Politikisto volas cenzuri libron pri Zamenhof

Lige kun la Pola Esperanto-Kongreso en Bjalistoko, loka politikisto kunvokis gazetaran konferencon por postuli cenzuron de bildstria libro pri la vivo de Zamenhof. Laŭ Marek Chojnowski mencio pri pogromoj malutilas al la famo de Bjalistoko.

La pogromo en Bjalistoko 1906. Bildo el “Doktor Esperanto”, desegnita de Daniel Baum.

La bildstria libro Doktoro Zamenhof estis eldonita antaŭ pli ol du jaroj de la Centro Zamenhof en Bjalistoko. La libro unue aperis en la pola lingvo, kaj poste ankaŭ en la angla kaj en Esperanto. La tekston verkis Wojciech Lowicki kaj la desegnaĵojn faris Daniel Baum.

La libro rakontas pri la vivo de Ludoviko Zamenhof kaj mencias ankaŭ la pogromojn kontraŭ judoj, kiuj influis la pensojn de Zamenhof. En la libro aperas ankaŭ mallonga citaĵo el la kongresa parolado de Ludoviko Zamenhof farita en Ĝenevo 1906. En tiu parolado Zamenhof rakontas pri la samjaraj okazaĵoj en Bjalistoko:

…anstataŭ miaj belaj sonĝoj mi ekvidis teruran efektivaĵon: en la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn, kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega Bjelostoka buĉado; al vi kiel al Esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas.

La pogromo en Bjalistoko en 1906 kun almenaŭ 88 mortigitoj vekis grandegan indignon en la tuta mondo, kaj la oficialaj instancoj de la cara Rusio, al kiu tiam apartenis la urbo, estis devigitaj fari krimesploron. Kelkaj kulpuloj estis juĝitaj, sed la instigintoj de la atako restis senpunaj.

La pollingva versio de la bildstrio pri Zamenhof aperis en 2014. Ial nur du kaj duonan jaron poste, en la malferma tago de Pola Esperanto-Kongreso en Bjalistoko, la 12-an de majo 2017, la loka politikisto Marek Chojnowski decidis publike esprimi sian indigniĝon pri la fakto, ke la bildstrio mencias la pogromon de 1906.

Marek Chojnowski. Foto: Bialystok.pl

La 29-jara Marek Chojnowski en la urba konsilantaro reprezentas la konservativan partion PiS (Prawo i Sprawiedliwość – Juro kaj Justo), kaj ĝis nun ne estis multe konata ekster la urbo. Lia gazetara konferenco pri la bildstria libro tamen estis atentata ne nur de polaj amaskomunikiloj, sed estis rimarkita eĉ eksterlande.

Laŭ Chojnowski la mencio pri la pogromo en bildstrio eldonita per mono el la urba buĝeto ne estas utila por diskonigo de Bjalistoko, kaj dum sia gazetara konferenco li postulis, ke en eventualaj novaj eldonoj la mencio estu forigita.

Aldone li postulis de la urbestraro informon pri tio, kiom da ekzempleroj jam estis presitaj kaj kiom tio kostis.

Dum sia gazetara konferenco Chojnowski diris, ke li ne negas la historiajn faktojn. Tamen la okazaĵoj de 1906 restu temo por historiistoj kaj la urbanoj mem, li opiniis, kaj demandis, ĉu Sud-Afriko kaj Germanio uzas ekzemplojn pri ras-apartigado aŭ la holokaŭsto en sia reklamado.

Respondante al demandoj de loka radio pri la temo, vicurbestro Rafał Rudnicki konstatis, ke la urbaj aŭtoritatoj ne povas cenzuri la verkon. Tamen laŭ li eblus konsideri, ĉu aldoni la informon, ke la pogromoj estis instigitaj  de la caraj aŭtoritatoj.

Li ŝajne mem ne legis la libron, ĉar alikaze li scius, ke tiu informo jam troviĝas en la teksto: “En 1906 en Bjalistoko, laŭ la inspiro de caraj aŭtoritatoj (armeo kaj polico), okazis pogromo de la juda loĝantaro. Tiam pereis 88 personoj, el kiuj 82 estis de la judisma kredo.”

Al demando pri tio, ĉu la informoj pri malagrablaj historiaj okazaĵoj malutilas al la publika bildo de Bjalistoko, Rudnicki respondis, ke plej malutilas “ĉi tia speco de agado”.

Pli pri la temo:

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lu Wunsch-Rolshoven
2017-05-22 23:05

Pli kaj pli ni devas demandi nin, kiu tiel sukcese subaĉetas politikistojn de PiS, ke ili bone zorgas pri artikoloj menciantaj Esperanton…

Felix
Felix
2017-05-23 13:04

Por kontribui al la Streisand-efiko: Kie eblas acheti la libron en la pola kaj en Esperanto? La enhavo estas che la komence indikita adreso, sed chu ankorau eblas ie mendi la paperan version?

Marek
Marek
2017-05-23 21:30
Respondo al  Felix

Mi aĉetis mian ekzempleron dum la UK en Nitro. Tiam dungitoj de la Zamenhof-Centro alportis plurajn, reklamis ilin kaj vendis. Eble iuj restis en Slovakio ĉe E@I.

Noël SIMONET
Noël SIMONET
2017-05-24 21:39
Respondo al  Marek

-:) Eble E@I subvendu la restantaj al la politikistoj … kiel lastaj aperoj.

Andreas J. PENK
2017-05-24 21:37

Almenaŭ ni Germanoj ne rajtas kuntiri la nazon pri tia politikisto! Kial?

En Berlino, ĉefurbo de la riĉa Germanujo, vivas ankaŭ senhejmuloj kaj almozuloj, kaj tro multaj infanoj kaj junuloj devas iri en la lernejon sen antaŭe matenmanĝi. La karitata asocio »Die Arche« (la arkeo) akceptas en la kvartalo »Hellersdorf« ĉiu-tage pli-malpli 300 infanojn respektive junulojn por inviti ilin al sen-kosta matenmanĝo. Laŭdinde ĉar bonkora engaĝo. Sed ne laŭ la iama urbestro de tiu kvartalo, politikisto de la partio »Die Linke« (la maldesktra). Li plendis pri tro multaj artikoloj en la gazetaro pri la karitata engaĝo. Tiu damaĝus la reputacion de »Hellersdorf«, kiam oni povas legi pri la malsataj infanoj en la kvartalo. Pro tio la politikisto postulis, ke la ĵurnalistoj ne tiom multe skribu pri »Die Arche«.

Bernardo K
Bernardo K
2017-05-28 7:00
Respondo al  Andreas J. PENK

Ŝajne pli facile estas, silentigi la kurieron, ol trakti efektive la situacion — ĉu ne?