La malrevolucio

Aperis la unua numero de la revuo Esperanto sub la respondeco de la nova redaktora duopo. Paweł Fischer-Kotowski konstatas, ke la nova numero ne draste diferencas de aliaj aperintaj dum la lastaj jaroj – ĝi estas nek katastrofa nek brila.

La kovrilo de la nova numero.

”Admono al la membraro: UEA en danĝero de malintegriĝo”. Precize antaŭ 43 jaroj en la revuo Esperanto aperis la fama ”aprila artikolo” de Ivo Lapenna. Ĉu ankaŭ en 2017 la aprila numero skuos la movadon kaj – nomen omen – heroldos iun novan komencon?

Se la ĉielo falus al la tero, birdokaptado estus facila afero. (Zamenhofa proverbo)

Post pli ol unujara baraktado Esperanto rekaptas la akuratecon. La 21-an de marto aperis la unua numero de la nova redaktora paro Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. La redaktora ŝanĝo ne estas okulfrapa, kun escepto de la revua emblemo, kiu ricevis plumpan majusklon ĉe la komenco.

Ĝenerale – enhave kaj grafike – konstateblas daŭrigo de la ĝisnuna linio. Ĉiu mem decidu, ĉu temas pri plendo (mi esperis pli!) aŭ laŭdo (ne okazis nova katastrofo!).

Unu el la ĉefaj zorgoj de Fabricío Valle, kiu deĵoris kiel redaktoro ekde januaro 2014 ĝis aprilo 2016, estis manko de kunlaborantoj. Li plurfoje plendis pri nekontribuemo de la esperantistoj. Tiun zorgon ŝajne ne havas la novaj geredaktoroj, ĉar en sia unua “Malferme” ili optimisme asertas:

Malgraŭ opinioj de skeptikuloj, Esperanto havas propran kulturon, kiu estas unika kaj internacia. Ĝi ĉiutage generas amason da informoj: afiŝoj en sociaj retoj, bildojn, fotojn, tekstojn, librojn, kantojn, filmojn kaj multon alian. En ĉi tiu lavango aperas amasego da bonkvalita kaj interesa enhavo.

Se la materialo ne mankas, kial dediĉi plenan paĝon por la artikolo pri la… neologismoj en la evea? Mi ne neas la gravecon de la lingvo uzata de tri milionoj da homoj en Ganao kaj Togolando, sed la temo ne taŭgas por Esperanto. Mi jam antaŭtimas kiujn tekstojn oni publikigos en tiu nova rubriko “Afriko brilas”. Aŭ ĉu eble temas pri plia revua efemeraĵo al kiuj ni estas kutimigataj ekde 2014?

La rubriko “Afriko brilas” estas nova. Sed kion ĝi enhavos?

Tiu problemo tuŝas unu el miaj atendoj por la novaj geredaktoroj – ke oni trankviligos la revuon, ke ĝi (re)ricevos sian ordon: konstantaj rubrikoj, grafika ekvilibrigo, kohereco ene de la numero kaj inter la numeroj… Pri tio mi perdis la esperon post la intervjuo kiun Ŝevĉenko kaj Striganova donis al la Pola Retradio. Striganova deklaris tie:

Ni planas fari ĉiun sekvan numeron alia, do ni tre volas ke ili ne estu samaj kaj eĉ samstilaj. Mi nun tre zorgas pri nia unua kovrilpaĝo. Mi ne povas rakonti kia ĝi estas, sed ĝi jam estas preta kaj ni tre esperas ke ĝi estos almenaŭ originala.

”Ke ili ne estu samaj kaj eĉ samstilaj…” Tio ne nur ne havas sencon, sed ankaŭ estas apenaŭ ebla. Enpaĝigo de revuo estas temporaba tasko kaj pretigo de nova stilo por ĉiu sekva numero estas fizike neebla. Ĉu Striganova intertempe jam ekkonsciis pri tio? Ŝia unua numero aspektas kiel deko da ĝiaj antaŭuloj.

Tamen, en tiu stranga deklaro mi trovas konsolon, ke eble ne ĉiun kovrilpaĝon ornamos “orginala” infaneca desegnaĵo, kian oni prezentis en la premiera numero de la paro. Cetere, malveras la aserto el la Gazetaraj Komunikoj, ke ”unuafoje en la historio” la revuo havos du redaktorojn, ĉar en 1986 kelkajn tute kontentigajn numerojn aperigis la duopo Buller-Fettes, post subita demisio de Geoffrey Sutton.

