Fernando Maia estas la nova prezidanto de UEA. La komitato de la asocio dum sia unua kunsido en Brno elektis novan estraron. La komitato sekvis la rekomendon de la elekta komisiono, krom ke anstataŭ István Szabolcs post du voĉdonadoj estis elektita François Lo Jacomo. Amri Wandel ne ricevis sufiĉe da voĉoj por denove eniri la estraron.

La komitato de UEA kolektiĝis por sia unua kunveno dum la UK en Brno en sabato, la 26-a de julio. La origina plano estis, ke la kunveno okazu hibride – samtempe rete kaj ĉeeste. Tri tagojn antaŭ la kunveno la estraro de UEA tamen anoncis, ke pro manko de la necesaj teknikaĵoj en la salono, hibrida kunsido ne eblos, kaj instigis ĉiujn komitatanojn kiuj ne povos ĉeesti, nomumi anstataŭantojn.
Tio kaŭzis konsternon ĉe pluraj komitatanoj, kiuj atentigis, ke la anonco venis tute tro malfrue por ke eblu trovi kaj rajtigi anstataŭantojn. Iuj proponis, ke la kunsido tial estu prokrastita. Lastminute tamen la estraro anoncis, ke tamen estis aranĝitaj la necesaj teknikaĵoj, kaj la kunveno tamen povos okazi hibride.
Entute 11 komitatanoj partoprenis rete. Surloke estis pli ol 30, tamen la nombro iom variis konstante, aparte post kiam estis elektitaj la komitatanoj C. Entute estis elektitaj 8 novaj komitatanoj C. Ĉiuj el la kandidatoj estis elektitaj kun granda plimulto de voĉoj. La plej multajn voĉojn (33) ricevis Jérémie Sabiyumva.
La novaj komitatanoj estas Zdravka Boytcheva (27 voĉoj), Duncan Charters (28), Gong Xiaofeng (Arko, 29 voĉoj), Huang Yinbao (Trezoro, 26 voĉoj), Stefan McGill (28), Seán Ó Riain (30), Miora Raveloharison (29), Jéremie Sabiyumva (33).
Dum la elekto de la estraro klare plej multajn voĉojn (43) ricevis Fernando Maia, kiu estis elektita la nova prezidanto de la asocio. La plej malmultajn voĉojn (18) ricevis la antaŭa vicprezidanto Amri Wandel, kies reelekto ne estis rekomendita de la elekta komisiono.
La komitato unue decidis, ke estu naŭ estraranoj, kiel rekomendis la elekta komisiono. En la unua voĉdonado estis elektitaj jenaj estraranoj:
- Fernando Maia, prezidanto. Respondeca pri kunordigo, strategia laborplano kaj Amerika agado. (43 voĉoj)
- Aleks Kadar, ĝenerala sekretario. Respondeca pri reta kaj landa agadoj. (39)
- Gong Xiaofeng (Arko). Respondeca pri ILEI, edukado kaj faka agado. (39)
- Jérémie Sabiyumva. Respondeca pri afrika agado. (38)
- Seán Ó Riain, 1-a vicprezidanto. Respondeca pri eksteraj rilatoj kaj kontaktoj kun internaciaj organizaĵoj. (36)
- So Jinsu, 2-a vicprezidanto. Respondeca pri kongresoj kaj Azia-Pacifika agado. (36)
- Miora Raveloharison. Respondeca pri scienca kaj virina agadoj. (33)
- Zdravka Boytcheva. Respondeca pri kulturo kaj revuo Esperanto. (27)
Formale pri la respondecoj de la novaj estraranoj decidos la estraro mem. La menciitaj fakoj estas la rekomendo de la elekta komisiono.
Ne estis elektita Amri Wandel, kiu ricevis 18 voĉojn. István Szabolcs kaj François Lo Jacomo ricevis la saman kvanton da voĉoj (24). Ĉar ambaŭ volis plu kandidati, oni aranĝis duan voĉdonadon, en kiu François Lo Jacomo gajnis kun 23 voĉoj, dum István Szabolcs ĉi-foje ricevis 18 voĉojn.
Krome UEA prepariĝas por statutŝanĝo, ĉar la nederlanda leĝo pri neprofitcelaj asocioj fariĝis pli strikta kaj necesas adapti la statuton kongrua kun la leĝoj de la lando, kie UEA estas registrita. Tamen dum la kongresa semajno ne eblas decidi pri la statutŝanĝo, ĉar por tio necesas aparta kunsido.
Esperanto-asocio de Usono prezentis al la komitato sian propran proponon rilate statutŝanĝon, kiun la estraro tamen ne sendis al la komitato, sed eventuale konsideros kiel parton de la diskuto pri la statutŝanĝo. La komitato starigis komisionon pri statuta reformo, entute estis elektitaj ok personoj al tiu komisiono.
Jukka Pietiläinen

Varman gratulon al la nova prezidanto Fernando kaj la estraranoj!
Dankon pro la rapidega publikigo de la raporto. Gratulon al ĉiuj elektitoj! Surprizis min, ke Amri Wandel ricevis tre malmultajn voĉojn. Ĉu estas aliaj kialoj por tio krom tiu, ke li estas israelano kaj ne klare distanciĝas de la politiko de sia registaro?
“ne klare distanciĝas de la politiko de sia registaro” ŝajnas ia maltroigo, bedaŭrinde
Ĝuste. Ne estu surprizo, ke la du kandidatoj nerekomenditaj ne rikoltis tiel multe da voĉoj, kiel la aliaj. Se François Lo Jacomo ricevus nur unu malplian unuaraŭnde, la komitato estus aginta laŭ la rekomendo de la Elekta Komisiono.
Mi ne rimarkis diferencon en la Solena Inaŭguro inter la laŭto de la aplaŭdado por Amri kaj por pli-malpli ĉiu alia homo.
Plej verŝajne laŭ mi estis la embaraso kiun sentus la gvidantoj de UEA pro la eksigo de Svetlana Smetanina kiel Ĉefdelegito por Rusio pro tio kion ŝi ne diris pri Ukrainio, dum ili ŝajne havis nenian problemon pri la subteno de la holokaŭsto en Gazao fare de la israela landa asocio sub gvido de Amri. Tion mi ege bedaŭris, kaj sentas ke tio estas necesa perdo en UEA en tiuj cirkonstancoj. Mi esperas ke la nova Estraro nun reenpostenigos Svetlana kiel Ĉefdelegiton de Rusio por ripari la rilaton kun rusiaj Esperantistoj, kaj por konservi la neŭtralecon de UEA.
Laŭ mia scio ŝi ne estis reelektita nur pro sia akra vorta atako kontraŭ la latva ĉefdelegito. Kia estas via fonto por tiu alternativa informo?
Mi sekvis rusajn diskutojn, uea-membroj, La Libera Folio, kaj levis la aferon kun diversaj Komitatanoj, kaj nenion mi vidis pri atako kontraŭ la latva ĉefdelegito. Mi ankaŭ diskutis kun Svetlana mem, kaj kun aliaj rusaj Esperantistoj, kaj tion enretigis (https://odysee.com/@911KeepTalking:d/keeptalking_2022-08-04:d). Tio kion vi diras tute ne kongruas kun la impreso kiun mi tiutempe ricevis. Kio estas via fonto?
Ĉefe tio, kion Osmo Buller skribis ĉi tie en diversaj diskutoj pri la afero. Mi kompreneble ne havas aliron ekzemple al la komitata listo. Ankaŭ Libera Folio siatempe raportis, ke ŝiaj problemaj eldiroj aperis en komento sur la FB-paĝo de la latva ĉefdelegito. Certe estas diferenco inter tio, pro kio oni en diversaj diskutoj postulis ŝian nereelekton, kaj tio, sur kio UEA fine bazis sian decidon ne reelekti ŝin.
Laŭ miaj plej lastaj informoj (ĉi-matene!) Svetlana ne estis eksplicite eksigita sed marĝenigita. Tio kio aperis en LF ŝajne ne estis ĝusta. Tio nun havas kompletan sencon al mi, ĉar mi observis simile en mia landa asocio dum detala studado de la protokoloj de la antaŭaj 15 jaroj. Mi ne miras ke la rusoj estis ofenditaj. Tio tio ĵetas dubon pri la vereco de tio kion Osmo Buller diris al vi.
Mi ne scias, kion signifas “marĝenigita”, sed eble indas ke vi pli atente legu, kion fakte skribis Libera Folio pri la temo. Nome:
La Estraro de UEA decidis ”provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio”. Tio signifas, ke la nuna ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdas sian postenon. Ŝi estis forte kritikata pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio.
https://www.liberafolio.org/2022/08/30/uea-eksigis-la-cefdelegiton-en-rusio/
https://www.liberafolio.org/2022/08/13/estraro-traktos-eksigon-de-la-rusia-cefdelegito/
https://www.liberafolio.org/2022/08/02/batalo-pri-la-rusia-cefdelegito/
Dankon, Kalle, ke vi konfirmis tion kion mi skribis.
