Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / 44 infanoj kaj 35 plenkreskuloj en renkontiĝo de E-familioj

44 infanoj kaj 35 plenkreskuloj en renkontiĝo de E-familioj

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-24 09:34
La infanoj povis renkonti siajn korespondantojn kaj trovi novajn geamikojn, kaj kompreneble ankaŭ la gepatroj formis novajn amikecojn, firmigis malnovajn, kaj multe lernis pri la ĉiutaga vivo de familioj en aliaj landoj, rakontas Jouko Lindstedt en sia raporto pri la ĉi-jara Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj, okazinta en julio en Pollando.

Renkontiĝo de Esperantaj FamiliojLa 27-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj okazis ekde la 13-a ĝis la 23-a de julio en la feriejo “Stanica Vodna” proksime al la vilaĝo Cierzpięty [ĉeŝpjenti] en Mazurio, bela lagoplena regiono en nord-orienta Pollando. Partoprenis 79 esperantistoj: 44 infanoj kaj 35 plenkreskuloj.

Pri la organizado respondecis la senlaca paro Christina Brücker kaj Lars Sözüer kun sia tuta familio (inkluzive de la avino, tio estas, la patrino de Christina), kaj ĉiuj partoprenantaj familioj helpis kaj kontribuis en unu aŭ alia maniero al la programo. En la surlokaj praktikaĵoj grava helpanto estis la pola esperantistino Danuta (Danka) Leyk.

La programo estis tre multflanka, kun ludoj, manlaboroj, kantado kaj alia muzikado, ekskursoj kaj kompreneble multa naĝado en la lago. Se iu kredis, ke esperantistoj komprenas nur pri Esperanto, ĉiu familio malpruvis tion – troviĝis tiom da homoj kun arta, muzika, sporta kaj aliaj kapabloj kaj pretaj instrui la aliajn.

Nia familio (la gepatroj kaj la gefiloj 10-, 8- kaj 5-jaraj) partoprenis nian unuan REF-on, kaj niaj impresoj estis tre pozitivaj. La renkontiĝo estis vere paroliga por la infanoj – krokodilado malmultis – kaj ĝi certe firmigis nian identecon kiel Esperanta familio. La infanoj povis renkonti siajn korespondantojn kaj trovi novajn geamikojn, kaj kompreneble ankaŭ ni gepatroj formis novajn amikecojn, firmigis malnovajn, kaj multe lernis pri la ĉiutaga vivo de familioj en aliaj landoj.

La historio de la REF-oj estas seniterrompa ekde la unua, organizita de la familio Csiszár en Hungario en la 1979-a jaro. Tio estas des pli grava atingaĵo, ke pri la renkontiĝoj neniam respondecis ia asocio aŭ alia organizaĵo, nur indivuaj familioj. La sekva REF okazos fine de julio 2006 en sudokcidenta Ĉeĥio. Por ricevi informojn pri ĝi, aliĝu al la listo DENASK-L, kiu ekzistas jam de dek jaroj!

Jouko Lindstedt
(fotis Melina Bister)

arkivita en: