Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / La komitato de TEJO prokrastis sendependiĝon

La komitato de TEJO prokrastis sendependiĝon

de Redakcio Laste modifita: 2015-08-26 09:30
La komitato de TEJO ne subiĝis al la volo de la nove elektita prezidanto kaj prokrastis la aprobon de nova statuto, kiu igus la asocion jure sendependa. La fina decido estos farita nur, kiam al la komitato estos prezentita preta kontrakto pri kunlaboro kun UEA.

En sekreta voĉdonado la komitato de TEJO  malaprobis la proponon tuj akcepti la novan statuton de TEJO, jam akceptitan de la komitato de UEA en Lillo.

Ĉar TEJO ĝis nun estas kaj restas junulara sekcio de UEA, la ŝanĝoj en la baza regularo de la asocio devas esti aprobitaj kaj de la komitato de UEA kaj de la komitato de TEJO. Dum la Universala Kongreso en Lillo iuj komitatanoj de UEA kritikis la haston kaj aparte atentigis, ke ne eblas koni la konsekvencojn de la proponata sendependiĝo de TEJO dum mankas teksto de la kontrakto, kiu difinos la rilatojn de la nova, sendependa TEJO kun UEA.

La prezidanto de UEA, Mark Fettes, tamen asertis, ke kontraktaj aferoj entute ne estas en la kompetenteco de la komitato. Post kiam la ĉefa porparolanto de la sendependiĝo de TEJO en la komitato de UEA, Francesco Maurelli, asertis ke aprobante la novan statuton de TEJO la komitato de UEA "antaŭenigos Esperanton", la supera decida organo de UEA per granda majoritato aprobis la proponon.

La afero ne pasis same glate en la komitato de TEJO, kvankam Michael Boris Mandirola, unu el la ĉefaj subtenantoj de la rapida sendependiĝo de TEJO, en merkredo neatendite estis elektita nova prezidanto de la asocio. En la ĵaŭda komitata kunsido li pledis por tuja akcepto de la nova statuto, kiun oni nun nomis "proponata de la Komitato de UEA".

Laŭ la propono subtenata de la nova prezidanto, la estraro poste ellaboru malneton de la kontrakto inter TEJO kaj UEA ĝis la 1-a de oktobro. La sola maniero por la komitato poste malhelpi la ekvalidon de la proponata kontrakto estus reta voĉdonado, kiu komenciĝu plej malfrue la 14-an de oktobro.

Lastatempaj spertoj montras, ke ne ĉiam estas facile okazigi validan retan voĉdonadon inter la komitatanoj de TEJO, la aprobo de la aranĝo proponita de Michael Boris Mandirola en la praktiko signifus, ke la komitato nun transdonus la tutan potencon rilate la sendependiĝon de TEJO kaj ĝiajn rilatojn kun UEA al la estraro.

La ĵus eksigita prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kaj Rogier Huurman prezentis al la komitato alian proponon, laŭ kiu TEJO nun nenion decidu pri la nova statuto, sed nur mandatu la estraron ellabori finan projekton de la proponata kontrakto kun UEA. Poste la statuto kaj la kontrakto estu aprobitaj en reta voĉdonado plej malfrue ĝis la 14-a de oktobro.

La proponon de la nova prezidanto en la diskuto laŭ ĉeestintoj subtenis interalie Veronika Poór, la ĵus elektita nova ĝenerala direktoro de UEA, kies duobla rolo en la afero mirigis kelkajn aktivulojn.

Laŭ Veronika Poór mem tiuj, kiuj miris pri duobla rolo, ne bone atentis ŝiajn vortojn.

– Mi atentis pri emfazi ke mi intervenas kiel eksestrarano de TEJO pri eksteraj rilatoj, kaj ke mi intervenis por aldoni informojn de la vidpunkto de eksteraj rilatoj al la pripensado, kaj ne por rekte subteni proponon, ŝi klarigas.

La proponon de la eksa prezidanto en la diskuto subtenis interalie Paweł Fischer-Kotowski, antaŭa estrarano kaj nun TEJO-volontulo en la Centra Oficejo de UEA.

Dum la diskuto la nova prezidanto, Michael Boris Mandirola, kontraŭis la ideon lasi la definitivan decidon al reta voĉdonado, ĉar en tia voĉdonado laŭ li malfacilas atingi kvorumon. Li tamen ne ŝajnis vidi problemon en sia propra propono, laŭ kiu la ĝis nun neekzistanta kontrakto inter TEJO kaj UEA ekvalidu aŭtomate, krom se la komitato sukcesos kolekti kvorumon kaj voĉdoni kontraŭ ĝi per reta voĉdonado.

La voĉdonado pri la du proponoj estis sekreta, kaj per 14 voĉoj kontraŭ 6 gajnis la propono de la malnova prezidanto: la komitato provizore faras nenian decidon pri la nova statuto. Ĉar la estraranoj havas 5 voĉojn, oni povas supozi ke el la ceteraj komitatanoj nur unu voĉdonis por la tuja aprobo de la nova statuto.

La sendependiĝo de TEJO do povos okazi plej frue meze de oktobro, se efektive la estraroj de UEA kaj TEJO sukcesos ellabori pretan tekston de kontrakto kiu difinu la rilatojn inter la du asocioj. Tute eblas tamen, ke la efektiva jura sendependiĝo de TEJO, se ĝi okazos, prokrastiĝos eĉ pli – efektive ja malfacilas atingi la bezonatan kvorumon en reta voĉdonado.

arkivita en:
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2015-08-06 18:40
Mi persone ĝojas ke la propono ne estis tuj aprobita. Kvankam la Komitato de UEA mem pristudis (tamen haste) la aferon kaj aprobis ĝin, nepre endas ke ankaŭ la komitatanoj de TEJO pristudu kaj bone komprenu, kio okazas, kaj kio estos ĝiaj konsenkvencoj. Rilate tion, reta voĉdonado ebligas al komitatanoj neĉeestintaj la fizikan kunvenon dum TEJO sin reprezenti kaj mem voĉdoni (interalie mi kiel neanstataŭebla Komitatano B).

La subita detronigo de Łukasz Żebrowski (kontraŭ la propono de la Elekta Komisiono) ne tre kontentigas min, sed ĉi tiu saĝa paŝo ne tuj aprobi la sendependiĝon de TEJO redonis la kontenton.
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2015-08-06 18:41
dum *IJK
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2015-08-07 07:18
Sendependigo de TEJO, sed ne sendependiĝo, ĉar TEJO ne rajtas decidi pri tiu afero mem. TEJO estas "integra parto de UEA".

Sendependigo de TEJO estus ŝanĝo de la statuto de UEA laŭ artikolo 59: "La Statuton povas ŝanĝi nur decido de la Komitato, en kunsido kunvokita kun la sciigo, ke en ĝi estos proponita ŝanĝo de la Statuto. [...] Decido de la Komitato pri statutŝanĝo validas nur, se ĝi estas konfirmita per Ĝenerala Voĉdono okazigita laŭ la priskriboj de art. 55 ĝis inkluzive art. 58."

Sendependigo sen ŝanĝo de la statuto de UEA estus trompo! Kial UEA havas statuton? Evidente la enhavo ne gravas.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-08-07 13:25
Kia hastego por sendependiĝi. Ŝajnas, kvazaŭ la TEJO-mondo kaj -futuro dependus nun subite de tuja sendependiĝo.

Kial tia hasto? Nu, eble nia movado komencas bezoni siajn internaciajn intrigojn (ni agnosku: ni ĉiuj ŝatas streĉe ekscitajn romanojn kaj filmojn kun politikaj konspiroj), mi do kontribuos al tiu ĝenro.
 
Mi havas la impreson, ke unu el la ĉefaj kialoj (se ne la ĉefa kaj sola) por la sendependiĝo estas la avido akiri subvenciojn, por kio TEJO bezonas esti sendependa, aŭ almenaŭ sendependeco ŝajne grave helpus. Nu, ni scias, ke la (mis)fama Kosmo peras, aŭ emas peri, tiujn subvenciojn, kontraŭ neneglektebla makleraĵeto de 30% (ĉu Kosmo ankoraŭ postulas tiun gigantan kaj ĉantaĝecan [bv. ne malatenti la sufikson -ec-] makleraĵeton aŭ intertempe ŝanĝiĝis la tarifoj?). Do la sendependeco de TEJO estas tre grava ne nur por TEJO sed – ankaŭ por Kosmo. Kaj ĉu ne estas tiel, ke la respondeculo(j) de Kosmo havas fortajn kaj rektajn ligojn (decide influajn?) kun TEJO kaj la (nuna) TEJO-estraro?

Jes, eble mi tro shatas streĉ-romanojn kaj havas tro vivan imagon.

Aŭ ne?
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2015-08-12 10:56
Ili ne povas sendependa,kaj ne festas kune la mondo de la monda agado kiel la UEA. TEJO devu matura pli kaj ne nur restas cxe la lingva agado kiel UEA. http://www.un.org/en/events/youthday/