Vi estas ĉi tie: Hejmo / novaĵoj

novaĵoj

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2007-11-01 21:34
Novaĵoj el Esperantujo.

Pola Esperanto-Asocio pri Civita raporto

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-24 13:03

En oktobro 2005 la Esperanta Civito publikigis en sia "Heroldo de Esperanto" sian raporton pri la "polaj eventoj" de 1985, kiam la pola registaro likvidis la estraron de Pola Esperanto-Asocio, kaj fondis "provizoran estraron". Nun la estraro de Pola Esperanto-Asocio diskonigis sian prijuĝon de la tuta raporto. Ni publikigas la tekston de PEA senŝanĝe.

Pola Esperanto-Asocio pri Civita raporto - Legu pli...

Letero de Pola Esperanto-Asocio al Libera Folio

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-23 22:47

En julio 2005 Libera Folio rakontis, ke Pola Esperanto-Asocio pardonpetis al la viktimoj de la estrara puĉo okazinta en 1985 kaj elektis du el ili honoraj membroj. Tiam la prezidanto de PEA ne respondis al informpeto de Libera Folio. Ok monatojn post la apero de la artikolo PEA sendis leteron al Libera Folio. Ni publikigas la leteron senŝanĝe, kaj rekomendas ke interesiĝantoj legu ankaŭ la originan artikolon por vidi, ĉu la plendoj de PEA al Libera Folio estas pravaj.

Letero de Pola Esperanto-Asocio al Libera Folio - Legu pli...

Demisiinto ekgvidas la novan Afrikan Oficejon de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-17 14:40

La ĉefa oficisto de la nova Afrika Oficejo de UEA en Benino estas la togolandano Raoul Hounnake. Li laboros parte hejme, en Togolando. En januaro 2005 li, post kvarjara kunlaborado kun sia samlandano Gbeglo Koffi, demisiis el la tiama Afrika Oficejo en Togolando. Ĝuste en januaro 2005 la oficistoj de la Afrika Oficejo de UEA formale devis iĝi dungitoj de la instituto TIETo, aliĝinta al la Civito.

Demisiinto ekgvidas la novan Afrikan Oficejon de UEA - Legu pli...

Estro de Pola Radio: "Esperantistoj estas monda elito"

Estro de Pola Radio: "Esperantistoj estas monda elito"

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-05 22:24

En la vendreda esperantlingva elsendo de Pola Radio, la prezidanto de la kompanio, Andrzej Siezieniewski, klarigis kial Pola Radio havas programojn en Esperanto. Laŭ li, Esperanto estas lingvo de edukita elito kun altaj postenoj en siaj landoj.

Estro de Pola Radio: "Esperantistoj estas monda elito" - Legu pli...

Mono ekmankas al Internacia Televido

Mono ekmankas al Internacia Televido

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-24 23:38

La financa subtenado de esperantistoj al Internacia Televido (ITV) malvigliĝas, mankas antaŭmendoj por planataj DVD-diskoj, kaj nur unu pagita reklamkampanjo ĝis nun efektiviĝis en Internacia Televido. Tial ITV nun denove turnas sin al la esperantistoj por ricevi pli da mono por la elsendoj.

Mono ekmankas al Internacia Televido - Legu pli...

José Antonio Vergara kunordigos la Amerikan komisionon de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-17 11:23

La Estraro de UEA elektis la ĉilian komitatanon José Antonio Vergara kiel novan kunordiganton de la Komisiono pri Amerika Agado.

José Antonio Vergara kunordigos la Amerikan komisionon de UEA - Legu pli...

Gbeglo Koffi denove volas iĝi komitatano de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-16 17:09

La Landa Asocio de UEA en Togolando, Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE), volas liberigi la lokon de sia ĝisnuna reprezentanto en la Komitato de UEA, Kokou Sagbadjelou. Sur lian lokon UTE volas meti la antaŭan direktoron de la Afrika Oficejo de UEA, Gbeglo Koffi.

Gbeglo Koffi denove volas iĝi komitatano de UEA - Legu pli...

IJK 2007 okazos en Vjetnamio

IJK 2007 okazos en Vjetnamio

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-09 13:02

La estraro de TEJO decidis, ke la 62-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio, de la 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 2007. La alia kandidato por la IJK 2007 estis Busan en Koreio. La ĉi-jara kongreso okazos en Sarajevo en Bosnio.

IJK 2007 okazos en Vjetnamio - Legu pli...

Forpasis Poul Thorsen

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-03 13:32

La 30-an de januaro forpasis la dana Esperanto-poeto Poul Thorsen en la aĝo de 91 jaroj. Thorsen, kiu profesie estis instruisto, lernis Esperanton en 1931 kaj jam baldaŭ ekaktivis en la laborista Esperanto-movado. En 1937 li unuafoje partoprenis SAT-kongreson en Roterdamo, invitante tie al partopreno en la Kopenhaga kongreso en 1939, kiun li organizis kun Paul Neergaard.

Forpasis Poul Thorsen - Legu pli...

Internacia Televido kaj Ĝangalo revenis post misfunkcio

Internacia Televido kaj Ĝangalo revenis post misfunkcio

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-28 16:21

Dum la lasta semajno jam duafoje dum januaro la esperantlingvaj elsendoj de Internacia Televido suferis pro serioza misfunkcio. Pro la misfunkcio ankaŭ la novaĵoj en la retejo Ĝangalo ne povis esti ĝisdatigataj.

Internacia Televido kaj Ĝangalo revenis post misfunkcio - Legu pli...

Agoj pri dokumento