demandu al vi kion fakte signifas la diversaj asertoj, kaj ĉu la Prezidanto devus esti eĉ en la prezida seĝo por ataki alian kandidaton por la komitato. Ĉiuj normoj estis rompitaj, kaj la afero subtile daŭras.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-09-04 8:38
Respondo al  Ian Fantom

Mi distancigis min de la speciala malvasta versio de raŭmismo, kiun la Civito uzas kiel sian kredkonfeson. Sed la ĝenerala merito de raŭmismo estas atentigi, ke ekzistas pluraj pravigeblaj manieroj okupiĝi pri Esperanto, la komunumo gravas apud la movado, kaj paroli Esperanton ne signifas devon propagandi.

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-09-06 17:10
Respondo al  Jouko Lindstedt

Ankaŭ mi povus esti subskribinta tian deklaron, sed tia ne estis la manifesto de Rauma.

Dum mia tuta plenkreska vivo mi praktikis kaj emfazis en mia informada laboro ĝuste tion, ke oni emfazu la praktikan uzon de Esperanto aldone al la interna ideo kaj la ideo, ke Esperanto estus instruata en la edukaj institucioj. Sed tia ne estas la silfera Raŭmismo. Ĝi kreas ian ‘identecan krizon‘ – konata ruzo en la politiko por dividi kaj venki. Aŭ oni estas ‘finvenkisto‘ aŭ oni estas ‘Raŭmisto‘!! Ne, ne, ne! Tiu krizo de identeco ne ekzistis ĝis ĝi estis incide plantita en tiu Manifesto de Raumo. Vi kaj Amri estis trompitaj. La vortumo estis multe pli kompleksa ol necesis, por simple deklari, ke aldone al la movadismo necesas ankaŭ emfazi la praktikan uzon.

Mi antaŭvidis ĝuste tiun situacion en miaj jarmilaj prelegoj kaj artikoloj (https://legacy.esperanto.org.uk/lbe/arkivo/951/01.html). Tiuj kiuj volas tutsimple uzi la lingvon ne bezonos la movadon, ĉar ili havos ĉiujn rimedojn por interkontaktiĝi senpere kaj rete. Mi antaŭvidis, ke kaj la movado kaj la komunumo de uzantoj povos kreskegi per la novaj rimedoj. Estos bone se la nombro de ekstermovadaj uzantoj de Esperanto multe pli kreskos ol la movadismaj asocioj. Tiu estos la vojo al sukceso, sed se la asocioj ignoros tiujn eblecojn, tiukaze la rezulto estos velko de Esperanto.

Ĝuste tiun vojon de ignorado ili elektis. Mi eniris la Estraron de EAB en 2005 por eltrovis kio okazis post kiam iun ‘eminentuloj’ eniris ian histerion pro neniaĵo. Ili blokis min en mia esprimita deziro gvidi la informadon denove, kaj deflankigis per insisto ke la sola respondeco estu kiun ili permesos al mi estos esplori pli la kaŭzo de la membrokolapso. Mi respondis al ilia griza kardinalo, kiu insistis pri tio, ĉu li konstatas, ke li mem estis pagata por ĝuste tion fari. Li respondis, “Jeees”, kun elmetitaj brakoj. Sed ĝuste tiun rolon mi vere volis, kaj akceptis, kaj plenumis, kaj malpermesis ke ili transprenu tiun esplorprojekton. Mi miris, ke ili tiom facile enfalis la aferon. Mi trovis ĝuste kio okazis, kaj verkis 12 raportojn pri tio. Dum pluraj jaroj mi multe raportis pri ĝi, kaj estis konstante blokita de grupo en UEA kiu evidente havis ion por kaŝi.

Mi pretas tion diskuti kun vi private, se vi skribos al mia (ian ĉe fantom.org.uk), sed donu alternativan komunikkanalon ol via icloud-adreso, ĉar la sistemo blokos miajn respondojn. Numero por tekstado aŭ por Whatsapp, aŭ alternativa retpoŝta adreso, sufiĉus.

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-09-09 9:45
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi plene konsentas, Jouko. Mi mem havas nenian problemon pri tio. Mi problemo estas iliaj konstantaj intervenoj en UEA kaj ties landaj asocioj. Se ili volas uzi Esperanton por siaj propraj celoj, do bone. Ili uzo por kolekti poŝtmarkojn aŭ simile, sed la ĉefa okupiĝo de La Civito ŝajnas esti UEA. Ĉion mi antaŭvidis kaj klarigis en mia jarmilaj prelegoj kaj artikoloj de 1999 kaj 2000 (https://legacy.esperanto.org.uk/lbe/arkivo/951/01.html). Miaj timoj plene plenumiĝis, kaj miaj postaj esploroj eltrovis la kialon. Pro iu kialo neklarigita, mia unua respondo eniris la rubujon. Se vi volas daŭrigi diskuton pri tio, bonvolu kontakti min private.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2025-09-02 17:32

La titolo estas misinforma kaj nenecese sensacia. Oficialajn ŝtatajn dokumentojn oni ne rajtas verki en Esperanto, do la samo aplikeblas je ŝtate postulataj protokoloj.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2025-09-02 19:50
Respondo al  Libera Folio

Dankon, ke mi rajtas opinii. „Esperanto malpermesita en Esperanto-kongreso” estas la titolo, ne „Esperantlingva elpaŝo en unu itallingva programero estis malpermesita”.

