Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Afrika delegacio de UEA en maliaj amaskomunikiloj

Afrika delegacio de UEA en maliaj amaskomunikiloj

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-25 13:17
Prelegoj, intervjuoj ĉe lokaj radio-stacio kaj gazetoj, disdono de flugfolioj pri Esperanto, ekspozicio de kelkaj Esperantaj verkoj - tiel resumiĝas la aktivecoj de 5 geesperantistoj el 4 afrikaj landoj (Benino, Ebura Bordo, Malio kaj Togolando) okaze de la Monda Socia Forumo en Bamako de la 19-a ĝis la 23-a de januaro 2006.
Afrika delegacio de UEA en maliaj amaskomunikiloj

Sceno en Bamako.

La sukcesa partopreno de la afrika delegacio de UEA en tiu ĉi tutmonda renkontiĝo en Malio, en kiu partoprenis pli ol 30 mil homoj el la kvin kontinentoj, ŝuldiĝas al la klopodoj de komitatano s-ro José Antonio Vergara el Ĉilio. Li tre fervore perkoresponde partoprenis en la prepara fazo  konsilante kaj donante instrukciojn al ni.

Kvankam la vojaĝo en buso al Bamako estis ege laciga pro la malbona stato de vojoj, ni tie dum la tuta periodo de la Forumo ne ripozis. Ni havis budon pri Esperanto en la kortego de la kultura palaco. Tie ni deĵoris por buŝe havigi informojn, respondi al demandoj de vizitantoj, disdonante al ili reklamilojn pri la internacia lingvo. Ni krome registris adresojn de ĉiuj, kiuj montris intereson pri la lingva studo, kaj entute estis listigitaj ĉirkaŭ 150 adresoj.

Dum diskutrondo aranĝita de la asocio Libereco por la lingvoj, kies temo estis Afriko kaj la mondo estas plurlingvaj - kiom da lingvoj afrikanoj devas do paroli, ni intervenis kaj vigle kaj elokvente pledis por Esperanto al cento da homoj el diversaj mondanguloj.

Adjévi emfazis la lingvan diskriminacion en la internacia komunikado, reliefigis la neŭtralecon de Esperanto kaj ties rolon protekti la naciajn lingvojn, el kiuj kelkaj minoritataj estas mortantaj pro la lingvaj imperiismoj de "grandaj" landoj.

Konklude li prezentis Esperanton kiel idealan  lingvan egalrajtigilon. Ĉion ĉi poste tradukis franclingven François kaj Idrissa en la bambaran, nacian lingvon en Malio. Antoine respondis al demandoj de la scivolema publiko kaj fine, la franca esperantisto Francisko Simonnet, gvidanto de la diskuto, fermis tiun ĉi favore al Esperanto.

Francisko revojaĝis dimanĉon al sia patrolando, sed lia kontribuo surloke al sukcesa prezento de Esperanto dum la forumo menciindas tie ĉi. Li disponigis al ni pakaĵon da Esperantaj libroj kaj flugfolioj. Li poste pledis pri Esperanto tra la gazeto de la Forumo, en du lokaj gazetoj L'Essoir kaj Nouvel Horizon, kaj lia intervjuo ankaŭ estis elsendita tra la ondoj de la radi-stacio Kledou.

Tiom ni ŝatis marki la eventon per Esperanto kiom la tempo permesis al ni. Aliaj tiaj renkontiĝoj post unu jaro okazos samperiode en du malsamaj afrikaj landoj, Sud-Afriko kaj Kenjo. Kaj hodiaŭ pli ol antaŭe, ni devas esti pli solidaraj kaj engaĝintaj por defendi kune la verdan aferon, ĉefe dum manifestacioj, kiuj havas similajn celojn kiel tiuj de UEA.

Adjé Adjévi

(Togolando)

[Gazetara Komuniko de UEA]

arkivita en: