Pardonpeto pro libera esprimado

La estrara deklaro ĵus aperinta en la revuo Esperanto signifas, ke le revuo ne plu bezonos intervjuotojn, opinias Nikola Rašić: “La estraro mem povas plenigi la intervjuojn per la ĝustaj sintenoj, per la oficialaj veroj… kiuj ne ĝenas fidelajn membrojn kaj kunlaborantojn.”

En la “novembra” numero de la revuo Esperanto, redaktita de Attila Kaszás kaj fine aperinta en februaro 2017, estis publikigita intervjuo de Jorge Camacho, en kiu la intervjuito interalie esprimas akre kritikan opinion pri Historio de la esperanta literaturo kaj precipe pri la fakto, ke la verko ricevis la premion Antoni Grabowski kaj pozitivan atenton en la revuo.

En la marta numero de la sama revuo, aperinta post la eksigo de Attila Kaszás kaj redaktita de Stefan MacGill, aperis “Estrara pardonpeto” pri la enhavo de la intervjuo kun Camacho. La pardonpeto, laŭ kiu la estraro unuflanke “subtenas la liberan esprimadon de opinioj” sed aliflanke postulas, ke la esprimataj opinioj estu “konstruaj kaj respektemaj”, mirigis multajn legantojn de la revuo.

Unu el ili estas la multjara membro kaj iama oficisto de UEA, Nikola Rašić, kiu sendis al Libera Folio la ĉi-suban tekston pri la temo.

 

Antaŭe mi malpaciencis kiam venos la revuo. Nun mi jam timas ke ĝi venos.
Simo Milojević, 2003

Pardonpeto pro libera esprimado

Revuo Esperanto, la oficiala organo de UEA, en sia marta numero de 2017 aperigis kuriozan oficialan anoncon, per kiu la estraro pardonpetas pro opinioj esprimitaj en interjvuo de homo kiu ne estas estrarano, sed libera sendependa individuo kun propraj opinioj, kiel kutime ĉe intervjuitoj. La estraro evidente kredas ke ĝi devus ial respondeci pro diversaj opinioj de “siaj” intervjuitoj.

Ni citu, do:

La Estraro de UEA pardonpetas al tiuj niaj membroj, kiujn ofendis kelkaj vortoj kaj esprimoj uzitaj de nia intervjuito Jorge Camacho en la novembra numero. Kvankam ni ja subtenas la liberan esprimadon de opinioj, kontribuoj al nia revuo estu konstruaj kaj respektemaj, ankaŭ kiam temas pri kritiko. La intervjuo ne spegulas la sintenton de la Asocio, kaj ni sincere bedaŭras la eventualan ĝenon al la koncernatoj, niaj fidelaj membroj kaj kunlaborantoj. (Bv. noti la imperativon ‘estu’).

Postskribe oni direktas la legantojn kvar paĝojn for, al la deklaro de la juĝkomisiono de la premio “Antoni Grabowski”, kiu atribuis premion al la libro Historio de la esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, al kiu rilatas la opinio de Camacho. Pliajn 13 paĝojn poste aperas recenzo de la sama verko el la plumo de Suso Moinhos. (Iom kaosa trakto de la sama temo en tiu numero, do).

Pri tio, do, temas. “Ilia” intervjuito Jorge Camacho esprimis sian opinion (ja klare kaj rekte, kiel Camacho jam kutimas) pri tiu libro, pri kiu la “Asocio” evidente havas alian sintenon. Tio do estas lia peko. Kio precize estas la du opinioj ne vere gravas, kvankam notindas ke ni ja konas la opinion de Camacho, sed ne tiun de la “Asocio” kaj ne klaras kiel “Asocio” povas havi opinion.

La Camacha opinio ne spegulas (tiele!) la opinion de la asocio, kio implicas ke intervjuoj kvazaŭ ja devus speguli la sintenton de la asocio, kaj ke la estraro, nome de la asocio, eĉ havas sintenon pri kiu ajn libro, aŭ kio ajn pri kio intervjuatoj povus opinii. Ne estas ankaŭ klare kiam, kiel kaj kial la asocio alprenis la sintenon pri kiu la estraro parolas. Mi volonte vidus iun protokolon pri tiu bizara sintenalpreno.

Mi naive pensis ke ĉiu ja rajtas esprimi opiniojn, precipe pri libroj, des pli renoma verkisto kiel Camacho. La aliaj rajtas havi opiniojn pri liaj opinioj. Camacho ja konscias kaj kutimas ke li mem prenas respondecon por siaj eldiroj. Li nur ne konsciis ke la estraro povas elekti por li la ĝustajn vortojn kaj esprimojn.

Tio ne estas la kutimaj reguloj en demokratiaj sistemoj. Ne estas vere kutime ke estraro prenas al si taskon de librorecenzanto kaj oficiale sintenas pri iu libro, kio devus resti afero de faka aŭ persona prijuĝo. Eĉ pli strangas ke la estraro komentas opinion de konata verkisto, do iu principe kompetenta pri la temo. Ankoraŭ pli strange se la estraro mem ne diras kio estas ĝia precipa sinteno pri la koncerna libro, se ĝi jam transprenis la malnecesan taskon juĝi pri io tia.

La estrara pardonpeto, bedaŭrinde, lasas anonci ion timigan. Estas normale ke en intervjuoj homoj esprimu individuajn opiniojn, pri kiuj klare ne povas respondeci la redakcio de la revuo aŭ eĉ la estraro, kies organo ĝi estas. Estus, ekzemple, absurde se New York Times devus respondeci pri la vortoj de Lady Gaga, kiujn ŝi donis en iu intervjuo. Estus eĉ pli strange se la redakcio prenus oficialan starpunkton pri iu muzikaĵo. Sed eĉ pli absurdas se la redakcio donas al “siaj” intervjuitoj instrukciojn kiel ili devas esprimi sian “liberan” opinion (ekzemple konstrue kaj respekteme, nekrude, eĉ se kritike).

Pri tio kio estas konstrua kaj respektema la opinioj povas malsami. Do, “niaj” (t.e. de la estraro) intervjuitoj devus sekvi tiajn instrukciojn kaj esence ne povas vere libere opinii. La intervjuitoj prefere demandu la estraron, kiu starigas la regulojn kaj kriteriojn por la oficialaj veroj aŭ jam havas pretajn ĝustajn sintenojn por ili. La estraro ŝajne povos al ĉiuj rekomendi sian konstruan kaj respekteman interpreton de kio ajn, inkluzive de literaturo.

Fakte la intervjuitoj eĉ ne plu devas doni intervjuojn, nek devus entute strebi pensi kaj opinii. Tio liberigas la estontajn intervjuotojn de ajna intelekta peno. Tre komforta situacio. La estraro mem povas plenigi la intervjuojn per la ĝustaj sintenoj, per la oficialaj veroj, ne alternativaj falsaj novaĵoj, kiuj ne ĝenas fidelajn membrojn kaj kunlaborantojn.

Estas absurde pensi ke la estraro entute povus respondeci pri opinioj de “siaj” intervjuitoj. Tio estas klara eĉ al analfabetoj pri ĵurnalismo kaj demokratio. Ke la estraro provas limigi la rajton je libera esprimado de opinioj, doni instrukciojn kiel fari tion, ne apartenas al demokrataj praktikoj kaj simple ne rajtus okazi. La estraro ĉi-foje fakte deklaris:

  1. ke ĝi (la “Asocio”) havas ian sintenon pri la nomita temo (la libro menciita)
  2. ke la estrara sinteno estas alia ol tiu de “ties” intervjuito
  3. ke ĝi simpatias kun siaj fidelaj membroj kaj kunlaborantoj, kiujn Camacho eventuale ĝenis per esprimo de sia opinio
  4. ke ĝi ne simpatias kun Camacho kaj liaj opinioj (la “Asocio” eĉ pardonpetas pro lia incidento)
  5. ke Camacho ne esprimas la sintenon de la “Asocio”
  6. ke la sinteno de Camacho ne estas la sinteno de fidelaj membroj kaj kunlaborantoj.

Mirinde kiom da sensencaĵoj povas eniri malgrandan anonceton. Por ne diri ke la uzo de “nia intervjuito” lasas pensi ke la estraro iel kvazaŭ posedas “siajn” intervjuitojn kaj rajtas ilin regi aŭ direkti.

Mi ne certas ke tasko de la estraro de iu demokrata moderna asocio estas havi sintenon pri iu ajn verko, precipe ne (pri) literatura. Ĝi fakte transprenis la rolon de universala recenzanto. Ekde nun simple ne havas sencon recenzi aŭ opinii pri kio ajn, ne havas sencon sin esprimi. Apenaŭ havas sencon paroli Esperanton tiam, krom se oni unue konsultiĝas kun la estraro pri la demando kio decas kaj kio permesitas. Estas do klare ke intervjuoj kiuj spegulos la sintenon de la estraro ĉiam senprobleme aperos. Do, la estraro anoncis cenzuradon kaj eĉ donis instrukciojn kiel praktiki la memcenzuron.

La unuajn tridek jarojn dum mia vivo mi loĝis en socia sistemo kie la gazetaro precize tiel funkciis. Kritiko estis permesita nur se ĝi estis “konstrua” kaj aprobita de la aŭtoritatoj. Kio estas “konstrua” kaj “respektema”, tion kompreneble decidas la aŭtoritatoj. Ofte oni senpostenigis redaktorojn kiuj aperigis opiniojn de diversaj intervjuitoj kiuj ne plaĉis al la gvidantoj. La redakcio respondecis al la Estraro (de la Partio) aŭ al la Politburoo. La Estrara noto estas nenio alia ol tio. La Politburoo nun fariĝas la recenza aŭtoritato. Miaj haroj hirtiĝas!

Tamen, tio ne estas tiom terura. Nome, povas esti eĉ pli terure. Sur la paĝo 55 oni aperigas la (ŝajne oficialan) deklaron de la juĝkomisiono de Fondaĵo Antoni Grabowski (U. Lins, I. Ertl, S. Chengtai) pri la opinio de Jorge Camacho, kiu degnis havi alian opinion (krudan, laŭ ili). Tio do estas la oficiala vero pri tiu libro. La Deklaro diras ke ne ekzistas pli bona historio de la Esperanto-literaturo, kaj ke tio devus okazi por ke oni povu “pravigi la krudan opinion de Jorge Camacho”.

Tio sonas iom pli bone: krudaj opinioj estas en ordo nur kiam ekzistas pli bona komparobjekto! Jen pliaj instrukcioj kiel trovi la propran liberan opinion! Jen ankaŭ libera kaj oficiala sugesto kiu estas “la plej bona libro”. Kompreneble estas diversaj kaj pluraj opinioj pri tio kio estas bona aŭ la plej bona, sed estas maltrankvilige kiam tio venas de iu oficiala aŭtoritato. Kaj la fakto ke iu libro estas la sola de sia speco ne devus sufiĉi por protekti ĝin de diversaj kritikoj aŭ komentoj.

Per tio oni forprenas ajnan rajton prezenti kian ajn sintenon malsaman ol tiu kiun atingis la komisiono (post matura pripensado). Tio des pli validas por situacio kiam ekzistos eĉ pli bona libro. Tiam oni okupiĝu pri la bona, kaj ne pri la malbona libro! Kaj kiam ekzistas nur unu libro, ne vere necesas “matura pripensado”. Ĉiukaze, denove tre kurioza kriterio por librokritiko.

Ne temas entute pri tiu konkreta libro (kiu estas bonvena kaj meritas multflankan pritrakton, krudan aŭ nekrudan), sed pri io alia multe pli grava por la pluvivo de la asocio. Se la estraro kaj la revuo tiel planas trakti la opiniojn, tiam mi, kiel fidela membro kaj kunlaborinto, ne plu bezonas legi tiun revuon kaj serioze pripensos ĉu mi volas membri en asocio kiu per imperativoj kaj instrukcioj reguligas la “liberan” esprimadon de opinioj. Des pli ke temas pri libroj, pri kiuj ĉiu leganto neeviteble kreas propran impreson. Mi ankaŭ ne volas legi revuon kiu nur “spegulas” la sintenon de la asocio (kio ajn ĝi estu kaj kiel ajn tiu sinteno estiĝu).

Mi esperas ke la estraro sincere bedaŭros sian pardonpeton kaj komprenos ke tiaj klare stalinismaj intervenoj prezentas ĝenon al aliaj fidelaj membroj kaj kunlaborantoj, kiuj preferas liberan spacon por personaj opinioj kaj rifuzas cenzuron. Koncerne la juĝkomisionon, ĝi evidente miskomprenis sian rolon kaj devus refoje mature pripensi sian deklaron. Jorge Camacho rajtas havi eĉ krudajn opiniojn, senkonsidere de iliaj kriterioj.

La estraro siaflanke ŝuldas pardonpeton al ĉiuj siaj liberamaj kaj demokratemaj fidelaj membroj kaj kunlaborantoj, kaj devus promesi neniam plu fari ion tiel senprecedencan kaj hontindan. Kaj la revuo devus daŭre “speguli” tiun liberecan praktikon. Kiel en ĉiu revuo, la redaktoroj, ĵurnalistoj kaj precipe iliaj invititaj gastoj devus ĉiumomente senti sin liberaj kaj senkatenaj en sia esprimado. La estraro rajtas kontribui, sed ne devas nek rajtas kunredakti, eĉ se ĝi tamen devas respondeci. Kiel ĉi-kaze.

Nikola Rašić

56 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Licxjo
Licxjo
2017-04-14 12:57

Brave! Dankon pro via analizo, kaj dankon pro la kuraĝo publike esprimi ĝin.

Jens Stengaard Larsen
2017-04-14 14:01

Raŝic ĉi tie faras unu gravan eraron, nome ne distingi asocion kaj socion. Neniu asocio estas devigita havi liberan esprimadon en sia kadro. La asocioj kutime havas ian celon, kaj estas tute nature ke ili deziras akceli esprimojn kiujn oni juĝas favoraj al tiuj celoj kaj subpremi la malfavorajn – sed kompreneble ili ne povas malhelpi la liberan esprimadon _ekster_ siaj kadroj.
Alia afero estas ke asociaj estraroj ofte preferas eviti bridojn al la debato kaj al la redaktoro de eventuala membrorevuo; sed tio estas pro la bona etoso, ne estas altaj principoj aŭ idealoj implikitaj. Ili aplikiĝas nur en la socio kiel tuto. Ekzemple oni ne atendus de la redaktoro de Revuo Esperanto ke li enpresigus Anglalingvan (aŭ Kartvellingvan) pledon por la neceso de militoj. Tion asocio povas kaj rajtas rifuzi lasi esprimiĝi en siaj kadroj, dum socio devas toleri tion.
La sola kion la estraro vere diras per sia anonceto, laŭ mi, estas ke ankaŭ enhave Kaszás estis malbona elekto de redaktoro.

Cindy McKee
2017-04-14 19:54

Mi emas kredi ke Jens pravas. Asocio rajtas decidi la eldonajn principojn de sia organo kaj tiuj gvidlinioj ne devas permesi senliman esprimadon. Aŭ eĉ demokratian esprimadon. Vidu difinon 3 (PIV) de ‘organo’: opiniesprimilo de partio, afero, sekto, ligo ks.

Nur cetere, en la recenzoj de ‘Historio de la esperanta literaturo’, ĉu ne veras, ke oni aludas tro partieca la historion; favoranta unu grupon? Ne gravas kiel intelekte brila, kiel akademie rigora la libro: _SE_ ĝi preferas apartan grupon (per troa atento aŭ per ignoro de aliaj), la libro ne estas historio, sed servas kiel propagando.
Recenzo: http://sezonoj.ru/2015/11/recenzo-61/

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-04-14 14:01

Mi antaŭĝuas la venontan ĉapitron de ĉi tiu ekscita sagao: “Estrara pardonpeto pri la estrara pardonpeto”.

Jorge Camacho
2017-04-14 14:09

Mi dankas al Nikola la por mi agrable surprizan verkadon de artikolon kiu montras la eminentan stultecon de la deklaro de la estraro de UEA sur la paĝoj de la infaneciĝanta revuo Esperanto. Cetere, kun aŭ sen deklaro, HEL restas elstara feko.

carlo minnaja
carlo minnaja
2017-04-14 21:52
Respondo al  Jorge Camacho

Sen tiaj longaĵoj, ekzistas leĝoj ankaŭ pri tio kion oni esprimas. Libero finiĝas kiam ĝi subpremas tiun de aliaj per vortoj, obscenaĵoj, insultoj. Ĉiuj redakcioj kaj ĝiaj posedantoj rajtas difini la liniojn de sia revuo, aliokaze ĉiuj estus samaj kaj ja estas ilia rajto difini kion ĝi konsideras pozitiva kaj kion ne; se nur citi BA, ĝi rifuzis tute principe artikolojn kaj reagojn kaj ili ne kongruis kun la linio de la redakcio; ja cenzuro, kompreneble, ĉu ne? sed ankaŭ rajton al libereco de esprimo ne ĉiuj sentas same. Al Camacho BA lasas abundan spacon por insultado (legu la BA 28!!!), etajn reagojn ĝi cenzuras . Kiam la UEA-revuo, omaĝe al senkritika libereco de opinioj aŭspiciata de Raŝiĉ, publikigos instigojn al rasismo, antisemitismo, infanpornografio, virina subpremado, murdo, mortkondamno, agreso mi eksiĝos ĉar tio ne kongruas kun miaj valoroj. Al Raŝiĉ, kiu diras ke la opinioj de Camacho estas respektindaj ĉar li kompetentas, nu ankaŭ mi kompetentas certe ne malpli ol li, kaj mi havas malajn, do ni estas kvitaj. Al Cindy mi konsilus legi la verkon anstataŭ nur baziĝi sur unu recenzo (cetere OLE enhavas tutan dekon, ŝi legu ĉiujn, legi nur unu povas esti limige kaj misgvide); kvankam min suprizas ke ŝi parolas pri “propagando”: pri kio? pri literatura rondo kiu dissolviĝis antaŭ kvardek jaroj? Sed, se ŝi ja atentas tion, ŝi komparu kun la kolosa panegiro de la “ibera grupo” verkita de Fernandez dum 18 paĝoj dum 2 numeroj sinsekvaj de BA, aŭ la eseo(j)n de Waringhien pri la “Budapeŝta skolo” kaj ŝi rimarkos ke la traktado de la “Patrolo” en HEL estas ege, ege modera. La lastan juĝon de Camacho mi dankas: tio konfirmas ke la sola literaturkritika parametro lia estas la feko, do mi lasas lin en lia elemento. Mi interesiĝas pri literaturo, ni estas je du malsamaj etaĝoj.

letruca
2017-04-16 14:15
Respondo al  Jorge Camacho

Via reago havas ne agrablan “muzikon” kaj formon. Kial ne respekti kaj opinii sen malsonantaj frazoj kaj vortoj? Mi havis ĝis nun bonan opinion pri vi, kvankam mi neniam vidis vin direkte kaj ke eble por vi ne gravas, kion mi diras ĉi tie.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara
2017-04-14 22:38

Gratulon kaj dankon al Nikola. Mi estis ŝokita de tiu pardonpeto.

Carlo Minnaja
Carlo Minnaja
2017-04-14 22:49

eble se tiu ero de intervjuo (sed kial la intervjuinto faris tiun demandon tute eksterteman?) rilatus al Vergara, kaj tio estus la centa kiun la sama ulo, sen ajn kaŭzo, sen ajna stimulo, sen ajna respondo samtona, elkraĉas en blogoj, en artikoloj, en libroj, pri lia honesteco (ĉe la juĝisto jam kuŝas dosiero pri tio, kaŭzita ne de mi, kiu neniam iris al advokato, kiel JC mensoge asertas en malĉarma poemeto, sed rekte de la polico, kaj kiun mi ĝis nun sukcesis haltigi) kaj pri lia profesia kompetento, eble ankaŭ Vergara ne estus tiom entuziasma pri la artikolo de NIkola. Najbaro ne ĝemas kiam boto nin premas.

Nikola
Nikola
2017-04-15 8:02
Respondo al  Carlo Minnaja

Dankon al Carlo, kiu prezentas sian perspektivon. Mi nur ne komprenis la bazan sintenon. Ĉiuj redakcioj kaj ĝiaj posedantoj rajtas difini la liniojn de sia revuo…’ li diras, sed ne klaras ĉu li kaze de E-revuo subtenas kion li ĉe BK abomenas? Feliĉe ekzistas Libera Folio, kiu estas nek demokrata asocio kiel UEA, nek privata entrepreno kiel BK, sed garantias la bazan homan bezonon: liberan esprimadon. Carlo konvinke ripetas kion mi jam asertis, ke pro siaj deklaroj respondecas la intervjuito (kiun li evidente bone konas), kaj ne la redakcio au Asocio. Ne gravas kiu estas tiu invitita gasto, Karlo au Georgo, Petro au Paŭlo. Temas pri principa demando, pri la libero de ili ambaŭ kaj ni ĉiuj. Neniu devus pardonpeti pro la opinio de alia, sed lasi al ĉiuj liberan spacon por diri kaj spiri. Ĉiuj ja havas propran respondecon. La respondeco de la estraro de Asocio estas garantii liberecan kaj egalecan etoson. Ne tre facilas paroli nome de siaj membroj, aŭ nur de ties ‘fidela’ parto: ĉu eble ekzistas apartaj membrolistoj? Kaj fine restas la tasko trankvile kaj serioze, fake kaj pacience, malferme kaj libere, sed precipe sobre analizi la verkegon pri tiel grava temo kiel la historio de E-literaturo; sen personaj spicoj sed ankaŭ sen limigaj kadroj, se eble. Tion ankau la aŭtoroj certe bonvenigos. Ne eblas facile pensi en kadroj, kadroj estas kaĝoj. Dankon al Libera Folio, ke ĝi daŭre disponigas rifuĝejon el kadroj kaj kaĝoj. (Kio ne ĉiam facilas!).

Nikola
Nikola
2017-04-15 11:30
Respondo al  Nikola

Mi volis dire BA, ne BK, kompreneble. Al BA mi cetere aplikus la samajn normojn. Temas pri principoj ne pri personoj. Personoj envolvitaj solvu la disopiniojn inter si. Cetere mi vidas nenion pri kio mi malsamopinius pri Carlo, krom eble iuj nuancoj.

Noël SIMONET
Noël SIMONET
2017-04-15 11:49
Respondo al  Nikola

– Vi volis diri, lerni lingvo estas bone por demakratio, jen tiel estis viaj normoj.
Gratulas al vi tut simple.

carlo minnaja
carlo minnaja
2017-04-15 16:17
Respondo al  Nikola

“nenion mi vidas pr kio mi malsamopinius pri Carlo”: se la uzado far Nikola de prepozicio “pri” estas ĝusta, tio signifas ke li opinias, krom nuancoj, ke Carlo estas merdulo, ke lia verko estas feko, ke Carlo kuiras en feka buljono kun geSilferoj, ke Carlo ne devas tuŝi la kojonojn, ke Carlo estas, kompreneble negativnuance, ĝisnaŭza afablulo, italo, profesoro, premiito, elstarulo ktp… (tion oni legas ĉiuloke kie sin esprimas Camacho, eĉ se pri tute alia temo li ĉiam enŝovas iun insulton, nemotivitan kritikon, nestimulitan ofendon…) se tio estas la opinio de Nikola, mi dankas pro lia sincereco kaj mi pluiras mian vojon lasante lin kune kun Camacho en ties medio kaj en ties vorta agordo. Ĝis!

Nikola
Nikola
2017-04-15 17:29
Respondo al  carlo minnaja

Nun mi devas pardonpeti pro, kiel vi jam supozis, malĝusta uzo de la prepozicio. Devis esti “kun”, kompreneble. Temas pri malfeliĉa mistajpo, ĉar la komputilo mem kuntajpas kaj mi pretervidis tion. Mi havas nenion krom respekto por vi kaj via laboro, kaj kredis ke tio estas klara. La terminologion kiun vi (kaj Camacho) uzas, mi ne kutimas, sed respektas vian elekton. Chiu rajtas sin esprimi kiel volas.
Sed la redaktoroj de LF de devas pardonpeti. Tio gravas.
Se ili komentus vian esprimstilon mi ankau reagus proteste.
Do, trankvilighu kaj havu belan la Paskon. Kaj resurektu en bona humoro.
Se vi nepre serĉas malamikojn au kverelon provu iun alian. Mi havas nenion kontrau vi kaj deziras al vi plurajn utilajn kaj bonajn recenzojn.
Kaj estus bone se la komentoj ne temus pri la du personoj (jam la tria, lau vi) sed pri la principaj demandoj. Aliel nenio havas sencon tiam.

carlo minnaja
carlo minnaja
2017-04-15 18:35
Respondo al  Nikola

dankon, Nikola. Mi atentigas ke la vortoj kiuj ankaŭ al vi ne plaĉas NE estas miaj, sed de Camacho, mi nur citis ilin; mi neniam insultis iun ajn, mi nur ricevis/as de li (kaj nur de li) tian vulgaran vortolavangon. Mi ne estas malamika al li, kiel mi estas malamika al neniu ajn, li malamikas al mi kaj tion manifestas ĉiel kaj ĉie. Tion mi opinias malsano daŭranta jarojn, el kiu espereble li iam saniĝos, espereble baldaŭ. Mi proponis al li kunlaboron, sed lia rifuzo estis tia, ke ne oportunas tion detaligi ĉi tie (mi daŭre opinias ke bona poeto kia li estas kaj bona kritikisto kia mi min taksas estus venkanta paro en literaturaj iniciatoj). LibFol pardonpetu pri nenio, ĝi estas blogo libera kie ĉiu skribas laŭ sia plaĉo. UEAorgano estas io alia, UEA estas asocio kun celo, akreditita ĉe UNESCO, prestiĝa en multaj medioj, reprezenta de, kaj responda al, miloj da membroj, do laŭ mi ĝi ne povas permesi la liberon kiun havas LibFol kiu respondecas al neniu. Diri ”nia intervjuito” ne indikas posedon, sed nur ”intervjuito de ni”, sed ankaŭ la elekto de la intervjuatoj ne estu tute hazarda (kaj cetere la intervjuo estis tute bona, krom en tiu maloportuna demando kiu kaŭzis tiun eĉ pli maloportunan respondon). Mi havas/os bonegan paskon, kiun mi bondeziras al vi kaj al ĉiuj.

Marc
Marc
2017-04-17 17:52
Respondo al  carlo minnaja

Carlo: Diri ”nia intervjuito” ne indikas posedon, sed nur ”intervjuito de ni”

Dankon pro tiu gramatika komento. La saman mi intencis fari.

Ian Fantom
Ian Fantom
2017-04-15 18:21

Ŝajnas, ke Nikola ne konstatis, ke la Politburoo de UEA ja transprenis la gazeton post la forigo de Stano Marĉek kiel redaktoro, kiam ĝi trudis sian ‘Mision’: “Kvazaŭ anteno kaptanta la tendencojn, la ardon, la aspirojn de la esperantoj ĉiulande, la revuo Esperanto prezentu aktualan, interesan, inspiran bildon pri la agado kaj strategio de UEA kaj pri la evoluo de Esperanto en monda skalo”. Mi provis atentigi pri tio, sed ĉiu ignoris. Kiam oni en Kubo faris la unuan atencon kontraŭ Stanon kaj poste evitadis klarigi pri la motivo, mi venis al la ideo, ke la celo estas ĝuste la transpreno de tiu gazeto de la koterio. Do oni ne miru.
Mi skribis ie, ke se mi estus juna ĵurnalisto, mi ne estus transpreninta la gazeton sub tiu kondiĉo. Sed mi devas diri, ke la ‘profesia ĵurnalismo’ en mia lando, kaj en multaj landoj de la Okcidento, nuntempe estas ĝuste tia. En Germanio la ĵurnalisto Udo Ulfkotte malkaŝis, per sia libro ‘Gekaufte Journalisten’ kiel politikistoj, sekretaj servoj, kaj alta financo en Germanio gvidas la amaskomunikilojn (https://de.wikipedia.org/wiki/Udo_Ulfkotte). La vera ĵurnalismo estas morta. Pli-malpli ĉio estas regata de la potenculoj, kaj en UEA estas same – kaj en mia landa Esperanto-asocio tiel estis ankaŭ antaŭ jardeko kiam ili publikigis mensogojn kaj kalumniojn kontraŭ min.
Oni ankaŭ ne miru, ke la Estraro de UEA malŝatas kritikojn kontraŭ Giorgio Silfer, ĉar iuj potenculoj en UEA, dum ili publike distancigas sin de Silfer, private havas bonajn rilatojn kun li. Mi defendus la rajton de la redaktoro publikigi kritikan intervjuon, kaj mi defendus la rajton de Jorge Camacho sin esprimi pri tio. Tamen mi ne defendus la malagrablan lingvaĵon kiun uzis Camacho en tiu intervjuo, kaj mi opinias, ke la redaktoro ja havas respondecon tion forredakti.

Ian Fantom
Ian Fantom
2017-04-15 18:22

Tion dirinte, iu ajn kiu konas la sencerban insultadon fare de Jorge Camacho en la retpoŝta grupo de MAS ja povus kompreni, ke ankaŭ li ne estas sen pekoj. Mi opinias, ke li estas provokisto, same kiel Andreas Kuenzli, kiu ne plu rajtas afiŝi en La Libera Folio pro sia insultado. Almenaŭ Kuenzli havas ankaŭ inteligentajn aferojn por diri, eĉ se li strebas provoki kaj subfosi, sed en MAS Camacho havas nenion por diri por denunci siajn kontraŭulojn. Kvankam li multe atakas Silfer, li ŝajnas al mi esti ankaŭ Raŭmisto.

Necesas malkaŝi la veran kialon, ke la Politburoo volis forigi Stanon. Sed konkrete, la ‘Misio’ de la gazeto devus esti reverkita, donante ian liberon al la redaktoro disde la verda Politburoo.

carlo minnaja
carlo minnaja
2017-04-15 19:30
Respondo al  Ian Fantom

Mi bedaŭras, ke ne aperis mia komento antaŭa al tiuj de Ian Fantom (ĉu iu cenzuris, forviŝis?). Mi nur resume aldonu. Mi estis/as fidela kunlaboranto de UEA (kiel de aliaj asocioj/grupoj), do ne mirinde ke la estraro de mia asocio tion publike agnoskas, same kiel ĝi iniciatis festlibrojn pri iu kaj alia. La misrespondo de Camacho al maloportuna demando neniel rilatis al literatura kritiko, trankvile akceptebla kaj eventuale rebatinda samnivele, sed al “(mal)honesteco”; tio estas grava akuzo pri moralo, kaj mi ne miras, ke la estraro deklaru, ke ĝi ne kundividas tiun kalumnian akuzon (kiu cetere povus konduki al tribunalo). Ne temas, kiel kelkaj antaŭaj blogintoj opiniis, ke la estraro de UEA diktas literaturajn principojn, kio estas fakte ekster ĝia kompetento, sed ke la estraro de UEA defendas sian koncepton pri moraleco kaj refutas la akuzojn kiuj venis al ĝiaj membroj far la intervjuito, tio jes ja: UEA responsas al siaj membroj pri tio kio aperas en ĝia organo. Kaj la membroj rajtas scii, kion UEA opinias pri ilia honesteco. Do la pardonpeto estis ege oportuna kaj la bedaŭro ke tio aperis en la oficiala gazeto same. Finita la afero sen tro da filandroj, araneaĵoj, sofismoj, harfendoj, artifikoj, ĉikanoj ktp.

Ian Fantom
Ian Fantom
2017-04-15 23:30
Respondo al  carlo minnaja

” La misrespondo de Camacho al maloportuna demando neniel rilatis al literatura kritiko, trankvile akceptebla kaj eventuale rebatinda samnivele, sed al ”(mal)honesteco” – eble, sed pri la kvalito aŭ motivo malantaŭ lia kritiko mi nenion diris.

carlo minnaja
carlo minnaja
2017-04-15 19:35
Respondo al  Ian Fantom

kio estas la retpoŝta grupo de MAS?

Carlo Minnaja
Carlo Minnaja
2017-04-15 19:57
Respondo al  Ian Fantom

mi vidas ke jam du tute normalaj intervenoj estis cenzuritaj. vivu Libera (???) Folio! Ne plu valoras skribi…

Sebastiano
Sebastiano
2017-04-15 20:26

Ŝajnas al mi, ke s-ano Rašić miskomprenis, pro kio la “Asocio” pardonpetis (kvankam tio estas sufiĉe klare skribita en la pardonpeto mem): La Asocion ne ĝenis la opinio de s-ano Kamaĉo, sed lia fekolingvaĵo, liaj daŭre samaj, tedaj kaj re-kaj-refoje gurditaj insultoatakoj.

Ne pro la opinio de la intervjuito la estraro petas pardonon, sed pro la publikigo de certaj “vortoj kaj esprimoj” uzitaj de la intervjuito.

Gusik
Gusik
2017-04-16 3:35

La uzado de la vorto “stalinisma” estas ega troigo flanke de Nikola Rašić. Supozeble ĉiu plenkreska homo scias, ke stalinisma interveno signifis senlaborigi, enprizonigi kaj fine mortekzekuti homon.
Notu, ke mia komento rilatas nur al unu vorto, ne al la tuto skribita de Nikola Rašić

Dieter Rooke
2017-04-16 11:10
Respondo al  Gusik

Nuntempe furoras la fekonovajho – en germanio ghi estas ech elektita la plej moda vorto de la jaro 2016 !

Evildea – vlogisto nomata en Kontakto ” la frenezulo ” , en chiu frazo eldiras ” fek” .

Okaze de Zamenhofa tago li publikigis videon kun sia amiko Kiah . Dufoje ili fikis la portreton de Zamenhof en sidejo de E- asocio en Melburno . Kiah tute ne kontentas pri la fekajha lingvo , por li la “fekantaj kaccicoj ” estus tro milda esprimo .

Tial mi proponas konkurson en UK pri la plej vulgara, perversa, perversia , pornografia literaturajho !

PS . Richard Delamore= Evildea prave argumentis, ke Zamenhof ja ne estis sanktulo

Noël SIMONET
Noël SIMONET
2017-04-16 21:32
Respondo al  Gusik

“Notu, ke mia komento rilatas nur al unu vorto, ne al la tuto skribita de Nikola Rašić”

– Bela.

Ĉitie estas agrabla noto pri ankaŭ pluaj ‘ism’oj ĝenerale.

Difino des vorto loĝas pli taŭge en radiko ol en iu ajn kadra signifo de finaĵo, kaj radiko estas plene grava por granda simpleco en direkto al la diversaj popoloj. Ne redezireblas reparoli pri la finaĵo akuzativo, tiu fremdaĵo for ĉiu ajn kompreno, tiu neni’empatio por kvazaŭ medikamenta lingvo.
Komforta estis la eblo origine radiki kaj komforta estas la eblo kuniĝi ĉirkau planedo klimate, libere.
Gregos plimulte vortoj simplaj tiel ekzemple ‘Esperanto’, ‘paco’, ‘honesto’, ‘realo’, ‘fidelo’, aŭ internaciaj personaj antaŭnomoj tradukeblaj ĉar radikaj tiel tiu des Majstro Ludwik, Ludvig, Lewis, Lowie, Louis, Lajos, Luis, Luigi… donante ‘Ludovikismo’.

Emanuelo
2017-04-16 10:19

Mi iom komprenas la starpunktojn de ĉiuj partoprenantoj en tiu debato. Ja ideale oni povu esprimi sin libere kaj senlime en la revuo de la asocio de ĉiuj esperantistoj, kiu estu UEA. Ja, la s-ro Camacho rajtas taksi la elekton de la HEL por la premio Grabowski “skandala” ĉar ĝi estis “malprofesie redaktita kaj eldonita” kaj “malhoneste verkita”. Tion oni ja rajtas pensi (mi mem, ne leginte la libron, ne havas opinion); kaj ĉar oni rajtas pensi tion, oni rajtu esprimi tion en la revuo.

Tamen, se oni volas diri tion en la revuo, mi pensas ke oni argumentu. Ne sufiĉas mallaŭdi ion. Aŭ, inverse, laŭdi ion. Ni, legantoj de la revuo, ne estas infanoj, kiuj elektu nian skolestron, sed plenrajtaj esperantistoj, kiuj meritas legi opiniojn bone elpensitaj kaj argumentitaj por juĝi ne la opiniojn, sed la argumentojn. Estas la laboro de la intervjuanto kontroli ke ĉio dirita estas argumentita. La revuo “Esperanto” ne estas Twitter!

letruca
2017-04-16 13:06

El mia loĝloko kaj sinteno, distance el la elitcentro, oni rimarkas troigon rilate al ĉi tiu polemiko de Camacho. La senkulpigo de UEA estraro estas eble neoportuna kaj la epitetoj uzitaj de Camacho ne decas; tiu verkisto kaj neniu alia havas ”korsaran konsenton” por diri kiu ajn aperiĝas enkape. La interilatoj, speciale inter civilizitaj personoj, havas ankaŭ regulojn de ĝentileco. La libera voĉo por paroli kaj skribi ne necesas akrajn vortojn kaj insultojn, oni povas eksprimi kiu ajn ideon kaj senton sen tiuj ĉi aldonaĵoj. Fanfaroni kaj premigi la aliajn por sin pravigi ne estas bela sinteno nek ĉi tio estas bone ricevita de la plimulto de la legantoj de Esperanto. Ŝajnas post la legado de la tekstojn ke ĉio apartenas al kvereloj kaj ĵaluzoj inter homoj kiuj deziras okupi la saman lokon, bedaŭrinde.

Tjeri
2017-04-16 20:22
Respondo al  letruca

“kvereloj kaj ĵaluzoj inter homoj kiuj deziras okupi la saman lokon”
Ĉu vi ŝercas? Mi tre dubas (eŭfemismo), ke Camacho volas okupi la lokon de Minnaja, aŭ de kiu ajn en la redaktejo de la revuo de UEA!
Mi opinias, ke la redakcio de la revuo hipokritas, ĉar ili demandis al Camacho lian opinion pri la t.n. “civito”, dum ĝi bone jam sciis tiun opinion. Kial do poste pardonpeti pri la krudaj vortoj de Camacho?

Sebastiano
Sebastiano
2017-04-17 23:20
Respondo al  Tjeri

Tjeri, tio estas tre bona penso: “la redakcio … demandis al Camacho lian opinion …, dum ĝi jam sciis tiun opinion.”

Se la redakcio, kiel vi ŝajnas proponi, decidus ne demandi Kamaĉon kaj ne publikigi intervjuon, s-ano Rašić ne verkus sian artikolon kaj ne akuzus la estraron pri stalinisma interveno kaj pri anonco de cenzurado, kvankam nur en tiu okazo liaj akuzoj estus almenaŭ iomete trafaj. Paradokse.

Noël SIMONET
Noël SIMONET
2017-05-01 11:51
Respondo al  Tjeri

– Revuo ne estas nur poŝtoficejo. Ĝi estas precipe papera faktarejo. La opinio de Jorge eĉ jam konata povas utile esti refoje klarigata de li; kiel ĉiu pensulo en la mondo, Jorge rajtas paralele kaj plu daŭre mem kompreniĝi kial li sentas tiel, kaj tio estas ege interesa, plimalpli fakta. Oni povos malkovri la beleco des pensoj inkluzive sub kelkaj malbeletaj vortoj. Nokteco provizore kaŝetus la Universo, sed dum la nokto tamen st[el][ar]iĝas l’Espero.

letruca
2017-04-18 11:32

FRUSTIĜO estas la nomo de artikolo subskribita de H. Tonkin (Esperanto, oktobro 2016, p. 200), priokupita rimarkinte la perdon de la ĝentilaj modoj je la interŝanĝoj de opinioj «…konsterne kaj superflue akraj…», kiel skribis la konata profesoro. Kiam mi eklegis tiun interesan kaj beleskribitan pecon, tiam mi konsideris ĝin troigo por bonfaro kune al intenco por rekuperi la necesan serenon kaj toleremon en la koridoroj oficialaj, intelktaj foroj, aŭ ĉe la ĝenerala kaj komuna etoso de Esperanto, ktp., cetere propaj ornamaĵoj de esperantaj instancoj. Sed ne, tute ne, ĉi tiu polemiko estas alia pruvo de tio, pri kio ni parolas. Oni ne estas necese, eksprimiĝas Tonkin, «…krude malkonsenti, insulte pritrakti, senbride denunci…» por sinpravigi kaj altrudi la propajn konvinkojn la aliajn. Gravas, miaopinie, repreni serenajn traktojn, konvinki la alian per trankvila dialogo kaj interŝanĝo de rezoneblaj opinioj.

Jorge Camacho
2017-04-18 13:21

Mi ne komprenas, kial mi ne rajtu diri publike, en intervjuo, ke HEL estas “malprofesie redaktita kaj eldonita kaj, pli grave, malhoneste verkita kaj puf-reklamata mislibro”, se tion mi opinias post funda, detala tralego. Chu mi laudu ghin hipokrite au, kiel iuj faras, priparolu ghin favore ech ne leginte ghin? Chu mi aplaudu misan, nepravigitan donon al ghi de la premio Grabowski?

Mian plenan opinion pri tiu verko oni facilege povas trovi tie chi:

http://jorgecice.blogspot.com.es/2016/04/historio-de-la-esperanta-literaturo-de.html
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9203&id=1617&recenzo=montru#ek
http://jorgecice.blogspot.com.es/2016/09/la-verkaco.html

Sebastiano
Sebastiano
2017-04-18 13:45
Respondo al  Jorge Camacho

Bedaŭrinde la estraro ne precizigis, per kiuj “vortoj kaj esprimoj” membroj sentis sin ofenditaj. Sed en la deklaro de la estraro nenio sugestas, ke ĝi volas, ke vi laŭdu aŭ aplaŭdu ion hipokrite.

carlo minnaja
carlo minnaja
2017-04-18 19:15
Respondo al  Jorge Camacho

la dono de premio Grabowski havas skribitan motivaĵon, do “nepravigita” estas ne-vero; la juĝo pri “malhonesteco” estas ne literaturkritika parametro sed kalumnio pri moralaj kvalitoj (en Italio ĝi povus konduki al denunco kaj tribunala kondamno); mi ne komprenas kial tiuj kiuj laŭdas (dek recenzoj en OLE, kvin en la katalogo de UEA) estas hipokrituloj. La verko estas elĉerpiĝanta, estas altklasifike en la furorlisto de UEA, mi feliĉas pri tiu sukceso ĉe la publiko, kiu valoras pli ol ĉiuj recenzoj (laŭdaj aŭ ne) kune, ĉar ja la ordinaran esperantiston mi celis ; ne tro malbaldaŭ aperos alia verko mia farita per la sama entuziasmo (kaj, kial ne diri tion? per la sama kompetento, dokumentiĝo, ekvilibro). La sola afero, kiun mi ne komprenas, estas kial Camacho de kelke da jaroj trovas ĉiun okazon por paroli malbone pri mi, de alta pluskomplekso al plej malalta vulgareco (mi neniam rebatis samtone) kaj sekve li agaciĝas ke mi havas sukceson; se li ĉesus ĉi tiun visceran malamon senkaŭzan li unua, kaj ni ĉiuj sekve, fartus ege pli bone.

Jorge Camacho
2017-04-19 8:13
Respondo al  carlo minnaja

La sola argumento de la Grabowski-premia komisiono estas ke ne aperis alia historio pri la E-literaturo pli bona ol tiu de Silfer-Minnaja. Tio ne estas motivo au kriterio, i.a. char HEL estas ne historio de la E-literaturo sed delira rakonto bazita sur ideologia pretendo maskita kiel fakto (la ekzisto de E-popolo plus la ceteraj mantroj kaj shiboletoj de t.n. raumismo). Pro tio mi opinias ghin malhonesta. Kaj krome, fushe kaj malkompetente verkita, redaktita kaj eldonita (tiu terura kovrilo!). Ke Minnaja estas malkompetenta kaj nefidinda literaturkritikisto, tion pruvas ekzemple lia nelga fusha recenzo pri la poemaro “Laminarioj” de Suso Moinhos (oni legu mian artikolon pri tio en la plej fresha n-ro de Beletra Almanako, BA28). Mi miras, ke Minnaja ne hontis sendi tian tekston por publikigo. En la recenzoj de Johansson kaj Moinhos pri HEL, kaj en mia, videblas multaj el la mankoj de HEL, sed, dum mi kutimas diri chion rekte kaj ech krude, Moinhos kaj Johansson esprimis siajn kritikojn pli milde kaj subtile (sed al saghulo sufichas aludo). Tamen la paro Minnaja-Silfer ech tiujn malakrajn kritikojn ne akceptis, kio plian fojon pruvas ilian mankon de fidindeco. Post atenta, recenzocela lego de HEL, mi fordonacis ghin char tiu libro aldonas nenion valoran al mia biblioteko (male, ghi okupis iom tro da spaco sur la breto, pli utila por aliaj libroj). Por konsultoj pri la historio de la esperantlingva beletro mi senhezite rekomendas la anglalingvan CEOLE de Sutton, multe pli sobran, ekvilibran kaj historiecan ol la Verda Briko de Minnaja kaj Silfer.

carlo minnaja
carlo minnaja
2017-04-19 10:30
Respondo al  Jorge Camacho

Camacho konfuzas la motivaĵon de la premio Grabowski, legitan de Ertl (kaj registritan) dum la ferma kunsido en Nitra ĉe anonco de la premio, kun la rebato en”Esperanto” far la Grabowski-komisiono. La motivaĵo (en la reto) tekstis: “Ili [Minnaja & Silfer] ricevas ĝin[la premion] pro sia komuna verko Historio de la esperanta literaturo. Tiun verkon, kiun Tazio Carlevaro en Heroldo nomis enciklopedio de la Esperanta kulturo, la ĵurio de FAG opinias impona, ne baldaŭ superota prezento de la originala beletro en Esperanto”. Fakte la premio laŭregulare “celas subteni la tutmondan esperantan kulturon, precipe por originala kaj tradukita beletro”; neniel temas nur pri literaturhistorio. La rebato de la juĝkomisiono, se oni kapablas kompreni ĝin, diras ke por kritiki la atribuon de la premio Camacho devus indiki alian (ajnaspecan!) verkon pli bonan ol HEL (cetere alian li neniam sugestis). Evidente la juĝkomisono, el pluraj kandidatoj plej diverstipaj, juĝis, “post matura medito”, ke tiun jaron la plej bona estis HEL; finite. Oni ĝoju, ne ĉiujare estas atribuata tiu premio! Ĉio cetera estas la kutima camacha blablao kontrau min; mi nur indikus al interesiĝantoj ke ili legu, (krom la verko, kompreneble), la recenzojn en OLE: Camacho mencias, krom la sia, nur du el ili, sed ne ja ĉiujn aliajn de Carlevaro, Rossi, de Zilah, Gubbins, Ahomaki, Mihalkov. Pri mia recenzokapablo atestas la fakto ke oni petas de mi recenzojn pli ol mi sukcesas plenumi; finite. Mi daŭre ne komprenas kial Camacho volas insiste bati sian kapon kontraŭ muron kaj deklari min nekompetenta (mi estas juĝanto ankaŭ en prestiĝaj tutnaciaj italaj konkursoj ekster la E-medio): ĉu li ne rimarkas, ke li estas la sola, krianta en la dezerto? kaj ke ju pli multe li krias, des pli multe li ridindigas sin?

Jorge Camacho
2017-04-19 11:09
Respondo al  carlo minnaja

La donitaj informoj konfirmas ke la komisiono de la premio Grabowski ridindigis sin donante premion al verko kian tutsimple ne eldonus serioza naci-lingva eldonejo. Kaj plian fojon videblas ke la malkritikisto Minnaja akceptas ech ne plej etan kritikon.

carlo minnaja
carlo minnaja
2017-04-19 11:33
Respondo al  Jorge Camacho

antaŭ la jarfino aperos ĉe serioza nacilingva eldonejo koncizigo de HEL en la itala

Jorge Camacho
2017-04-19 12:31
Respondo al  carlo minnaja

Espereble recenzos ghin kompetenta itala esperantisto, ekzemple Nervi, Cappa, Ruggiero au Gobbo. Principe, ilian opinion mi fidos koncerne la seriozecon de tiu eldono.

carlo minnaja
carlo minnaja
2017-04-21 12:49
Respondo al  Jorge Camacho

La seriozecon garantias ĉefe la plurpremiita (ankaŭ ekster Esperantio) aŭtoro, do ne estas problemo. Se ni venu al la personoj, Cappa, Nervi, Ruggiero kaj mi estos la ĵurio por la traduka konkurso el la itala al esperanto (poezia fako); por la proza, krom mi, estos Aquilina, Cristina de Giorgi, N. Minnaja; regularo videbla en Literatura Babilejo; Premioj(unua dua tria laŭda mencio): diplomo kaj libroj. premiado dum la itala kongreso Heraklea 26/8-2/9; lasta tago por sendo de konkursaĵoj: 30.4, kiu volas konkursi rapidu!

Paŭĉjo
Paŭĉjo
2017-04-21 15:05
Respondo al  carlo minnaja

Kion signifas “esperanto literaturo”? Mi klinas al la kredo, ke via verko ne traktas literaturon en esperanto skribitan, sed traktas verkojn, kiel oni pozas pionojn, por apologii pli larĝan narativon, kiun la aŭtoroj volas propagandi. Al tiuj, kiuj akuzas vin je ĉarlatanismo, kiel vi pledas?

Por klarigi per analogio, konsideru la fifaman citaĵon de Ĉomskio: “esperanto ne estas lingvo”. Fakte, li pli freŝdate diskutis esperanton ĉe 19:40 en la jena ligilo: https://youtu.be/HZVxcoS1etE . Por tiuj ne anglofonaj, mi sube disponigas tradukon de alineo, kiun oni uzu por fari analogion. T.e. konsideru la ideon malantaŭ kion li diras k apliki ĝin al kulturo, specife al literaturo. Ĉu vi, fakte nur talusas per kelkaj surfacaj detaloj de via priliteratura kono propra?

“…vortelekto, sonprovizo, vortordo: kvankam ĉi tiuj estas pri lingvoj faktoj, ili tamen estas plej surfacaj. Kio vere okazas, ekz-e dum interparolo, situas profunde sub konscia konstato; tiu fakte estas la ĉeftemo de lingvistiko, kogna scienco, k la cerbosciencoj: tion surfacigi. Sed ĉion ĉi senkonscie vualas tiuj pretendantaj konstrui lingvon. Ili vere, do, talusas per kelkaj surfacaj detaloj de sia prilingva kono propra.”

carlo minnaja
carlo minnaja
2017-04-21 16:05
Respondo al  Paŭĉjo

Se post 130 jaroj oni ankoraŭ diskutas pri kion signifas esperanta literaturo kaj oni ankoraŭ citas la dum jardekoj regurditan (kaj milfoje refutitan) opinion de Chomsky (ĉu li iam estis en Esp-kongreso por aŭdi interparolojn?) ne plu valoras respondi, debati, paroli, verki, klopodi kompreni. Jes ja, en Libera Folio rajtu skribi ĉiuj, ĉiuj, ĉiuj.

Paŭĉjo
Paŭĉjo
2017-04-21 16:52
Respondo al  carlo minnaja

Revenu en racion, homo. Komprenis vi nek min nek Ĉomskion. Kiel ajn oni fidu je via interpreto de literatura korpuso se vi stumblas pro simple klara skribaĵo ĉi tia?

Carlo Minnaja
Carlo Minnaja
2017-04-19 10:47
Respondo al  Jorge Camacho

Mi ĝojas, ke Camacho malavare fordonacis sian ekzempleron de HEL, tiel ankaŭ alia persono povas profiti el ĝi. Plezuran legadon al la bonŝanculo!

Jorge Camacho
2017-04-19 11:11
Respondo al  Carlo Minnaja

Li legos ankau miajn abundajn kritikajn margenajn notojn, inter ili amasegon da “BAF!” 🙂

carlo minnaja
carlo minnaja
2017-04-19 11:40
Respondo al  Jorge Camacho

bone, tiel li komparos inter verkisto kaj BAFanto. Sed kial Camacho volas insisti kontraŭ verko kiun premiaj juĝkomisionoj, recenzantoj, publiko, ekster-esp-istaj medioj aprezas? Kial estas ĉi tiu viscera malamo kontraŭ min? Mi venos al la hispana kongreso en junio kaj, se oni akceptos mian proponon, mi prelegos pri la E-literaturo. Nu, mi esperas esti kore akceptata kiel ĉie kaj kiel Camacho estis kiam li venis al Italio.

Dieter Rooke
2017-04-20 10:18
Respondo al  carlo minnaja

Estiminda carlo minnaja ,
Volonté mi respondos vian retorikan demandon pri “viscera ” malamo.
Ghin vi trovas abunde en E- literaturo – ekz. en biblio vi konatighus kun diablo .

rugh- gefrate Dieter Rooke

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-04-25 23:26

Certe la redaktoro de revuo ne devas aperigi ĉion kion oni proponas al li. Eĉ se li mem petis intervjuon, li rajtas ne aperigi ĝin, se li volas. Sed se li elektas aperigi ion, tiam li mem respondecas pri sia decido.

En tiu ĉi kazo, se la estraro de UEA opinias ke la redaktoro aperigis ion ne-oportunan, ĝi plendu pri sia propra redaktoro, ne pri la intervjuito.

Dieter Rooke
2017-04-28 11:14
Respondo al  Yves Bellefeuille

La estraro de UEA evidente povus apliki cenzuron ! – Kia kacho – sen elirejo

Voĉo de la Reto
Voĉo de la Reto
2017-04-29 21:48

“Ofendiĝo” estas la plej danĝera kaj vaste uzata ilo de cenzuro en nia tempo. De studentaj protestoj en Kalifornio ĝis “protekto de sentoj de dikredantoj” en Rusio — ĉie ideo de “ofendo” uzatas kiel preteksto por limigo de libera esprimo, malpermesoj kaj eĉ reprizalioj. Jam venas tempo por la E-movado entute ĉesi zorgi pri tiaj aferoj kaj diri: “Ĉe ni ĉiu havas rajton esprimi ian ajn opinion. Se ies opinio ofendas vin, vi havas rajton disputi kun tiu persono aŭ, male, tute ĉesi kontaktojn kun ŝli. Sed sendepende de kion vi faros, tio ĉi estas via problemo, kaj ne problemo de movado/socio/societo/ktp.” Kiam ĉiuj en la movado komprenos tiun ĉi simplan principon, tiaj problemoj ne plu ekzistos.

Paŭĉjo
Paŭĉjo
2017-04-29 22:49
Respondo al  Voĉo de la Reto

sennaciulo, la oficiala organo de S.A.T., freŝdate havis problemojn ĉi tiajn. ĉu sama estas via opinio koncerne tiu fiasko? mi emas simpatii vian viglon k pasion supozeble aŭtentikajn, sed ĉu ankaŭ dogmismaj estas?

Dieter Rooke
2017-05-06 12:45
Respondo al  Paŭĉjo

Kara Pauchjo, S-ulo publikigis fashismeman artikolon – jam multaj SAT- anoj reagis , kaj refutis ghin .

La aartikolo estis provoko- sed ne fiasko.

Noël SIMONET
Noël SIMONET
2017-04-30 11:06
Respondo al  Voĉo de la Reto

– Mi voĉdonos favore por la teksto de Voĉo De La Reto ĉar li skribas kiel sincera persono. Mi dezirus pluaj voĉdonoj por li egale la mia.
Senpage ‘Wikipedia ne estas por legi nur’ (mi legis tiu mallonga frazeto de iulo kunsentulo Germana en Twitter), do nuntempe la vojo aspektas esti la scienco, urĝe, dum Feliĉo restas la Koro por ĉiam.
Si atendas pluaj favoraj voĉdonoj ĝenerale ankaŭ por homoj tiel ekzemple Carlo kaj multaj aliuloj ankoraŭ .

Dieter Rooke
2017-05-12 9:46
Respondo al  Noël SIMONET

Kara Noel, Mi ne vochdonus favore al la teksto de vocho de la reto , li ne estas sincera- lau mia opinio .

La felicho Ne restas la Koro por chiam!