Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Demisiinto ekgvidas la novan Afrikan Oficejon de UEA

Demisiinto ekgvidas la novan Afrikan Oficejon de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-17 14:40
La ĉefa oficisto de la nova Afrika Oficejo de UEA en Benino estas la togolandano Raoul Hounnake. Li laboros parte hejme, en Togolando. En januaro 2005 li, post kvarjara kunlaborado kun sia samlandano Gbeglo Koffi, demisiis el la tiama Afrika Oficejo en Togolando. Ĝuste en januaro 2005 la oficistoj de la Afrika Oficejo de UEA formale devis iĝi dungitoj de la instituto TIETo, aliĝinta al la Civito.

Komence de marto eklaboris la nova teamo de la Afrika Oficejo de UEA en Lokosao (Lokossa) en Benino, kie tiu ĉi agadcentro nun troviĝas en duĉambra ejo. Meze de marto estis jam preskaŭ finitaj la preparoj por certigi la necesajn teknikajn kondiĉojn por glata funkciado de la oficejo.

La juna togolanda juristo Raoul Hounnake laboris ankaŭ en la antaŭa sidejo de AO en Lomeo, Togolando, ekde 2000 ĝis la fino de 2004. En 1999 li laboris ses monatojn kiel volontulo en la Centra Oficejo de UEA spertiĝante pri administrado kaj la tutmonda movado por poste eklabori en la Afrika Oficejo, kies starigo tiam estis planata.

Samjare li partoprenis ankaŭ en la Universala Kongreso en Berlino. Li do nature estas nun la ĉefa oficisto de AO, kun la benina aktivulo Zinkpe Benoit kiel sia talenta kolego. Kvankam nova kiel oficisto, Zinkpe Benoit havas 20-jaran sperton pri movada aktivado. Raoul Hounnake parte laboras hejme en Lomeo, dum Zinkpe Benoit deĵoras tuttempe en la oficejo en Lokosao.

Ambaŭ afrikaj oficistoj de UEA respondecas rekte al la ĝenerala direktoro Osmo Buller. Ili estas en regula kontakto ankaŭ kun prezidanto Renato Corsetti kaj kun Jean Codjo, la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA. Granda avantaĝo estas, ke la TEJO-estrarano pri afrika agado, Francois Hounsounou, loĝas en Lokosao kaj povas praktike ĉiutage helpi en la funkciado de la oficejo kaj asisti per konsiloj la dungitojn kaj la ĝeneralan direktoron. Krome, jam tradicie la Afrika Oficejo havas fidelajn kunlaborantojn ankaŭ ekster Afriko, kiuj gvidas komencantajn kaj progresantajn lernantojn de Esperanto.

Informado pri Esperanto kaj organizado de instruado daŭre havas altan prioritaton en la oficeja taskaro, sed AO havas ŝlosilan rolon ankaŭ kiel plenumanto de la planoj kaj decidoj de la Afrika Komisiono de UEA. Pri la agado de AO kaj de la afrika Esperanto-movado ĝenerale oni povos informiĝi per la bulteno "Esperanto en Afriko" (antaŭe "Tr'Afrik'"), kiun AO redaktas.

UEA kovras la salajrojn kaj oficejajn kostojn de AO el sia ĝenerala buĝeto. La elspezoj por informado kaj instruado kaj por subteno de afrikaj landaj asocioj kaj lokaj kluboj estas financataj el Fondaĵo Afriko, kies rimedoj konsistas ĉefe el donacoj de solidaraj esperantistoj.

[Laŭ Gazetara Komuniko de UEA]

arkivita en: