Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / La brazilanino Franciska de Oliveira Calegari vizitis Instituton Zamenhof en Lome (TOGOLANDO).

La brazilanino Franciska de Oliveira Calegari vizitis Instituton Zamenhof en Lome (TOGOLANDO).

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2012-12-05 09:14
Chio komencighis antau 2008, kiam Julio CALEGARI, brazila esperantisto en Dubajo informis Gbeglo Koffi pri chukbalo kaj por kuraghigi lin komenci la novan ludon, li ne hezitis sendi materialojn de chukbalo al li por starigi chukbalan klubon en la instituto. En 2010, Julio denove rekontaktis Gbeglo Koffi pri la sama temo, kaj sendi la adreson de la prezidantino de Federacio togolanda por chukbalo. Okazis kontaktoj, kaj hodiau tiu chi ludo enradikighas en la instiuto. En augusto 2012,
La brazilanino Franciska de Oliveira Calegari vizitis Instituton Zamenhof en Lome (TOGOLANDO).

Franciska inter gelernantoj de Instituto Zamenhof

okazis afrika chukbalchampioneco organizita kaj gajnita de Togolando. Al tiu chi championeco partoprenis Julio CALEGARI, kiu profitis el sia restado en Togolando por viziti la instituton Zamenhof. La instituto kun siaj gastochambroj tiel impresislin, ke li tuj decidis paroli kun sia patrino Francisca por ke shi vizitu ghin. Julio ech promesis, ke dum sia venonta vizito al Togolando,li ne plu gastos en hotelo, sed preferas gasti en la instituto por vivi kun la infanoj kaj ludi chukablan kun ili.

Tri monatojn poste la fulma vizito de Julio CALEGARI, La 6-an de Novembro 2012, vespere alvenis en Togolando, la patrino de Julio, nome  Francisca de Oliveira Calegari Kiel proponite de Julio, la filo. Francisca loghis en Instituto ZAMENHOF dum shia restado. Shi vivis en harmonio kaj instruadis ion pri Brazilo, kuiras bongustajn manghajhojn kaj
manghigas preskau chiujn, kiuj alproksimighas al shi. Shi chiutage sekvis kelkajn kursojn de kelkaj instruistoj de Kolegio kaj laboradis kun la homoj en la komputilejo de la instituto.. Shi partoprenis kursojn kaj lernigis al la gelernantoj Esperantajn kanzonojn lau brazila ritmo. Shi vizitis kelkajn allogajn partojn de la lando helpe de s-ro Dzifa GBEGLO,  d'ALMEIDA Dovi Maxime, respektive, prezidanto kaj sekretario de la junulara sekcio de la landa asocio.  S-ino OLGA, la prezidantino de la togolanda federacio por Chukbalo, kaj DOUMEGNON Koffi ankau multe helpis shin malkovri Togolandon.

Menciindas, ke shi ne forgesis viziti la vilaghon ATOETA (vilagho kreita de brazilano, kies nomo estas d'ALMEIDA)  situanta en la prefektujo de ANEHO (malnova chefurbo de Togolando) Antau ol forlasi la instituton la 15-an de novembro 2012,kaj malgrau sia chiutaga programo, shi verkis ion pri la instituto



Tralegu….......  (Raportis DOUMEGNON Koffi, kiu invitas vin legi la vortojn de Franciska)

 

Chu vi konas Instituton Zamenhof, modelan lernejon en Togolando.
La lernejo, Instituto zamenhof, kiu estas en la urbo Lome, chefurbo de la lando Togo,
en okcidenta Afriko, komencis sian salutindan laboron kun infanoj la 13-an de septembro 2004.

Tio okazis dank'al la amikeco du elstaraj esperantaj amikoj : s-ro GBEGLO Koffi el Togolando, kaj s-ro Hans Bakker el Nederlando.
La konstruajho dauris chirkau 12 monaton antau ol  finighi kaj ghia celo estis :

Toleremo-Laboro-Espero.

           Tiu chi lernejo rapide kreskis, char en la komenco t.e en septembro 2004,
la lernejo havis nur tri klasojn che la ambau gradoj : t.e tri klasojn che la unuagrada
lernejo kaj tri klasojn che la duagrada.

          Nun la Instituto zamenhof havas :

- 7 klasojn che la unuagrada (baza kurso);
- 4 klasojn che la duagrada ; kaj
- 3 klasojn de la alfabetiga au vespera kurso (chiujare aldonighas klaso ghis ghi atingu
 6 klasojn en la lernojaro 2015-2016 ; kaj trapasos shtatan ekzamenon (CEPD) la geviroj
de la sesa klaso, char ili havos la saman instruadon kiel la lernantoj de la unuagrada lernejo).

