Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Orlando E. Raola / Forpasis Dori Vallon-Wheeler

Forpasis Dori Vallon-Wheeler

de Orlando E. Raola Laste modifita: 2012-11-05 07:50
Pri la forpaso de elstara usona esperantistino
Forpasis Dori Vallon-Wheeler

Dori Vallon-Wheeler

Kun granda kordoloro mi sciigas, ke la 2an de novembro 2012 forpasis en Millbrae, Kalifornio je la agxo 86 jaroj la konata esperantistino Dori Vallon-Wheeler. Por cxiuj kiuj konatigxis kun Dori dum sxia longa aktivado poresperanta, tiu cxi novajxo kauxzas fortan senton de neriparebla perdo. Tamen, sxia kontagxa rido kunligita al sxia auxtentika bonkoreco restos kaj pluvivos porcxiame en nia memoro.
Niko
Niko diras:
2012-11-16 20:35
Mi tre bedaŭras lerni pri la forpaso de Dori. Kiam mi renkontis ŝin ĉe NASK en 2009, ŝi estis unu el la plej ĉarmaj kaj afablaj personoj, kiujn mi iam ajn renkontis. Ŝi ĉiam ridetis kaj entuziasmis. Oni plu memoru ŝiajn pozitivan sintenon, homamon, kaj tre longdaŭran esperantistecon.