Mi scivlemas scii kiu diris, ke vi estas ĵurnalisto.
Sed laŭ mi tamen pli gravas alia afero: ĉefdelegito estas funkciulo de UEA, ne de la landa asocio. La landa asocio rajtas malsamopinii pri la decido de UEA, sed rompi la rilatojn kiel faris la rusa asocio estas troigita reago. Mi supozas, ke la israela asocio ne rompos siajn rilatojn kun UEA kvankam Wandel malgraŭ sia deziro ne estis reelektita kiel estrarano.
Mi konsentas pri la rolo de ĉefdelegito, tamen ĉiukaze estis kreskanta malkontento pri la funkciado de UEA ne nur en Rusio. Ĉiuj scias, ke estas io malĝusta, eĉ se ili ne scias ĝuste kio. Tiel estis en la brita landa asocio en la naŭdekaj jaroj, kaj mi estis la sola kiu esploris pri la afero – fine je mia kosto! Jam en la naŭdekaj jaroj la eksiĝinta Sekretario skribis, ke la Estraranoj ĉiuj estas ’jesuloj’. Mi trovis en 2005 al kiuj ili jesas.
En UEA mi vidas ion similan. Mi provis averti dum 19 jaroj. Mi esperas, ke Fernando povos reordigi kelkajn aferojn. Bonŝancon al li.
Ankaŭ mi tre fidas kompetecon de Maia kaj lia bonkoreco sed sola, li faros nenion. Iru ni vidi kiel li estus nuligita se liaj agoj estas efike bonaj al ni.
Tion mi komprenas, sed la landaj asocioj estas parto de UEA. Ne temas nur ke ili rompas rilatojn, sed ke ili ne volas esti parto de tio. Mi ne vidas la paralelon kun Israelo. Por la Estraro okazas elektoj; por la delegitoj ne okazas post ĉiu mandatperiodo elektoj. La kutimo estas daŭrigi kiel delegito krom se estas interveno. Mi ne devis rekandidatiĝi ĉiujn tri jarojn kiel fakdelegito, kaj mi neniam aŭdis ke iu alia faras. Do tutsimple forstreki la ĉefdelegiton de lando sen eĉ informi ŝin pri tio aŭ pri la kialo estas implica esprimo de malkonfido. Ne doni kialon invitas spekulacion. Laŭ mi UEA sub la nova prezidanto faru ĉiujn strebojn por ripari rilatojn kun Rusio.
”Laŭ mi UEA sub la nova prezidanto faru ĉiujn strebojn por ripari rilatojn kun Rusio.”
Kial?
Pardonu vi min Hans sed kiun respondon vi volas legi pri tia demando? Ĉu oni devas pravigi tian aserton kial? Kion vi celas pri tio demando?
Pardonas mi vin ne. La demando estas tute klara, tamen ŝajnas necese detaligi por nepensemaj kapoj. Do: kial UEA sub la nova prezidanto faru ĉiujn strebojn por ripari rilatojn kun Rusio? Kial UEA strebu al tio? Mi ne vidas kialon. Ĉu io ŝanĝiĝis? Ĉu Rusio ĉesigis sian invadon kaj siajn atakojn kaj mi maltrafis tiun informon? Ĉu la rusaj gvidaj esperantistoj ŝanĝis sian sintenon kaj nun senrezerve kaj klare kondamnas la absurdan kaj sensukcesan murdadon de sia lando kontraŭ alia?
Mallonge do: kial?
Tion mi celas per tio demando.
Mi samopinias kun vi, Hans, sed tamen ĉi tiu diskuto povas erarigi iun kredi ke UEA iel suspendis siajn rilatojn kun la rusia landa asocio. Korektu min se mi eraras, sed miamemore la decidon ne plu kotizi al UEA faris la landa asocio mem post malkonsento pri la elekto de la ĉefdelegito. Verŝajne UEA ne kontraŭus se la rusia asocio mem decidus reveni.
La problemoj kun Rusio estas pli vastaj ol la eldiroj de unu ĉefdelegito. Nun en la lando oni ree honoras Stalinon: en pli ol 20 urboj denove troviĝas strato lianoma, kaj post la ekrego de Putin oni starigis preskaŭ 200 statuojn al li. Tamen sub Stalin oni torturis kaj murdis preskaŭ ĉiujn aktivajn esperantistojn de Sovetio, kiel scias ĉiuj legintaj siajn Lins kaj Bronŝtejn. Ĉu ni vidos la rusan landan asocion elpaŝi por kontraŭi tiun evoluon kaj defendi la memoron de la esperantistaj martiroj? Mi tre, tre dubas. La mallumo densiĝas.
Ĉiu lando havas problemojn. Britio estis en milito en ĉiu jaro de mia vivo (1945 -) kun esceptoj nur de 1966 kaj 1967. Sed eĉ pri tio mi ne povas certi, ĉar decidojn oni faras sendepende de la parlamentaj ĉambroj, kaj eĉ ne necesas ke la ordinaruloj sciu pri tio. Ĉu tiu estas la kialo, ke mankas ĉefdelegito en Britio?! Mi supozis, ke la Esperanto-movado levis sin super tiajn aferojn.
Estas domaĝe, ke en la freŝa numero de la bulteno de EAB, ne estas mencio de la rolo de ĉefdelegito.
Ho, fakte … nu, ĉiu tago estas lernotago. Hodiaŭ mi eksciis, ke la titoloj en la bulteno estas tro malgrandaj, aŭ ke la kontrasto inter la teksto kaj fono estas malsufiĉa.
///
ĈEFDELEGITO
Kiam mi informis UEA pri la morto de nia amiko Bill Chapman en 2020, mi diris, ke min eblus provizore listigi kiel ĉefdelegiton, ĝis iun alian oni trovos. Mi ne certas, ĉu oficiale mi estas: mankas tiu informero en la retejo de UEA. Ĉiaokaze, la ĉefdelegito estas la reprezentanto de UEA en lando. Tiu ne povas esti mi: mi jam estas la ĉefa figuro de EAB, kaj, kiel tio, necesas al mi la libero por kritiki aŭ alfronti UEA.
Se iuj inter vi estas membro de UEA dum almenaŭ du jaroj kaj interesiĝas pri la rolo, bonvolu ja kontakti min.
Nenio povas esti pli prava ol viaj vortoj! Mi nur kredas, ke oni devas disegni ilin por pli klara kompreno. Mi ne komprenas la hipokritan blindecon de esperantistoj kiuj ne sukcesas atesti tion.
Mi persone konas kaj estimas Amri Wandel. Li estas ne nur logdaura aktivulo de la israela kaj de la universala movado. Tamen bedaurindas, ke homoj kun grava ekstermovada rolo en la tutmonda, moderna, scienco ne kapablas savi la dronantajn E-fantomojn, kiel AIS. Mi delonge ne plu aktivas en la movado kaj nur malofte mi aperas dum bjalistokaj E-eventoj, sed mi kun tristo observadas la malaperantan E-movadon. Mi ne konas la plimulton el inter novaj UEA-estaranoj, sed mi memoras ke dum la multjara estrara rolo de Wandel, la universala (?) asocio (Asocio) similas la palison, el la fama, kataluna kanto de Lluis Llach!
Bona demando estas via. Alia samlandano de Wandel je multe da pasintaj jarcentoj jam diris…”ni konas arbon per siaj fruktoj”. Eble fruktoj de kelkaj arboj ne estas tre dolĉaj ĉu ne?
UEA parodias sin mem pli kaj plu.
Aperis Gazetara Komuniko pri la rezultoj de du sciencaj konkursoj:
https://uea.org/gk/1249
Oni povas resumi el la komuniko: AIS organizis du konkursojn; la prezidanto de AIS kunordigis ilin; la trezoristo de AIS estis en la ĵurio; la prezidanto de AIS mem partoprenis en ambaŭ konkursoj; la prezidanto de AIS gajnis la unuan premion en ambaŭ; la verko per kiu la prezidanto de AIS gajnis en unu konkurso estis verkita kun Carlo Spinola; Carlo Spinola estis unu el la ĵurianoj, do li premiis sin mem.
Mi scias ke ne estas multaj sciencistoj en la movado kaj malmultaj homoj devas kovri plurajn rolojn sed ke organizanto kaj ĵuriano de konkurso mem partoprenas en ĝi kaj eĉ gajnas la unuan premion estas neserioze kaj ne donas belan bildon de la movado se tiu ĉi novaĵo sciiĝas en ekstermovadaj sciencaj rondoj.
Estus eĉ pli ridinde kaj stinke, se la sinpremiinto estus reelektia kiel estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado. Feliĉe tio ne okazis, sed tiun rolon li ja ankoraŭ havis dum la “juĝado” de la konkursaĵoj.
Laŭ la informoj en la GK, la juĝistaro konsistis el Bengt-Arne Wickström, Vera Barandovská-Frank kaj Carlo Spinola.
