Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Ago-tago en Rio

Ago-tago en Rio

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2012-10-08 11:41
Esperantistoj de Rio-de-Ĵanejro iris en la stratojn de ties urbocentro disvastigi Esperanton. La aktivaĵoj okazis dum la mateno de la 6-a de Oktobro. La manifestiĝoj okazis kadre de la Ago-tago.
Ago-tago en Rio

Raymundo de Souza kaj Givanildo Costa

Granda parto de la publiko evidentigis nesciadon de la temo. Multaj tamen tuj pasis de tuta nekonado al subteno al la afero. Aliaj, kiuj diris, ke ili konas la lingvon, elmotris admiron je la idealoj kaj je la riĉeco de la esperantista kulturo. Inter tiuj, multaj asertis, ke ili aŭskultas la programon Esperanto, la Lingvo de Frateco, de Radio Rio de Janeiro. Je tiu ĉi jaro Kultura Kooperativo de Esperantistoj organizis la Ago-tagon en la urbocentro de Rio. Pri la kunordigo de la aktivaĵoj respondecis la radioparolisto Givanildo Costa. Aro da samideanoj kunlaboris ĉe la disvastigado. Legu pli ĉe http://esperantoilustrita.blogspot.com.br.