Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Sendependa TEJO ĉiam pli proksimas

Sendependa TEJO ĉiam pli proksimas

de Redakcio Laste modifita: 2016-07-23 21:25
La komitato de TEJO dum la IJK en Vroclavo aprobis la statutŝanĝojn kiuj pasintjare ne trapasis. La prezidanto de TEJO, kiu ne havas voĉdonrajton en la komitato, tamen voĉdonis per du manoj.
Sendependa TEJO ĉiam pli proksimas

La prezidanto de TEJO voĉdonas dumane. Foto: La Facebook-paĝo de la IJK.

Dum multaj jaroj diversaj generacioj de TEJO-gvidantoj levis la ideon pri jure sendependa Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kiu ne plu estu junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio. Lastatempe la ĉefa argumento por tio estas la laŭdire pli bonaj ebloj ricevi subvenciojn de EU-instancoj.

La sendependiĝo de TEJO faris gravan paŝon direkte al realiĝo, kiam la komitato de UEA dum la Universala Kongreso en Lillo en 2015 aprobis novan statuton de TEJO. Laŭ la nova statuto TEJO estu jure sendependa asocio, kies rilatoj kun UEA estu reguligitaj per aparta kontrakto.

Tuj poste la progreso tamen ĉesis, kiam la komitato de TEJO mem dum la IJK 2015 en Wiesbaden en sekreta voĉdonado malaprobis la proponatajn statutoŝanĝojn kaj anstataŭe postulis, ke unue estu preparita la fina versio de la kontrakto kun UEA.

La nova statuto de jure sendependa TEJO, kaj la kontrakto pri kunlaboro inter la nova TEJO kaj UEA nun estis aprobitaj de la komitato de TEJO kiu kunsidis dum la IJK en Vroclavo.

Laŭ la komitata reglamento de TEJO, la prezidanto ne rajtas voĉdoni. Tamen ĉi-foje la prezidanto, Michael Boris Mandirola, voĉdonis eĉ per du manoj – li uzis la voĉojn de du aliaj komitatanoj, kiujn li anstataŭis dum la kunsido. Per tio li riskis, ke eventuala plendo pri malrespekto de la regularo povos kaŭzi malvalidigon de ĉiuj decidoj, pri kiuj ankaŭ Mandirola voĉdonis. La regularo ja celas, ke la prezidanto ne influu la voĉdonadon.

Eĉ la dumana voĉdonado de la prezidanto tamen ne sufiĉas, por ke la sendependiĝo de TEJO tuj ekvalidu. Post la pasintjaraj, evidente ne finpreparitaj decidoj, jura konsultiĝo intertempe montris, ke laŭ la nun valida statuto de UEA la sendependiĝo de TEJO ne eblas, ĉar laŭ tiu statuto TEJO devas esti "integra parto" de UEA.

Dum la komitata kunsido de UEA en Lillo la prezidanto de UEA, Mark Fettes, argumentis, ke tio ne malhelpas la sendependiĝon, sed spertuloj pri nederlanda juro faris alian konkludon.

Por ke la sendependiĝo de TEJO tamen eblu, la estraro de UEA nun decidis proponi ŝanĝojn al la propra statuto. Laŭ la proponata teksto de statuto, TEJO ne plu estos "integra parto de UEA" sed "memstara asocio, al kiu UEA konfidas la organizadon de siaj junaj individuaj membroj kaj junaj Amikoj de Esperanto, laŭ kondiĉoj difinitaj en aparta kontrakto". Mirinde, TEJO tamen daŭre restu "junulara sekcio de UEA".

La teksto de la nova statuto enhavas ankaŭ novajn membrokategoriojn. Interalie oni proponas la enkondukon de la kategorio "amikoj de Esperanto". Ĉiuj, kiuj anoncas sian konsenton iĝi "amikoj de Esperanto", aŭtomate kaj sen kotizo estu kalkulataj ankaŭ kiel membroj de UEA ĝis ili mem aktive petos eliron el la asocio.

Aliaj proponataj ŝanĝoj en la statuto de UEA estas, ke estonte por pliaj ŝanĝoj de la statuto ne plu necesu aprobo de la membraro per ĝenerala voĉdono. Same ankaŭ eventuala malfondo de la asocio ne plu bezonu aprobon de la membraro, sed okazu per simpla decido de la komitato. Entute la eblo de ĝenerala voĉdono de ĉiuj membroj laŭ la estrara propono estu forstrekita el la statuto.