En la sama radio-intervjuo Ŝevĉenko prilumas la planojn rilate la redaktopolitikon:

Ni ne povas nun ĉion malkaŝi, ĉar estas diversaj – kompreneble – kaj sekretoj, kaj surprizoj – mi esperas – por legantoj. Ni strebas fari revuon sufiĉe interesa por legantoj. En nuna interreta mondo ne estas iu senco fari novaĵajn paperajn revuojn, ĉar ili tuj malaktualiĝas kaj homoj tuj ricevas informojn jam en la reto. Do, ni strebos pli koncentriĝi je ne-novaĵaj informoj, kiuj estas interesaj kaj kiujn en reto estas neeble trovi aŭ tre malfacile trovi.

Pri la sekretoj kaj surprizoj malfacilas komenti, sed la publikiga kriterio – ne aktualaĵoj, sed unuavice interesa “temporezista” enhavo – estas prava, nur ĝia realigo povas evidentiĝi poste pli defia. Apud la papera kaj elektronika versioj de la revuo, la geredaktoroj disponos pri la ĵus lanĉita revua retejo, kiu povus transpreni, eventuale nur parte, la aktualaĵojn. Ĝi povus ankaŭ enhavi pli longajn artikolojn, por kiuj mankis spaco sur la papero.

Jam en la marta numero (p. 51) la provizora redaktoro Stefan MacGill resendis al tiu retejo por konsulto de la libroserva furorlisto. Ĝis 2015 ĝi ĉiam aperis en la revuo, plej ofte kun klariga komento. Ĉi-jare ni trovis tie nur liston de dek plej furoraj titoloj kaj ĝuste la resendon al la retejo – por tiuj, kiuj ŝatus scii pli. En la retejo la furorlisto mankas.

Ĉi-momente troveblas tie nur du tekstoj – verkita de Ŝevĉenko artikolo kiu aperas papere kaj favora recenzo pri libro… eldonita de lia propra eldonejo. La nuna UEA plian fojon defias la problemon de intereskonflikto. Plian fojon malsukcese.

Kiel en ĉiu aprila numero, ankaŭ ĉi-jare aperas la membrostatistiko pri la antaŭa jaro. La akompana komento, iom stumbla kaj bedaŭrinde nesubskribita, prisilentas i.a. la nombron de pagitaj abonoj. Tuj antaŭ la ekmovo de la redaktora karuselo en 2013, la legantaro forte superis tri mil (3.131 pagitaj abonoj en 2012), sed ĉi-jare la psikologia limo ricevas trionan rabaton – en 2016 Esperanto havis 2.267 pagitajn abonojn kaj estas dubinde ĉu fine de 2017 oni sukcesos atingi almenaŭ du mil.

Pri la lastjara falo de 442 (-16,3% en unu jaro) kunkulpas ankoraŭ la unua jarkolekto de Valle, la malkontento pri la plena de malfruoj jarkolekto de Valle-Kaszás speguliĝos nur ĉi-jare. Kaszás prognozis 10%-an kreskon, sed videble temos pri minimume egalvalora malkresko.

Eĉ se la aprila numero ne igis min aplaŭdi, mi ne povas kaŝi mian admiron al la geredaktoroj, ĉar ili akceptis transpreni la revuon en tre malfacila momento. Ĝia estonteco kuŝas nun en iliaj kvar manoj. Kun intereso mi sekvos la evoluon. Sukceson!

Paweł Fischer-Kotowski

La teksto unue aperis ĉe Parenteze.net

20 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Dieter Rooke
2017-03-24 10:25

La neologismoj en evea lingvo tutcerte estas interesa por multaj Esperantistoj

Pauchjo Lijvret
Pauchjo Lijvret
2017-03-24 11:13
Respondo al  Dieter Rooke

K supozeble pro (i.a) tial ghin presis. Tamen, ghi certe ekstere estas, kiel asertas la autoro, de la planoj rilate la redaktopolitikon chi tiel citite: “Malgraŭ opinioj de skeptikuloj, Esperanto havas propran kulturon, kiu estas unika kaj internacia. Ĝi ĉiutage generas amason da informoj: afiŝoj en sociaj retoj, bildojn, fotojn, tekstojn, librojn, kantojn, filmojn kaj multon alian. En ĉi tiu lavango aperas amasego da bonkvalita kaj interesa enhavo.”

Notinde estas citajho de Lanti, kiu priskribis la problemon pli fundan, kiu plu restas hodiau tiom aktuala kiom por li statis:

“[Mi] ne kredas je baldaua efektivigho de niaj deziroj. Sed ne estas malutile esploreti pri la kauzoj de tiu malrapida progreso. Lau mi, la chefa kauzo estas, ke ghenerale la esperantistoj mem ne sufiche konscias pri la gravo de la ilo, kiun ili uzas. Estus ech pli ghuste diri, rilate al kelkaj: per kiu ili kvazau ludas. Ja, por granda nombro da esperantistoj la partopreno en nia movado estas ia ludo, ia modo, kiujn ili forlasas, tuj kiam logas ilin alia modo.”

Kirill Ŝvedov
2017-04-02 23:42
Respondo al  Pauchjo Lijvret

Saluton, Paŭĉjo!

Min tre ekinteresis la citaĵo el Lanti. Ĉu vi povus indiki ĝian fonton?

Mi same opinias, ke ĉefa problemo, kiu staras hodiaŭ antaŭ Esperanto kiel fenomeno, estas ke tiuj, kiuj objektive tenas en la manoj ĝian sorton, ne konscias potencojn de ĝi kaj (pardonu ioman patoson) sian respondecon pri ĝia estonto.

Esperanto estis kreita ne por la Esperanto-komunumo, tiel gemute prezentita sur la kovrilo de la nova kajero de “Esperantisto”. Ĝi estis kreita por ĉiuj. Antaŭe ĝi ne povis servi al la homaro, ĉar la homaro ne akceptis ĝin, tamen hodiaŭ eĉ tiu ĉi kondiĉo estiĝis nenecesa. Se oni uzos Esperanton kiel ponton por transigi informon inter multaj lingvoj, tio ebligos atingi aŭditorion nekompareble pli vastan, ol tiu, kiun havas nune ajna Esperantaĵo. Ni ĝojas, ke Esperanto ebligas al ni senĝene dividi inter ni pensojn kaj sciojn, se ĉu ne estus multe pli ĝojinde dividi ilin ankaŭ kun la ĉirkaŭa mondo? Por tio necesas nur unu paŝo plu. Ĉu do ni kapablos fari ĝin?

Noël SIMONET
Noël SIMONET
2017-04-03 7:22
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Jes,jes, trifoje. “la mondo ne estos detruota de tiuloj kiuj faras la malbono sed de tiuj kiuj rigardas sen fari io. (Albert Einstein)

Paŭĉjo
Paŭĉjo
2017-04-03 9:53
Respondo al  Kirill Ŝvedov

tiun citaĵon mi ĉerpis el pĝ. 33 de “vortoj”. se ni ne havas ekzemplerojn el la sama eldono, vi povas serĉi “se lenin estus esperantisto” en la enhavo-paĝoj. bonan legadon

Dima Ŝevĉenko
Dima Ŝevĉenko
2017-03-24 11:51

Unuavice mi volas danki Paweł pro la artikolo. Ĝi ie substrekas kelkajn problemojn kaj instigas al la dialogo. Laŭ mia opinio ĝuste dialogo estas unu el demokratiaj bazoj por pozitiva evoluo de Esperanto-movado.

Sube estas iom da miaj komentoj.

Mi trovas vian artikolon, same kiel vi trovas nian la unuan numeron “nek katastrofa nek brila”. Do sume kontentiga.

Ekde komenco ni ne planis fari iujn “okulfrapajn” ŝanĝojn por la papera versio de la revuo. Kaj en nia kandidatiĝo kaj en la publikaj materialoj, ni ĉiam substrekis, ke ne estas bone, se nova redaktoro venas, detruas ĉion kaj ekkonstruas ekde “nulo”. Estus stulte forĵeti kaj forgesti pri tio, kion oni kreis antaŭ ni.
Ni strebas uzi tion, kio jam bone funkcias kaj aldoni ion propran por plibonigi la rezulton. Ni deziras labori por la komuna afero, sed ne elstarigi proprajn ambiciojn.

Pri la artikolo, kiu rilatas neologismojn en la evea lingvo, mi ne komentu. Tion oni jam faris anstataŭ mi kaj ĉi tie kaj en la fonta retejo.

Vi miskomprenis vortojn de Anna el intervjuo por Pola Retradio pri la “samaj kaj eĉ samstilaj”. Tio plejparte rilatas kovrilpaĝojn kaj enhavon de la revuo, sed tutcerte ne temas pri ĉiunumera rearanĝo de ena enpaĝigo. Kompreneble, ĝi ankaŭ iom post iom evoluos, sed ne “revolucie” ŝanĝiĝos ĉiun novan numeron.

Same vi mise interpretas miajn vortojn el la sama intervjuo. Kompreneble ni planas daŭrigi kelkajn konstantajn stabilajn rubrikojn. Certe, kiel en iu ajn revuo, de tempo al tempo povas veni iuj novaj kaj malaperi iuj malnovaj. Mi ne vidas iun problemon en tio, tiel ĉiam okazas, tio estas evoluo.

Dima Ŝevĉenko
Dima Ŝevĉenko
2017-03-24 11:53

(Daŭrigo. La komencon legu en la antaŭa komento)
Pri la Gazetara Komuniko, kie UEA skribas, ke ”unuafoje en la historio” havos du redaktorojn, mi ne volas nun longe esplori. Tamen mi supozas, ke tio povas esti vero, ĉar temas ĝuste pri du oficialaj redaktoroj. Verŝajne en 1986 unu el tiuj, kiujn vi mencias okupis iun alian postenon kaj la redaktado ne estis ĉefa ilia ofico. Interalie verŝajne same pri 1947-1955, 1958-1960, 1970-1973 kaj 1986 (ankoraŭfoje). Krome Mark Fettes, kiun vi mencias, rilate la redaktadon en 1986, mem kontribuis al tiu ĉi komunikilo. Apenaŭ li ne rimarkus, se estus tia eraro en la unua linio.

Se paroli pri la retejo de la revuo: ĝi multe evoluos dum la venontaj semajnoj. La Furorlisto de 2016 jam aperis. Nun ĝin eblas ĝui ĉi tie – http://revuoesperanto.org/node/7

Kio rilatas al la “konflikto de interesoj”. Ni ne uzas kaj ne planas uzi la revuon por antaŭenigi librojn de la propra eldonejo (interalie plene entuziasma kaj senprofita).
La recenzo pri “Iam, kiam…” ĝuste pro tio estis publikigita en la retejo, sed ne en la papera/PDF versio. Krome mi volas diri, ke ni ne “mendis” tiun ĉi recenzon kaj ĝi estis verkita por la revuo Esperanto antaŭ pluraj monatoj, kiam ni ankoraŭ ne estis redaktoroj. Fine ĝi devis iri al la marta numero, sed ne trafis tien pro manko de spaco.
Kaj ankoraŭ: tiu recenzo apenaŭ povus influi vendojn de la libro, ĉar restis eble nur kelkaj ekzempleroj de ĝi.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-03-24 16:02
Respondo al  Dima Ŝevĉenko

Estas principe maldezirinde ke iu kun rekta rilato kun libro — aŭtoro, tradukisto, eldonisto — recenzu tiun libron. Krome, tia recenzo apenaŭ havas valoron: kompreneble la eldonisto pensas ke la libro estas bona; se ne, li ne eldonus ĝin. Ĉi-rilate ne gravas ĉu la libro ankoraŭ estas aĉetebla aŭ ĉu ĝi estas elĉerpita.

Dima Ŝevĉenko
Dima Ŝevĉenko
2017-03-24 16:07
Respondo al  Yves Bellefeuille

Recencenzo ne estas la mia kaj estis tute ne atendita. Krome ĝi havas neniun rilaton al la aŭtoro, tradukisto, eldonisto…

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-03-24 16:31
Respondo al  Dima Ŝevĉenko

Ŝajne estas necese aldoni, ke estas ankaŭ principe maldezirinde ke redaktoro de gazeto aperigu en sia gazeto recenzon pri libro kiun li eldonis — eĉ se la recenzo estis mendita de antaŭa redaktoro. Evidente, la verkinto de la recenzo povas tiam aperigi la recenzon aliloke.

Dima Ŝevĉenko
Dima Ŝevĉenko
2017-03-24 16:38
Respondo al  Yves Bellefeuille

Mi plene konsentas kun vi. Mi ne publikigis tiun ĉi recenzon en la aprila numero de la revuo Esperanto.

Kalle Kniivilä
2017-03-24 16:39
Respondo al  Yves Bellefeuille

Eble vi pravas. Mi tamen mem iam aperigis en Libera Folio artikolon pri du el miaj libroj. Sed se mi ĝuste memoras, mi ne mendis ĝin. Kaj feliĉe la komentoj tuj nuligis la favoran impreson eventuale kreitan de la artikolo. 😉

https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2015/de-putin-al-krimeo-2013-du-legindaj-jurnalismaj-libroj/

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-03-24 20:47
Respondo al  Kalle Kniivilä

