Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / Povilas Jegorovas iĝis "Esperantisto de la jaro"

Povilas Jegorovas iĝis "Esperantisto de la jaro"

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-19 22:27
Ĉiujare ekde 1998 pro iniciato de la gazeto "La Ondo de Esperanto" estas elektata "Esperantisto de la jaro". Ĉi-jare tiun honoran titolon ricevis Povilas Jegorovas, la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio kaj la prezidinto de la Loka Kongresa Komitato de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto.

Kiel la unua Esperantisto de la jaro en 1998 estis elektita la plej granda vivanta esperantlingva verkisto William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby la tiama prezidanto de UEA. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. En 2001 estis elektita Osmo Buller, kaj en 2002 Michel Duc Goninaz. En 2003 elektita estis Dafydd ap Fergus, kaj pasintjare la distingon ricevis Helmar Frank.

La Esperantisto de la jaro ne estas elektata per malferma balotado, sed per iom komplika proceduro. Unue grupo de anticipe elektitaj "kandidatigantoj" proponas taŭgajn kandidatojn, poste alia - same anticipe elektita - grupo de elektantoj faras sian elekton inter la proponitaj kandidatoj. Ĉi-jare la kandidatigantoj proponis 18 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn.

La plej multajn voĉojn inter la kandidatoj kolektis Povilas Jegorovas, sume dek voĉojn. Ses voĉojn ricevis Tereza Kapista, kvar voĉojn ricevis Ilona Koutny, po tri voĉojn ricevis Renato Corsetti kaj la intertempe forpasinta Franko Luin. Po unu voĉojn ricevis Erik Felker, Kalle Kniivilä, Clay Magalhães, Etsuo Miyoshi kaj Flavio Rebello.

Laŭ la motivigo publikigita de La Ondo de Esperanto, la internacia komisiono elektis s-ron Povilas Jegorovas la Esperantisto de la jaro 2005 pro la bonega preparado kaj sukcesa realigo de la 90a Universala Kongreso de Esperanto kaj de la 4a Nitobe-Simpozio en Vilno, pro la ekzemplodonaj rilatoj kun litoviaj aŭtoritatoj, intelektuloj kaj amaskomunikiloj, danke al kiuj Esperanto progresas en Litovio kaj pro la kunordigo de eldonado de gravaj libroj pri Esperanto en la litova lingvo.

La solena proklamo okazis la 17an de decembro en la litovia urbo Kaŭno, en la tradicia Zamenhofa Tago kun ĉeesto de pluraj esperantistoj kaj ĵurnalistoj  - kvin televidaj kanaloj sendis siaj raportistojn).

[Laŭ informoj de La Ondo de Esperanto]

Intervjuoj de ĝisnunaj Esperantistoj de la jaro

arkivita en: