Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / La redaktoro de ”Esperanto” kontentas pri sia laboro

La redaktoro de ”Esperanto” kontentas pri sia laboro

de Redakcio Laste modifita: 2016-07-29 22:14
La julia numero de la revuo eble jam antaŭ la fino de julio estos sendita al la presejo, esperas la redaktoro. Centra Oficejo respondis ĉefe al demandoj pri la kongreso, kiel kutime.
La redaktoro de ”Esperanto” kontentas pri sia laboro

Attila Kaszás esperas je dekprocenta kresko de la abonantaro dum la unua jaro.

La tradicia programero “CO respondas” okazis ĵaŭde en la 101-a Universala Kongreso en Nitro. Laŭplane ĝi devis esti vive elsendata en la reto, sed la konekto funkciis nur dum la dua duono de la unuhora programero.

Veronika Poór, kiu gvidis ĝin por la unua fojo, petis fari en la komenco demandojn nur rilate al la kongreso, pro la ebla neceso ke kongresa sekretario eliru, kaj tiel por aliaj temoj restis nur kelkaj minutoj en la fino.

La demandoj temis interalie pri la programo, kiu ĉi-jare estis disponigita tre malfrue. Iuj proponis, ke oni disponigu la programon en pli moderna formo, ekzemple kiel poŝtelefona aplikaĵo.

– Ĝis la lasta momento okazis ŝanĝoj, tial la programo aperis malfrue. Ni strebos plibonigi tion venontjare, klarigis Clay Magalhães, konstanta kongresa sekretario.

Krome, en la ĉi-jara UK la junulara programo estas konsultebla rete en Google-kalendaro.

– Tio estas eksperimento, se ĝi evidentiĝos sukcesa, eble ni publikigos tiel la tutan kongresan programon jam en Seulo, aldonis Magalhães.

Pro neĉeesto de Attila Kaszás, redaktoro de la revuo Esperanto, la demandojn pri la revuo respondis lia samlandano – la nova ĝenerala direktoro, Veronika Poór. Ŝi klarigis la nunan malfacilan situacion, kaŭzitan pro la teknikaj problemoj kaj la transiro de la malnova redaktoro al la nova.

Daŭre mankas la junia numero, kies publikigon en la reto ankoraŭ dum la kongreso pli frue promesis la prezidanto Mark Fettes. Tion tamen neis la ĝenerala direktoro:

– Bedaŭrinde, mi ne povas promesi, ke tio okazos ankoraŭ ĉi-semajne, diris Poór.

En la kunsido por la legantoj de la revuo Esperanto la redaktoro aliflanke ripetis la promeson de Fettes:

– La revuo eble jam morgaŭ iros al la presejo, ĉar necesas nur fini la provlegadon, kaj ankoraŭ ĉi-semajne ni publikigos la junian numeron en la reto, diris ĵaŭde Kaszás.

La ĉeestantoj de la kunsido ricevis la aktualan laborversion de la junia numero, ankoraŭ plenan de eraroj:

– Mi disdonos ĝin al vi, se vi konsentos ne fari kritikon pri tajperaroj, diris en la komenco Kaszás.

Li ne pardonpetis eĉ unu fojon pro la malfruoj kaj esprimis kontenton pri sia ĝisnuna laboro.

– Sed ĉiam eblas plibonigoj, li konkludis.

Malgraŭ la nuntempa tendeco pri falo de la gazetaj abonoj, la redaktoro antaŭvidas, ke la abonantaro de la revuo Esperanto kreskos.

– Ni estu optimismaj, sed realismaj samtempe.

En la unua jaro dekprocenta kresko estas tute reala, li antaŭvidas.

– Nia komunumo havas rezervojn: dudek mil personoj en la Facebook-grupo “Esperanto” kaj kvarcent mil personoj, kiuj lernas Esperanton en Duolingo. Estas dinamikoj kiujn ni ne konas kaj ne analizas.

arkivita en:
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-07-29 16:25
Mi malemas komenti evidentajhojn sed chi-foje ne povas teni min.

> la redaktoro antaŭvidas, ke la abonantaro de la revuo Esperanto kreskos [...] En la unua jaro dekprocenta kresko estas tute reala

Chu ekzistas difinitaj signoj por tia prognozo? (nura deziro ne kalkuleblas kiel difinita signo).

> Ni estu optimismaj, sed realismaj samtempe.

Ni estu realismaj. Punkto.