Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Cento da vizitantoj en Malferma Tago de UEA

Cento da vizitantoj en Malferma Tago de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-07 15:30
La Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 26-an de novembro, omaĝis la 50-an datrevenon de la translokiĝo de la sidejo de UEA al Roterdamo. Ekde novembro 1955 la CO troviĝas en la nederlanda metropolo. La libroservo vendis varojn por pli ol 2.500 eŭroj, kaj kelkaj novaj eldonaĵoj estis lanĉitaj okaze de la Malferma Tago. La kvanto de vizitantoj estis ne rekorda, sed ankaŭ ne malrekorda, spite la ekstreme malbonan veteron kiu malhelpis veturadon.
Cento da vizitantoj en Malferma Tago de UEA

La Centra Ofiejo de UEA.

Kun la unua, Ĝeneva epoko de la sidejo la publiko (proksimume 30 personoj) konatiĝis per la prelego de historiisto Ziko Sikosek pri la tiama direktoro Hans Jakob. Poste Johano Rapley, la lasta gvidanto de la oficejo en la apud-Londona vilaĝo Heronsgate, prilumis tiun mezan periodon de la Centra Oficejo. Johano Rapley rakontis multe pri "Tiny" Cecil Charles Goldsmith,  ĝenerala sekretario de UEA kaj Internacia Esperanto-Ligo dum preskaŭ dudek jaroj, 1936-1954,  poste redaktoro de Brita Esperantisto kaj eĉ pli poste aktivulo en Aŭstralio. Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la prelego.

En formo de intervjuo, kiun gvidis Sikosek, prezentis siajn rememorojn Glauco Pompilio, iama KKS, kiu komencis sian oficistan servon en la unua, luita domo de UEA en Roterdamo, kaj Victor Sadler, kiu laboris en la nuna domo du jardekojn kiel redaktoro, oficeja direktoro kaj ĝenerala direktoro.

En la antaŭa tago ekstreme aĉa vetero atakis Nederlandon kaj paneigis la trafikon sur fervojoj kaj aŭtoŝoseoj. En la sabato de la Malferma Tago kelkaj fervojlinioj estis ankoraŭ rompitaj kaj partoj de la lando plu restis sen elektro. Malgraŭ la malfavoraj kondiĉoj la laborantoj de la CO havis cent vizitantojn el 12 landoj, kvanto ne rekorda, sed ankaŭ ne malrekorda. Dum la lastaj jaroj la kvanto de vizitantoj en la aŭtuna Malferma Tago kutimas klare superi centon, en la printempa Malferma Tago la Centra Oficejo ofte ricevas iom malpli da gastoj. Malrekordo ŝajne estis atingita printempe 2003, kiam la Malferman Tagon ĉeestis nur 43 personoj. Pasintaŭtune la Malferman Tagon ĉeestis proksimume 150 personoj.

La ĉefgasto ĉi-foje estis la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kiu dufoje vigle diskutis kun po dudeko da aŭskultantoj pri la taskoj kaj defioj, kiujn aktuale frontas UEA kaj la Esperanto-movado. Ĉi tiujn taskojn li resumis laŭ tri fadenoj: informado, interreto, ekster-Eŭropo. Novaĵo en la programo estis la ludo-tago de Nederlanda Esperanto-Junularo, kiu ebligis pasigi tempon per diversaj tabloludoj en la biblioteka salono Kanado.

La Libroservo de UEA vendis librojn kaj aliajn varojn por 2.522 eŭroj, malpli ol duono de la pasintaŭtuna sumo (5.262 eŭroj). Pasintjare ankaŭ la kvanto de vizitantoj ja estis pli alta, 150. La rilato inter la kvanto de vizitantoj kaj la aĉetoj ne estas tute simpla, ĉar en la malrekorda printempa Malferma Tago en 2003 la vendoj de la libroservo atingis preskaŭ 2.900 eŭrojn.

Plej novajn eldonaĵojn ĉi-jare kiel kutime prezentis Ionel Oneţ, la respondeculo de la Libroservo. Denove la plej furora verko estis Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker, kiun akiris 10 vizitantoj. Ĝin sekvis, kun po 9 ekzempleroj, la plej novaj eldonaĵoj de UEA, lanĉitaj en tiu ĉi Malferma Tago: Etimologia vortaro de la propraj nomoj de Andre Cherpillod kaj Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj, libreto kun la prelego de Marjorie Boulton en la Malferma Tago en novembro 2004. En 6 ekz. vendiĝis la utopia novelo Klaŭstralio de István Bejczy, tradukita el la nederlanda. De Taglibro de mia frato (C. Pressburger), Historio de Esperanto (A. Korĵenkov) kaj La unufoja lando (T. Venclova) estis venditaj po 5 ekzempleroj.

Estis prezentita ankaŭ la nova traduko de Edmund Grimley-Evans el verkoj de Saki (H.H.Munro) kun la titolo La Lupino kaj aliaj rakontoj. El la menciitaj verkoj La lupino kaj Klaŭstralio venis nur kelkajn tagojn pli frue el la presejo. Klaŭstralio estis kunprezentita de István Ertl, kiu uzis la okazon por paroli pri alia freŝdata traduko sia, la poemaro La unufoja lando de Tomas Venclova.

Dum la tuta Malferma Tago laboris per siaj kameraoj Petro Baláž kaj Francisco Veuthey, kiuj registris scenojn de la tago por dokumenta filmo pri UEA. La filmo prezentos ankaŭ la vivon de la Centra Oficejo. Oni antaŭvidas lanĉi ĝin en aprilo kiel DVD-diskon, kaj kredeble la filmo estos ankaŭ elŝutebla rete. Dum la Malferma Tago estis spektebla lastatempa nederlanda televid-filmeto pri la historio de Esperanto, kaj La Duonokulvitro, 14-minuta DVD-disko kun prezento de unu el la plej fruaj esperantlingvaj teatraĵoj.

(Gazetara Komuniko de UEA, Libera Folio)

arkivita en: