Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / José Antonio Vergara kunordigos la Amerikan komisionon de UEA

José Antonio Vergara kunordigos la Amerikan komisionon de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-17 11:23
La Estraro de UEA elektis la ĉilian komitatanon José Antonio Vergara kiel novan kunordiganton de la Komisiono pri Amerika Agado.

jvergara.jpgS-ro Vergara transprenas la taskon de Atilio Orellana Rojas (Argentino/Nederlando), kiu plenumis ĝin preskaŭ seninterrompe ekde 1995 kaj plu restas membro de la Komisiono. Post dujara paŭzo revenas al la Komisiono Adonis Saliba (Brazilo). La ceteraj komisionanoj estas Normand Fleury (Kanado), Luis Raudón (Meksiko), Rafael Despradel (Dominika Respubliko), Juan Ramón Rodríguez Gómez (Kubo) kaj Maurício Signorini Prado de Almeida (Brazilo).

[Gazetara Komuniko de UEA]

arkivita en: