TEJO sen buĝeto “pro sabotado de UEA”

La estraro de TEJO dum ĵusa komitata kunsido daŭre ne povis prezenti financan raporton pri la jaro 2016, nek buĝeton por la jaro 2017. Laŭ la estraro la problemo estas kaŭzita de la fakto, ke la Centra Oficejo ne donas al la kasisto de TEJO la bezonatajn informojn.

La ĉefa decida organo de TEJO, la komitato, kunvenis dum la Internacia Junulara Forumo okazinta en Italio dum la paska semajnfino. Krom la daŭre ne ekzistanta financa raporto, ĝis la lasta momento mankis ankaŭ tagordo por la kunsido.

La unua punkto de la tagordo, kiu fine estis afiŝita en la komitata diskutejo, estis “raciigi la estraranecan periodon al la vivo de junuloj”. Pli simple dirite temis pri tio, ke oni mallongigu la oficperiodon de la estraranoj de du jaroj al unu.

Laŭ kritikantoj de la lastmomente prezentita ŝanĝopropono la mallongigo de la estrara oficperiodo kaŭzos novajn problemojn en la kontinueco de la estrara laboro, ĉar la estraranoj apenaŭ havos tempon akiri sciojn kaj kompetenton pri siaj taskoj antaŭ ol ili jam devos transdoni la taskojn al siaj posteuloj, des pli ke la estraranoj povos ofici maksimume dum du sinsekvaj mandatperiodoj. Spite la kritikon, la propono estis akceptita de la majoritato.

Dum la diskuto pri la jarraporto pri 2016 denove leviĝis la demando, kial daŭre mankas la financa parto de la raporto, kiu laŭ la regularo devis esti prezentita jam en januaro. Responde al tio la estraro klarigis, ke tute ne kulpas la kasisto de TEJO, sed la Centra Oficejo de UEA, kiu ne donas al la kasisto la bezonatajn informojn pri la financaj aferoj de TEJO.

Same dum diskuto pri la jura memstariĝo de TEJO la estraro kulpigis la Centran Oficejon kaj konkrete la ĝeneralan direktoron de UEA pri la prokrastiĝo de la jura registrado de la nova statuto de TEJO. Ĉar la statuto daŭre ne estas jure registrita, TEJO daŭre ne estas oficiale sendependa organizaĵo.

En aparta punkto de la tagordo estis traktitaj la “rilatoj inter TEJO kaj CO”.

La klarigoj de la estraro pri la prokrastumado de la Centra Oficejo kaj la ĝenerala direktoro vekis miron inter la komitatanoj. Alexandre Raymond, komitatano A kaj eksa estrarano de TEJO, dum la diskuto konkludis, ke temas pri rekta sabotado de TEJO flanke de la Centra Oficejo.

La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, ne kontraŭdiris, sed aldonis, ke la prezidanto de UEA, Mark Fettes, havas la “saman sintenon” al TEJO kiel la ĝenerala direktoro. Dum baldaŭa kunsido de la estraro de UEA Mandirola kiel reprezentanto de TEJO promesis levi la temon pri la kunlaborproblemoj.

Punkto pri buĝeto por la jaro 2017, kiu devis esti aprobita jam dum la pasintjara IJK, tute mankis en la tagordo de la komitato de TEJO. La sendependiĝanta asocio do plu agados sen ajna plano aŭ superrigardo pri siaj propraj financoj por la kuranta jaro.

La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola kaj la ĝenerala direktoro de UEA, Veronika Poór, ne respondis al demandoj de Libera Folio pri la asertataj problemoj en la kunlaboro. La estraro de UEA kunvenos en la Centra Oficejo dum la sekva semajnfino.

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Andreas J. PENK
2017-04-19 19:57

Nekapabla, stulta kaj ankaŭ malica – la TEJO-estraro. Atendu ni la sekvan gradon de tuta sin-trompo! Kiam oni volas esti sendependa organizaĵo, oni agu sendepende. Similas al infanĝardeno.

Sebastiano
Sebastiano
2017-04-19 23:19
Respondo al  Andreas J. PENK

Bonvolu, Andreo, ne tro indigniĝi pro la TEJO-estraro. Eble ĝi sekvas la padon montritan de GEJ-estraro: Oni faras strangiozajn projektoplanojn dum unu-du jaroj, kaj la sekva estraro malkovras kun miro, ke subite la tradicie bonekipita kaso estas malplena. Sekva esploro ne trovas la kaŭzojn, sed almenaŭ montras, ke “ĉiuj elspezoj estis konformaj al la statuto”.

La mondo ne pereos pro tio, ke unu societo volas nepre ruinigi sin mem.

Ĝuu la belan, kvankam tro malvarman veteron! 🙂

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-04-21 2:31

Mi ne havas opinion pri la sendependiĝo de TEJO, kaj mi ankaŭ ne scias ĉu TEJO havas problemojn pro ne-agado de la centra oficejo. Tamen, se estas tiel, tio signifas ke oni ne bone elpensis la aranĝojn post sendependiĝo: kial sendependa TEJO ne povu bone funkcii pro la agoj aŭ ne-agoj de alia asocio de kiu ĝi ne plu dependas?

Noël SIMONET
Noël SIMONET
2017-04-22 0:04
Respondo al  Yves Bellefeuille

🙂 Jesa respondo aspek’tej’as en la bona demando, samtiel neniaj opinioj produktus nulega problemo.

Emanuelo
2017-04-22 16:14

Mi legis tiun artikolon tuj kiam ĝi aperis, kaj mi relegas ĝin post kelkaj tagoj, por reagi post pensado. Mi tute ne komprenas kial UEA, kies estraro subtenis la sendependiĝon de TEJO, sabotus ĝin.

Sed oni povas facile imagi tion, kio okazis. La ĜD estas sufiĉe nova, kaj ŝia laboro estas peza. Ŝi do forgesis sendi iun gravan dokumenton. La kasisto de TEJO, ankaŭ nova kaj iom fajfante pri tiuj “bagatelaĵoj”, forgesis peti tiun dokumenton, kaj do ne p(r)ovis verki la raporton. Kiam iuj sindemandis kial ne estas raporto, li akuzis la ĜD-on por sin senkulpigi, sed li estas almenaŭ tiom kulpa kiom ŝi, eble pli.

Tio estas nur imaga historieto, nenio pruvas ke tio okazis tiele, sed ĝi ŝajnas al mi sufiĉe realisma, tamen probable malvera. Por antaŭmalhelpi ke multaj imagas historietojn kiel mi, mi esperas ke UEA kaj TEJO rapide solvos la problemon, kaj eksplikos ĝin, ekzemple per komuna blogaĵo. Sufiĉas la disputoj pri fajfindaĵoj, kaj sufiĉas la silento kiu kaŝas kvazaŭ nenion, sed ŝajnas kaŝi malkonfeseblajn pekojn.

Leandro Trujillo Casañas
Leandro Trujillo Casañas
2017-04-26 19:39
Respondo al  Emanuelo

Nekredeble, ŝajnas ke oni serĉas kulpulojn for de la propra domo. Konvenas ĉiam serĉi solvojn anstataŭ polemikojn, nu, la plimulto deziras aŭdi pli bonajn kaj harmoniajn sciigojn.