Tio estas nur detalo, Tim.
Imagu jenan situacion.
Oni disdonas la premiojn dum UK-ceremonio. Sur la podio staras Wandel, la prezidanto de AIS, en sia triobla rolo de organizanto, kunordiganto kaj partoprenanto de la konkursoj, kune kun la meritplena ĵurio Spinola, Wickström kaj Barandovská-Frank. Kio okazos, kiam li anoncos la premiitojn?
Wandel: “Kaj la unuan premion por longa scienca prelego gajnis… La teknologio de spacvojaĝado kaj esplorado, de Wandel!”.
La ĵurio kore aplaŭdas, la publiko same. Ankaŭ Wandel aplaŭdas kaj gratulas sin mem. Li donas al si la premidiplomon per unu mano kaj prenas ĝin per la alia.
Wandel: “Nun ni malkaŝos la duan premion en tiu branĉo. La duan premion gajnis… la IKU-libro 2025, en redakto de Striganova, Shevchenko kaj Wandel!”.
La ĵurio ktp. aplaŭdas. Wandel donas al si mem plian premidiplomon, sed ĉi-foje li interŝanĝas la manojn: chiam konvenas iom da vario.
Wandel: “Ni venas nun al la Premio Pirlot por sciencaj libroj. La unuan premion en tiu kategorio gajnis… Astronomio kaj astrofiziko por ĉiuj, de Wandel kaj Spinola! Nekredeble! Carlo, ekstaru de via ĵuriana seĝo kaj venu al mi ricevi vian merititan premion kune kun mi.”
Ĵuriano Carlo Spinola ekstaras, emociita pri la neatendita premio, kaj alpaŝas la prezidanton, organizanton, kunordiganton, partopreninton kaj premiiton Wandel. Ĉi-foje Wandel devas transdoni du premidiplomojn, sed ĉe tiom da diplomoj kaj manoj li eraras kaj donas ambaŭ al si mem, kio igas la premiitojn elkore ridi. La publiko akompanas.
Post fino de la aranĝo la publiko, iom konfuzita, konsultas la programon: ili pensis ĉeesti disdonon de gravaj sciencaj premioj kaj tamen trafis salonon, kie oni surscenigis skeĉon.
Sufiĉe grava detalo, se taksi laŭ la enhavo de la tre mallonga komento, al kiu mi respondis.
Tamen kiel inventi? Ĉu vi scias, ke Amri Wandel anoncis la rezultojn? Anoncado estus tasko por juĝistoj, mi supozas, eĉ se nur por eviti la situacion, kiun vi bildigis.
Jes, la afero aspektas iom farsa. Sed se la juĝistoj taksis la IKU-libron inda je la dua premio (diable, mi pagus por ne devi aŭdi pri ĝi tiel ofte dum la lastaj UK-oj), mi ne havas malfacilaĵon kredi, ke libro verkita de homo kun tia profesia fono ja estis la plej bona.
La GK kaŭzis, ke mi starigis al mi kelkajn veajn demandojn:
Sed «Kial oni permesis al Amri Wandel sin premii?» ne estis unu el ili, ĉar tion il ne faris. Gravas la vero, kiam oni atakas aliajn homojn.
Ĉu vere vi trovas akceptebla tiun konkurson? Ĉu vi pensas ke en serioza scienca rondo de via lando ĝi estus akceptebla?
Krom la evidenta intereskonflikto de ĵuriano kiu prijuĝas sian verkon, ni havas Wandel kiu, krom esti la plej alta reprezentanto de la instanco kiu organizis la konkurson, estis kunordiganto de tiu konkurso. Ni ne scias kion faras kunordiganto sed, ĉar ne estis menciita sekretario, mi povas supozi ke li agis kiel sekretario de la konkurso. Do, li ricevis la kontribuaĵojn, prijuĝis ĉu ili plenumas la kriteriojn, anonimigis ilin por submeti al la ĵurianoj. Kaj aldonis sian propran kontribuaĵon, eble post esti leginta la aliajn kaj adaptinta la sian por superi ilin. Mi ne diras ke li faris tion sed simple oni devas eviti situacion en kiu tio povas okazi. Alivorte, devus esti regulo ke homo kiu havas aliron al la kontribuaĵoj de konkurso ne rajtu mem partopreni ĝin.
Ĉiuj seriozaj konkursoj havas tian regulon. El la regularo de Belartaj Konkursoj, art. 2.1:
Ne rajtas partopreni en iu branĉo, aŭ subbranĉo, ties juĝantoj, nek, ajnaokaze, la prezidanto kaj sekretario de la Komisiono.