Neniu estas perfekta, eĉ ne la redaktoro de Libera Folio. 😉

Fernando Pita
Fernando Pita
2017-04-06 13:25
Respondo al  Dima Ŝevĉenko

Ĉar la recenzo estas farita de mi, mi devas ion klarigi. Antaŭ kelkaj jaroj mi anoncis al Fabrício Valle ke mi povus kunlabori kun la revuo per recenzo de libroj. Tiam tiu eksredaktoro sendis al mi liston de recenzotaĵoj, inter kiuj estas dekoj da libroj jam legitaj de mi.
Bone, mi do ekpreparis recenzojn de kelkaj libroj kaj transdonis ilin al la redaktoro, kiu tamen ne plu estis Fabrício sed Attila (kaj vi jam deduktas ke la recenzo eble kuŝis, bele kaj trankvile, en ia tirkesto…)
Kiam Dima kaj Anna prenis la redaktorecon de la revuo, li mem kontaktis min petante permeson publiki la recenzo ne plu en la revuo sed en la retpaĝo, ĉar li mem ne trovis konvene publiki, en sia kiel redaktoro debuta numero, recenzon de libron de lia propra eldonejo.
Do mi ja povas diri ke estas kulpuloj nek malbonaj intencoj en tiu situacio, tiu koincido nur okazis ĉar la antaŭaj redaktoroj, pro malsamaj kialoj, ne ĝustatempe publikis la cititan recenzon.

Cindy McKee
2017-03-24 15:57

Ŝoke originala kovrilarto, tre Striganove manga-eca — kun tiuj grandaj okuloj de animeo/mangao.
Mi ŝategas ĝin kaj ĝojas vidi originalan artaĵon.

Zlatko Tišljar
Zlatko Tišljar
2017-03-24 19:01

Al mi shajnas la noiva revuo, vere nerevolucia, sed esence pli bona ol la antauaj. Jam dum pluraj numeroj, mi nur trafoliumis ilin kaj kutime trovis nenion por legi. Nun mi tuj legis tri artikolojn kaj lasis kelkajn por poste. Do, temas pri videbla plibonigo kaj espereble tio daure plibonighados.
tZlatko

Pauchjo Lijvret
Pauchjo Lijvret
2017-03-24 19:58
Respondo al  Zlatko Tišljar

Ghis junio (?) de 2016 mi neniam estis membro en UEA. Dum tiu somero mi loghis en tre izolita regiono, k tial decidis alighi al UEA por ke la revuo Esperanto almenau provizus al mi monatan espo-legajhon. Kiel vi, mi ofte neniun trovis interesa artikolon. Malgrau miaj rezervacioj kontrau UEA, mi tiujn flankenlasis, sed la malaktualeco k maldeco de la artikoloj ne sufiche apologiis re-alighon.

Chu estus ebla, ke chi-unua numero estu rete disponebla por foliumado? Se bonkvalita, mi povus rekonsideri membrecon en UEA…

Pauchjo Lijvret
Pauchjo Lijvret
2017-03-27 12:31
Respondo al  Pauchjo Lijvret

Nu, jam post kelkaj tagoj mi revenas por vidi respondojn. Neniun, sed mi notu, ke mi havis la pmp saman opinion kiel tiun supre afishitan: ni antaue ofte “kutime trovis nenion por legi”. Kial do lia komento havas nun 3 shatojn k la mia havas 4 malshatojn? Kiu la diferenco estas? Li achetis varon k, ne tute kontenta pri ghi, malgraue reabonis. Mi achetis varon k, ne tute kontenta pri ghi, malabonis. La produkto shanghighis k, konsekvence mi pretas rekonsideri abonadon kondiche ke specimeno konfirmas plibonighon. Jen tute racia afero; logiko kiun chiuj aplikas en la tagtaga vivo. Kial, do, ghi malpopulara chi tie estas? Klare estas la t.n. “kulteco” de esperanto: blinde suntenu, chiam apogu, chiam membrighu, chiam librojn achetu, k retenu en si la kritik-menson rilate al esperantio. Ne plachas al mi diri tion, sed se oni honestaj al si estu, la manko de sobra pensado restas febla artiko en niaj vicoj…

Tjeri
2017-03-27 14:44
Respondo al  Pauchjo Lijvret

“chiam librojn achetu”… de kie aŭ de kiu vi informiĝis, ke esperantistoj aĉetas librojn?
Jen la vero:
https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2005/aperis/legado/

Pauchjo Lijvret
Pauchjo Lijvret
2017-03-27 15:46
Respondo al  Tjeri

Konsentite, sed deziru, ne deziru – ordon’ estas, iru! Jam baptita decembro 15 la tagon de (ke vi achetu !) E-o libro…sen mensoga rekomendo ne iros la vendo. Kashughu tiu artikolo, krius kelkaj. Kun vero severa komercajho forvelkos…