Daniele Binaghi
2025-09-03 8:17
Respondo al  Libera Folio

Interese… Kiam ĉi-matene mi registriĝis por aldoni komentojn, oni montris al mi informojn ankaŭ en la angla (vidu la aldonitan bildeton). Ĉu titolo “Esperanta revuo postulas konon de la angla lingvo” estus do laŭ vi korekta, aŭ misinforma kaj nenecese sensacia?

Registroformularo-‹-Libera-Folio-—-WordPress-09-03-2025_01_18_AM
Daniele Binaghi
2025-09-04 12:41
Respondo al  Libera Folio

La demando estis ĉu tiu titolo “estus do laŭ vi korekta, aŭ misinforma kaj nenecese sensacia”, kaj ne “ĉu vi plendus?”..

Andrea
Andrea
2025-09-02 18:30

Mi devas absolute komenti la frazon de la amiko Brucxio Kasini jenan:

La argumentoj laŭ li estis, ke la protokolo devas esti en la itala, kaj ke ne ĉiuj membroj de Itala Esperanto-Federacio scipovas Esperanton. Casini kontraŭargumentis, ke nenio malhelpas protokoli esperantlingvan diskuteron en la itala, kaj ke same povas esti membroj de la asocio, kiuj ne scipovas la italan.

Punkto 1: La titolo de la artikolo estas sensacia kaj preskaŭ denunco de malpermeso de parollibereco. Tio ne estas.
Punkto 2.: La fakto, ke ne ĉiuj IEF-membroj scias Esperanton, ne parolas kontraŭ ilia partopreno en la vivo de la asocio; male, ĝi parolas favore al la fakto, ke ili konscias pri la problemo, kiun la E-movado volas levi, se ĝi ne estas “poluita” de tiuj “ŝtormoj en vitro”.
Punkto 3.: La Esperanta Movado subtenas Esperanton kiel helplingvon, kreitan de Zamenhof. La fakto, ke eĉ ĉe asocia kunveno, laŭleĝe devigata okazi en la itala, devus esti iu, kiu tradukas el Esperanto en la italan, estas io, kion mi nomis “terura” en nia movado.
Same kiel mi nomis la reagon de Casini “terura” kiam li diris “Mi devas paroli en via lingvo”, signifante “via” la itala.
Punkto 4.: La aferon levis membro kaj gxi estis solvita per demokrata voĉdonado, tiel demokrata kiel estas la IEF.
Aliaj pli interesaj punktoj estis diskutitaj poste, kiujn niaj neitalaj amikoj povis eklerni de la italaj membroj de la kongreso.
Punkto 5.:
120 jaroj post la kunveno de Boulogne-sur-Mer, kiun oni ĉiam relegu, ĉu multaj interesaj aferoj aŭ ne estas farataj en Esperantujo, tio ne signifas, ke la Esperanta-movado ne devas defendi sin kontraŭ tiuj, kiuj malŝparigas energion en senutilaj kaj sensencaj diskutoj.
Andrea Montagner
Italio

Tim Owen
2025-09-02 23:27

Bedaŭrinda artikolo, laŭ mia opinio. La respondo de Laura Brazzabeni, ke tiu programero devis okazi nur en Esperanto pro la leĝa stato de IEF, devus sufiĉi. Ke oni ne lasis al iu agi eksterregule ne estas skandalo.

Same okazas, cetere, ĉe jarkunvenoj en Britujo, pro tio, ke Esperanto-Asocio de Britio estas registrita bonfara asocio. La Komisiono pri bonfaraj asocioj permesas, ke jarkunvenoj — kiujn rajtas ĉeesti komisiano kaj ekstera revizoro — okazu en aŭ la angla, aŭ la kimra. (Efektive, do, en la angla.)

Tion ni klarigas komence de la kunveno, atentigante, ke post fino de la formalaĵoj okazos sekcio en kiu oni rajtas diskuti libere, uzante Esperanton aŭ la anglan. (Kutime nur unu persono tiam decidas paroli en Esperanto.)

Ke povas sidi en la kunveno homoj de eksterlando ne estas praviga preteksto por ignori la regulojn. Jarkunveno ne estas distraĵo, kaj IEF, kiel same ni en Britujo, okazigis paralelan programeron por vizitantoj kaj ne-membroj. 

laura brazzabeni
laura brazzabeni
2025-09-03 8:51

Mi jam komentis persone kun kalle kaj ankaŭ en kelkaj paĝoj de facebook, sed: ekde kiam ni kiel Ital Esperanto-Federacio estas membroj de RUNTS okazis asembleo en aŭgusto 2024 dum kiu ni anoncis ke finfine nia asocio estis agnoskita oficiale en RUNTS kaj dum la sekvontaj monatoj oni ekkomencis sekvi ĉiujn novajn regulojn. En aprilo 2025 okazis la asembleo pri budĝeto (laŭ la leĝo ĉiu oficiala asocio devas fari asembleon por aprobo de la budĝeto ĝis la fino de aprilo. Sinjoro Casini, ankaŭ se estas la vicprezidanto de la federacio, ne partoprenis!

