novaĵoj
Esperanto forte videblis en la 2-a Pakistana Socia Forumo
La 24-an de januaro okazis la 2-a Pakistana Socia Forumo (PSF) en Ali-Instituto de la urbo Lahore. Estis invititaj ĉiuj pakistanaj organizaĵoj kaj asocioj, kiuj laboras por la rajtoj de infanoj, virinoj, laboristoj, lernantoj kaj suferantoj de diversaj problemoj. Origine devis okazi Monda Socia Forumo (MSF) en Karaĉio, sed ĝi estis prokrastita pro la tertremo. Pro tio oni aranĝis la 2-an PSF por montri unuecon kun MSF-2006 en Karakaso kaj Bamako. MSF-2006 en Karaĉi okazos de la 23-a ĝis la 27-a de marto 2006.
TEJO serĉas novan volontulon
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO denove serĉas volontulon por laboro en la Centra Oficejo en Roterdamo.
Afrika delegacio de UEA en maliaj amaskomunikiloj
Prelegoj, intervjuoj ĉe lokaj radio-stacio kaj gazetoj, disdono de flugfolioj pri Esperanto, ekspozicio de kelkaj Esperantaj verkoj - tiel resumiĝas la aktivecoj de 5 geesperantistoj el 4 afrikaj landoj (Benino, Ebura Bordo, Malio kaj Togolando) okaze de la Monda Socia Forumo en Bamako de la 19-a ĝis la 23-a de januaro 2006.
Skoltoj kaj Bartoszewski ricevos Zamenhof-medalon
La Internacia Organizaĵo de la Skolta Movado en Ĝenevo kredeble ricevos la duan Medalon de Toleremo de la Bjalistoka Fondumo Zamenhof. Medalon de Toleremo ricevos ankaŭ la konata pola ĵurnalisto, politikisto kaj iama malliberulo en Aŭŝvico, Władysław Bartoszewski, se li konsentos akcepti ĝin.
Tri afrikaj esperantistoj veturis al Bamako por Monda Socia forumo
Kunordigite de UEA, tri afrikaj esperantistoj vojaĝis al Bamako (Malio), por agi tie por Esperanto kadre de la Monda Socia Forumo okazonta de la 19-a ĝis la 23-a de januaro. Ili estas la beninano Francois Hounsounou (TEJO-estrarano) kaj la eburbordano Antoine Kouablan, kiuj ambaŭ membras en la nova Afrika Komisiono de UEA, kaj la togolanda aktivulo Adje Adjevi. Surloke aliĝas al ili la maliano Drissa Flayoro kaj la franco Francisko Simonnet.
Pli ol ducent esperantistoj partoprenis Internacian Festivalon
207 partoprenantoj el 25 landoj trovis la vojon al la 22-a Internacia Festivalo (IF) okazinta en Treviro (Trier), la plej malnova urbo de Germanio, de la 27-a de decembro 2005 ĝis la 3-a de januaro 2006. Treviro estis fondita antaŭ pli ol du mil jaroj, kaj en la jaro 180 romianoj konstruis muron ĉirkaŭ la urbo por defendi sin kontraŭ ĝermanoj. La temo de la ĉi-jara IF rilatis al faligo de muroj.
Ekfunkciis esperanta versio de reta karikatur-muzeo
La 10-an de januaro en Portugalio estis oficiale inaŭgurita esperantlingva versio de reta muzeo pri karikaturoj, kun la iom nepreciza nomo "Virtuala Muzeo de Bildodesegno". La unuan viziton al la esperantlingva versio de la muzeo faris la portugala ministro pri financoj. Esperanto iĝis la tria lingvo de la muzeo, aldone al la portugala kaj angla versioj.
UEA atingis 6.083 individuajn membrojn en 2005
Post multjara falado la kvanto de individuaj membroj de UEA jam la trian sinsekvan jaron kreskas. En 2005 la kvanto de individuaj membroj unuafoje post la jaro 2001 superis ses mil. Tion montras ciferoj, kiujn Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, sendis al la komitato de UEA la 3-an de januaro 2006.
La nova papo ne bondeziris en Esperanto
La nova papo Benedikto ne daŭrigis la multjaran tradicion de sia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a pri kristnaska saluto en Esperanto. Pasintjare Johano Paŭlo la 2-a post sia tradicia kristnaska mesaĝo diris bondeziran frazon en 62 lingvoj, inter kiuj estis ankaŭ Esperanto. En Esperanto Johano Paŭlo la 2-a diris: "Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron".
Novjara mesaĝo de Renato Corsetti
"Eble Zamenhof kaj liaj samtempuloj nur estis pli kuraĝaj ol ni, kaj kuraĝis batali kontraŭ la caroj kaj la aliaj perfortaj reĝimoj de tiu tempo. Kaj kiel sufiĉe laŭdi la postajn generaciojn, kiuj sukcesis porti Esperanton tra kruelaj mondmilitoj en Eŭropo kaj ekster Eŭropo? Eble simple ni devas sekvi ilian ekzemplon, kaj ĉesi kvereli kaj disputi inter ni pri malgrandaĵoj, kiuj havas neniun rilaton al niaj unua kaj dua celoj, kaj kuraĝe rilati al la neesperantistoj", skribas la prezidanto de UEA en sia novjara mesaĝo.