Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Lev Tolstoj kaj Esperanto

Lev Tolstoj kaj Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-01-05 10:31

La Ruslanda ĵurnalisto kaj eldonisto Aleksej Suvorin foje skribis: “Ĉe ni estas du caroj: Nikolao II kaj Lev Tolstoj. Kiu el ili estas pli forta? Nikolao II nenion povas fari pri Tolstoj, ne povas ŝanceli lian tronon, sed Tolstoj sendube ŝancelas la tronon de Nikolao kaj de ties dinastio”.

Pli detale pri la rilato de la “dua caro”, Lev Tolstoj, al Esperanto rakontas Aleksander Korĵenkov en la januara kajero de la ĉiumonata gazeto “La Ondo de Esperanto”. Ĉi tiu artikolo malfermas la novan ciklon en la kleriga rubriko “Nia trezoro”, ĉi-jare dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton.

La artikolo pri Tolstoj estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/01/219trezoro/

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla por 2013 ĉe pluraj landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA kontraŭ 38 eŭroj (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo” estas abonebla por la tuta jaro kontraŭ 12 eŭroj. Legu la abonkondiĉojn