Mi esprimis neniun opinion pri la akcepteblo aŭ seriozeco de la konkurso.
Mi ripetas, kion mi diris: «Gravas la vero, kiam oni atakas aliajn homojn.» Jen kial mi respondis.
“Mi esprimis neniun opinion pri la akcepteblo aŭ seriozeco de la konkurso.”
Do jen rekta demando: bv. esprimi vian opinion pri la akcepteblo aŭ seriozeco de la konkurso, se vi havas tian.
Cetere, se oni eniris la ĝangalan AIS-retejon (mi memoras ke iam oni kritkis la UEA-retejon pro malmoderna aspekto: se vi volas vere nostalgii pri la retejoj de la 20a jarcento, vizitu ĉi tiun: http://www.ais-sanmarino.org/index.html) kaj sukcesis atingi la regularon de la premio Pirlot, oni konstatis, ke la regularo al neniu malpermesas partopreni. Do se prezidanto, kunordiganto aŭ eĉ ĵuriano partoprenus, ŝajne tio eblas laŭ la regularo.
Pri kelkaj aferoj oni ne povas ne miri:
Artikolo 1.b: “Neniel ĝi celas librojn aŭ aliajn verkojn kies kerna enhavo apartenas al esperantologio aŭ interlingvistiko. Ne povas do partopreni vortaroj…”
Listo de premioj
1997 : C.MINNAJA, Vortaro Itala-Esperanto
Nu, la regulara versio estas el 2016. Eble en 1997 regis aliaj reguloj. Aŭ ne,
Alia fuŝo: oni anoncas, ke unu el la prelegoj estis “Knabeto Savita de Auschvitz”, sed tiu “Auschvitz” kun “v” estas nek esperanta nek germana. La kongresa libro prave indikas Auschwitz.
Strikte dirite nur Spinola premiis sin mem. Sed tio, ke Spinola kaj Wandel kune verkis iun libron, laŭ normala scienca praktiko igus Spinola-n netaŭga por prijuĝi iun ajn publikaĵon de Wandel, ankaŭ sole verkitan, dum ekzemple kvin jaroj. Niaj rondoj estas malgrandaj sed iun pli elegantan solvon oni devintus trovi.
Komente al la republikigo de la koncern GK en Heroldo Komunikas Carlo Minnaja atentigas, ke ne Carlo Spinola sed li, Carlo Minnaja, estis en la ĵurio (“ĉu konfuzo ŝuldita al la egaleco de personaj nomoj?” li demandas). Supozeble Minnaja scias, pri kio li skribas, kaj do tiu GK estis malzorge farita naskante ĉi kaĉon.
tiu GK estis malzorge farita … kaj korektita de neniu post kvar tagoj, kvankam republikigita de aliaj komunikiloj (OdE, HK, LF, …)!
UEA ne plu estas serioza organizo. Jam de jaroj la tuto degeneras. Neniu kontrolas la informojn, neniu sekvas la regularojn (mi dubas ke iu ajn el la estraranoj konas la regularojn) kaj plej grave, la membroj ne ĝeniĝas pri tio!
Mark Fettes kune kun Fernando Maia kaj la antaŭaj estraranoj detruis la Centran Oficejon kun la ekskuzo pri manko de mono kaj ke la novaj oficistoj faros ĉion pli profesie. Nun UEA dungas edzinojn de oficisto kaj de la ĉefa subvencipetanto. Kiel premio por bone obei la superajn gvidlinojn oni finfine donis la prezidantecon al Maia.
La firmao dungita por organizi la UKojn ne kapablas bone plani kaj diskonigas NUR 3 tagojn antaŭ la kongreso ke en la salono por la komitatokunsido ne estas retkonekto, novaĵo kiu kauzas konsternon en la komitato kaj devigas urĝan, lastminutan (kaj plej verŝajne multekostan) solvon. Kiu pagis pri tiu manko de organizado, ĉu UEA, aŭ ĉu alia instanco, ekzemple iu fondaĵo de US?
Eĉ la flago de Esperanto estis nur lastminute lavita kaj pendigita por sekiĝi sur la podio. Tamen ili lavis ĝin per tro varma akvo, kiu ŝrumpis la flagon. Almenaŭ tiu estis la impreso donita el tiu malbela surscenigo de la malfermo de la UKo, kiu en pasinteco estis pompa, estis unu el la plej montrindaj E-aĵoj. La mallongigo povas resti UK, sed por “Universala Kampadejo”.
