Vi estas ĉi tie: Hejmo / novaĵoj

novaĵoj

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2007-11-01 21:34
Novaĵoj el Esperantujo.
La mondo festis Zamenhof-tagon

La mondo festis Zamenhof-tagon

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-22 12:00

Ĉi-jare la Zamenhof-tago estis ĵaŭdo, ordinara labortago en la plej multaj landoj de la mondo. Tial la solenado de la ĉefa esperantista festotago dividiĝis al nekutime multaj tagoj. La plej multaj Esperanto-organizaĵoj en la mondo elektis la antaŭan aŭ postan semajnfinon. Jen kelkaj ekzemploj el la preskaŭ senfina listo de solenaĵoj.

La mondo festis Zamenhof-tagon - Legu pli...

Corsetti petas renkontiĝon kun Ján Figeľ por esprimi indignon

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-20 16:19

La prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Renato Corsetti, petis renkontiĝon kun EU-komisionano Ján Figeľ por rakonti al li pri la kulturo kaj valoroj de Esperanto. Laŭ Renato Corsetti, multaj esperantistoj indignas pro la aserto de la Eŭropa Komisiono, ke "artefaritaj lingvoj laŭdifine ne havas kulturon". Ankaŭ Eŭropa Esperanto-Unio turnis sin al Ján Figeľ kun simila letero. Ni publikigas la plenajn tekstojn de la leteroj.

Corsetti petas renkontiĝon kun Ján Figeľ por esprimi indignon - Legu pli...

Povilas Jegorovas iĝis "Esperantisto de la jaro"

Povilas Jegorovas iĝis "Esperantisto de la jaro"

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-19 22:27

Ĉiujare ekde 1998 pro iniciato de la gazeto "La Ondo de Esperanto" estas elektata "Esperantisto de la jaro". Ĉi-jare tiun honoran titolon ricevis Povilas Jegorovas, la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio kaj la prezidinto de la Loka Kongresa Komitato de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto.

Povilas Jegorovas iĝis "Esperantisto de la jaro" - Legu pli...

La tria urbo de Svedio reklamas sin ankaŭ en Esperanto

La tria urbo de Svedio reklamas sin ankaŭ en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-20 07:19

La oficiala hejmpaĝo de Malmö, la tria urbo de Svedio, nun havas sekcion ankaŭ en Esperanto - ankoraŭ nur provizore. Kaj la Esperanto-klubo de Malmö kaj Sveda Esperanto-Federacio festos sian 100-jaran jubileon en 2006. Lige kun tiu datreveno en Malmö maje 2006 estos aranĝita jubilea dan-sveda kongreso, kaj okaze de la kongreso la urbo konsentis aldoni ankaŭ esperantlingvan tekston al sia retejo.

La tria urbo de Svedio reklamas sin ankaŭ en Esperanto - Legu pli...

Cento da vizitantoj en Malferma Tago de UEA

Cento da vizitantoj en Malferma Tago de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-07 15:30

La Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 26-an de novembro, omaĝis la 50-an datrevenon de la translokiĝo de la sidejo de UEA al Roterdamo. Ekde novembro 1955 la CO troviĝas en la nederlanda metropolo. La libroservo vendis varojn por pli ol 2.500 eŭroj, kaj kelkaj novaj eldonaĵoj estis lanĉitaj okaze de la Malferma Tago. La kvanto de vizitantoj estis ne rekorda, sed ankaŭ ne malrekorda, spite la ekstreme malbonan veteron kiu malhelpis veturadon.

Cento da vizitantoj en Malferma Tago de UEA - Legu pli...

Esperanta Vikipedio atingis novan rekordon

Esperanta Vikipedio atingis novan rekordon

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-29 22:52

La 27-an de novembro aperis la 30.000-a artikolo en la esperantlingva reta enciklopedio Vikipedio. La esperantlingva versio de Vikipedio enhavas proksimume same multe da kapvortoj kiel la danlingva, sed ekzemple la svedlingva estas trioble pli granda, kaj la germanlingva dekoble pli granda.

Esperanta Vikipedio atingis novan rekordon - Legu pli...

Ĉinio solenis la 101-an naskiĝtagon de Bakin

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-26 21:36

La 25-an de novembro 2005 oni diversloke en Ĉinio memoris solenis la 101-an naskiĝtagon de la granda verkisto Bakin, forpasinta la 17-an de oktobro. Bakin estis ankaŭ unu el la plej famaj ĉinaj esperantistoj, kaj pluraj liaj fruaj verkoj aperis en esperanta traduko.

Ĉinio solenis la 101-an naskiĝtagon de Bakin - Legu pli...

Berlina Esperanto-domo rekonstruota

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-24 21:29

La Berlina Esperanto-domo, kiu estis grave difektita en septembro en granda incendio, estos rekonstruita. Jam fine de decembro la oficejo de Germana Esperanto-Junularo kaj la kvin loĝejoj en la domo estos denove uzeblaj, se ĉio iros laŭ la planoj.

Berlina Esperanto-domo rekonstruota - Legu pli...

IKEF daŭre sen prezidanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-24 09:30

En la Vilna Universala Kongreso post dudekjara deĵorperiodo demisiis la prezidanto de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF), Franz Josef Braun. IKEF estis fondita en 1985 en Aŭgsburgo, kaj ekde la fondiĝo de la asocio Franz Josef Braun estras ĝin. En Vilno neniu el la aliaj estraranoj pretis transpreni la taskon de prezidanto, kaj en freŝa numero de sia bulteno "La Merkato" la asocio informas, ke ĝi daŭre estas sen prezidanto, kaj sen sekretario.

IKEF daŭre sen prezidanto - Legu pli...

La Civito ekskomunikas "terorisman" Liberan Folion

La Civito ekskomunikas "terorisman" Liberan Folion

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-24 09:29

Laŭ la Civito, Libera Folio kulpas pri "terorismo kontraŭ la Tria Mondo", ĉar ĝi aperigis artikolon pri la ligoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Civito.

La Civito ekskomunikas "terorisman" Liberan Folion - Legu pli...

Agoj pri dokumento