Tamen la ĝenerala voĉdonado ankoraŭ ne estas nuligita, kaj por ke la nova statuto de UEA ekvalidu kaj sendependigu TEJO-n, post eventuala decido de la komitato necesos ankoraŭ aprobo fare de la tuta membraro.

En la diskutlisto de la membroj de UEA la ĵus emeritiĝinta ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller, avertis kontraŭ tro hastaj decidoj pri la statuto, kaj esprimis esperon, ke la propono de nova statuto, kies enhavo estis diskonigita nur mallonge antaŭ la Universala Kongreso, estos funde diskutita kaj eventualaj decidoj estos faritaj nur venontjare.

– Ĉar la Statuto estas la konstitucio de UEA, ne estas dece ŝanĝi ĝin sen unue ebligi al la membraro konatiĝi kaj esprimiĝi pri la afero, same kiel la nuna Statuto el 1980 estis preparata. Ne sufiĉas diskuto en tiu ĉi tre limigita listo. Ankaŭ ne sufiĉas, ke fine okazos Ĝenerala Voĉdono, en kiu eblos diri nur 'jes' aŭ 'ne'. Publika diskuto verŝajne ne venigus amason da reagoj, sed inter la membroj troviĝas tiom da primovadaj sperto kaj saĝo, ke tiu potencialo ne estu ignorita, skribis Osmo Buller.

Li esprimis la decidon, ke ŝanĝoj en la statuto ne estu faritaj sen funda diskuto, ĉar la afero estas tro serioza por tio:

– La reformo de la Statuto ne tiom urĝas, ke ĝi ne eltenus atendi unu jaron, sed ĝi estas tiel serioza afero, ke ĝi estu farita bone. Oni diras, ke la memstarigo de TEJO urĝas pro postuloj de eŭropaj instancoj. Tion sinsekvaj estraroj de TEJO diradas jam 15 jarojn, sed kun la nuna statuso de TEJO la subvencioj daŭre venadis. Mi ne apogas la juran memstarigon de TEJO, sed se la Komitato plimulte estos por ĝi, ĝi okazu kun la cetera reformo de la Statuto de UEA post unu jaro.

La mesaĝo de Osmo Buller estis poste diskonigita ankaŭ en la diskutlisto de la komitato de UEA, kie la eksprezidanto Renato Corsetti esprimis sian subtenon al la baza tezo de Osmo Buller: la proponataj ŝanĝoj ne estas maturaj por aprobo en Nitro ĉi-jare.

Aliflanke la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, en la sama listo instigis al rapida aprobo de la statutŝanĝo por ke TEJO iru vere sendependa asocio. Tio laŭ li necesas interalie por ke TEJO ne devu kree ĉirkaŭiradi la regulojn de EU-instancoj pri subvencioj.

– Ni nun atendas finan konfirmon ĉu ni devos redoni 5-ciferan subvencion aŭ ne, ĉar ja ni ne povis TEJO-nome vere fari normalan formalan dungadon. Tiu malfacila situacio estas ĝuste pro tio ke TEJO ne havas plenan juran personecon kaj necesis elturniĝi en diversaj manieroj kiuj povas esti iom rande de la reguloj, kiujn mi forte preferus rekte kaj honeste respekti.

Tiu mencio pri "elturniĝo en diversaj manieroj" suspektigas ke la raportoj de TEJO pri subvencioj havas erojn kiuj ne toleras tagan lumon. Unu informon TEJO daŭre kaŝas tre zorge ankaŭ de siaj propraj membroj kaj de sia supera decida organo – nome la membronombron. Ĝi ne aperas en la agadraporto pri 2015 kaj ankaŭ ne estis aparte donita al la komitato.

Laŭ la statistiko de UEA, en 2015 TEJO havis 431 individuajn kaj 1.473 aligitajn membrojn, do sume 1904 en la tuta mondo, dum la EU-instancoj postulas 5.000 membrojn en dek eŭropaj landoj. Per liberiĝo el la strukturo de UEA, la nunaj gvidantoj de TEJO eble volas ricevi ankaŭ la liberecon pli kree redakti sian membrostatiskon.

Ricevon de novaj subvencioj subfosus ankaŭ la financa raporto de TEJO pri 2015, kiun la komitato ricevis nur du tagojn antaŭ sia kunsido. La prezentita spezokonto montriĝis tiel mankohava ke ĝi ne povis esti traktita, sed estis prokrastita ĝis septembro por aprobo per reta voĉdono. Bilanco pri 2015 tute ne estis farita.
arkivita en:
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-09-05 11:04
Kiam okazos la referendumo de UEA membroj?