Nenio pliboniĝis. Nur malboniĝis. Kaj la komitato silentas, ne pridemandas Fettes kaj Maia pri la sekvoj de iliaj agoj.
“Kiel premio por bone obei la superajn gvidlinojn”
Kiu aŭ kio difinas tiujn superajn gvidliniojn? Kie ili troveblas?
Se ili estas kaŝaj kaj nevideblaj al ordinaraj homoj (kiel decas al sekretema organizo), kiel vi eksciis pri ilia ekzisto kaj enhavo?
Mi ne povas malkaŝi miajn fontojn. Alie mi ne plu havos aliron al ili…
”la membroj ne ĝeniĝas pri tio” – Bonvolu ne taksi min naiva, sed ĉiu kongresinto ricevis ligilon al enketo, en kiu eblas pritaksi kaj ankaŭ priplendi diversajn erojn en la kongreso. Eble vi respondos, ke tio ĉiuokaze ne helpos? Sed la problemo estas, ke la diskutejo de Libera Folio glitas al la direkto de eĥoĉambro, kiu fortigas nur negativajn kaj kelkfoje eĉ konspirecajn teoriojn pri UEA. Por kritiki ion oni devas tamen konservi ian bazan esperon pri la plibonigebleco de la kritikataĵo, alie oni ja perdas sian tempon.
Se vi vere kapablas vidi la problemojn en UEA, de kie ili fontas kaj kiuj kaŭzis ilin, sed ade pensas ke per nur pozitivaj pensoj la afero pliboniĝos, tiam, por respekto al vi, mi preferas pensi ke vi estas nur naiva.
Do vi scias pri iu konspiro, kiun vi laŭ via ĉi-supra mesaĝo ne povas malkaŝi, sed kiun mi tamen devus vidi? Supozeble la fonto de la “problemoj” estas simple la komitato, kiu elektis la estrarojn kaj akceptis iliajn agojn. Ĉu vi provis elektiĝi komitatano?
Efektive temas pri naiveco kaj nescio. Mi estis direktoro dum 26 jaroj kaj, ekzemple, devis okupiĝi pri multaj petoj de laborpermeso. Jouko kredis tion granda problemo, sed neniam laborpermeso estis rifuzita, eĉ kiam temis pri ne-eŭropanoj. De pli ol 20 jaroj oni eĉ ne plu bezonas ĝin por homoj el EU kaj EEA. Ke ne okazis problemoj, estis ne laste pro bona reputacio de la CO ĉe la laboroficejo kaj policejo, konstruita dum jardekoj. Ĉu ĝi poste estis perdita, mi ne scias. Estas fakte iom ĝene legi argumentojn, kiuj ne baziĝas sur propraj sperto kaj kono sed estas fabrikitaj pro ia ideologieca kontraŭstaro al tia oficejo, kian longe havis UEA. Ke tiu CO estis tre sukcesa, bedaŭrinde igis iujn estraranojn kaj prezidantojn opinii, ke ĝi estis tro forta. Sekve ĝi estis sukcese senfortigita.
Dankon, Osmo! Kiel mian lastan komenton pri la temo Centra Oficejo mi povas nur konstati, ke ordinara esperantisto restas perpleksa. Estas du konkuraj historioj: tiu, ke la financoj de UEA ne permesis daŭrigi la nunan sistemon; kaj tiu, ke ekzistis kvazaŭ konspiro de la prezidantoj kaj estraroj forigi CO-on sendepende de la financa situacio. La unuan historion kredis la plimulto de la komitato, kiuj ja estas kompetentaj kaj respondecaj esperantistoj. La duan subtenas ekzemple Osmo, kies sciojn kaj spertecon oni same ne povas dubi. Krome, ekzistas malsamaj opinioj pri tio, kiel grava funkcie estus fizika CO.
Verŝajne mi ne plu sukcesos diri ion saĝan pri ĉi tiuj konfliktaj historioj. Sed en la diskutejo de Libera Folio ĉiu ajn negativa opinio pri UEA estas ĉiam pli subtenata ol la pozitivaj – tio estas kvazaŭ instinkta reago de multaj: ĉio merdas – kaj tio ne helpas la movadon antaŭeniri. Mi esperas, ke la akraj kritikantoj klopodos kandidati por la komitato kaj eĉ por la estraro por konkrete proponi novajn vojojn al UEA. Kompreneble oni ankaŭ rajtas nur veadi ĉi tie.
“… la plimulto de la komitato, kiuj ja estas kompetentaj kaj respondecaj esperantistoj.”