Ankaŭ en la pasinteco kiam ne estis oficiala la uzo de la itala, niaj ŝaĝuloj (ekz. sinjoro Polerani, sinjoro Rodari) ĉiam postulis, ke la asembleoj devas okazi en la itala lingvo, ĉar asembloj estas rezervitaj por la membroj de la asocio). Observantoj ĉiam eblas partopreni kompreneble.

La titolo de la artikolo estas provoko kompreneble, tipa de ”klaĉĵurnaloj”.

Kompreneble la tuta kongreso okazis en Esperanto, nur la gazetara konferenco, la asemblo de IEF kaj de Itala Instituto de Esperanto okazis en la itala. la asembleo de ILEI okazis en Esperanto ĉar la itala sekcio ne estas agnoskita oficiale kaj ĝi estis malfermita al ĉiuj membroj de ILEI, pri ATEO mi nenion scias, ĉar mi ne bone konas la asocion.

Mi ege bedaŭras, ĉar la artikolo volis krei ”skandalon” por la asocio, kiu estas multe laboranta en la disvastigo de Esperanto proponante kursojn kiel en neniu lando okazas kaj niaj kursanoj estas novuloj, ĉijare kelkaj partoprenis en la kongreso kaj en la asembleo kiel unua fojo por ili en la movado kaj ili devas kompreni kiel ĝi funkcias kaj la asemblo estas kiel lakmuso.
Kaj se estas regulo, tiun oni devas sekvi, se dum la kunveno estas mocio tiu ĉi devas esti voĉdonata kaj tio estis farita. Estis malpermeso, ĉar tio estas la regulo, sed oni ne povas diri ke iu malpermesis la vicprezidanton paroli en SIA lingvo, kiam la lingvo de asembleo okazanta en Italio por la membroj estas NIA nacia lingvo.

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-09-03 10:33
Respondo al  laura brazzabeni

‘La titolo de la artikolo estas provoko kompreneble, tipa de ”klaĉĵurnaloj”.’ En klaĉĵurnaloj ĝenerale la homoj serĉu tion kion ili NE diras. Ĝenerale ekzistas veraj skandaloj kiujn ili ne raportas, sed klaĉas pri relative bagatelaj aferoj. Tio fortiras atenton de la gravaj aferoj kiujn ili volas kaŝi. Esperantujo ne estas escepto, bedaŭrinde.

aŭtunido
2025-09-03 15:43

Imagu aliĝi esperanto-federacion sen sufiĉa intereso por lerni la lingvon, sed kun ja sufiĉa por nepre legi ĉiujn la protokolojn 😅

Korren-Kerren
2025-09-03 17:23

Malpermesi paroli Esperanton en Esperanta kunveno?! Kiel stulte!
Mi denove koleriĝas…

Korren-Kerren
2025-09-03 17:24
Respondo al  Korren-Kerren

Alia demando: kial iri al la kunveno, se vi ne scias aŭ malbone scias la lingvon?

Kot Lovecrafta
2025-09-03 17:42
Respondo al  Korren-Kerren

@korren bedaŭrinde la artikolo iomete estas klaklogaĵo (clickbait en Espo?). Ili skribis ke nur ĝenerala kunsido estis tute en la itala (almenaŭ tion mi komprenis). Kaj tio tute sencas miaopinie, ĉar ĝeneralaj kunsidoj estas (aŭ estu) nur por leĝaj aferoj. Leĝaj vortoj estas malfacilaj por traduki, mi certas ke multe da homoj ne konas ilin bone, kaj tiukaze gravas ke ĉio estos tute ĝusta, ĉar ĝi estas leĝa afero.
Dum pola kongreso en Piotrkovo, ĝenerala kunsido de PEA ankaŭ estis en la pola. Ĝi ne estas iu prelego aŭ amika kunveno, simple io kiu la asocio devas laŭleĝe fari ĉiujare. Aliaj prelegoj (ktp) ankoraŭ estis en Esperanto.

AlKo
AlKo
2025-10-13 14:37

«“Esperanto malpermesita en Esperanto-kongreso”, – sensacieme titolis la skandalgazeto “Libera Folio” pri la Itala Esperanto-Kongreso, okazinta fine de aŭgusto 2025 en Salsomaggiore Terme apud Parma. Bonŝance, kiel partopreninto de la kongreso, mi povas konfirmi, ke el mia vidpunkto la kongreso okazis, kiel ĉiam, plene en Esperanto», — ĉi tiel komencis Ulrich Matthias sian artikolon pri la itala kongreso. Legu ĝin en la aŭtuna eldono de “La Ondo de Esperanto” kaj en la samtitola novaĵretejo https://sezonoj.ru/2025/10/italujo-7/