Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / La tria urbo de Svedio reklamas sin ankaŭ en Esperanto

La tria urbo de Svedio reklamas sin ankaŭ en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-20 07:19
La oficiala hejmpaĝo de Malmö, la tria urbo de Svedio, nun havas sekcion ankaŭ en Esperanto - ankoraŭ nur provizore. Kaj la Esperanto-klubo de Malmö kaj Sveda Esperanto-Federacio festos sian 100-jaran jubileon en 2006. Lige kun tiu datreveno en Malmö maje 2006 estos aranĝita jubilea dan-sveda kongreso, kaj okaze de la kongreso la urbo konsentis aldoni ankaŭ esperantlingvan tekston al sia retejo.
La tria urbo de Svedio reklamas sin ankaŭ en Esperanto

La retejo de la urbo Malmö.

En Esperanto ĝis nun aperas nur unu teksto, la ĉefa teksto de la paĝo por turistoj.

- En kunligo kun la aranĝo de la dan-sveda kaj 100-jara kongreso ni havis kontakton kun la urbo. En niaj diskutoj ni prezentis kion ni deziras de la urbo, interalie ke Esperanto estu unu el la lingvoj uzataj en la retpaĝo de Malmö. Por la urbo estas interese ke ni venigos gastojn.  Preskau tuj oni aperigis artikolon en kiu mi prezentas la kongreson kaj sekve de ĝi okazis artikoletoj en tri tagaj gazetoj, rakontas Sten Svenonius, prezidanto de la Esperanto-klubo de Malmö.

La reta artikolo pri la kongreso rakontas ke la temo de la kongreso estos "Lingvoproblemoj en EU" kaj la prelegantoj, kiuj venas el Pollando, Germanio kaj Irlando, havas bonan enrigardon en la lingva problemaro kaj kostoj por la lingvoservo de EU.  La publiko povos ankaŭ partopreni la koncertojn kiuj estos en Esperanto.

Provizore la urbo akceptis nur, ke la esperanta teksto restu en la retejo ĝis la jubilea kongreso. Sten Svenonius tamen esperas, ke eblos konviki la respondeculojn lasi la esperantan tekston ankaŭ post la kongreso.

- Oni laŭdire hezitas akcepti novajn lingvojn, ĉar pluraj deziras ke pliaj lingvoj aldoniĝu. Mi volas argumenti ke Esperanto estas granda en interreto kaj ke ni povas fari reklamon por Malmö en la tuta mondo.

arkivita en: