Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Ĉinio solenis la 101-an naskiĝtagon de Bakin

Ĉinio solenis la 101-an naskiĝtagon de Bakin

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-26 21:36
La 25-an de novembro 2005 oni diversloke en Ĉinio memoris solenis la 101-an naskiĝtagon de la granda verkisto Bakin, forpasinta la 17-an de oktobro. Bakin estis ankaŭ unu el la plej famaj ĉinaj esperantistoj, kaj pluraj liaj fruaj verkoj aperis en esperanta traduko.

En Wuhan, granda industria urbo kaj ĉefurbo de la provinco Hubei, okazis memorkunveno pri Bakin kaj Esperanto en la ĉefbiblioteko de la provinco, rakontas Ding Ji, esperantisto el Wuhan.

-  La 25-a de novembro 2005 estis la 101-a naskiĝtago de la grandioza popola verkisto kaj fama esperantisto Bakin. En Hubei-Biblioteko de Wuhan de Ĉinio la memorkunvenon okazigis kune Hubei Esperanto Asocio kaj la biblioteko. Aliĝintoj estis ĉirkau 30 personoj, kiuj laŭvice priparolis kun profunda sento kortuŝa pri Bakin Kaj Esperanto. Ĵurnalistoj de televida stacio kolektis la novaĵon dum la kunveno kaj filmis la aktivan kunvenon, li skribas al Libera Folio.

Bakin junaĝeBakin lernis Esperanton en Nankino jam en la 1920-aj jaroj, kaj pere de Esperanto tradukis literaturon al la ĉina. En la 1930-aj li verkis unu el la fruaj majstroverkoj de la ĉina realisma prozo, la romanon "La Familio". Tiu verko poste estis tradukita al multegaj lingvoj.

Dum la kultura revolucio en la 1960-aj jaroj la aŭtoro estis kruele persekutata. Poste, en 1980, aperis en Ĉinio esperanta traduko de lia romano "Aŭtuno en printempo", kies titolo estis inspirita de la romano "Printempo en aŭtuno" de Julio Baghy. En la sama jaro Bakin mem unuafoje povis partopreni Universalan Kongreson de Esperanto, en Stokholmo.

Lia plej grava verko dum la postaj jaroj kredeble estis aŭtobiografiaj tekstoj kiuj aperis sub la titolo "Hazardaj pensoj" (Suixiang Lu, angla traduko: Random Thoughts) jam post la kultur-revolucio, en 1978-1986. La verkoj aperis kiel felietono en Honkongo. Post la morto de Bakin la verko iĝis furoraĵo en Ĉinio, kiam ĝi aperis libroforme. En siaj "hazardaj pensoj" Bakin interalie honeste rememoras pri la hororoj de la kultura revolucio kaj skribas pri la graveco de individua libero.

Bakin suferis pro la malsano de Parkinson ekde 1983, kaj la lastajn jarojn de sia vivo li pasigis en malsanulejo.

arkivita en: