novaĵoj
Esperanta Donkiĥoto ricevos 9.000 eŭrojn
Hispana Esperanto-Federacio ricevas du oficialajn subvenciojn por sia "Projekto Kiĥoto". Per la subvencioj, kiuj kune atingas la sumon de 9.000 eŭroj, oni celas internacie disvastigi la hispanlingvan kulturon, kaj samtempe informi pri Esperanto en hispanlingvaj kultur-rondoj.
44 infanoj kaj 35 plenkreskuloj en renkontiĝo de E-familioj
La infanoj povis renkonti siajn korespondantojn kaj trovi novajn geamikojn, kaj kompreneble ankaŭ la gepatroj formis novajn amikecojn, firmigis malnovajn, kaj multe lernis pri la ĉiutaga vivo de familioj en aliaj landoj, rakontas Jouko Lindstedt en sia raporto pri la ĉi-jara Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj, okazinta en julio en Pollando.
Esperanta Civito ordigos orfojn, konkubinojn kaj gejajn parojn
La Esperanta Civito en sia baldaŭa "parlamenta sesio" intencas daŭrigi la laboron por krei sian propran leĝaron. La projektata Esperanta Civita Kodo laŭplane anstataŭos tiujn partojn de la svisa civila kodo, kiuj ne konvenas al "la specifaj karakterizoj de la Esperanta Popolo". Estas planata speciala komisiono por studi "la morojn en la esperanta socio".
Cent mil uzantoj en la retejo Lernu.net
Ne ĉio ŝrumpas en Esperantujo. La furora retejo Lernu.net, kiu instruas Esperanton en dekoj da lingvoj, ĵus atingis la rekordan ciferon de 100.000 registritaj uzantoj. Eĉ se ne ĉiuj estas aktivaj, jam miloj da homoj lernis Esperanton per la retejo, kaj dekmiloj ricevis informojn pri Esperanto. La efektiva kvanto de vizitantoj estas eĉ pli alta, sed granda parto el tiuj, kiuj uzas la retejon, neniam registriĝas, rakontas Jevgenij Gaus, unu el la ĉefaj aktivuloj de la retejo, en intervjuo de Libera Folio: "Preskaŭ ĉiam ĉe la paĝaro troviĝas ĉirkaŭ 150-300 samtempaj vizitantoj, el kiuj averaĝe 30-70 estas ensalutintaj. Dum unu tago ĉe la paĝaro ensalutas averaĝe 800-1.000 uzantoj."