Tiel estis, kiam en la komitato sidis Benczik, Blanke, Bormann ktp ĝis Ragnarsson, Sekelj, Støp-Bowitz k.a. pintuloj, sed de longe ne plu. La nivelo kaj kvanto de la dskutoj en la komitato iĝis mizeraj, tiel ke oni ŝerce ekparolis pri komato.
Vi pravas S-ro Lindstedt! Ordinaraj esperantistoj restas perpleksaj, sed pro la komentoj de diversaj personoj. Mi laboras ĉe brazila banko kaj dum jaroj kontrolis bilancojn de grandaj entreprenoj, kiuj petis krediton. Mi estas sperta pri la temo. Mi legis la bilancojn de UEA kaj por mi ne estas iu dubo, ke la financoj ne permesis daŭrigi la sistemon. Fakulo ne povas veni al alia konkludo. Aliaj historioj estas fuŝaj kaj plene konspiraj.
“detruis la Centran Oficejon” – Se mi nur nun iĝus esperantisto kaj ekscius, ke iam UEA havis fizikan oficejon kun rezidantaj oficistoj, mi pensus: interesa historia detalo, tia estis la vivo antaŭ la reta epoko! Tiutempe mi ankaŭ devis en miaj monaferoj viziti fizikajn bankoficejojn, kiuj nuntempe preskaŭ ne plu ekzistas. Mi ne pensus, ke UEA devus ankaŭ nuntempe igi la oficistojn transloĝiĝi al unusola loko kun siaj familioj.
Legante tiun komenton oni ricevas la impreson, ke UEA estis la lasta el la malmodernaj organizoj, kiuj tenis oficejon kun surlokaj laborantoj, dum evidente ankoraŭ ekzistas centoj da milionoj da oficejoj tra la mondo, kie parta- aŭ tuttempe laboras surloke centoj da milionoj da dungitoj.
Jes, tia estis la vivo antaŭ la reta epoko, sed klare tia ĝi plu estas ankaŭ en la reta epoko kaj eĉ en la AI-epoko.
La avantaĝo de fizika oficejo por UEA: natura ĉiutaga interagado de la oficistoj kaj bona informfluo inter ili. La malavantaĝo: oni povas dungi nur tiajn oficistojn, kiuj povas transloĝiĝi, kompreneble kun sia familio, kaj oni bezonas laborpermeson, ofte ankaŭ por la edz(in)o, ĉar la salajro pagebla ne sufiĉas por familio.
Mi ne prenus bankojn por kompari kun UEA. Jes, bankoj emas fermi filiojn lastatempe sed plu havas grandajn sidejojn, centrajn, landajn kaj regionajn, foje tutajn ĉielskrapulojn. Mi ne fidus meti mian monon en bankon kiu havas nur oficistojn kiuj laboras en sia loĝejo.
Prave! Kompreneble ĉiam restas homoj, kiuj sopiras la malmodernan tempon. Mi timas ripeti mian opinion, sed por homoj el aliaj kontinentoj ne vere gravas, ĉu UEA laboras en Roterdamo aŭ dise en la mondo.
Ni devus ĉesi rigardi ĉi tiun aferon laŭ la falsa disduiĝo Fizika oficejo = eŭropcentrismo kaj malmoderneco / Virtuala oficejo = tutmondismo, moderneco kaj fine ni venkis tiujn aĉajn eŭropanojn!
Kaj kiaj do estas viaj kontraŭargumentoj?
Hipoteze, se virtuala oficisto, vivanta, ni diru, en Kolombio, kiu faras la monĝirojn por UEA, decidus ŝteli monon de la Asocio, kiel la polico/justico de Nederlando (ankoraŭ sidejo de UEA) povus kapti/juĝi/(eventuale) puni tiun oficiston?
Eĉ se UEA havus fizikan oficejon, estus malfacile imagi, ke sole nur la homoj sidantaj tie rajtus ĝiri monon. Eble ili devus uzi paperajn kontolibrojn? Aliflanke, la historio de UEA konas monfraŭdojn ankaŭ dum la tempo de fizika oficejo.
Aj, karulo, vi denove ne komprenis la kernon de la problemo kaj hastis doni vian “verdikton”. Mia demando estis, kiel UEA persekutus iun eventualan oficiston fraŭdiston en alia lando aŭ kontinento? Disdonante kernajn servojn al homoj for de fizika sidejo malfortigas la sekurecon de Asocio. Mi tamen ne mirus se neniu el la nunaj estroj pensis pri tiu risko kaj kiel agi kaze ke io tia okazu.