 

La instituto havas modestan Bibliotekon kaj komputilejon, kiu  permesas al la gelernantoj
ne nur lerni pri komputilaj aferoj, havi kontakton kun la tuta mondo per reto, kaj
ankau permesas al la loghantoj de la kvartalo retumis, kiam la gelernantoj ne havas komputilan kurson.

 

La nombro de gelernantoj en chiu klaso varias inter 44 ghis 60. Mi gratulas la respondeculojn de la instituto kaj chiujn geinstruistojn pro la bona disciplino
kaj imitinda laboro !

      

Chiu klaso de la du gradaj lernejo havas du horojn de sporto en la semajno. Ghi okazas
sur apuda tereno apartenanta al la instituto.  La gelernantoj komunan tre belan uniformon
havas kies koloro similas al tiu de Esperanto. 
 
Sur la lernejkorto, estas loko bone rezervita por la plej malpli-aghaj lernantoj, inter
4-a kaj 8-a jaraghoj. Sur tiu chi loko, estas diversaj ludiloj per kiuj la lernantetoj ludas.  Tiu chi loko  estas tre bela, kun mangarbo, kiu donas ombron al la gelernantoj.

 

-  Instituto Zamenhof havas teretaghon, en kiu estas kvar klasoj, unu komputilejon,
 kaj servas kiel necesejoj por la gelernantoj aldone al tri dushejoj; malgrandan chambron por la vokto, belan hangaron por la vendistinoj kaj tri malgrandajn chambretojn uzitajn kiel
magazenojn. Tiuj virinoj vendas tre bongustajn manghajhojn al chiuj, kiuj lernas, instruas, laboras kaj gastas en la instituto.


La unua etagho konsistas el sep klasoj, tri por la unuagrada kaj 4 por la duagrada lernejo.
Estas ankau sur la unua etagho, du chambroj por gastoj, la amdinistrejo kaj la stokejo.      Sur la dua etagho, estas largha verando, kie estas nur televida anteno, kaj eble uzota por festoj kaj por specialaj okazoj.

 
Dum 4 tagoj en la semajno ; de lundo ghis jaudo, la plenkreskuloj vizitadis la
lernejon de la 18-a ghis la 20-a por sekvi alfabetigan au vesperan kurson. La klasoj nun ekzistantaj che la vespera kurso jenas :
- prepara kurso, unua jaro, france  CPI  (Cours préparatoire première année),
- prepara kurso, dua jaro  france  CPII (cours préparatoire deuxième année) 
- elementa kurso, unua jaro,  france CEI (cours élémentaire, première année)

Estas mirinda oportuneco por  viroj, kaj precipe virinoj, kiuj dum la tuta tago
laboras, kaj en la nokto devas veni al la instituto por lerni kiel iliaj gefiloj !!!
Nekredeble !!!

 

Chiutage, la gelernantoj antau ol eniri en la klaschambrojn, kantas la togolandan himnon, chirkau 5 gelernantoj ludas tamburojn (tradiciajn instrumentojn muzikajn). Estas tre bela kaj emocia momento.

Chiuj lernantoj surmetas belajn uniformojn ( blankajn chemizojn kaj verdajn pantalonojn). Kiam ili kantas la togolandan himnon, la bela flago de Togolando flirtas. Tiu chi flago togolanda havas 4 kolorojn,

-      la verdan, kiu signifas la esperon kaj la kredon en la agrikulturo,
-      la rughan, kiu signifas la elvershitan sangon de niaj praavoj,
-      la flavan, kiu signifas la kredon en la laboro kaj
-      la blanka stelo, kiu signifas la pacon en la kvin kontinentoj.

 

La geinstruistoj loghas chirkau la lernejo, t.e en la sama kvartalo
de la lernejo.Mi multe shatis viziti tiun chi lernejon, kie estas farata bona
kaj kuraghiga laboro kun gelernantoj kaj plenkreskuloj.
Mia sola bedauro estas, ke la lernejo ne havas kuirejon,
kaj kiam mi demandis, oni informis min, ke ghi estas en la
programo, sed pormomente mankas mono.

Mi invitas chiujn esperantistojn en la mondo klopodi
viziti tiun belan monumenton, kiu honorigas nian lingvon.

Mi lernis multon, kaj dedichas grandan parton de mia laboro
al ghi.

 
Amike,

Franciska de Oliveira Calegari