Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Internacia Televido kaj Ĝangalo revenis post misfunkcio

Internacia Televido kaj Ĝangalo revenis post misfunkcio

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-28 16:21
Dum la lasta semajno jam duafoje dum januaro la esperantlingvaj elsendoj de Internacia Televido suferis pro serioza misfunkcio. Pro la misfunkcio ankaŭ la novaĵoj en la retejo Ĝangalo ne povis esti ĝisdatigataj.
Internacia Televido kaj Ĝangalo revenis post misfunkcio

Internacia Televido en la reto.

La 15-an de januaro la retejo de Internacia Televido anoncis, ke la unua kelktaga misfunkcio estis solvita kaj ĉio funkcias bone. Tamen la spektantoj kiuj volis vidi la elsendon renkontis nur ŝildon, kiu instigis ilin reprovi post duonhoro, ĉar la sistemo estas ĝisdatigita.

La misfunkcio daŭris ne duonhoron sed tutan semajnon. La 28-an de januaro la retejo Ĝangalo anoncis, ke la problemo nun estas solvita, Internacia Televido elsendas normale, kaj Ĝangalo denove povos aktualigadi siajn paĝojn. Unu el la kaŭzoj de la teknika problemo laŭ Ĝangalo estis la fluktuado de la elektra kurento en San-Paŭlo, kie situas serviloj de Ĝangalo kaj ITV.

Kvankam la retejoj nun funkcias kontentige, la problemo laŭ Ĝangalo ankoraŭ ne estas plene solvita.

"Ĉi tiu somero (en la Suda Hemisfero someras nun) montriĝas aparte fulmoplena en San-Paŭlo, brazila urbego en kiu situas la sidejo de la entrepreno, kiu zorgas pri Ĝangalo kaj ITV. Spite tion, la teamo de CIDKON provos definitive solvi la problemon ene de la venonta semajno", skribas Ĝangalo.

La unua granda misfunkcio de Internacia Televido okazis en novembro 2005. La tiama misfunkcio laŭ la informoj de Internacia Televido okazis pro malica ret-atako kiu kaŭzis ke la tuta enhavo de la retejo estis forviŝita.

arkivita en: