Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Kaosa komitato ne fintraktis la statuton

Kaosa komitato ne fintraktis la statuton

de Redakcio Laste modifita: 2016-07-29 16:07
La komitato de UEA en sia lunda kunsido devis pritrakti la proponon de nova statuto por la asocio. La tempo tamen ne sufiĉis kaj parto de la komitatanoj forlasis la longigitan kunsidon, tiel ke validaj voĉdonoj ne plu eblis. La komitato revenos al la temo vendrede.
Kaosa komitato ne fintraktis la statuton

Fine de la komitata kunsido multiĝis la malplenaj seĝoj.

En la plano de la lunda kunsido de la komitato estis pritrakto de la estrara raporto, de la strategia plano kaj proponataj ŝanĝoj en la statuto de la asocio. Krome la komitato devis finfari la elektojn, kiuj prokrastiĝis pro teknikaj problemoj en sabato.

La estrara raporto estis aprobita preskaŭ sen diskuto. La demando pri la dispono de la postenoj en la nova estraro estis pura formalaĵo, ĉar la tri ĉefaj estraranoj daŭrigas en la konsisto de la nova estraro, laŭ la sabata decido. La komitato en lundo sen kontraŭdiroj decidis, ke Mark Fettes ankaŭ en la nova estraro okupos la postenon de prezidanto, dum Stefan MacGill restos vicprezidanto kaj Martin Schäffer ĝenerala sekretario.

Kiam ekis la diskuto pri la ampleksa kaj apenaŭ superrigardebla Strategia Plano de UEA, ĝia unua aŭtoro – Mark Fettes – proponis, ke la asocio nun devus havi tute novan Strategian Planon, pli koncizan kaj pli travideblan, por pluraj jaroj. Apud ĝi laŭ li ekzistu laborplano.

La diskuto pri la diversaj planoj, misio kaj vizio estis altefluga sed kiel kutime kaosa kaj sen klara konkludo. Poste la komitato transiris al traktado de la propono de nova statuto, kiu interalie ebligus la plenan juran sendependiĝon de TEJO kaj tute forigus la bezonon de ĝenerala voĉdono inter la membroj, kiu laŭ la nuna statuto nepras por statutoŝanĝoj kaj malfondo de la asocio.

La teksto de la nova statuto enhavas ankaŭ novajn membrokategoriojn. Interalie oni proponas la enkondukon de la kategorio “amikoj de Esperanto”, kiuj estus kvazau individuaj membroj de UEA, sed pagus neniun kotizon.

La komitato havis tempon por voĉdoni pri la parto kiu rilatas al la sendependiĝo de TEJO, kaj la proponata statuta sekcio pri TEJO post amendoj ricevis fortan subtenon de la komitato – estis nur tri kontraŭaj voĉoj.

Por ebligi la fintrakton de la statutŝanĝo la laŭplane kvarhora kunsido estis longigita je unu horo, sed tio ne helpis, ĉar fine de la kunsido restis en la salono nur 22 el la 54 komitatanoj. La necesa kvorumo por validaj decidoj estas duono el la komitatanoj, do 27 personoj. Sekve fine de la kunsido eblis nur debati, sed nenion decidi.

La komitato havos sian trian kunsidon en vendredo. Ĉar restas ankoraŭ multaj aferoj por trakti, ne tute klaras, ĉu la komitato entute sukcesos trairi sian tutan tagordon, kaj ĉu estos farita decido pri la kompleta teksto de la proponataj statutoŝanĝoj. Tio estos aparte malfacila, ĉar la vendreda kunsido laŭ la programo estos nur trihora, kaj ĝi apenaŭ plilongigeblas, eĉ se aperus tia deziro – la salono tuj poste estas bezonata por alia programero.

Eĉ se la komitato ja aprobos la projekton de nova statuto en Nitro, la ŝanĝo ekvalidos nur post ĝenerala voĉdono de la tuta membraro. En ĝenerala voĉdono ĉiu individua membro havas unu voĉon, ĉiu aliĝinta faka asocio cent voĉojn, kaj ĉiu aliĝinta landa asocio havas nombron da voĉoj egalan al la nombro de siaj membroj.
arkivita en:
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-07-26 21:00
"Mark Fettes ... proponis, ke la asocio nun devus havi tute novan Strategian Planon, pli koncizan kaj pli travideblan, por pluraj jaroj. Apud ĝi laŭ li ekzistu laborplano."

Mi rekomendas--plene serioze--ke tiaj Strategia Plano kaj Laborplano estu maksimume unu paĝon longa.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-07-26 23:26
Mi iomete hontadis dum tri jaroj ĉar mi estis verŝajne la ununura komitatano kiu voĉdonis kontraŭ tiu Strategia Laborplano de UEA en la jaro 2013 ĉe la UK en Islando.

Antaŭ ol iri al tiu Kongreso, mi legis kaj relegis tiun planon. Mi printis ĝin. Mi substrekis frazojn, provis desegni organigramojn kaj fari diagramojn de interrilataj partoj. Vane. Mi komprenis preskaŭ nenion.

Post mia alveno al Islando, mi demandis al multaj, aliaj Komitatanoj: Ĉu vi legis la novan Strategian Laborplanon? Kion vi pensas pri ĝi? Neniu povis respondi al mia demando, ĉar eble preskaŭ neniu legis la Planon.

Pro la fakto, ke ni ne havis seriozan debaton pri la vera enhavo de la Plano (ne eblas interparoli pri tesko kiun neniu legis), kaj pro la fakto, ke mi ne komprenis la dokumenton, kaj krome ege dubis ĉu ĝi funkcios, mi voĉdonis kontraŭe.

La problemo de la Strategia Laborplano de 2013 ne estas supraĵa. Strategioj devenas de profundaj scioj de la ekstera kaj interna agokampoj de organizo. Tiuj agokampoj ne povas kompreniĝi se oni laboras nerekte, neproksime, portempe kaj ne-interage kun ili. Strategio ne estas legi libron kaj poste apliki la ideojn de tiu libro al iu strategia defio aŭ batalo.

Strategio probable devas fonti de unu aŭ prefere kelkaj homoj kiuj havas siajn piedojn en la Centra Oficejo, kaj kiuj, por doni nur unu ekzemplon, kontaktadas amaskomunikilojn ĉiutage, telefone, skribe, skajpe. Tiaj strategiistoj komencas sian tagon kun la vortoj “kiel mi povas antaŭenigi Esperanton hodiaŭ?”, kaj finos sian vesperon kun la penso “Kiomgrade antaŭeniĝis Esperanto kvante kaj kvalite hodiaŭ?”

Tablo en la mezo de la Estraro, tablo en la centro de Komitantanoj ne estas pensoloko el kiu kreskas strategio. Movadestroj havas sperton, saĝecon kaj ofte monon, sed ili devas labori por enkadrigi strategion kiu devenas de tiuj kiuj agemas kaj kiuj entreprenikemas, kaj kiuj diras al si mem ĉiutage “Fina Venko, Fina Venko.”

Dum jaroj ni tro taksas la kapablon de iu laboro-fora Komitato elpensi brilajn aŭ almenaŭ sufiĉe bonajn strategiojn. Kaj samtempe ni tro preteratentas la gravecon havi lertajn, sciohavajn homojn en la Centra Oficejo.

Veronika Poor povas esti unu el tiaj homoj kiu efektive havas siajn piedojn en Roterdamo. Espereble en venontaj jaroj novaj ŝuoj de homoj aperos kiuj kapablas pri publikaj rilatoj, merkatiko, informado kaj varbado, kulturo, filmoj kaj jutubo, retejoj, fejsbuko, edukado kaj duolingvecaj projektoj, poliglotismo, internacia juro, lingvaj rajtoj, lingva imperiismo, biblioteko-scienco, entrepreniko, komerca flanko de Esperanto, ktp.

De tiaj homoj en tia situacio povas ŝpruci analizo kaj sintezo de iu Strategia Laborplano. Kaj mi rekomendas, ke ili pripensu la komenton de Lee Alexander Miller pri la optimala longeco de Strategia Laborplano. Jes ja, eĉ en kompleksa organizo UNU paĝo (ne tridek) povas, en kelkaj cirkonstancoj, sufiĉi.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-08-11 21:56
"Mi iomete hontadis dum tri jaroj ĉar mi estis verŝajne la ununura komitatano kiu voĉdonis kontraŭ tiu Strategia Laborplano de UEA en la jaro 2013 ĉe la UK en Islando." - Gratulon, Dennis!

Permesu, ke mi traduku por vi. Antauxe estis kritiko al UEA, ke gxi ne suficxe atentas la antauxenigon de Esperanto, sed okupigxas pli-malpli nur por kontentigi sin mem. Por silentigi tiun kritikon la nova Estraro antaux tri jaroj jxetis multe da mono al la aktiveco. Tiu estas normala politika truko por sxajnigi fari ion kiam oni entreprenas projektojn destinitajn por fiaski. La intenco estas ke gxi fiasku, kaj ke la membroj kviete lasos al gxi fiaski.

Kiam mi mem provis diskutigi pri la afero en uea-membroj la Prezidanto agnoskis, ke gxi estas nur diskutdokumento. Alivorte, ni ne havis Strategian Laborplanon plu.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-08-11 09:09
Dum merkreda ekskursa tago okazis ankau diskuto pri la statutshanghoj.
Mi imagadas tian kunvenon ech pli hhaosa- lau klacho iu agreseme insistis pri "la fina venko"