Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Eŭropa Civitano / Islamanoj patrolas kaj molestas la preterpasantojn en Londono

Islamanoj patrolas kaj molestas la preterpasantojn en Londono

de Eŭropa Civitano Laste modifita: 2013-01-21 09:20
Islamanoj patrolas kaj molestas la preterpasantojn en Londono

Grupo de fanatikaj islamanoj, kiel memvolaj ordo-tenantoj provas agadi en certaj kvartaloj de Londono, molestante la pasantojn pro alkoholo-trinkado aŭ pro ne decaj vestoj, kaj pri tio eĉ aperigas mallongajn videojn en Interreto. Scotland Yard fortigis la polican ĉeeston en la tuŝitaj kvartaloj.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano.

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-21 14:33
Kie estas la problemo? Ni ankaŭ deklaris simbole partojn de la urbo kiel "sendemokratia regiono" aux "senatomarmila".

Se mi ne eraras la trinkado de alkoholo en britio surstrate estas ĝenerale malpermesita kaj ĉiu civitano devas esti kontraŭ fortaj drogoj.
Hazardludoj en nia kvartala en Berlin-Wedding estas severa problemo, kiun la burokratoj de la registaro ne sukcesas limigi. Ne estas sekreto, ke tro altaj ŝuoj kripligas la piedojn de virinoj.

Do verŝajne la protesto ĉe ni kontraŭ la islama agado ne estus granda.
Nur la insigno en la mezo, kiu volas malpermesi publikajn koncertojn verŝajne estas troigo. Niaj islamaj enloĝantoj volonte festas kun ni sur publikaj placoj kaj la berlinaj proletoj dancas laŭ la turka aŭ afrika muziko.
Cetere mi bone memoras, ke dum mia infanaĝo la kristanoj, nome la katolikoj protestis kontraŭ nudaj virinoj kaj postulis nigrajn strioj sur la plej eksponitaj regionoj.
Espereble "Muslim Control" sukcsis savi la videojn ekster YouTube-censuro.


Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-21 14:48
Estas interese, ke la temo en britio ŝajne nur estas proponita de ekstreme maldekstraj kaj kontraŭislamaj grupoj. Oni klare vidas, ke la homo sur la foto kun la nomo Anjem Choudary kaj la profesio "hate preacher" estas nordeŭropano. La gazeto "Daily Mail" scias pli pri la vivo de ĉi tio homo antaŭ lia inklino al islamo.
http://www.dailymail.co.uk/[…]ia-law-zones-UK-cities.html

kaj speciale la informkesto, (grafiko, ne teksto)

Do, unusola freŝbakita muslimo provokas.

Mi esperas de Eŭropa Civitano pli profundan analizon - tio eblas rete dum kvin minutoj, kiel mi montris - anstataŭ propagandon.
Rioklarido
Rioklarido diras:
2013-01-21 17:02
Tre bonaj respondoj de Roland Schnell. Ni ne permesu ke islamo-malamantoj uzu la Internacian Lingvon por sia racisma, fipropagando. Multe el tio, kio tiuj homoj nuntempe diris pri islamanoj (au ciganoj), diris la nazioj kaj aliaj fashistoj (en la baltaj landoj, Hungario, Slovakio, Rumanio...) pri judoj kaj aliaj etnaj malplimultoj.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-01-21 17:59
Ŝajne la sola fonto pri tiu afero, kiu okazis antaŭ jaro kaj duono, estas la gazeto Daily Mail, kaj eĉ ĝi raportas nur pri metado de afiŝoj fare de unu sola homo, ne pri bandoj, molestado, aŭ pliaj policaj kontroloj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-21 21:30
Mi nur trovis raporton de Russia Today. Tie estas videbla la viro de la foto. Evidente li ne estas Anjem Choudary. Li aperas foje kiel partoprenanto de kunveno.

https://www.youtube.com/watch?v=dN6CHtGGo4g

La vera Anjem Choudary ankaŭ aperas, sed estas imamo aŭ iu simila. La muslimoj ne vere aspektas fanatikaj. Mi iomete miras, ke bonaj eŭropanoj defendas la konsumadon de drogoj kaj hazardludojn.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-01-22 03:47
Plej paradokse, sur la blogo de "Eŭropa Civitano", estas skribite grandlitere "Neniam plu rasismon"!
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-01-22 11:19
Ĉu do estas rasistoj ankaŭ la reprezentantoj de orientlondona islama centro, kiuj skribas pri la sama problemo en sia retejo?

http://www.eastlondonmosque.org.uk/news/390

Tamen, kion ajn oni opinias, eble pli taŭga loko por diskuti pri la blogaĵo estus la blogo kie ĝi aperas.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-01-22 15:14
La afero kiun vi mencias estas alia, ol tiu kiun mencias "Eŭropa Civitano". La afero de "Eŭropa Civitano" okazis antaŭ jaro kaj duono, kaj la foto en lia blogo estas la foto kiu aperis en Daily Mail. Via afero okazis lastatempe, kaj oni ne mencias afiŝadon.

Aŭ eble "Eŭropa Civitano" mem miksis la du aferojn.

"Eŭropa Civitano" kompreneble afiŝis tie ĉi ĉar pli da homoj legas Liberan Folion ol legas lian blogon, kaj tiam estas nature ke oni komentu tie ĉi.
Eŭropa Civitano
Eŭropa Civitano diras:
2013-01-22 20:44
Karaj Legantoj
Iom mi sentas min, kiel kuriero batata pro la malbona novaĵo.
Kiel mi jam multfoje kaj multloke diris, mi skribas ne mian opinion. Mi klopodas raporti pri diversaj aferoj kroĉiĝantaj al Eŭropo, laŭeble neŭtrale. Memkompreneble ĉiuj havas rajton kritiki la artikolojn, la titolojn, esprimi siajn opiniojn kaj rimarki miajn eventualajn erarojn. La ebleco por skribi komentojn estas malfermita.
Rilate al la aktuala artikolo titolita "Islamanoj patrolas kaj molestas la preterpasantojn en Londono", mi povas diri, ke laŭ mia opinio el la artikolo evidentiĝas, ke la insultojn faris ekstremuloj. Memkompreneble nek la The Sunday Times, nek mi asertis, ke ĉiuj islamanoj estas fanatikuloj. Mi skribis nur la fakton, ke tiuj ekstremuloj, kiuj molestis la homojn en Londono estis islamanoj. Kaj tiu ĉi fakto nun estas ne forlasebla, ĉar la afero kroĉiĝas ĝuste al agoj instigitaj de religiaj sentoj. Se pro tio iu konsideras min rasisto, do tion mi ege bedaŭras.
Mi ĉiam sentas respondecon mian, kiam mi aperigas noton en la blogo kaj ĉiam klopodas agi laŭ la vorto de mia konscienco.
Amike!
István Juhász
Eŭropa Civitano