Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / IKEF daŭre sen prezidanto

IKEF daŭre sen prezidanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-24 09:30
En la Vilna Universala Kongreso post dudekjara deĵorperiodo demisiis la prezidanto de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF), Franz Josef Braun. IKEF estis fondita en 1985 en Aŭgsburgo, kaj ekde la fondiĝo de la asocio Franz Josef Braun estras ĝin. En Vilno neniu el la aliaj estraranoj pretis transpreni la taskon de prezidanto, kaj en freŝa numero de sia bulteno "La Merkato" la asocio informas, ke ĝi daŭre estas sen prezidanto, kaj sen sekretario.

La ĉefa aktivulo de IKEF estas ĝia financa administranto Roland Rotsaert. En la aŭtuna numero de La Merkato li informas, ke pro la momenta manko de homfortoj la funkciado de IKEF estos iom limigita. Ekde nun La Merkato aperos nur dufoje jare, en aprilo kaj en oktobro. Tamen la retpaĝoj de IKEF estos laŭeble aktualigataj pli ofte.

La kotizo de IKEF samtempe estas duonigita. Multaj membroj ne pagas la kotizon ĝustatempe, kaj en Vilno oni diskutis la ideon tute rezigni pri kotizo, sed tiun proponon oni ne akceptis, interalie ĉar multaj membroj pagis kotizon de dumviva membro aŭ anticipe pagis kotizojn por multaj jaroj.

En sia adiaŭa parolado la multjara prezidanto de IKEF, Franz Josef Braun, pritraktis la agadon de la fakgrupo dum dudek jaroj. Kiel pozitivajn atingojn li taksis interalie la statuson de IKEF kiel faka asocio aliĝinta al UEA, la ĉiujarajn vizitojn de IKEF-anoj al firmaoj aŭ ekonomiaj institutoj en la kongresurbo, la eldonon de fakaj terminoj, kaj ankaŭ la komercadon per Esperanto, pri kiu okupiĝis ĉefe ĉinaj membroj de la asocio.

La financan raporton pri la agado de la pasinta jaro prezentis Roland Rotsaert. Li konstatis, ke la agado donis profiton de 330 eŭroj, sed la estiĝon de profito li konsideris negativa, ĉar mono restis en la kaso pro manko de realigitaj projektoj.

arkivita en: